jueves, 21 de febrero de 2013

Verda aŭroro

Jiří Vychodil forpasis en Prago la 9-an de septembro 2012. Vychodil, denaske nevidanta, esperantistiĝis en 1954 kaj redaktis dum pli ol 30 jaroj gazeto Aŭroro.

Ekzemplero de gazeto Aŭroro (fotis CIC en Biblioteko Molera)

Aŭroro estas esperantista gazeto por blinduloj presita en punktsigna alfabeto (Brajlo) en Prago. Ĝi eldoniĝadas ekde la jaro 1920 kaj estas do unu el la plej vivodaŭraj gazetoj en Esperantujo. Aŭroro-n starigis blinda muzikisto Karel E. Macan (1858-1925), kiu tre baldaŭ okazigis kune kun Stanislaw Stejskal (1887-1929) la unuan kongreson de blindaj esperantistoj (1921) en la blindulejo Klar de la bohemia ĉefurbo.

La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis la kongreson, kies raporto enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istoj.
Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p. 55 

Aŭroro prunteprenis sian nomon de la unua libro brajle eldonita en ĉeha lingvo Jitřenka (tiu ĉi verko, eldonita en la jaro 1916, jam enhavis etan kurson de esperanto verkita de S. Stejskal). La gazeto naskiĝis kiel kvaronjara aldonaĵo al la ĉehlingva organo de la loka blindulmovado Zora, sur kies paĝoj Stejskal verkis dum 1919 «Esperantan angulon». Aŭroro estis redaktita dum 47 jaroj (1928-1975) de Vuk Echtner (1905-1994), kiu travivis 22-monata enkarcerigo pro sia bahaismo dum la regado de Antonín Novotný.

Sed la disvastigo inter blindulojn de la lingvo internacia elpensita de juda okulkuracisto havas ankoraŭ pli plongan historion.

Harald Thilander kaj Théophile Cart 

La unuaj personoj, kiuj havis ideon propagandi Esperanton inter blinduloj estas tre verŝajne S-ro Thilander kaj Fr-ino Zabilon d'Her.
Al ili devas iri nia unua dankesprimo.
Jam en fino de l'jaro 1901 oni trovas en ilia korespondado aludon pri la rolo, kiun povus ludi Esperanto en la blindula vivado, kaj jam en sama jaro S-ro Thilander, tute nova kaj fervorega adepto, verkas por svedaj kaj anglaj revuoj artikolojn favorajn al internacia lingvo. En komenco de 1902 li skribas al rektoro Boirac du entuziasmajn leterojn, sendante kune por franca problindula gazeto artikolon esperantan, kiun tradukas francen S-ro Boirac. Tiu lasta per siaj amikaj kuraĝigantaj leteroj pliigas la fervoron de Thilander.
Th. Cart: «Raporto de Esperanto inter blinduloj»
Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 1 (157) (januaro 1907)


Per tiuj vortoj komencis Théophile Cart kvar-paĝan artikolon pri la tiama stato de la disvastigo de esperanto inter nevidantaj homoj en Lingvo Internacia en januaro 1907. En la sama revuo, en 1902, P. Ahlberg, sekretario de la Klubo Esperantista de Stockholmo, jam publikigis artikolon «Pri la blinduloj kaj Esperanto», kiu tuj vekis la solidarecon de la Grupeto Esperantista en Samoëns.

Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 3 (75) (marto 1902), p. 41. Klaku por pligrandigi

kaj ekigis la monoferadon por helpi la disvastigon de esperanto inter blinduloj.
Jam estis grandaj elspezoj por krei la ilojn necesajn por la presado de Esperantaj tekstoj en skribsistemo Braille, tial ni permesas al ni persekuti niajn samideanojn por helpi al efektivigo de tiu bela entrepreno. 

En somero 1902, Théophile Cart instruis esperanton en la azilo por blindulinoj Frédéric Recordon de la svisa urbo Lausanne.(1) Li tuj vidis en la internacia lingvo ilon por disponigi pli malmultekostan aliron al tutmonda kulturo. La 23-an de septembro, en Genevo, la svedoj Thylander kaj Andersson, la franco Cart kaj J. J. Monnier, direktantino de la blinddomo Recordon interkonsentis pri la sveda propono por fiksi la punktsignan alfabeton de esperanto. Ili atingis la celon almetinte al la signo de la senĉapelita litero ĉiam la saman punkton (en la sesa pozicio) por brajligi la E-literon kun diakritaĵo.

Brajla alfabeto kun esperantaj literoj

Tio sufiĉis al Cart por eldoni kaj presigi lian lernolibron Unuaj lecionoj en la franca, angla kaj germana lingvoj per brajla sistemo.  Laŭ Enciklopedio de Esperanto, Cart petis «al ĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon» por sia filantropia agado. Du reĝinoj respondis al lia peto, Margareto de Svedio kaj Elisabeto (1843-1916), edzino de la rumana reĝo Karolo I. Elisabeto, Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied naskiĝis apud Neuwied, en Germanio kaj edziniĝis al Karolo la 1-a, unua reĝo de la dinastio Hohenzollern en Rumanio. Elisabeto, la «esperantista reĝino» estis ankaŭ nekutima reĝino, kiel montras tiun ĉi frazo ŝia:
Respubliko estas la sola racia formo de registaro. Mi neniam povas kompreni tiun ĉi stultularon, ke ili daŭre toleras nin.

Elisabeto, kiu beletre verkis kaj publikigis sub la plumnomo Carmen Sylva, estis la fondinto de Vatra Luminoasă Regina Elisaveta (Luma Hejmo Reĝino Elisabeta). En tiu granda blindulejo instruis esperanton D-ro Gabriel Robin (1869-1911), kiu tre baldaŭ fondis la Rumanan Esperanto-Societon.

