domingo, 1 de diciembre de 2019

Nova retejo



Tiu ĉi blogo estas nun ĉe mia retejo Bibliotekoj kaj nur tiu ĉi paĝo plu ĝisdatiĝas ĉi tie.

Lastaj blogeroj:
Beletrajoj eltrovitaj 3: «Dikulo kaj maldikulo» (Anton P. Ĉeĥov) (2021-01) eo
La voĉo de Zamenhof (2020-12) eo
Kataluna Esperantisto 4 (2020-12) eo 

jueves, 16 de mayo de 2019

Strato Zamenhof 6: Amiens

 El la serio Strato Zamenhof



Urbo Amiens (ofte esperantigita kiel Amieno) kuŝas apud rivero Somme en la nordo de Francio kaj havas nuntempe ĉirkaŭ cent tridek mil loĝantojn. Rue Zamenhof(1) estas strateto, inter stratoj Octave Tierce kaj Montesquieu.

Rubriko «Tra la mondo esperantista» en la plej grava tiama esperantista gazeto Lingvo Internacia raportis en 1903 pri la starigo de E-grupo en Amiens.(2) La novaĵeto ankaŭ diskonigis la nomon de la honora prezidanto «S-ro Jules Verne, la ĉie konata verkisto de l'Eksterordinariaj Vojaĝoj».

Lingvo Internacia, n-ro 2 (86), februaro 1903, p. 40

Jules Verne estas laŭdire unu el la kreintoj de la sciencfikcia genro kaj la dua verkisto plej tradukita (post Agatha Christie).(3) Ŝajne li ne scipovis la zamenhofan lingvon, sed sufiĉe konis ĝin kaj eĉ «promesis verki romanon kiu pritraktos la temon esperanto»,(4) kiam Charles Tassencourt kaj Joseph Dalfour proponis al li la honoran prezidantecon de la esperanto-grupo de Amiens.

Pri la propagando por esperanto en Amiens daŭre raportis Lingvo Internacia:
En Amiens la gazeto »Memorial d' Amiens« [...] aperis jam la bonegaj artikoloj de S-ro de Grandchamp, pri kiuj ni raportis en majo. — En tiu sama urbo estis la 6. de junio granda festeno Esperantista sub prezido honora de S-ro Jules Verne, kaj efektiva de S-ro Cart. Dum tiu festeno estas donita medalo oferita de Turing-Klubo al S-ro Delfour, kiu faris kurson de Esperanto en la Industria Societo.
Lingvo Internacia, n-ro 6 (90), junio 1903, p. 132

La libro ekverkita de Verne titoliĝis Voyage d'études kaj esperanto rolis kiel la nuran komunikilon inter francoj kaj afrikaj indiĝenoj.  «Vilaĝestro “sidas ĉe la tablo de la guberniestro kaj povis aliĝi al la konversacio kiam ĝi fluis en la lingvo Esperanta”».(5)

Tamen, Verne celis pentri optimisman bildon pri la koloniado en la franca Kongo, sed somere 1903 la franca gazetaro ekraportis pri kruelaĵojn en belga Kongo, denoncitajn ĉefe de la brita ĵurnalisto Edmund Dene Morel antaŭ la brita Parlamento.

Verne mortis la 24-an marto 1905.

Lingvo Internacia, n-ro 7 (115),  1 aprilo 1905, p. 165

István Ertl esperantigis kiel Esplorvojaĝo-n (1994) romanfragmenton de Voyage d'études kaj Abel Montagut eĉ «reverkis» hispane la libron (2016).

La E-traduko de István Ertl kaj la verko de Abel Montagut

La esperanto grupo de Amiens perdis sian tutmondkonatan honoran prezidanton, sed daŭrigis sian aktivadon dum pli ol jarcento.

Esperanto-kursanoj en Amiens, 1932

NOTOJ

1. Foto de la stratŝildo el http://horizonte.free.fr/esperanto/zeo-oj/urboj/amiens.html. 
2. Prezenta prelego pri esperanto okazis la 11-an januaro 1903 en la Industria Societo de Amiens.
4. Cornelis Helling: «Jules Verne et l’espéranto», Bulletin de la Societé Jules Verne, n-ro 12 (1969), 69–71.
5. Abel Montagut: «Jules Verne kaj Esperanto (la lasta romano)», Beletra Almanako, n-ro 5 (junio 2009), 78-95 (p. 80). Tiu ĉi interesega eseo de Abel Montagut aperis unue en tri artikoloj ĉe Libera Folio: «Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto», «Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto» kaj «Verne patro kaj Verne filo: kien Esperanto malaperis?»


lunes, 13 de mayo de 2019

Preskaŭ samideanoj


Du malsamaj vidpunktoj el la Majaj Tagoj. Klaku por pligrandigi kaj legi

Tiuj ĉi supraj artikoloj aperis ambaŭ en esperantlingvaj gazetoj. Ambaŭ periodaĵoj estis eldonitaj en la respublika flanko dum la terura hispana enlanda milito. Samkiel la germana Internacia Bulteno dum la Unua Mondmilito, esperantistoj aperigis plurajn bultenojn por informi eksterlandanojn pere de la internacia lingvo.

Komunisma esperantisto Luis Hernández Lahuerta, kiu jam en 1934 aranĝis la 14-an SAT-kongreson en lia urbo Valencio, antaŭenpusis la ideon eldoni Popola-n Fronto-n. La unua numero publikiĝis la 1-an de novembro 1936 (la milito estis komencinta la 18-an de julio) sub la devizo «Informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo». Popola Fronto aperis kiel duonmonata gazeto (6 kaj, tre baldaŭ, 8-paĝa).

Unua numero de Popola Fronto (Biblioteko Molera)

En marto 1937, Popola Fronto informis pri mortpafado de esperantistoj en Kordobo (Córdoba). La artikolo, «Sango en nia stelo», mirfrapis la internacian esperantistaron kaj okazigis, ke «katolikaj esperantistoj turnis sin rekte al Franco, kiu sekve neis malsimpation al Esperanto».(1)


Klaku por pligrandigi kaj legi

Ĉu pro lo resono de tiu aŭ aliaj artikoloj, ĉu pro la klopodoj de kunredaktoro Wilhelm Bosch, ĉu pro la okazigo de la SAT-kongreso de 1937 en Roterdamo (2) oni ekeldonis en Hago (Den Haag) nederlandan tradukon de Popola Fronto.

Entute 13 numeroj de la nederlanda traduko de Popola Fronto aperis inter 1937 kaj 1938 (Biblioteko Molera)

De la 1-a majo 1938, Popola Fronto iĝis monata periodaĵo kaj travivis malfacilaĵojn, sed ĝi postvivis ĝis januaro 1939. «Jam venos tagoj pli helaj!» titoliĝas la ĉefartikolo de la 44-a kaj lasta numero de Popola Fronto.
Okazis io neevitebla: Barcelono falis! La malamiko deziras, ke ĉi tiu grava domaĝo estu la renverso de niaj frontoj k la forfalo de nia arriergardo, por rapidi atingi nian definitivan pereon. Tion ĝi ne atingos, ĉar per niaj propraj manoj, ni povas tion evitadi. Kaj ni sukcesos en la tasko.
Popola Fronto, 44 (januaro 1939), p. 1 

Tamen, la 28-an de marto Madrido falis al la naciistoj. Valencio ankaŭ kapitulaciis la sekvan tagon kaj la 1-an de aprilo 1939 Franco anoncis sian venkon. Luis Hernández, ĉefredaktisto kaj animo de Popola Fronto, estis enkarcerigita dum kvar jaroj (poste, en 1947, li partoprenis la starigon de Hispana Esperanto Federacio kaj de 1949 iĝis la unua redaktoro de ĝia bulteno).

Revene al la du pli supraj artikoloj. Tiu de Popola Fronto priskribas «La okazaĵoj en Katalunio» kiel ribelo de «agentoj de Hitler en Barcelono» kaj «malamikoj de la Respubliko, celantaj malfaciligi la popolan venkon».

Gazetkapo de Informa Bulteno, eldonita de CNT-FAI

Tamen, Popola Fronto ne estis la nura esperantlingva periodaĵo dum la enlanda milito. En la sama respublika flanko, anarkiistoj el la plej grava laborista sindikato CNT eldonis ilian Informa-n Bulteno-n, kaj kompreneble Informa Bulteno havis tute kontraŭan vidpunkton. «La situacio en Katalunio» komencas jene:
Tuta Katalunio nune travivas frenezan teroron. La kataluna komunista partio PSUC, profitante de la cirkonstanciojn, ordone direktadas de la veluraj kancelarioj atakon kontraŭ la revoluciaj konkeroj k kontraŭ la homoj, kiuj ilin surbarikade akiris.
Informa Bulteno,  2-a jaro, n-ro 4 (1937-08-25)

La artikolon subskribis Kyralina. Kyralina, nomo de la ĉefrolulino de romano de Panait Istrati,  estis kromnomo de Lola Iturbe (Oviedo, 1902-Gijón, 1999). Dum la milito, Iturbe raportis el la fronto kaj, post la Majaj Tagoj, ene de la Jura Oficejo de CNT, ŝi sukcesis liberigi plurajn anarkiistojn kaj POUM-anojn, kiuj estis enkarcerigitaj en ĉekoj (3) de la «katalunaj komunistoj de la etburĝa organizo PSUC».

