Pasintsemajne Esperanto denove aŭdiĝis en Barcelona Universitato. Kadre de tago pri Lingvistika Teritoriiĝo, kvar japanaj filologoj instruis pri la situacio de kelkaj lingvoj. La japanaj fakuloj prelegis en la franca, la okcitana, la kataluna kaj Esperanto. Estis Goro Kimura, el la tokia Sophia Universitato, kiu esperante parolis pri «“Deteritoriiĝo” ĉe la german-pola landlima regiono kaj ĝia signifo por la malplimulta soraba lingvo: el vidpunkto de lingva pejzaĝo». La prelego estis tuj-tradukita en la katalunan de Ferriol Macip.
Aŭdi la internacian lingvon en barcelona universitato estas malkutima okazintaĵo, kaj la kataluna esperantistaro profitis la ĉeeston de Goro Kimura por kunviziti dimanĉe la Muzeon de Esperanto de Subirats. Tie Kimura klarigis, kiamaniere la akcidento en Fukuŝimo ŝanĝis lian vivmanieron (filmeto de la prelego videblas tie ĉi).
Kiel kutime ĉe MES, ni foliumis kelkajn juveletojn. Ĉi foje, ekzemple, mi ŝatis rigardi revueton Orienta Azio, kies unua numero nun elŝuteblas el retejo de Biblioteko Molera (oni nun nomas tion «sinergio»).
Post pli ol jarcento, tiu ĉi japana gazeto brilas aparte bele sur bretoj de esperanta gazetaro. Ĝi estis manskribita kaj hektografe reproduktita en Tokio inter la jaroj 1911 kaj 1916. La kudritaj kovriloj ŝajnas nuntempe vera artaĵo.
En 1906, pro instigo inter aliaj de Kuroita Kacumi, fondiĝis Japana Esperantista Asocio, kies oficiala organo La Japana Esperantisto (poste sen artikolo) baldaŭ ekpublikiĝis. Ĝi aperis ĝis oktobro 1911 kaj tuj post sia dumtempa malapero naskiĝis Orienta Azio.
La nova gazeto, kies jarabono kostis 1,20 spesmiloj, memdifinis jene:
Ĉiu monata internacia gazeto Orienta Azio estas la sola bela gazeto kun kolorigitaj ilustraĵoj, en Japanujo, Ĥinujo kaj Koreujo [...]
Post la pereo de Orienta Azio, japanaj esperantistoj sin organizis en nova asocio Japana Esperanto-Instituto en 1919. Nur unu jaro poste publikiĝis la unua numero de ĝia monata organo La Revuo Orienta, kiu ankoraŭ pluvivas.