D-ro Gabriel Robin (el la retejo de M. Vochin)

Post la unua disvastigo de esperanto tra blinduloj en Eŭropo kaj Nordameriko, Cart multe varbis en la tiama gazetaro por kunigi dekojn da blinduloj en la 3-a Universala Kongreso en Cambridge. Pri la rezulto, Cart verkis la artikolon «La kongreseto de la blinduloj en Cambridge» en Lingvo Internacia. En la artikolo li oferas citaĵon el Pierre Corret, kiu bone klarigas la gravecon de la UK por la movado de blindaj esperantistoj: «Tiu kongreso estis al geblinduloj ilia Boulogne'a kongreso!»

La 3-a UK en Cambridge (1907)


Esperanta ligilo
En majo 1904, Théophile Cart enmondigis en Parizo la unuan numeron de Esperanta Ligilo, gazeto por la instruo kaj propagando de esperanto per brajla punktskribado. Pri la fulmrapida disvastigado de la gazeto raportis Cart mem en 1907.

Esperanta Ligilo, kiu ekzistas de majo 1904, havas nun pli ol 150 abonintojn el 17 landoj; 32 en Francujo, 20 en Svedujo kaj Norvegujo, 14 en Danujo, 30 en Aŭstrujo kaj Germanujo, 18 en Anglujo, ceteraj en Belgujo, Bulgarujo, Rusujo, Unuigitaj Ŝtatoj, Brazilujo, Ĉilio, Peruo, Meksiko, Egiptujo, Sudafriko, Aŭstralio, Indio.

En somero 1912 Thilander anstataŭis Cart kiel ĉefredaktisto kaj baldaŭ Esperanta Ligilo translokiĝis en Svedio.

Ekzemplero de Esperanta Ligilo kun la brajla alfabeto por esperanto (Skanis CIC)

Cent naŭ jaroj poste Esperanta Ligilo ankoraŭ eldoniĝas kaj estas nun la oficiala organo de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
LIBE celas:

a)   disvastigi la uzadon de esperanto inter la blinduloj kaj viddifektitoj kaj en la agado de iliaj asocioj, institutoj, librejoj, presejoj, konferencoj k.a.;
b)  faciligi la praktikan uzadon de esperanto por blinduloj kaj viddifektitoj per ĉiuj taŭgaj rimedoj: eldonaĵoj, kongresoj, bibliotekoj, informservoj, pagservoj, kursoj, korespondado ktp.;
c)   unuigi la diversnaciajn blindajn kaj viddifektitajn geesperantistojn por frataj kaj komune interesaj interrilatoj;
d)  reprezenti la blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn sur internacia kampo, ĉe vidulaj esperantistaj asocioj aŭ oficialaj instancoj.

LIBE kreis en 1983 fonduson Eroŝenko, homaĝe al rusa blinda verkisto Vasilij Eroŝenko (1890-1952),  kiu «celas havigi senpage brajlajn E-librojn al tiuj organizaĵoj (asocioj, bibliotekoj, lernejoj, kluboj) aŭ eĉ individuoj, kiuj bezonas ilin sed pro diversaj kaŭzoj ne povas pagi ilin».

Rilate al brajlaj libraroj menciindas la esperanta biblioteko Karel Macan en Prago.


Nigrepresite
Samkiel la disvastigo de esperanto okazis ne nur esperantlingve, sed ankaŭ nacilingve. La problemoj de la nevidantoj kaj ilia agado jam de la komenco disvastiĝis ne nur reliefige, sed ankaŭ «nigrepresite». Dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento aperis pluraj verkoj, kiuj defendis la profiton de esperanto por nevidantoj: Utileco de Esperanto por la blinduloj (1910) el Prezenti Levy, prezidanto de la Esperanta-rondo en la bukuresta blindulejo Vatra Luminoasă, aŭ Inter blinduloj (1907) el Émile Javal. Artikoloj propagandaj ankaŭ publikiĝis en la plej gravaj E-gazetoj, ĉefe en Lingvo Internacia. Edgard Guilbeau eĉ aperigis en kvin partoj la studon «Historio de la blinduloj» en la sama gazeto dum 1903.

En 1925, Thilander ekpublikigis Ligilo-n por Vidantoj. La gazeto celis informi al la esperantistaro pri la agadoj de esperantistaj nevidantoj.  Ĝia loko okupis poste Uabo, oficiala organo de la Universala Asocia de Blindul-Organizaĵoj.

UABO, n-ro 29, jaro 1939 (Fotis Bernardo)


Brajlo kaj esperanto en la 21-a jarcento

En tiu ĉi 21-a jarcento, kiam novaj helpiloj por nevidantoj kiel Daisyparolsinteziloj (eĉ por esperanto) rapide disvastiĝas, ankoraŭ validas la vortoj de Karel E. Macan:

La reliefpunkta skribsistemo de Braille kaj la internacia helplingvo Esperanto — jen du donacoj plej valoraj el ĉiuj donitaj iam ajn al la blindularo. La unua ebligis instrui blindulojn, la alia malfermis vojon al la mensoj kaj koroj de blinduloj tra la tuta mondo.
V. Novobilsky: «Ne oftaj jubileoj», Internacia Pedagoga Revuo,  n-ro 1 (oktobro 1970), p. 8


NOTOJ
1. «Blinduloj kaj Esperanto en Svislando», Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 19 (82) (oktobro 1902), p-oj 137-138


ALDONITAJ DOSIEROJ
CART, Th.: «Raporto de Esperanto inter blinduloj», Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 1 (157) (januaro 1907)
–– «La kongreseto de la blinduloj en Cambridge»Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 9 (165) (septembro 1907), p-oj 417-419.
DOR, H.: «Internacia Kongreso por la Plibonigado de la sorto de la Blinduloj»Lingvo Internacia, XVII-a Jaro, n-ro 2 (218) (februaro 1912), p-oj. 63-71.
ĤRISTOSKOFF, N.: «D-ro Gabrielo Robin» (nekrologio), Lingvo Internacia, XVII-a Jaro, n-ro 2 (218) (februaro 1912), p-oj. 72-75.
LINGVO INTERNACIA: «Skribsistemo Braille por blinduloj»Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 11 (83) (novembro 1902), p. 153.

viernes, 15 de febrero de 2013

Lernolibro dufoje internacia

En la jaro 1907 oni trovas en Lingvo Internacia la unuan mencion al la Delmasa'j Helpaj Bildoj.

Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 1 (157), p. 40

Tiam eble ne ĉiuj esperantistoj tuj komprenis pri kio temis, ĉar en la Universala Vortaro ne enestis la radikon bild-

En marto samjare (n-ro 3 [159], p-oj. 120-123) la sama Lingvo Internacia publikigis liston de novaj vortoj, kiuj ekaperis en la dua pligrandigita eldono de la Vortaro de Jürgensen.
Inter ili legeblas la vorto bildo.

Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 3 (159), p. 121

Do, ŝajne la vorto bildo envortariĝis unuafoje en GEV de Jürgensen. Baldaŭ, en 1909, la radiko bild-, kun 805 aliaj, estis oficialigitaj en la 1-a Oficiala Aldono.

bild- image | image, picture | Bild | изображеніе, картина | obraz.

H. Jürgensen: Wörterbuch Esperanto-Deutsch (fotis Bernardo)

Denove en Lingvo Internacia, ĉi-foje en la julia numero de la sama jaro 1907, P. Corret pridiskutas la enkondukon de pli sintezajn participajn formojn:

Kelkaj esperantistoj opinias, ke estus pli bone diri: «mi amantas, mi amontis, mi amitus» k. t. p. , ol «mi estas amanta, mi estis amonta, mi estus amita», k. t. p., formoj al ni donitaj en la Fundamento, kaj sekve devigaj por ĉiuj.
P. Corret: «Mi amantas», Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 7 (159), p. 318-320

Indas legi la artikolo pro sia ĉefa enhavo, sed ĝi ankaŭ aldonas interesan informon.

Klaku por pligrandigi

Do, laŭ tiu fidinda fonto estis Théophile Cart, kiu enkondukis la vorton bildo en esperanto. Sed kiam Th. Cart ekuzis la vorton? Ĉu li ankaŭ helpis sin per bildoj por la instruado de Esperanto? La respondo estas jes. Li eldonis Instruado de Esperanto per Bildaro en 1905, t. e., du jarojn antaŭ la esperanta eldono de la libro el Delmas, sed kiam liaj Tableaux auxiliaires... jam furoris kiel metodon por lerni fremdajn lingvojn.

Instruado de Esperanto per Bildaro, 2-a eldono (Fotis RH en MES)

La unua rakonto kaj la folio de kolorigitaj bildoj

La verko konsulteblas en la Aŭstra Biblioteko aŭ en MES kaj Lingvo Internacia laŭdis ĝin jene: «Jen estas lernolibro dufoje internacia, ĉar ĝi unue estas redaktita tute en Esperanto, kaj due ĉar ĝi uzas por instrui nian lingvon trikolore pentritajn desegnaĵojn, kiuj prezentas plej diversan metiistojn kaj objektojn».

Lingvo Internacia, X-a Jaro, N-ro 21 (129) , 1-11-1905, p. 497

La libro estis «kolekto da 20 rakontetoj, facilaj por komencantoj, kiuj klarigas amuzige kaj sprite folion da kolorigitaj bildoj aldonatan al la libreto»(1)

Bildo el Vikipedio

Théophile Cart (1855-1931) esperantistiĝis en 1894. Li estris la Presan Esperanto-Societo –kiu eldonis Lingvo Internacia, la plej grava tiama esperanta revuo– kaj multe agadis por la disvastigo de la Zamenhofa lingvo pere de la Société pour la propagation de l'Espéranto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer, Zamenhof proponis la kreadon de Lingva Komitato. Cart anis en Lingva Komitato ekde ĝia komenco kaj ĉiam elstaris kiel defendanto de la Fundamento.

Cart ankaŭ kunverkis kun Maurice Pagnier L'Espéranto en dix leçons [Esperanto en dek lecionoj] unu el la plej konataj komenctempaj lernolibroj, plurfoje reeldonita kaj tradukita.

Rusa eldono de Esperanto en dek lecionoj


Notoj:
1. Germana Esperantisto, 3-a jaro, n-ro 1 (januaro 1906), p. 11

sábado, 9 de febrero de 2013

Al la vorto tra la bildo


La nova Bildvortaro en Esperanto

La nova Bildvortaro en Esperanto el Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath aperis en julio 2012 eldonita de Flandra Esperanto Ligo. La 800-paĝa libro, kiu tuj furoris, estas esperantigo de fama bildvortaro de germana eldonejo Duden.

En 1880, Konrad Duden (1829-1911) verkis ortografian vortaron de sia denaska lingvo. Ĝi iĝis la normo por la germana ortografio en Prusujo kaj baldaŭ aperis aliaj vortaroj sub la nomo Duden: tiuj pri gramatiko, pri stilo, pri fremdaj vortoj, pri etimologio, pri parolturnoj kaj «das Bildwörterbuch» (la bildvortaro). La unua bildvortaro aperis en 1935 kaj en la sekvaj jaroj la verko eldoniĝis en la angla (1937), la franca (1937), la itala (1939) kaj la hispana (1940).