Barikadoj dum la Majaj Tagoj

La kontraŭstaroj inter, unuflanke, partianoj de CNT kaj POUM (4) kaj, aliflanke, miloj de policanoj de la Respubliko (Guardia de Asalto), partianoj de PSUC, ERC kaj Estat Català inter aliaj iĝis de la 3-a ĝis la 7-a de majo eta civilmilito ene de la civilmilito. Oficiale, oni parolis pri kvarcent mortoj, CNT-anoj kiel Federica Montseny kaj Juan García Oliver inter aliaj forlasis la registaron. POUM estis kontraŭleĝigita  kaj Andreu Nin, ĝia fondinto kaj ĉefgvidanto, malaperis porĉiam.(5)

Ĉiuj numeroj de Popola Fronto kaj Informa Bulteno estos baldaŭ legeblaj kaj elŝuteblaj pere de tiu ĉi blogo kaj de retejo de Biblioteko Molera.


NOTOJ

(1) Vd. Ulrich Lins: «Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito», en Ilustrita historio de la laborista Esperanto-movado. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon!, Dortmund, 1993, 75-83. Rete legebla en http://www.delbarrio.eu/civilmilito.htm.
(2) Vd. Vinko Markov: «La  hispana intercivitana milito kaj la Roterdama SAT-Kongreso de 1937», La Sago, n-ro 31 (decembro 2006). Rete legebla en https://www.nodo50.org/esperanto/artik59.htm.
(3). Ĉeko, hispane «checa» aŭ «cheka» estis la nomo de nelaŭleĝaj karceroj kaj torturejoj.
(4). Ankaŭ POUM eldonis sian esperantlingvan bultenon.
(5) Laŭ la historiisto Paul Preston, Nin estis murdita la 22-an de junio 1937 laŭ ordo de la soveta NKVDhttps://eo.wikipedia.org/wiki/NKVD. Legeblas en esperanto la vidpunkto de Nin pri la «signifo kaj graveco de la Majaj Tagoj».

jueves, 28 de febrero de 2019

Beletraĵoj eltrovitaj (1): «La maskfesto de la Ruĝa Morto» (Edgar A. Poe)

En tiu ĉi nova rubriko aperos kelkaj malnovaj literaturaĵoj, kaj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas malfacile troveblaj rete. Ili iam prisemas movadajn, disvastigajn aŭ alispecajn periodaĵojn.

Tiu ĉi unua ero aperis en Esperanto Internacia,(1) en 1937, sed temas pri represaĵo el Literaturo. Tiun trimonatan revuon, eldonis Brita Literatura kaj Debata Societo en Londono. Aperis 28 kajeroj el januaro-marto 1919 ĝis oktobro-decembro 1924 kun entute 752 paĝoj.(2) Ĝin ĉefredaktis Bernard Long, kaj inter liaj kunlaborantoj estis Charles Edmonds, F. Rickett Shelton kaj Montagu Christie Butler.

La indan elangligon de «The Masque of the Red Death» subskribis Afomo. Tiu kromnomo sendube korespondas al A. Frank Milward. En 1924, eldonejo Hirt el Leipzig publikigis Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago, kunigo de jenaj noveloj de la usona verkisto tradukitaj de Milward: «Liĝeja» (Ligeia»), «La ovala portreto» («The Oval Portrait»), «La barelo da amontilado» (»The Cask of amontillado»), «Kelkaj vortoj kun mumio» («Some Words with a Mummy»), «La homo, kiu troviĝis eluzita» («The Man That Was Used Up») kaj «La silento, fabelo» («Silence. A Fable»).

Edgar A. Poe: Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago

Milward ankaŭ tradukis La dormanto vekiĝas (The Sleeper awakes) de H. G. Wells, malutopia romano pri homo kiu dormas ducent tri jaroj kaj li vekiĝas kiel la plej riĉa homo en la mondo pro lia bankaj interezoj. Tamen, la urbo en kiu li vekiĝas estas tute ŝanĝita Londono.

Revenante al Poe, la unuan libron de la usona verkisto en Esperanto eldonis Presa Esperantisto Societo en Parizo en la jaro 1907. Temas pri 23-paĝa teksto «La puto kaj la pendolo: rakonto el la Hispana Inkvizicio» («The Pit and the Pendulum»), esperantigita de Alex Pride.

Gazeto Esperanto ankaŭ publikigis «Hop-Rano» («Hop Frog») en 1927,(3) sed mencio de la tradukinto malestas.

En majo 1930, movada gazeto Flandra Esperantisto ankaŭ aperigis novelon «La ovala portreto», («The Oval Portrait»),(4) sed ĉi-okaze tradukita de Edgard Verheyden.

En marto 1962, Heroldo de Esperanto publikigis «La elbabila koro»-n, (The Tell-tale Heart»)(5) laŭ traduko de John Islay Francis.

Ankaŭ kelkaj poemoj de Edgar Allan Poe estas esperantigitaj. Laŭ Edmund Grimley Evans, ekzistas almenaŭ kvar tradukoj en Esperanto (6) de lia plej konata poemo, La korvo. Elstaras inter ili la versio de Kálmán Kalocsay.(7) Jam menciita Edmund Grimley Evans esperantigis La falo de la domo Usher en 2002.(8)


La Maskfesto de la Ruĝa Morto

de Edgar Allan Poe
El la angla lingvo tradukis Afomo

La Ruĝa Morto jam de longe dezertigis la landon. Nenia pesto iam antaŭe estis tiel mortiga, aŭ tiel abomeninda. Sango estis ĝia Avataro kaj ĝia sigelo––la ruĝo kaj teruro de sango. Estis akraj doloroj, kaj subita kapturniĝo, kaj poste abunda sangado el la poroj, kun mortiĝo. La skarlataj makuloj sur la korpo kaj precipe sur la vizaĝo de la viktimo, estis la pestinterdikto, kiu lin forbaris de la helpo kaj simpatio de liaj kunhomoj. Kaj la tuta atako, progreso, kaj finiĝo de la malsano estis la okazaĵoj de duonhoro.

Sed la Princo Prospero estis feliĉa kaj sentima kaj sagaca. Kiam lia regno estis duone senhomigita, li vokis al si milon da sanaj kaj gajaj amikoj el inter la gekavaliroj de sia kortego, kaj kun tiuj ĉi foriris en la profundan apartecon de unu el siaj kastelecaj abatejoj. Tiu ĉi estis vasta kaj grandioza konstruaĵo, kreaĵo de la ekscentra sed majesta gusto de la princo mem. Fortika kaj alta muro ĝin enzonis. La muro havis pordojn el fero. Enirinte, la korteganoj alportis fornojn kaj masivajn martelojn, kaj kunforĝis la riglilojn. Ili decidis lasi nenian rimedon por eniro aŭ eliro pro subitaj impulsoj de malespero aŭ de frenezo interne. La abatejo estis abunde provizita per nutraĵoj. Per tiuj antaŭzorgoj ili povus spiti la kontaĝion. La ekstera mondo prizorgu sin mem. Dume, malsaĝe estas bedaŭri, aŭ pripensi. La princo estis provizinta ĉiujn rimedojn por plezuro. Estis histrionoj, improvizistoj, baletistinoj, muzikistoj; estis Beleco, estis vino. Ĉio ĉi kaj sendanĝereco estis interne. Ekstere estis la “Ruĝa Morto.”

Estis ĉirkaŭ la fino de la kvina aŭ sesa monato de sia apartiĝo, kaj dum la pesto plej ege furiozis ekstere, ke la Princo Prospero regalis siajn mil amikojn per maskbalo plej nekutime grandioza.

Ĝi estis volupta spektaklo, tiu maskfesto. Sed unue mi rakontu pri la ĉambroj en kiuj ĝi okazis. Estis sep––imperiestra ĉambraro. En multaj palacoj, tamen, tiaj ĉambraroj formas longan kaj rektan perspektivon, kaj la faldeblaj pordoj glitas malantaŭen preskaŭ ĝis la muroj je ĉiu flanko, tiel ke la vido tra la tuta etendo apenaŭ estas obstrukcata. Tie ĉi aferoj estis tre malsimilaj, kiel oni eble atendus pro la princa amo al strangeco. La ĉambroj estis tiel malrekte aranĝitaj ke la vido ampleksis malmulton krom uno samtempe. Troviĝis akuta kurbo je ĉiu dudeko aŭ trideko da metroj, kaj je ĉiu kurbo nova efekto. Dekstre kaj maldekstre, meze de ĉiu muro, alta kaj mallarĝa ogiva fenestro elrigardis sur fermitan koridoron kiu sekvis la serpentadon de la ĉambraro. Tiuj ĉi fenestroj estis la kolorita vitro, kies koloro variis laŭ la ĝenerala nuanco de la dekoracio de la ĉambro en kiun ĝi malfermiĝis. La ĉambro ĉe la orienta fino, ekzemple, estis tapetita blue––kaj brilege bluaj estis ĝiaj fenestroj. La dua ĉambro estis purpura en ornamo kaj tapeto, kaj tie ĉi la vitroj estis purpuraj. La tria estis tratute verda, kaj tiaj estis la fenestroj. La kvara estis meblita kaj lumigita oranĝkolore––la kvina blanke––la sesa viole. La sepa ĉambro estis cirkaŭ-vualita per nigraj veluraj tapetaĵoj kiuj kovris la plafonon kaj murojn, falante en pezaj faldoj sur tapiŝon el la sama ŝtofo kaj koloro. Sed, nur en ĉi tiu ĉambro, la koloro de la fenestroj ne respondis je la dekoracio. La vitro ĉi tie estis skarlata––malpale sangkolora. Nu, nenie en la sep ĉambroj troviĝis lampo aŭ kandelabro, inter la amaso da oraj ornamaĵoj kiuj kuŝis dise metitaj aŭ pendis de la plafono. Nenia lumo elvenis el lampo aŭ kandelo en la tuta ĉambraro. Sed en la koridoroj kiuj laŭiris la ĉambraron staris, kontraŭ ĉiu fenestro, peza tripiedo, portanta brulantan fajrkorbon, kiu sendis siajn radiojn tra la kolora vitro kaj tiel brilege iluminis la ĉambron. Kaj per tio produktiĝis multego da brilkoloraj kaj fantaziaj aperaĵoj. Sed en la okcidenta aŭ nigra ĉambro la efekto de la fajrlumo, kiu fluis sur la malhelajn tapetaĵojn tra la sangnuanca vitro, estis ekstreme terura, kaj kaŭzis tiel sovaĝan aspekton en la vizaĝoj de la enirintoj, ke malmultaj el la kunvenintoj estis sufiĉe kuraĝaj iam meti la piedojn internen.

