El la serio Strato Zamenhof
Vidu pli granda mapo
Bruselo, «ĉefurbo» de Eŭropo, ankaŭ havas sian Zamenhofan Straton. Oni nomis ĝin avenuo (avenue, laan), sed fakte temas pri malgranda strato en kvartalo Anderlecht, okcidenta parto de la Brusela Ĉefurba Regiono.
Belgio estas lingvistike dividita inter nederlandlingva Flandrio (norde), franclingva Valonio (sude) kaj eta germanlingva komunumo (ĉi-jare Festo 2013 okazos tie, en Moresneto, grava loko por la E-movado).
Bruselo estas fakte dulingva insulo lokata ene de Flandrio. Malsimile ol la cetero de la lando, tie la nomoj de la stratoj kaj urbvojoj legeblas en la franca kaj en la nederlanda. La nomata Eŭropa Kvartarlo gastigas la Eŭropan Komisionon, la Konsilion de la Eŭropa Unio kaj erojn de la Eŭropa Parlamento kaj tio aldonas al la plurlingva etoso. Ene de tiu etoso eĉ eblas trovi «esperantan pladon» en urbcentra restoracio.
La Esperantista Brusela Grupo ekmarŝis en 1907 kaj ankoraŭ pluvivas kaj aranĝas kursojn en konstruaĵo de la Eŭropa Komisiono. Ĝi ankaŭ eldonas la bulteno Esperanto aktuala.
Inter la du mondmilitoj, esperanto vigliĝis en Bruselo danke al sekcio en Mondpalaco. Tiu mondpalaco (Palais mondial), estis tiam sidejo de Mundaneum, projekto de Paul Otlet (1868-1944) kaj nobelpremiito Henri Lafontaine (1854-1943) por krei Internacian Bibliografian Oficejon. Kiel rakontas Roland Rotsaert en artikolo «Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto», «Ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj.» Alia grava kontribuaĵo de Otlet kaj Lafontaine estas la Universala Dekuma Klasifiko.
Bedaŭrinde, en 1934, la Mondpalaco estis fermita (post pluraj soroj kaj soboj, Mundaneum reaperis en Mons en 1993.)
Proksimume antaŭ 30 jaroj Bertha von Suttner, la fama verkistino de «For la Bataliloj!» skribis «La internacia juĝejo en Hago estas inaŭgurita sub la indiferenteco de la homaro. »La 1-an de Junio 1934a la Mondpalaco estas fermita sub la indiferenteco de la homaro.Sekvo: La homaro bedaŭrinde ne jam ŝajnas matura por tiaj idealaĵoj.
Erna Rieckmann-Sindhwad, Flandra Esperantisto, 64 (oktobro 1934), p. 53.
Bruselo gastigis la 4-an SAT-kongreson en 1924 kaj la 45-an Universalan Kongreson en 1960.
Foto: Marian Vochin