En 1988, Rüdiger Eichholz (1922-2000) esperantigis la Duden-vortaron (laŭ la 2-a germana eldono de 1958). Eichholz, kiu naskiĝis en Stralsund, enmigris en Kanadon kaj tie vigligis la Esperanto-movadon. Flanke al siaj traduk- kaj eldon-agadoj per sia Esperanto Press, li gvidis la sekcion pri teknikaj kaj fakaj vortaroj en la Akademio de Esperanto. El lia laboro naskiĝis unue la Slipara vortaro kaj poste la 3-voluma Pekoteko, t. e., la Perkomputora Termino-kolekto, kiun li verkis kun la kunlaborado de Bernhard Pabst kaj Edward Spitaels.

«Pretigita tablo» en la EB de Eichholz (klaku por pligrandigi)

La nuna esperanta eldono de Desmet' kaj Horvath baziĝas sur la 6-a germana eldono kaj estas la unua traduko de tiu ĉi lasta versio.
Kiel oni atentigas en la Enkonduko, la nova Bildvortaro komplementas (kaj ne anstataŭas) tiun de Eichholz.

Gravan averton ni devas aldoni. Ne forĵetu la antaŭan eldono, ĉar unu komplementas la alian (malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna!). [...] Se la nova eldono alportas multajn novajn vortojn... ĝi ankaŭ «perdis» multajn el la antaŭa eldono. Ekzemple: en la antaŭa eldono tabulo 100, «ŝuoj», montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono, en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj.

«Pretigita tablo» en la EB de Desmet' kaj Horvath (klaku por pligrandigi)


Thora Goldschmidt 
Tamen, antaŭ ol la publikigo de la vortaro de Eichholz, eĉ antaŭ ol la naskiĝo de la unua germana bildvortaro Duden, aperis alia bildvortaro en esperanto. Dana instruistino Thora Goldschmidt jam de la jaro 1890  ekpublikigis perbildajn terminarojn por studi fremdajn lingvojn en Kopenhago kaj baldaŭ ili ekaperis en eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn (Leipzig). En la 1920-a jaroj, la verko de Goldschmidt reeldoniĝis plurfoje en la germana, la franca, la angla, la itala, la hispana kaj la pola.

En 1919 la eldonejo de Leipzig presis la unuan eldonon de Esperanto por [per] instruaj bildoj, tradukita de D-ro Johannes Dietterle. Du jaroj poste enmondiĝis la dua korektita eldono.

Kovrilo de la 2-a eldono (1921) 

La celo de la lernolibro, kiel klarigas la aŭtorino en la antaŭparolo, estas roli kiel paroliga ilo por la lernantoj, kiuj devas uzi nur la lingvo esperanto.

La libro volas liveri la materialon por la Esperanta konversacio inter la instruisto kaj la lernanto, aŭ inter du aŭ tri lernantoj. Mi ne intencas, ke oni uzu la tekston de ĉiu bildo laŭvorte. [...] Oni demandu kaj respondu nepre nur parolante Esperanton! Ĉiam –aŭ demandante aŭ priparolante la taskon aŭ farante skribajn ekzercojn– oni interrilatigu la pritraktatan temon kun propraj cirkonstancoj kaj observoj.

La 36 bildoj okupas la maldekstraj paĝoj kaj en la dekstraj aperas dialogoj kaj demandoj pri la traktataj temoj. Gramatikaj klarigoj kaj ekzercoj el la Fundamento kaj letero de Zamenhof al Borovko kompletigas unu el la plej belan lernolibron de esperanto.

«La manĝoĉambro» laŭ Thora Goldschmidt kaj John Dietterle

La ilustritaj lernolibroj de Goldschmidt por la instruado de fremdaj lingvoj ĝuis grandan sukceson, sed kompreneble finfine ili estis forgesitaj. Tamen, post multaj jaroj, kelkaj bildvortaroj de Goldschmidt reeldoniĝis en 2011-2012.

Kovriloj de la novaj eldonoj hispana kaj germana.


La Delmas'aj Helpaj Bildoj

En la jaro 1903 aperis en Bordozo (Bourdeaux) la verko Tableaux Auxiliaires Delmas pour l'Enseignement pratique des Langues vivantes par l'image.

La du grandaj horizontalformataj volumoj (35x24 cm) konsistis el 16 bildoj (6 en la unua kajero kaj 10 en la dua) desegnitaj de Emile Poissonier. La iniciatinto de la ideo estis la Association bordelaise pour la propagation des langues etrangères (Bordoza Asocio por la Disvastigo de Fremdaj Lingvoj) kaj la verko («laŭ la programoj de majo 1902») unue eldoniĝis en 6 lingvoj: germana, angla, hispana, franca, itala kaj rusa.

La bildo «Domo» en la angla eldono

Ankaŭ en la jaro 1903, Ernest Rochelle aperigis Livret explicatif des Tableaux auxiliaires Delmas pour l'enseignement pratique des langues vivantes par la méthode directe et par l'image (Bordozo: G. Delmas, 1903, in-16, 90 p.). Tiu ĉi libro reeldoniĝis pli ol 50 fojoj (la 54-a eldono estas el 1953).

Baldaŭ aldoniĝis du lingvoj: la flandra kaj esperanto (eble ĉar Delmas aŭ lia filo estis esperantisto). Estis Louis de Beaufront, kiu esperantigis la Delmasan verkon (en du kajeroj) ĉirkaŭ 1907.


Kovrilo kaj du paĝoj de la esperanta eldono (Fotis Edmund Grimley Evans)

La komplementa libro ankaŭ aperis en esperanto, tradukita de L. de Beaufront, sub la titolo Klariga libreto de l' «Delmas'aj helpaj bildoj» por la praktika instruado de l' modernaj lingvoj per la senpera metodo kaj bildaro (Bordozo: Delmas, s.d., 108 p.).

Kovrilo de Klariga Libreto (Fotis CIC)

Bildo nº4: Aĝo matura kaj maljuneco



Aliaj Esperanto-bildvortaroj
En 1979, Tony Watts esperantigis la Oxford English Picture Dictionary. La libro (Praktika Bildvortaro de Esperanto) enhavas ĉ. 1500 kapvortojn kaj ĉ. 600 ilustraĵojn ene de 96 paĝoj.