En ĉi tiu ĉambro, ankaŭ, staris apud la okcidenta muro giganta horloĝo el ebono. Ĝia pendolo svingiĝis tien kaj reen kun obtuza, peza, monotona sono; kaj kiam la minutmontrilo finis la ĉirakŭiron de la ciferplato, kaj la horo estis sonorigota, venis el la latunaj pulmoj de la horloĝo sono kiu estis klara kaj laŭta kaj profunda kaj treege muzika, sed tiel stranga en noto kaj emfazo ke, je ĉiu forpaso de horo, la muzikistoj de la orkestro estis devigataj paŭzi, momente, en sia ludado, por aŭskulti la sonon; kaj sekve la valsantoj devige ĉesis turniĝadi; kaj okazis mallonga konfuziĝo tra la tuta gaja aro; kaj, dum la horloĝa sonorado ankaŭ daŭris, oni rimarkis ke la plej frivolaj paliĝis, kaj la pli aĝaj kaj seriozaj pasigis la manojn trans la frunton kvazaŭ en konfuza revo aŭ meditado. Sed kiam la eĥoj plene ĉesis, facila ridado tuj trafluis la ĉeestantaron; la muzikistoj rigardis unu la alian kaj ridetis kvazaŭ je sia propra timo kaj malsaĝeco, kaj flustre, ĵuris, reciproke, ke la proksina sonorado de la horlogo kaŭzu en ili nenian similan emocion; kaj tiam, post forpaso de sesdek minutoj (kiuj ampleksas tri mil kaj ses cent sekundojn el la Tempo kiu forflugas), venis ankoraŭ plua sonorado de la horloĝo, kaj tiam okazis la sama konfuziĝo kaj tremado kaj meditado kiel antaŭe.

Se, malgraŭ tiuj aferoj, ĝi estis gaja kaj belega festo. La gustoj de la duko estis strangaj. Li posedis bonan okulon por koloroj kaj efektoj. Li ignoris la nure laŭmodajn dekoraciojn. Liaj planoj estis kuraĝaj kaj fajrecaj, kaj liaj konceptoj ardis per barbara brilo. Estas personoj kiuj kredus lin freneza. Liaj sekvantoj sentis ke ne. Estis necese lin aŭdi kaj vidi kaj tuŝi por certiĝi ke ne.

Li estis direktinta, grandparte, la moveblajn beligaĵojn de la sep ĉambroj, je la okazo de tiu ĉi granda festo; kaj estis lia gvidanta gusto kiu karakterumis la festulojn. Estu  certa ke ili aspektis groteskaj. Estis multe da parado kaj brilo kaj pikanteco kaj fantazio––multe da tio, kio poste vidiĝis en Hernani. Estis arabeskaj figuroj kun netaŭgaj membroj kaj ornamaĵoj. Estis deliraj imagaĵoj, kiajn faras frenezulo. Estis multe da belo, multe da vanto, multe da strango, iom da teruro, kaj ne malmulte da tio kio povus estigi naŭzon. Tien kaj reen en la sep ĉambroj paŝis, efektive, arego da sonĝoj. Kaj tiuj ĉi––la sonĝoj––intertordiĝis, kaptante koloron de la ĉambroj, kaj igante la sovaĝan muzikon de la orkestro ŝajni kvazaŭ la eĥo de iliaj paŝoj. Kaj, poste, jen sonoras la ebona horloĝo kiu staras en la halo de la veluro. Kaj tiam, momente, ĉio ĉesas, kaj ĉio silentas krom la voĉo de la horloĝo. La sonĝoj rigidiĝas kie ili staras. Sed la eĥoj de la sonorigado formortas––ili dauris nur unu momento––kaj facila, duonsubigita rido flote sekvas ilin dum ili forpasas. Kaj nun denove la muziko sonas, kaj la sonĝoj vivas, kaj tordiĝas tien kaj reen pli gaje ol iam, prenante koloron el la multnuancaj fenestroj tra kiuj fluas la radioj el la tripiedoj. Sed en la ĉambron kiu kuŝas plej okcidente el la sep neniu maskulo nun kuraĝas iri; ĉar la nokto forvelkas; kaj fluas pli ruĝa lumo tra la sangkoloraj vitroj; kaj la nigreco de la malpalaj drapiraĵoj konsternas; kaj al tiu kies piedo surpaŝas la nigran tapiŝon, venas el la apuda ebona horloĝo obtuza sonoro pli solene emfaza ol iu ajn kiu atingas la orelojn de tiuj kiuj partoprenas la pli forajn gajaĵon de la aliaj ĉambroj.

Sed tiuj aliaj ĉambroj estis densi plenigitaj, kaj en ili febre batis la koro de vivo. Kaj la festado kirliĝe daŭris, ĝis fine eksonoris meznokto ĉe la horloĝo. Kaj tiam la muziko ĉesis, kiel mi rakontis; kaj la turniĝado de la valsantoj trankviliĝis; kaj estis ĝena ĉesiĝo de ĉio kiel antaŭe. Sed nun dek du batoj estis sonorigotaj de la horloĝo; kaj sekve okazis, eble, ke pli da penso eniĝis, kun pli da tempo, en la meditojn de la pensemaj inter la festantoj. Kaj sekve ankaŭ okazis, eble, ke antaŭ ol la lastaj eĥoj de la lasta sonoro tutplene silentiĝis, multaj personoj en la amaso trovis tempon por percepti la ĉeeston de maskita figuro kiu ĝis tiam ne kaptis la atenton de iu ajn. Kaj kiam la famo pri tiu ĉi nova ĉeesto flustre ĉirkaŭvastiĝis, leviĝis el la tuta festantaro zumo aŭ murmuro, esprimanta malaprobon kaj surprizon––tiam, fine, teruron, abomenon kaj naŭzon.

En kunveno de fantaziaĵoj tia kian mi skizis, oni povus facile supozi ke neniu ordinara aperaĵo estigus tielan sensacion. Vere la vestaĵa liberegeco de la nokto estis preskaŭ senlima; sed la koncernata figuro superkonkuris ĉiujn, kaj transiris la limojn eĉ de la sendifina konvenemo de la princo. Estas kordoj en la koro de la plej malprudenta kiuj ne povas esti tuŝitaj sen emocio. Eĉ ĉe la plenperdiĝintaj, por kiuj la vivo kaj la morto estas egale ŝercoj, ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas ŝerci. Fakte, la tuta amaso nun ŝajnis senti profunde, ke en la kostumo kaj mieno de la fremdulo estas nek spirito nek deco. La fuguro estis alta kaj malgrasega, kaj vualita de kapo ĝis piedoj en la vestaĵoj de la tombo. La masko kiu kaŝis la vizaĝon estis tiel preskaŭe similigita al la vizaĝo de rigidiĝinta kadavro ke la plej detala ekzameno nur malfacile eltrovus la trompon. Kaj tamen ĉio ĉi eble estus tolerita, se ne aprobita, de la frenezaj festantoj ĉirkaŭe. Sed la maskulo permesis al si alpreni la tipon de la Ruĝa Morto. Lia vestaĵo estis ŝmirita per sango––kaj lia larĝa frunto, kun la tuta trajtaro de la vizaĝo, estis aspergita per la skarlata abomenaĵo.

Kiam la okuloj de Princo Prospero ekvidis tiun fantoman figuron (kiu, per malrapida kaj gravmiena movo, kvazaŭ por pli plene subteni sian rolon, paŝis tien kaj reen inter la valsantoj) oni rimarkis ke li konvulsiiĝis en la unua momento per forta tremego de teruro aŭ de malŝato; sed tuj poste, lia frunto ruĝigis pro kolerego.

“Kiu kuraĝas,” ––li raŭke demandis al la korteganoj kiuj staris apude–– “kiu kuraĝas insulti nin per tiu ĉi blasfema moko? Kaptu kaj senmaskigu lin––por ke ni sciu kiun ni devos pendigi, je sunleviĝo, de la kreneloj!”

En la orienta aŭ blua ĉambro staris la Princo Prospero dum li eldiris tiujn vortojn. Ili sonoris tra la sep ĉambroj laŭte kaj klare, ĉar la princo estis kuraĝa kaj fortika viro, kaj la muziko jam mutiĝis je la svingo de lia mano.

En la blua ĉambro staris la princo, kun grupo de palaj korteganoj ĉe lia flanko. Unue, dum li parolis, estis ioma ekkuro de la grupo al la entrudulo, kiu en tiu momento ankaŭ estis tutproksima, kaj nun per malrapidaj kaj majestaj paŝoj venis pli apude al la parolinto. Sed pro ia nedirebla timo, per kiu la frenezaj pretendoj de la maskulo inspiris la tutan amason, troviĝis neniu kiu etendis manon por lin ekkapti; tiel ke, sen malhelpo, li preterpasis je malpli ol metro la princon mem; kaj, dum la vasta kunvenintaro, kvazaŭ unuimpulse, retiriĝis de la mezo de la ĉambro ĝis la muroj, li marŝis seninterrompe, sed per la sama gravmiena kaj malrapida paŝado kiu lin distingis de la komenco, tra la blua ĉambro en la purpuran––tra la purpura en la verdan––tra la verda en la oranĝan––tra tiu ĉi denove en la blankan––kaj eĉ de tie en la violan, antaŭ ol decida movo fariĝis por lin haltigi. Tiam, tamen, la Princo Prospero freneziĝante pro kolerego kaj la honto de sia momenta malkuraĝo, rapide trakuregis la ses ĉambrojn, dum neniu lin sekvis pro morta teruro kiu ĉiun kaptos. Li alte portis eltiritan ponardon, kaj jam proksimiĝis, en rapida impetueco, je tri aŭ kvar futoj de la foriranta figuro, kiam ĉi tiu, atinginte la finon de la velura ĉambro, sin turnis subite kaj alfrontis sian persekutanton. Aŭdiĝis akra krio kaj la ponardo falis brilante sur la nigran tapiŝon, sur kiun, tuj poste, falis mortsternite la Princo Prospero. Tiam, vokante al si la sovaĝan kuraĝon de malespero, aro da festantoj tuj sin ĵetis en la nigran ĉambron, kaj, kaptinte la maskulon, kies alta figuro staris rekta kaj senmova en la ombro de la ebona horloĝo, ekspiregis pro nedirebla teruro je la eltrovo, ke la tombvestaĵoj kaj kadavreca masko, kiujn ili tuŝis per tiel kruda fortego, enhavas nenian palpeblan formon.

Kaj nun konfesiĝis la ĉeesto de la Ruĝa Morto. Li estis veninta kiel ŝtelisto en la nokto. Kaj unu post unu falis la festantoj, en la sang-rositaj haloj de sia festado, kaj mortis ĉiu en la malespera pozo de sia falo. Kaj la vivo de la ebona horloĝo eliris kun tiu de la lasta gajulo. Kaj la flamoj de la tripiedoj mortis. Kaj Mallumo kaj Putrado kaj la Ruĝa Morto tenis senliman regadon super ĉio.

Represita, kun permeso, el “Literaturo,” Julio, 1923


Notoj

(1) Esperanto Internacia, 5, n-ro 7-8 (julio-augusto 1941), 60-62.
(2) Vd. Rondo Takács: Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, 731 [9070].
(3) «Hop-Rano», Esperanto, n-ro 326-327 (oktobro-novembro 1927),  183-185.
(4) «La ovala portreto» (trad. Edgard Verheyden), Flandra Esperantisto, 1, n-ro 11 (majo 1930), 163-165.
(5) «La elbabila koro» (trad. John Islay Francis), Heroldo de Esperanto (1962-3-1)
(6) «La falo de la domo Usher», Antaŭparolo (trad. Edmund Grimley Evans), Kaliningrado, Sezonoj, 2002.
(7) K. Kalocsay (eld.): «La korvo» (trad. K. Kalocsay), Tutmonda sonoro, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1981.
(8) Ekzistas ankaŭ alia traduko: La falo de Uŝero-domo (trad. Edwin Grobe), Tempe (Arizona), Arizona Stelo, 2000, 16 p.


Ligiloj al tradukoj de Poe en Esperanto

«La puto kaj la pendolo: rakonto el la Hispana Inkvizicio», trad. Alex Pride, 1907.
«Hop-Rano», 1927.
«La ovala portreto», trad. Edgard Verheyden, 1930,
«La korvo», trad. Kálmán Kalocsay, 1981.
«La falo de la domo Usher», trad. Edmund Grimley Evans, 2002.

domingo, 24 de febrero de 2019

Humaneco aŭ neŭtraleco: la esperanta gazetaro dum la dua mondmilito

La 1an de septembro 1939 hitlera armeo trapasis la landlimon por okupacii Pollandon. Tuj francoj kaj angloj deklaris militon kontraŭ Germanio. La dua mondmilito, la plej grava hombuĉado de la homarhistorio, estis komencinta.

La esperantista movado ankoraŭ suferis pri la terura vangofrapo, kiu la Granda Milito signifis por ideoj tielaj kiel internacia frateco aŭ intergenta kompreno. Kaj ne nur tio, en la momento de la militeksplodo, la esperantistaro jam de tri jaroj travivis skismon. En marto 1936, Louis Bastien, tiama prezidanto, de UEA decidis transloki la centran oficejon el Ĝenevo al Anglio. Eksa direktoro de UEA Hans Jakob kaj aro da svisaj esperantistoj kontraŭstaris la decidon kaj alvokis la statutojn. Finfine, en aŭgusto, dum la UK en Vieno kaj post longaj diskutoj, Bastien invitis landajn asociojn aliĝi al tuj starigota Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Do, en septembro 1939, la movado estis disiĝita inter IEL, kun sidejo apud Londono, kaj UEA, tiam nomita Ĝeneva UEA, kun sidejo en palaco Wilson.

Palaco Wilson, sidejo de UEA kaj de pluraj aliaj societoj

En la numero de Esperanto publikigita ĵus antaŭ la milito, la Berna Kongreso plenigas la unuan paĝon. La redakcio, krom plendi pri «la disiĝo de la movado neŭtrala» kaj kritiki la organizanton IEL kaj la mankon de «interna valoro» de tiu UK, skizas la premilitan situacion kompare al tiu antaŭ la unua mondmilito.

Tiu ĉi kongreso, organizita de IEL estas las 31-a en la serio de la universalaj kongresoj de Esperanto. Ĝi vole nevole instigas reveni al la unua kongreso en Berno, la naŭa en la vico, okakinta en 1913. Sed kia diferenco... inter 1913 kaj 1939! Se en 1913 oni povis esperi, je dank'al al kreskanta kompreno pri la terureco de l'milito kaj al la sistemo de reciprokaj garantioj, la paco povos esti konservota, tiam en 1939, oni ne plu estas tiom certa. En 1913 ni vidis dum la Berna Kongreso la impresigan manifestadon de amikeco inter respektinda franca pioniro de nia movado, Generalo Sebert kaj germana samideano Ludwig Schiff.
Forestis en la 31a kongreso esperantistoj el ĉefaj landoj: Ruslando pro kompleta izoliĝo, Germanujo pro la malpermeso de nia movado, Ĉehoslovakio pro nuligo de sendependeco kaj Polujo pro militminaco. Tiel okazis, ke la Berna kongreso 1939 reunuigis 500 ĝis 600 samideanojn. La enskribitaj kongresanoj estis 765. Alia atentinda detalo estas la malkresko de la registaroj kiuj sin reprezentigis. 1913 estis 30, 1939 nur ses.
Esperanto, n-ro 479 (8/9), aŭgusto-septembro. 1939, 29 (1)

La kongreso finiĝis la 5-an de aŭgusto 1939. Malpli ol unu monato poste, Eŭropo estis en la faŭkoj de la milito kaj oni devis atendi ok jarojn ĝis la sekva UK. Ĝi ankaŭ okazis en Berno kaj, tiam kaj tie, finfine IEL kaj UEA denove kunfandiĝis.


Esperanto Internacia

En 1939, IEL eldonis du gazetojn Esperanto Internacia kaj la pli tutcela tiam ĉiujsemajna gazeto Heroldo de Esperanto. Ambaŭ ĉefredaktis Teo Jung el Nederlando. La lasta numero antaŭ la milito raportis pri la Berna UK.

Esperanto Internacia, 3, n-ro 9 (septiembre 1939)

«IEL daŭrigas sian laboron!», elkrias la unua dummilita numero de Esperanto Internacia. Jam de la unua momento, Internacia Esperanto-Ligo celis daŭrigi «sian funkciadon kiel eble plej normale».
La esperantistaro ne forlasos sian idealon sed fidele konservos kaj defendos ĝin dum la malluma tempo, ĝis la suno de la paco releviĝos.
Esperanto Internacia, 3, n-ro 10 (oktobro-novembro 1939), 290 

Tiurilate, IEL pli malpli sukcesis. Kompreneble, abundis la malfacilaĵoj kaj milito lasis plurajn spurojn sur la paĝoj de Esperanto Internacia, sed la engaĝiĝo de la gazeto kun la problemoj okazigitaj de la milito ne estis tiom klara kiel tiu de revuo Esperanto, tiel kiel oni tuj vidos.