Bildoj el la blogo de Bernardo

Tiu kiu eble estas la unua Originala Bildvortaro en Esperanto nomiĝas ĝuste tiel kaj ĝin pretigis la brazilano Sylla Chaves (1929-2009)  kaj eldonis Esperanto-Asocio de São Paulo en 1991. Preskaŭ 3.000 bildigitaj vortoj enestas la bildvortaro.

Klaku por pligrandigi

En 2004, Edmund Grimley Evans publikigis Mil unuaj vortoj en Esperanto kun ilustraĵoj de Stephen Cartwright.


Iuj libroj oni povas taksi kiel fakajn bildvortarojn, ekzemple la verko Pictorial animal book, eldonita de la angla ĵurnalo Daily Mail (vd. angla originala, Waterlow & Sons, 1961). La libron esperantigis samjare William Alfred Gething sub la titolo Bild-libro pri bestoj.

Klaku por pligrandigi (el la libro-sranko de Bernardo fotis KP)



La Universala Esperanto Metodo de Doktoro Benson

Tamen ne nur la vortostokon oni povas lerni per bildoj, sed ankaŭ gramatikaĵojn. Ĉi-rilate elstaras la  mirinda verko de doktoro Benson. William Sol Benson (1877-1945), naskiĝis en Kievo kaj enmigris en Usonon en 1899. Li fariĝis kuracisto en Newark kaj tie verkis sian imponan Universala Esperanto Metodo (1932).

Klaku por pligrandigi

La libro ampleksas 559 paĝoj kaj enhavas kvar partojn:
1-a parto: Lernigilo
2-a parto: Krestomatio
3-a parto: Universala Esperanto Vortaro
4-a parto: Listo da samspecaj vortoj

La lernigilo klarigas, preskaŭ nur per bildoj, la tutan gramatikon de esperanto: verban konjugacion, prepoziciojn, prefiksojn kaj sufiksojn...

Sufiksoj -il-, -in-, -aĵ- kaj mal- (klaku por pligrandigi)

La krestomatio estas sufiĉe ampleksa kaj prezentas esperantajn tradukojn el pluraj lingvoj kaj originalajn rakontojn (inter la verkistoj: Tolstoj, fratoj Grimm, Lessing, Turgenev, Rusiñol aŭ Eça de Queiroz; inter la tradukistoj: Nylén, Halperin, Sirjaev aŭ Jurysta; inter la verkistoj de originalaĵoj: Baghy, Langlet, Teo Melas (T. Schwartz) aŭ la propra Benson. La ekzemploj estas elprenitaj el gazetoj kiel Literatura Mondo, Heroldo de EsperantoLingvo Internacia aŭ el libroj kiel la Kataluna Antologio. Belaj desegnaĵoj akompanas ĉiujn tekstojn.

La fino de I. Perec: Sep bonaj jaroj, tradukita el la jida de J. Jurysta kaj la komenco de La hebreino 

La tria parto estas universala bildvortaro en 41 lingvoj! La vortoj ne estas ordigitaj laŭ temoj kiel en bildvortaro, sed pri kutima alfabet-ordo. Ĉiu vorto havas sian bildon kaj esperantan difinon. Por iuj vortoj, Benson aldonas la tradukon (ne ĉiam korekta, ve) en 40 aliaj lingvoj (vidu la liston sub ŝlosilo en la malsupra bildo). La vortaro ampleksas iom pli ol 300 paĝojn.

La unua paĝo de la Bensona Universala Vortaro ((klaku por pligrandigi)

La kvara parto estas ankaŭ tre interesa. Benson kunigas «samspecajn vortojn». Ekzemple sub ‘tempo’ oni legas ‘aŭtuno’, ‘epoko’, ‘horloĝo’, ‘vespero’ aŭ ‘morgaŭ’ inter pluraj aliaj vortoj.

La unua paĝo de la kvara parto (klaku por pligrandigi)

Tre detala indekso metas finon al libro, kiu pro ĝia utileco, pionireco kaj beleco oni devas taksi kiel gravegan historian lernolibron.


Legu ankaŭ:

miércoles, 19 de diciembre de 2012

Bravo del Barrio, la reformemulo

Hispanaj amikoj esprimas al ni sian ĉagrenon vidi Esperanton senkreditigatan, en ilia lando, per la ridinda ĵurnalo titolita Esperanto kaj kiu estus tiel bone nomata Ĵurnalo de l'amoj de Sº Bravo del Barrio. Uni el ili skribas al ni sprite: «En la lernejo oni rakontis al ni, ke la herbo ne kreskis plu en la lokoj, tra kiuj estis pasinta la ĉevalo de Atila; kie pasis Sº B., tie la propagando de Esperanto estas neebla...
L'Espérantiste,  n-ro 65 (31 Majo 1903), p. 73 

Tiu ĉi citaĵo el franca revuo L'Espérantiste el la jaro 1903 montras (krom tio, ke senkompata kritikado inter esperantistoj ne estas entute nova afero), ke tiu sinjoro Bravo del Barrio estis almenaŭ polemika personulo en la hispana Esperanto-movado. Tamen oni ne devas forgesi, ke li estis unu el la pioniroj de la internacia lingvo en Hispanio.

Ĝis nun mi malmulte sciis pri Andrés Bravo del Barrio. Li ŝajne naskiĝis en Villarén de Valdivia en la jaro 1865 kaj en 1901 li ekkonis la lingvon de Zamenhof. Nur unu jaro poste, en 1902, Bravo del Barrio naskis la unuan Esperantan gazeton en Hispanio. La revuon li nomis simple Esperanto kaj eldonis ĝin en urbo Santander.

Elŝutu tiun ĉi revuon

La unua numero aperis en marto 1902 en formato 22x16 cm kaj ĝi eldoniĝis almenaŭ ĝis oktobro de la sama jaro (laŭ Takács ĝis 1903). Almenaŭ la 3-a numero estas preskaŭ ekskluzive en la hispana kaj ĝia enhavo aspektas tre bizara. Bravo del Barrio parolas pri siaj politikaj deziroj, pri sia alveno al Santandero («ĉi tien mi venis serĉante meritojn, renomon kaj sufiĉan kapitalon por purigi mian honoron kaj bonnomon perfortitajn») kaj li sendube dediĉas multe da spaco al sinlaŭdo.

La direktoro elstaras sian facilecon por lerni lingvojn kaj ne nur Esperanton:
Lastan 24-an de Aprilon mi ricevis hispanan gramatikon de la lingvo Blua kaj la 25-an je la oka matene mi jam respondis en Bolak, sen vortaro...

Pri la kialoj de la fia kromnomo «Ĵurnalo de l'amoj de Sº Bravo del Barrio», oni ankaŭ povas trovi spureton en tiu 3-a numero:
[...] ĉar estas virinoj kun pli grandaj kapabloj ol la viroj, kaj tiuj ĉi estas kiujn mi ŝatas, ĉar ili komprenas min kaj scios estimi min.

Eĉ la vendstrategio ŝajnas sufiĉe entrudiĝa laŭ la nuntempa vidpunkto:
Tiuj, kiuj ricevos tiun ĉi numeron kaj ne redonos ĝin estos konsiderataj abonintoj kaj devigataj pagi almenaŭ la gazetojn de unu kvaronjaro.

La plej grava esperantista revuo tiuepoka, Lingvo Internacia, unue bonvenigis la novan gazeton:

Lingvo Internacia, n-ro 4-5, 7-a jaro (aprilo-majo 1902), p. 64.

Sed tuj malfidis la nebrideblan reformemon de Bravo del Barrio, eĉ rilate al la hispana lingvo.
Kun plezuro ni rimarkis ke el la unua paĝo de l'gazeto malaperis la tekstoj skribitaj laŭ nova hispana ortografio. Ni ne estas malamikoj aŭ amikoj de ŝanĝo de la ortografio en nacilingvoj, sed ĉar oni varme disputas pri tiuj demandoj, ni devas zorge eviti miksi Esperanton kun tiaj aferoj.
Lingvo Internacia, n-ro 8,  7-a jaro (aŭgusto 1902), p. 104 

Same kiel la unua lernolibro en la hispana, la unua esperantista gazeto en Hispanio estis tre bizara. Bonŝance, en oktobro 1903, ekaperos La Suno Hispana, nova, pli serioza, grava kaj longviva gazeto dulingva por la propagando de Esperanto.

En tiu jaro 1903 Bravo del Barrio translokiĝis al Madrido, kiel klarigas artikolo pri Esperanto publikigita en ĵurnalo El Día. Laŭ la artikolo li «devis foriri» el Santandero kaj en Madrido «atendas la justicon, kiun li meritas». Laŭ la menciita artikolo, Bravo del Barrio prelegis pri Esperanto en Fomento de las Artes (progresigo de la artoj), kie li starigis fakon pri Esperanto.

En 1907 Andrés Bravo del Barrio kaj Ricardo Codorniu, inter aliaj, starigis la unuan madridan grupon (preziditan de José Perogordo). Samjare, Bravo del Barrio prezentis doktoran disertazion pri la problemo de helpa lingvo internacia («Problema de la lengua auxiliar internacional», Madrid, 1907, 176 folioj, 22 cm) en Universitato de Madrido.(1)

Tamen, ankoraŭ en tiu jaro 1907, Andrés Bravo del Barrio transiris al Ido.

En artikolo subskribita de li en La Vanguardia (1914-07-24, p. 15), Bravo del Barrio parolis pri la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo, sed nur por elstarigi la unuan kongreson (konferencon) de Ido, kiun li tiam subtenis. La artikolo enhavas liajn kutimajn neprecizojn –ĝi mencias la neforgeseblan UK en Barcelono el la jaro 1911 (kiu fakte okazis en 1909) aŭ aludas al Ido kiel «litinguo internaciona»– kaj laŭdas la unuan kongreson okazontan en Luksemburgio en septembro 1914. La unua mondmilito malhelpis ambaŭ kongresojn kaj danĝere vundis la du artefaritajn lingvojn.

Sed Bravo del Barrio ne nur studis Esperanton, Bolakon kaj Idon, sed ankaŭ «elpensis» novan lingvon.  Li nomis ĝin Europeo kaj ĝin prezentis en 31-paĝa verketo eldonita en Madrido en 1914.

Elŝutu kiel PDF-dosieron

Bravo del Barrio ankaŭ interesiĝis pri la origino de la hispana lingvo en artikolo «El origen del castellano» publikigita en gazeto El Águila (jaro 1, n-ro 7) el urbeto Aguilar de Campoo kaj en la jaro 1920 li proponis nek Esperanton nek Idon nek Eŭropeon sed la hispanan kiel lingvo por la Ligo de Nacioj.

Noto
(1) La nepublikigita dizertacio konsulteblas en la universitata biblioteko.

Malgranda bibliografio de Andrés Bravo del Barrio
«El origen del castellano», El Águila (Aguilar de Campoo), 1914.
«Problema de la lengua auxiliar internacional», Madrid, 1907, 176 hojas, 22 cm. Nepublikigita doktora disertacio, Universitato de Madrido, fakultato pri filozofio kaj beletro, legita en 1907.
El europeo, lengua internacional facilísima. Gramatiko e krestomatio da Andrés Bravo del Barrio, 31 paĝoj, 15 cm, Madrid, El reformista pedagógico, 1914.