Raportoj pri progreso de Esperanto en amerikaj landoj, informoj de kursoj kaj kongresoj, recenzoj de libroj, beletraj verkoj aŭ hollywoodaj filmoj plenigis paĝojn kiel dum paca tempo. Kaj kio pri la milito? Dum la ĉefredaktado de Teo Jung, kelkaj vortoj liaj pri eblaj solvoj de estontaj militoj («Nia celo kaj nia vojo»),(1) ia «alvoko al pacaj batalantoj»,(2) rumoroj pri la bonfarto de familio Zamenhof aŭ aliaj polaj samideanoj kaj malmulte pli.

Post la germana invado, Jung ne povis daŭrigi sian redaktistan laboron. Heroldo haltis ĝis la fino de la milito kaj de majo 1940 Esperanto Internacia estis redaktita kaj eldonita en la domo de Heronsgate, sidejo de IEL.

Tiu unua «angla» numero de EI raportas maleston de informoj pri Teo Jung:
Post 20 jaroj de laboro por nia movado, Heroldo de Esperanto malaperis – ni esperu, ke tio estas nur portempa perdo. Ĝia redaktoro Teo Jung donis preskaŭ sian tutan vivon al laboro por nia movado, kaj la kompato de ĉiu samideano iros al li, al lia edzino, kaj al lia fileto. Ni ĉiuj esperas, ke ili estas sanaj kaj vivaj, sed ĝis nun ni ne ricevis informon pri li post la invado de Nederlando.
Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 98 

Tiuj zorgoj kunvivis kun naivaj ideoj pri miloj da lernantoj, kiuj «propravole venos al ni» post la «reenkaĝigo de la monstro», kaj enaj plendoj pri perdo de membroj pro la okupacio de Ĉeĥoslovakujo, Polujo, Finnlando, Danujo, Norvegujo, Nederlando kaj Belgujo.(3) En tiu sama numero oni informas, ke «Adam Zamenhof estas en malliberejo en Varsovio. Lia edzino, lia filo, kaj liaj fratinoj Lidja kaj Sofja estas liberaj kaj loĝas en Varsovio». Cecil Goldsmith  raportis pri Julio Mangada,(4) rifuĝinto en Alĝerio post alia sanga milito, la hispana enlanda.

Finfine, kelkaj raportoj pri la milito ekaperis. Hannes Koivu en «Finna Esperantisto pri la tragedio de sia popolo» priskribas la vintra milito, t. e., la okupado de Finnlando fare de la sovetanoj (tiam ene de la Pakto Ribbentrop-Molotov).(5) FABA plendis pri la «densa mallumo» kiu regis sian landon en «La spirito de Ĉehoslovakujo».(6)

En la septembra-oktobra numero, E. Houzé rakontas sian travivaĵon «En Dunkirk, sub la bomboj»:
La aviadiloj foriris [...] Tiam angla ŝipeto survoje al Dunkirk por preni britajn soldatojn nin renkontis, kaj savis sesdekon el ni. Tremante kaj dentoklakante pro la malvarmo kaj timante novan atakon, ni pasigis grandan parton de la nokto sur la ferdeko, dum niaj ĉemizoj sekiĝis sur la haŭto.
Matene la suno alportis brilon kaj varmon. En Dover ni ricevis varman akcepton; en Londono vestaĵojn kaj bonajn litojn. Post kelkaj tagoj de enketoj kaj kontrolado la polico redonis nian liberecon. Pere de la telefonadresaro mi kontatiĝis kun IEL kaj sekve kun niaj Londonaj samiadeanoj.
Esperanto Internacia, 4, n-ro 9-10 (septembro-oktobro 1940), 125-127

Aliaj artikoloj pri la vivo en ariergardo («La funkciado de lernejo dum milito») (7) trovis ĝian lokon apud sciencfikciaj elangligoj («Mia alveno sur Marso»).(8)

Tiama estrarano de IEL Ivo Lapenna sin demandis pri «La ŝancoj de Esperanto» en artikolo originale verkita por La Suda Stelo, jugoslava gazeto kiu aperis ĝis marto 1941.

Dum la jaro 1942, Esperanto Internacia iel sukcesis publikigi ses duoblajn 16-paĝajn numerojn.(9)

Aperis felietone sciencfikcia verko «Sola sur la tero» de D-ro W. Arthur Gibson enkadrigita tuj post la mondmilito.

For de la fikcio, elstaras artikolo de fama verkisto H. G. Wells pri la Sankey Deklaracio pri la rajtoj de l'Homo.(10) Tiu deklaracio enhavas 11 rajtojn, kiuj tiam estis tute neataj:

1. La Rajto Vivi
2. Protekto de Neplenaĝuloj
3. Devo al la Komunumo
4. La Rajto al Scio
5. Libereco de Pensado kaj Religio
6. La Rajto Labori
7. La Rajto al Personaj Posedaĵoj
8. Libereco de Movado
9. Persona Libereco
10. Protekto kontraŭ Perforto
11. La Rajto pri Leĝfarado

Tamen, la semo de Sankey fruktodonis post la fino de la milito kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Uniĝintaj Nacioj en Novjorko en 1948.

La utilo de esperantista reto estas substrekita en «Praktika esperantismo». En tiu letero, Walter Lippmann rakontas kiel sia filo sukcesis enmigri al Anglio kaj li al Usono danke ĉefe al Joseph R. Scherer kaj ankaŭ danke al «gastigemon kaj helpemon fare de la samideanoj Delfí Dalmau, Sebastiano kaj Josep Alberich-Jofre, F. Montserrat, D-ro Torres-Carreras en Barcelono kaj de la samideanoj Carlos Henrique kaj Saldanha Carreira en Lisboa».(11)

La 25an junio 1940 Francio kapitulaciis, sed raporto pri la bonfarto de prezidanto de IEL malestis ĝis la lasta numero de 1942.
De nia Prezidanto, Generalo Louis Bastien, ni ricevis leteron, la unuan post la cedo de Francujo. Li raportas, ke li estas pli sana nun, post severa malsano en 1939 kaj la perdo de sia edzino. Sendube ĉiu membro deziras al li plenan resaniĝon kaj la liberigon de  lia lando, tiel ke ni ree havu la eblecon renkonti lin, kaj li la okazon denove labori por la Movado kaj la Ligo.
Esperanto Internacia, 6, n-ro 1-12 (novembro-decembro 1942), 85

La 1943- kaj 1944- jarkolektoj malmulte tuŝas la militan realon. Elstaras «Monda helplingvo», traduko de artikolo kiu aperis en scienca gazeto Nature (12). Eldonartikolo «Ni pretiĝu» (13) pripensas la estonton de la movado post la milito. Abundas beletraĵoj, ĉefe tradukoj de verkoj jam publikigitaj antaŭe en aliaj gazetoj, eĉ tekstoj de Zamenhof («Letero pri la deveno de Esperanto»).(14) Ankaŭ verkoj originalaj aperis. Inter ili elstaras «Pri mia knabina animo» de Ferenc Szilágyi, la bonstila verkisto kaj kunlaboranto de Literatura Mondo, kiu tiam jam loĝis en Svedio.(15). «La vivo kaj Johano Smith» (16) kaj «Unu nokton» (17) temas pri la milito.

Rilate al la monda konflikto malmulte pli. «Ĉina milittempa literaturo kaj arto» (18) kaj «Milito influas al ĉina familia sistemo»(19), ambaŭ represitaj el Heroldo de Ĉinio, flankentuŝas la aferon. «El diversaj fontoj» informas «pri kelkaj bonekonataj samideanoj pri kiuj ni ne aŭdis de la komenco de la milito», inter ili Lapenna, Archdeacon, Cseh kaj Jung.(20). El lingva vidpunkto, «Militaj rangoj» klarigas kiel esperantigi specifaj vortoj.(21). Eta rakonto «Normandujo» priskribas vojaĝon por tiu franca regiono en printempo 1939. La aŭtoro, Fred Parker, vizitis milittombejon de la Granda Milito. La teksto aperis post la elŝipigo en Normandio, komenco de la militfino en la Okcidenta Fronto.
Jen estis serĝento John Smith, East Yorkshire regimento, mortis pro vundoj, decembro 16an, 1918. Jen Flegistino Margaret Brown, mortis pro pneŭmonio, januaro 29an, 1919. Kaj jen Sub-kaporalo Herman Schmidt, 27a Bavaria regimento, mortigita en batalo, novembro 8an, 1918 [...] Tie ili ripozas, amikoj kaj malamikoj, laŭ niaj normoj, sed en la rigardo de Dio, ĉiuj homoj. Tie ili ripozas, spite la bombojn kiuj denove falas ĉirkaŭe.  
Esperanto Internacia, 8, 7-8 (julio-aŭgusto 1944), 56-57 

La aliancanoj eniris Parizon en aŭgusto 1944. La lasta numero de Esperanto Internacia por la jaro 1944 enhavas finfine vortojn de Louis Bastien, prezidanto de Internacia Esperanto-Ligo. Li finas tiele sian alvokon:
En multaj landoj ekzistas tombo de la «nekonata soldato», antaŭ kiu piaj manoj ĉiumatene revigligas eternan flamon. Ni ankaŭ, Esperantistoj, post tiu ĉi kvinjara duondormo, ni revigligu nian flamon: ĝi baldaŭ elŝprucos pli viva, pli arda ol iam ajn antaŭen. Esperantistoj, jen nia horo!
Esperanto Internacia, 8, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1944)

Sed ne ĉiuj duondormis; milionoj da homoj suferis, bataladis kaj pereis dum tiuj teruraj kvin jaroj.