Aldonitaj dosieroj
Revuo Esperanto, n-ro 3 (1902-05-17).
A. Bravo del Barrio: El europeo, lengua internacional facilísima. Gramatiko e krestomatio da Andrés Bravo del Barrio, 31 pág, 15 cm, Madrid, El reformista pedagógico, 1914. (PDF pretigita danke al Biblioteko Molera).
«Hispanujo», L'Espérantiste, n-ro 65 (31 Majo 1903), p. 73. (PDF pretigita danke al Biblioteko Molera).
«El esperanto como lengua internacional», El Día (1903-04-20), p. 2.
A. Bravo del Barrio: «Un congreso. Idioma Internacional», La Vanguardia (1914-07-24), p. 15.

sábado, 15 de diciembre de 2012

Feliĉan Zamenhof-tagon


jueves, 6 de diciembre de 2012

Tri jaroj, cent blogeroj

Nun preskaŭ finiĝas la 125-a jara jubileo de la internacia lingvo. Tiu ĉi blogo naskiĝis antaŭ tri jaroj, la 6-an de decembro 2009, ĵus antaŭ alia jubileo de la esperantistaro, la 150-a jariĝo de la naskiĝtago de Zamenhof. Tiam mi ekesperantistiĝis (malgraŭ mi jam iom studis la lingvon ekstermovade en mia juneco).

Dum tiu ĉi lastaj jaroj mi blogis centfoje (tiu ĉi estas la centa blogero), ĉefe pri historio de Esperanto, malgraŭ tiu ne estis mia unua intenco. Unue mi skribis ĉefe hispane, sed iom post iom esperanto iĝis la ĉefa lingvo de Esperantaj Bitoj.


Tiu ĉi blogo estas por mi ankaŭ ilo por konatiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo. Ekzemple, en la unua blogero mi menciis artikolon, kiu parolis pri esperanto kiel lingvo 2.0. La aŭtoron, Toño del Barrio, mi tiam ne konis, sed mi ofte stumblis sur liaj artikoloj guglante en la reto. Li poste multe helpis diskonigi mian blogon kun sia nelacebla reta agado kaj mi eĉ malkovris, ke li estas el karno kaj sango dum vespermanĝo en Barcelono kun li kaj la plurvizaĝa Viktoro.


Projektoj
Kelkajn projektojn mi preskaŭ forgesis, kiel rakonti la esperantistan historion de urboj, urbetoj kaj vilaĝojn sub la preteksto de pluraj stratoj Zamenhof. Tamen mi ŝatas foti stratŝildojn kaj ili ofte kaŝas elstaraj eventoj de la E-movado. Mia Tujtera nomo ankoraŭ memorigas min tiun ĉi projekton.


Aliaj projektoj rilatas al enretigo de historiaj libroj kaj gazetoj. Mi iam fotis la 12 numerojn de revuo Jen kiel aldonaĵon al blogero pri tiu humora revuo; ĝi aperis en Barcelono dum la jaro de la 5-a Universala Kongreso en tiu (mia) urbo.

Pli temporaba projekto estas la enretigo kaj eta komentado de Literatura Mondo, beletra revuo eldonita en Budapeŝto en tri periodoj inter la jaroj 1922 kaj 1949. Mi posedas nur kelkajn dekojn el la originalaj ekzempleroj. La aliaj aperas danke al Aŭstra Nacia Biblioteko kaj al la helpemo de Muzeo de Esperanto de Subirats kaj Biblioteko Molera.


Ĉi rilate, mi ankaŭ ŝatas elstarigi la Bitotekon de HEF, zorgita de Ana Manero. Ĝi celis kunigi bitigitajn aŭ rekte bitajn librojn, gazetojn kaj aliajn dokumentojn en aŭ pri esperanto kaj bonvenigas ĉiujn kontribuojn.

Alia temo pri kiu mi interesiĝas estas la komuna retkatalogo. Ĝi celas pretigi ilon, kiu ebligos serĉi bibliografiajn rikordojn de esperantaj libroj, gazetoj, ktp en pluraj fakaj bibliotekaj samtempe. Por tiu agado ekzistas Guglo-grupo Bibliotekoj. Kiel eta kontribuo mi helpis enretigi la katalogon de la Muzeo de Esperanto de Subirats, tiun de Biblioteko Molera (Moià) kaj, nu, eĉ mian biblioteketon.




La sep plej legitaj blogeroj
Malgraŭ nun pli ol la duono de la blogeroj estas en esperanto, la plimulto de la plej legitaj estas en la hispana.

7.  Esperanto a la malagueña: el curioso libro 36 
Artikolo pri la tre bizara kaj iom hereza unua lernolibro de Esperanto en la hispana. La libro aperis en 1890 kaj verkis ĝin J. Rodríguez Huertas.

6. Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo
Blogero en esperanto pri la 5-a kongreso en Barcelono. Pri la 5-a UK mi blogis plurfoje laŭ malsamaj vidpunktoj (serĉu «5-a UK» en la dekstra serĉilo).

5. Alicio en Esperantujo
Okaze de la premiero en hispanaj kinejoj de la filmo Alicio en mirlando el Tim Burton, mi blogis pri la esperantaj tradukoj de la genia verko de Lewis Carroll.

4. Teclado en Esperanto en MacOS 
Praktika blogero pri la uzado de ĉapelitaj literoj en mastrumsistemo MacOS. Dankon al mia amiko JaumeB, kiu ĉiam helpas min rilate al teknikaj aferoj.

3. Estampas de mayo de 1968
En majo 1968 studentoj strikis en Francio, samtempe en Sant Pau d'Ordal oni inaŭguris la Hispana Espeanto-Muzeo kaj en Madrido oni preparis la 53-an UK sub la alta protektado de Franco.

2. La biblia verde
Izrael Lejzerowicz verkis genian satiron pri Esperantujo en sia El la Verda Biblio”. Lejzerowicz mortis en 1942 en Treblinka. Aliaj esperantistoj suferis similan sorton sub la nazia teroro.