Jam en la jaro 1945, Pierre Petit raportas el Francio pri «50-monata esperantista propagando sub germana okupado» (22). Similaj raportoj estis publikigitaj dum la jaro: «La Ĉe Instituto dum la mondmilito»,(23) «Norvega Esperantista Ligo dum la milito»,(24) «Esperanto el dummilita Bulgarujo»,(25), «El Germanujo»,(26) «Informoj el Pollando»,(27), «En Danujo dum la milito»,(28), «Flandra Ligo Esperantista dum la milito».(29)

Malgraŭ Esperanto Internacia daŭre fokusiĝis en la problemo de monda lingvo, aperis kelkaj proponoj por forigi militon (eble laŭ ekzemplo de la «Alvoko al la diplomatoj» de Zamenhof). Peter Clissold postulis federaciojn kiel la plej bonan solvon.
Ni do memorigu nin precize pri la funkcioj de Federacia registaro. Ĝi estas centra registaro elektita de la popoloj de diversaj ŝtatoj por plenumi apartajn devojn–kaj nur tiujn devojn.
Esperanto Internacia, 9, n-ro 3-4 (marto-aprilo 1945), 31-32

La 6an de aŭgusto 1945, usona militaviadilo Enola Gay ĵetis atombombon super Hiroŝima. Japano subskribis kapitulacion la 2an de septembro. Kiel klamas la unua eldonartikolo de Esperanto Internacia en januaro venis «Novaj tempoj...»


Esperanto

Esperanto Internacia supervivis malgraŭ la logikaj problemoj, kiuj la milito okazigis. Ĝi ŝangis la aperritmon el monate al dumonate kaj dum kelkaj periodoj malgrandigis la literojn por ŝpari paperon (tiam malfacile havebla). Entute, malgrandaj problemoj konsiderante la tiama stato de Eŭropo.

Kontraŭe, gazeto Esperanto, oficiala organo de UEA, travivis multe pli da malfacilaĵoj. Tamen, la agado de UEA spegulita en Esperanto havis tutan alian sintenon. La ŝlosilo de tiu diferenco oni trovas jam en artikolo de Hans Jakob publikigita en junio 1938. La artikolo «Humaneco aŭ neŭtraleco» indas legi entute.

Esperanto, n-ro 465 (15/30 junio 1938), 41 (1) 

Jacob respondas leteron de «bone konata aŭstria samideano (ni aldonu: en sekura pozicio, de aria deveno, sekve nenion riskante)». Laŭ tiu samideano, neniu estis malliberigita pro Esperanto kaj petis neebligi «malsaĝajn paŝojn», kiuj «nepre malhelpus nian movadon».

La respondo de Jacob substrekas, ke «nenialoke oni diris, ke nur pro Esperanto iu estas aŭ estis arestita. Sendube la registaro en la koncerna lando konsideras nin [...] sendanĝerulojn kaj lingvo-maniulojn». Jacob postulas ne «fermi la okulojn antaŭ evidenta malfeliĉo» de homoj kiuj «estas devigataj forlasi sian hejmon kaj serĉi rifuĝon en fremdlando». Kaj skizas la gvidliniojn de onta agado de UEA:
Nia agado helpi al ekzilitaj samideanoj, restas en la limo de la leĝoj aŭ dekretoj de la koncernaj ŝtatoj. Neniel ni volis imiti la rano en la fabelo de Lafontaine, rilate je la tutpotenca registaro de certa regno. Sed neniu malhelpos nin, fari tion en liberaj landoj, kion diktas la sento de humaneco.

En tiu sama paĝo aperas rubriko Esperantista Interhelpo. UEA alvokis esperantistojn en «landoj akceptantaj ne-politikajn rifuĝintojn aŭ ekzilitojn» kaj celis helpi al ili laŭpove, starigi novan situacion en aliaj landoj. La esprimo ne-politikaj estis substrekita.

Esperanto, n-ro 465 (15/30 junio 1938), 41 

Iom post iom kelkaj petoj estis aranĝitaj

Esperanto, n-ro 468 (15-30 septembro 1938), 60

kaj aperis novaj petoj kun klarigoj tiel, ke:
«politike ne ŝarĝita kaj ne suspektita» (2)
«perdis oficon pro rasa kaŭzo» (4)
«ŝtatano germana, de juda deveno kun edzino ne-juda» (5)
«politike senriproĉo, disponas je regulaj paperoj» (6)
«perdis la postenon, ĉar la patro estis judo» (7)
«Devas forlasi Germanujon pro mal-arieco» (10)

Dum la jaro 1938, la laŭstatuta neŭtraleco de UEA kaj kiel interpreti ĝin estis la kerno de pluraj artikoloj de Hans Jakob, plurfoje ankaŭ subskribitaj per plumnomo Georges Agricola. Kaj, kiel ĉiuj atendis, milito alvenis. Malsame ol Esperanto Internacia, gazeto Esperanto fokusiĝis en la konflikto. En la unua numero publikigita post la invado de Pollando, Jacob ne hezitas klarigi la ĉefajn celojn de UEA.
Dudekvin jarojn post la unua grandstila servado al la ne-esperantista publiko, UEA ree disponigis sian aparaton al ĝenerala uzado. Kun stranga sento, la nuna oficejestro vidas ree alflui la centojn da korespondaĵoj kun enhavo ĉiam malgaja, kun tiaj korŝiraj petegoj, kiuj solaj jam sufiĉas malŝati la militon.

Kaj memoras pri la agado dum la unua mondmilito:
Kiam en jaro 1914, la animo de UEA, Hector Hodler, havis la genian ideon, meti al dispono de la ne-esperantista publiko la servopretan aparaton de UEA, neniu el la tiamaj kunlaborantoj antaŭvidis kioman amplekson prenos tiu ĉi servado. Kaj ni memoras, kiam la poŝto alportis per ĉaro, la unuan kolosan kvanton da leteroj, Hodler kun radianta vizaĝo diris: «Neniam ni estis tiom utilaj». 
«Universala Esperanto asocio dum la milito», 
Esperanto, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 33-35  

Jacob detale priskribas la helpoj al malsamaj kategorioj de viktimoj (rifuĝintoj judoj, polaj, civiluloj internigitaj) per sendo de korespondaĵoj kaj monperado, kaj, ve!, li ankaŭ plendas: «Kiom da bono estus plenumebla, se ne estus okazinta la disiĝo de la movado en 1936!»

En alia artikolo («La Eŭropa Federacio estas la sola solvo de niaj mizeroj»),(30) Richard Levin postulas federacion de eŭropaj nacioj laŭ la modelo de Svislando.

Alia branĉo de la helpa agado estis la helpo al familio Zamenhof. Dum la tuta milito, aperis kontraŭdiraj «novaĵoj» pri la sorto de la gefiloj kaj aliaj familianoj de L. L. Zamenhof. La klopodoj sukcesis kolekti monon kaj bondezirojn por la Zamenhofaro.

Esperanto, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 36

Dum la jaro 1940, la redakcio de Esperanto sukcesis aperigi ses gazetojn kun entute 56 paĝojn. En «Nia Vojo», unua eldonartikolo de la jaro, la redaktisto alvokas la esencon de la esperantismo.

Forgesita estas la idea deveno de nia movado. Iuj eĉ insistis, ke oni devus, se ne forigi la nomon de la lingvo, minimume silenti pri la kreinto. Nur por plaĉi al novaj estroj, cetere neniam konvinkigeblaj. Tiu ĉi misvojo kondukis al la plendinda stato de nia afero. Ĉio cetera estas nur akcesora. La kerno de la interna ideo de Esperanto estas la respekto de l'vivrajto del' aliulo. Kaj defendi tiun ĉi rajton, eĉ per nia malforta voĉo estas nia devo.
Esperanto, n-ro 481 (januaro 1940), 1

La februara eldonartikolo estas dediĉita al Finnlando, kiu suferis la sovjetan atakon malgraŭ ĝi ne estis ligita al protekto de neniu grandpotenco.(31)

Hans Jacob, kiel jam faris antaŭ la eksplodo de la milito, subskribis la plej engaĝiĝintaj artikoloj sub kromnomo Georges Agricola. En 1940, tiu subskribo aperas en artikoloj «La Norda Tragedio» pri la milito en Skandinavio (32),  «En okcidento multe da novo»(33) aŭ Transilvanio.(33)

La kvina numero de la jaro 1940 havas daton majo-julio kaj estas okpaĝa. La eldonartikolon ĉi foje subskribas H. Kürsteiner, prezidanto de UEA. Raporto pri la helpo al la familio Zamenhof titoliĝas «La helpo ekfunkcias» kaj eĉ evidentas kunlaborado kun IEL pri tiu ĉi afero. IEL informis letere, ke Adam Zamenhof estis en varsovia malliberejo.(35) Ankaŭ en tiu numero ekaperas listo de Esperantistaj Rifuĝintoj.

Eduard Stettler, eksa prezidanto de UEA kaj ĉefrolulo dum la skisma afero, forpasis en oktobro 1941. Pri li amplekse informas la lasta numero aperinta en 1940, kun dato aŭgusto-decembro.

Rubriko Esperantista Interhelpo de tiu sama numero 486 disvastigas parton de letero, kiu sendis «internigito en suda franca koncentrejo Argèles-sur-Mer».(36) Li parolas pri la situacio de miloj de rifuĝintoj el la hispana enlanda milito finiĝinta monatojn antaŭ la eksplodo de la mondmilito.

Franca koncentrejo por rifuĝintoj el la hispana enlanda milito en Argèles-sur-Mer

Post malvenko de Katalunio, duonmiliono da rifuĝintoj, soldatoj kaj civiluloj trapasis la francan landlimon. Iliaj problemoj multobliĝis post la germana invado de Francio per kiu la koncentrejoj por rifuĝintoj de la hispana milito restis sub la reĝimo de Vichy.
Ni povis komenci la plej urĝan laboron. Nia liberigo kaj elmigrado. La unuaj grave vunditaj kaj kelkaj aliaj estis liberigitaj. Unuaj klopodoj flanke de kelkaj registaroj: La registaro de Meksiko planis jam definitivan liberigon. Sed la eksplodo de la milito en Eŭropo interrompis la tiaspecajn klopodojn. Ĉiuj nia interrilatoj kaj eblecoj ricevi helpon estis detruitaj. Nia vivo denove plimalboniĝis.
Post la Franca malvenko duoble pli grava estiĝis nia problemo. Plejgrandparte okupita Francio eĉ ne havos sufiĉe da nutraĵoj por siaj samlandanoj. En tiu ĉi decida situacio okazis la Panamerika konferenco dum kiu Meksika prezidanto Cárdenas faris sian konatan proponon. Sed ekzistas multege da malfacilaĵoj por ricevi la necesajn ŝipojn. La Eŭropa milito fariĝis mondmilito kaj oni tute ne povos diri kiam nia liberigo efektiviĝos. Alvenas la dua vintro en la koncentrejo, niaj vestaĵoj jam ne estas pli ol ĉifonoj, nia manĝajo estas tute nesufiĉa (350 gramo de pano kaj dufoje po tage legomsupo estas ĉio) eĉ ne pajlon ni havas por dormi: kuŝante rus la marborda sablo, kovrita kun flikita kovritaĉo ankoraŭ ekzistante de Hispanio. Resume ni plu estas homoj.
Urĝe ni bezonas helpon.

La subskribo jenas:
Antaŭdankon kaj saluton al ĉiuj amikoj.
La esperantistoj diverslandaj de la Franca koncentrejo Argèles-sur-Mer

La animo malantaŭ tiu letero estis sendube tiu de Jaume Grau Casas. Lia taglibro estis antaŭnelonge eldonita en Esperanto.

Responde al la situacio de la kataluna esperantisto, Hans Jakob aranĝis specialan projekton de Esperantista Interhelpo.

Esperanto, n-ro 490 (julio-septembro 1941), 30

En 1941 aperis kvar numeroj de Esperanto (januaro-februaro; marto-aprilo; majo-junio; kaj julio-septembro). Rubriko Tra la Gazetaro raportis pri artikoloj aperintaj en la malmultaj supervivantaj E-periodaĵoj en la mondo. En rubriko Esperantista Interhelpo oni trovas nomojn de esperantistaj internigitoj, civilinternigitoj kaj rifuĝintoj.

Hispana kolonelo Fernando Redondo kaj Francisko Azorín atingis Meksikon. Ankaŭ Eŭgeno Lanti, iniciatinto de SAT, alvenis al Meksiko. Tamen, «Grau Casas, el Barcelona, kompilinto de la Kataluna Antologio» estis tiam en «Camp Hôpital Recebedon».(37)

Bedaŭrinde, kutima rubriko Niaj Mortintoj estas pli ampleksa ol dum pacaj jaroj. Inter la forpasintaj esperantistoj estas pluraj viktimoj de la mondmilito. Ekzemple, en la januara-februaro numero:
F-ino J. Van Dam, Rotterdam, okaze de la bombardado, la 14an de Majo 1940.
S-ro P. G. van Pelt, samideano el Schiedam, Nederlando, plenuminta soldatan devon sur batalkampo, 10-an de Majo 1940.
S-ro J. W. F. Schoon, Rotterdam, kune kun sia edzino fariĝis viktimoj de la bombardado, 14.5.1940.
S-ro Dirk Soek, de Hilbersum, Nederlando, en batalo ĉirkaŭ Dordrecht, 10-an de Majo 1940.

Dum 1941 estis  H. Kürsteiner, kiu subskribis la eldonartikolojn. En ili, la prezidanto de UEA pritraktas la estonton de ŝtataj interrilatoj aŭ tiu de Esperanto, kaj kompreneble la fantomo de la skismo neniam malestas.
Ankaŭ la Esperanto-movado bezonas novan ordon, pli racian aranĝon. La restarigo de la movado en multaj landoj postulas rimedojn kaj homojn energiajn kaj sincerajn, kiuj mankos terurige. La ekonomia stato postmilita estos tia, ke la lukson, eĉ sensencaĵon de du paralelaj organismoj la Esperantistoj ne povos pagi.
Esperanto, n-ro 488 (marto-aprilo 1941), 13 

Rubriko La helpo al la Familio Zamenhof daŭre raportis pri kolektado de mono kaj ĝia uzo. En n-ro 489 (majo-julio) aperas letero de Lidia Zamenhof, pri kies forpaso erare informis kelkaj E-periodaĵoj.

Esperanto, n-ro 489 (majo-julio 1941), 22

La manskribaĵo jenas: «Kara Sinjoro Jakob. Mi tre ĝojas povi komuniki al vi, ke mi jam ricevis du pakaĵetojn el Porto. Ankaŭ hieraŭ ricevis pakaĵon el Göteborg. Mi kore dankas al Vi pro Via peno. Kun koraj salutoj, Lidia Zamenhof».(38)

Ankaŭ verketo «Renkonto» havis spacon en la nur 36-paĝa jarkolekto de Esperanto en 1941.

En n-ro 492 (majo-junio 1942) Hans Jakob informas pri translokiĝo de la sidejo de UEA.
Hodiaŭ mi informas la Esperantistaron, atingeblan nur de nia gazeto pri du gravaj ŝanĝoj. Unua pri la Centra Oficejo mem. Siatempe, dank'al iniciato de l'subskribinto, la Centra Oficejo transiris de l'Insula Turo al Wilsona Palaco, la antaŭa sidejo de la Ligo de Nacioj, konstruiginta propran palacon pli pompan ol la estintan. Kaj nun UEA transiras (kune kun kelkdeko de aliaj internaciaj organizaĵoj ankaoraŭ ekzistantaj), al nova ejo en «Hotel Bellevue».

Jacob ankaŭ klarigas sian tiaman situacion («laŭjure mi demetos la oficadon de salajrata Direktoro jam de fino 1940») kaj konkludas per optimisma ideo.
Malhela aspektas la estonto. Sed nur ŝajne! Kion ni travivas hodiaŭ, estas ja nur la logika konsekvenco de l'agoj kaj de l'ne-agoj post 1919. Nova pli bona mondo ekestos el nunaj ruinoj, la interŝtata anarkio cedos lokon al federacio de interne suverenaj ŝtatoj, evitonta la erarojn de la estinta Ligo de Nacioj. Kaj tiam ree brilos nia stelo kaj gaje flirtos la verda standardo super la Centro l'Unueca Esperanto-Asocio en Ĝenevo.
Post tenebras lux! estas la promesplena devizo geneva, ĝi estu ankau la nia.
Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 9

Artikolo «Esperanto dum la tutmonda milito»(39) celas la sanstaton de la movado tra la mondo. Aliaj raportoj ankaŭ informas pri la problemo de E-organizaĵoj kaj periodaĵoj.

Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 12

Pli politikaj artikoloj denove estis subskribitaj de Jakob per kromnomo Georges Agricola:
Ni staras antaŭ la giganta provo, transformi Eŭropon, gvidatan de celkonscia, disciplinita kaj obeema popolo. Eŭropo kun parto de Azio formus blokon kolosan, se la plano sukcesus. Kaj vole-nevole trudiĝas la penso „kontraŭ kiu“? La respondon jam forprenis la militdeklaro germana al Usono. De la fino de l'milito dependas la estonta situacio kaj ankaŭ la provo germanecigi Eŭropon.
«La germanizacio de Eŭropo», Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 13 

Julio Mangada atingis Meksikon. «La periodaĵo RENOVIGO aperanta en Meksik-urbo, surhavis interne la krajonan noton de la redaktoro: “Mangada alvenis”».(40) Kontraŭe, helpo al Grau Casas daŭrigis pere de sendado de nutraĵoj, sed oni ankoraŭ ne sukcesis liberigi lin. «Informoj aperos en sekvanta numero de ESPERANTO»(41)

Tamen, la sekvanta numero (493) ne vidis la lumon ĝis 1946, post la fino de la plej sangavida milito de la historio. Grau Casas restis en diverspecaj francaj koncentrejoj ĝis la 7an de septembro 1944.


Aldonitaj dosieroj

Gazeteltondaĵa albumo Internacia Interhelpo, kunigo de la informoj aperintaj en gazeto Esperanto sub tiu rubriko.