1. La enigmática lengua del doctor X
Kurioze la plej legita artikolo el tiu ĉi blogo ne tiom rilatis al esperanto kiom al la laboro de Zamenhof pri la jida lingvo. Zamenhof verkis la unuan gramatikon de la jida lingvo kaj faris kelkajn revoluciajn proponojn. La influo de tiu laboro en esperanto restas evidenta. Eble ĉar ĝi estis la plej legita artikolo mi esperantigis ĝin.


Spuroj
Kelkaj el la artikoloj de tiu ĉi blogo aperis poste aliloke:
Gary Mickle germanigis la artikolon «Petro» en sia blogo.
Radio Verda legis la blogeron «La plej juna tradukistino» en sia 177-a elsendo.
La Ondo de Esperanto publikigis sub la titolo «Kongreso en urbeto» mia blogero «Gigantoj kaj muelejoj» pri la hispana kongreso en Almagro.



Kuriozaĵoj
1462 Zamenhof estas la nomo de asteroido kaj speco de likeno ricevis la sciencan nomon Zamenhofia. Usona tipdesegnisto Jason Castle ankaŭ kreis novan tiparon honore al la patro de Esperanto kaj mi uzas gin en la titolo de tiu ĉi blogo.




Enhavtabelo
En la dekstra parto de la blogo ĉiam aperas la enhavtabelo. Ĝi klasifikas la artikolojn en ok kategorioj: historio (38 blogeroj), lingvo (14), literaturo (11), movado (23), kuriozaĵoj (10), Eo-elektronike (10), strato Zamenhof (5) kaj aliaj (5). Kelkaj artikoloj enestas en pli ol unu kategorio.
Jen ĝia nuna stato:

Historio
Białystok, 1859 (2009-12) es
Ulica Zielona, 6 (2009-12) es
Lázar Márkovich (2009-12) es
Esperanto y Shoá (2010-01) es
La Esperantisto (1889-1895) (2010-02) es
Feliĉan paskon (2010-04) es
De Sant Jordis, quijotes y Don Kiĥoto (2010-04) es
Estampas de mayo de 1968 (2010-04) es
La enigmática lengua del Doctor X (2010-07) es
Chautauqua, 1909 (2010-10) es
La traductora más precoz (2010-10) es
La plej juna tradukistino (2010-10) eo
Un esperantista en el Titanic (2010-11) es
La homo kiu en nur du horoj jam povas legi esperante (2010-11) eo
Esperantistas en el café Continental (1909) es
Esperantujo perdas sian BBC-on (2011-02) eo
Esperanto a la malagueña: el curioso libro 36 (1890) (2011-02) es
La plej ŝika tosto por esperanto (2011-02) eo
Samloke antaŭ 103 jaroj (2011-11) eo
Naskiĝas literaturamondo.org (2011-12) eo
«Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo» (1909) (2012-01) eo
Magdalena, campeón en el Parque (1909) (2012-01) es
Magdalena venkas en la Parko (1909) (2012-02) eo
Maria, Klara, Teresa, Marie, Marta (2012-03) eo
La enigma lingvo de Doktoro X (2012-03) eo
Spite ĉio (2012-05) eo
A pesar de todo («Spite ĉio») (2012-05) es
La plej fundamenta supo (2012-05) eo
Jen la laŭroj (2012-07) eo
El congreso que nunca fue (2012-07) es
125 jaroj de Esperanto (2012-07) eo
Ĉu vi fajfas esperante (2012-09) eo
Papilia efiko (2012-10) eo
Esperantista vilaĝo (2012-11) eo
Català i esperanto, llengües de ciència (2012-11) ca eo
«Desas leco felo» (2012-11) es
Pi y Margall, federalista y esperantista (2011-11) es


Lingvo
01022010 (2010-02) eo
El mes de Augusto (2010-02) es
Petro (2010-03) es
Literaturo 
La biblia verde (2010-01) es-eo
Neununflanka modernemo (1931) (2010-11) eo
Naskiĝas literaturamondo.org (2011-12) eo
Timpo, tampo, tompo (2011-12) eo
Platero kaj ni (2012-06) eo



Movado
Acte a la Reial Academia de Medicina de Catalunya (2009-12) ca
TV Esperanto (2009-12) es
El 150 aniversario de Zamenhof en la red (2009-12) es
En la mesa de disección (2009-12) es

Kuriozaĵoj
Dos oportunidades perdidas (2009-12) es
Du fotoj (2009-12) eo
La origino de la spesoj (2010-01) es
01022010 (2010-02) eo
El mes de Augusto (2010-02) es
La krucenigmo de Literatura Mondo (2010-02) es
Hat-triko, ktp (2010-04) eo
Pri anasoj kaj ananasoj (2010-04) eo
En la katakombo (2011-02) eo
Samloke antaŭ 103 jaroj (2011-11) eo


E-o elektronike
Ĉapelitaj literoj (2009-12) es
Esperanta programaro (2010-01) es
Teclado en esperanto en MacOS (2010-04) es
#esperanto TT en Esperantujo (2010-12) eo
Nova tiparo Zamenhof (2011-02) eo
Retkatalogo de Muzeo de Esperanto de Subirats (2011-11)  eo
Sen skanilo mi skanas (2012-06) eo


Strato Zamenhof
Strato Zamenhof eo
Barcelono (2010-04) eo
Krakovo (2010-04) eo
Zaragozo (2010-06) eo
Sant Pau d'Ordal (2010-10) eo


Aliaj
Presentación (2009-12) es
Aragona Lingvo (E-o tago) (2009-12) ar-eo
Capablanca kaj la marsloĝanto (2010-01) eo
Sekvonta (persono) (2010-01) eo
Solidareco kun Japanio (2011-03) eo