Notoj

(1) Esperanto Internacia, 4, n-ro 4 (aprilo 1940), 74.
(2) E. Malmgren: «Milito. Alvoko al la pacaj batalantoj», Esperanto Internacia, 3, n-ro 11 (decembro 1939), 315.
(3) Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 97.
(4) Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 100. Finfine, Mangada «post 2-jaraj. klopodoj sukcesis en novembro [1941] enŝipigi al Kubo», EI, 6, n-ro 3-4 (marto-aprilo 1942), 31.
(5) Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 101-102.
(6) Esperanto Internacia, 4, n-ro 7-8 (julio-aŭgusto 1940), 112-130.
(7) Esperanto Internacia, 4, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1940), 151.
(8) Esperanto Internacia, 4, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1940), 152-154.
(9) N-ro 9-10 (septembro-oktobro) 1942 estis 20-paĝa. La 1942-jarkolekto ampleksas 100 paĝojn.
(10) Esperanto Internacia, 6, n-ro 5-6 (majo-junio 1942), 33-36.
(11) Esperanto Internacia, 6, n-ro 3-4 (marto-aprilo 1942), 28.
(12) Esperanto Internacia, 7, 3-4 (marto-aprilo 1943), 17-20.
(13) Esperanto Internacia, 7, 7-8 (julio-aŭgusto 1943), 49.
(14) Esperanto Internacia, 8, 5-6 (majo-junio 1944), 48-50.
(15) Esperanto Internacia, 8, 9-10 (septembro-oktobro 1944), 77-78.
(16) Esperanto Internacia, 7, 5-6 (majo-junio 1943), 39-42.
(17) Esperanto Internacia, 8, 7-8 (julio-aŭgusto 1944), 58-61.
(18) Esperanto Internacia, 7 1-2 (januaro-februaro 1943), 4-5.
(19) Esperanto Internacia, 7, 7-8 (julio-aŭgusto 1943), 69-70.
(20) Esperanto Internacia, 8, 5-6 (majo-junio 1944), 38.
(21) Esperanto Internacia, 8, 5-6 (majo-junio 1944), 47.
(22) Esperanto Internacia, 9, 1-2 (januaro-februaro 1945), 3-5.
(23) Esperanto Internacia, 9, 7-8 (julio-aŭgusto 1945), 57-59.
(24) Esperanto Internacia, 9, 9-10 (septembro-oktobro 1945), 78.
(25) Esperanto Internacia, 9, 9-10 (septembro-oktobro 1945), 79.
(26) Esperanto Internacia, 9, 9-10 (septembro-oktobro 1945), 79.
(27) Esperanto Internacia, 9, 11-12 (novembro-decembro 1945), 86.
(28) Esperanto Internacia, 9, 11-12 (novembro-decembro 1945), 87.
(29) Esperanto Internacia, 9, 11-12 (novembro-decembro 1945), 88-89.
(30) Esperanto, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 33.
(31) Esperanto, n-ro 481 (februaro 1940), 9.
(32) Esperanto,n-ro 484 (aprilo 1940), 29.
(33) Esperanto, n-ro 485 (majo-julio 1940), 35-36.
(34) Esperanto, n-ro 486 (aŭgusto-decembro 1940), 46.
(35) Esperanto, n-ro 485 (majo-julio 1940), 34.
(36) Esperanto, n-ro 486 (aŭgusto-decembro 1940), 55
(37) Esperanto, n-ro 488 (marto-aprilo 1941), 19
(38) Traduko el Isaj Drawer: Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno-La Laguno, 1980, p. 104.
(39) Esperanto, n-ro 491 (januaro-marto 1942), 5
(40) Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 14.
(41) Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 14.

lunes, 18 de febrero de 2019

Kiam Clark Gable kantis en esperantlingva lando

Filmafiŝo de Roma

Filmo Roma  el meksika filmreĝisoro Alfonso Cuarón estas nomumita kiel kandidaton al 10 premioj Oscar, inter ili al plej bona filmo kaj al plej bona reĝisoro. Malgraŭ la filmo nenio rilatas al Esperanto, filmentrepreno de Cuarón nomiĝas «Esperanto filmoj», kaj eble unu el la unuaj skribaĵoj de Roma surprizigos la spektontojn.

Filmero de Roma

Ankaŭ antaŭnelonge, du infanoj babilis esperante en unu sceno de la filmo Captain Fantastic [Mirinda kapitano] (2016).

Tamen, la internacia lingvo Esperanto malmulte rolis en gravaj komercaj filmoj. Eble la plej konata ekzemplo estas Incubus (1966). En tiu sciencfikcia filmo de latina titolo, ĉiuj aktoroj parolas Esperanton; aŭ  ion similan, ĉar la elparolado estas ege malbona kaj foje preskaŭ nekomprenebla.

La esperantistaro ankaŭ fieras pri esperantlingvaj afiŝoj en The Great Dictator [La granda diktatoro] (1940) de Charles Chaplin.

Filmero de The Great Dictator

Sed, unu jaro antaŭe, alia filmo faciligis la vojon.

Idiota Militamuzo

Malpli konata inter nuntempaj esperantistoj estas Idiot's Delight (1939). La filmon reĝisoris Clarence Brown por Metro Goldwin Mayer kaj en ĝi ĉefrolis Clark Gable kaj Norma Shearer. En la sama jaro de Gone with the wind [Forigita per la vento], Clark Gable kantas kaj dancas en tiu malbonaŭgura komedio.

Filmafiŝo de Idiot's Delight

En januaro 1939, Joseph R. Scherer (1901-1967), prezidanto de la tiama usona E-asocio EANA, verkis longan artikolon «Esperanto en grava filmo. Kial M. G. M. uzis Esperanton?» por gazeto Esperanto Internacia. La artikolo ankaŭ enhavis la klarigon «konfidenca letero al ĉiuj esperantistoj». Scherer estis dungita de MGM por instrui la geaktorojn kaj pro tio li ne rajtis libere skribi pri la filmo antaŭ ĝia apero sur usonaj ekranoj. Tamen, en tiu «konfidenca letero», Scherer klarigis la kialon de la uzado de Esperanto kaj defendis ĝin. La filmo, li rakontas, montras la rezulton de fanatika armado kaj la filmfarejo «volis eviti ofendon al iu eŭropa lando». Malgraŭ la identigo de Esperanto kiel lingvo de militema lando, Scherer taksis multe pli grava afero konvinkigi la publikon «ke Esperanto estas fakte bela, muzika kaj povas esti parolata same facile kaj nature kiel iu ajn alia bela lingvo».

Kaj Scherer aldonas:
Filmo tute en Esperanto ne helpus al la filmfarejo, ĉar venus tro malmultaj homoj; kaj tia filmo ankaŭ ne helpus al la Esperanto-movado (tiom kiom «Idiot's Delight» helpos), ankaŭ ĉar venus tro malmultaj homoj.

Gable kaj Shearer sur kovrilo de Esperanto Internacia kaj foto dediĉita de Clarence Brown

Dum la sama jaro 1939, Scherer poste verkis aliajn artikolojn por varbi por la filmo kaj ankaŭ intervjuojn al la reĝisoro kaj tekstojn pri la kinosteluloj (Gable kaj Shearer). Post la surekranigo de la filmo, Esperanto Internacia eĉ publikigis la dialogojn en la internacia lingvo.

Manskribita saluto de Shearer al la esperantistoj kaj afiŝoj por la filmo


La varbado de Scherer –kiu poste ekiradis en Esperanto Internacia rubrikon de recenzoj pri Hollywoodaj filmoj– por Esperanto inter la usonaj filmfarejoj estis fruktodona. En filmo Road to Singapore (Vojo al Singapuro) «tuta insulo kantas en la muzika lingvo kiu estas parolata de 4 miliono Esperantistoj en 100 landoj». Diskoniganta letero prie ankaŭ aperis en Esperanto Internacia subskribita de Bing, Bob kaj Dorothy (t. e. Bing Crosby, Dorothy Lamour kaj Bob Hope).

Letero pri la kanto en esperanto en Road to Singapore (1940) kaj filmafiŝo


Aldonitaj dosieroj*

Joseph R. SCHERER: «Esperanto en grava filmo. Kial M.G.M. uzis Esperanton?», Esperanto Internacia, 3, n-ro 2 (februaro 1939), 40-42.
Joseph R. SCHERER: «2000 leteroj kaj poŝtkartoj alvenis ĉe Reĝisoro Brown. Okuloj kredas pli rapide ol oreloj», Esperanto Internacia, 3, n-ro 4 (aprilo 1939), 98-100.
E. D. DURRANT: «La Esperanto en “Idiot's Delight” estas bonega»Esperanto Internacia, 3, n-ro 4 (aprilo 1939), 105.
Joseph R. SCHERER: «Kiel venigi la filmon al via urbo? Esperanto fariĝu lingva filmstelo...»Esperanto Internacia, 3, n-ro 5 (majo 1939), 132-134.
Joseph R. SCHERER: «Esperanto-dialogo en la M.G.M. filmo “Idiota Amuzo”»Esperanto Internacia, 3, n-ro 6 (junio 1939), 164-165.
Joseph R. SCHERER: «Laborado kaj babilado kun Norma Shearer»Esperanto Internacia, 3, n-ro 7 (julio 1939), 196-199.
Joseph R. SCHERER: «Esperanto en grava filmo. Esperanto afiŝoj»Esperanto Internacia, 3, n-ro 8 (aŭgusto 1939), 230-232.
Joseph R. SCHERER: «Nova sensacia sukceso en Hollywood»Esperanto Internacia, 4, n-ro 1 (januaro 1940), 4-5.


* Ĉiuj PDF-dosieroj estis fotitaj el la originala gazeto Esperanto Internacia en Biblioteko Molera.