sábado, 20 de octubre de 2012

Esperanto a Ràdio Vilafranca

Un cop al mes, Montse Piñeiro, del Museu d'Esperanto de Subirats, presenta diversos temes relacionats amb l'esperanto en una col·laboració de 20 minuts a Ràdio Vilafranca, dins del programa matinal Gamma Extra, que presenta Carla Sanmartín. En el darrer programa va participar en Víctor Solé que va presentar les activitats de KEA i va parlar de l'ensenyament d'esperanto. Però millor sentir el programa directament, oi?

En el primer programa, Montse Piñeiro va explicar què és l'esperanto. Els àudios de tots els programes es penjaran aviat a la web del museu.

El proper dissabte 15 de desembre, amb ocasió de la Diada de l'Esperanto, tindrà lloc al museu la presentació de l'obra dels Travesset-Rosselló.

Josep Travesset, delegat de Barcelona i  Andorra a l'UEA, va conèixer l'Anna Rosselló a finals de la dècada de 1940. Al 1956 van viatjar amb la seva filla a Brasil. L'any 1985, el programa Identitats de TV3 se'n va fer ressò del seu viatge en tartana per la «mal anomenada Amèrica Llatina».

L'acte de presentació al museu serà a les 11.30 del matí.

domingo, 14 de octubre de 2012

Papilia efiko



La 8-an de februaro 1904 japanaj torpedoŝipoj atakis la rusan militŝiparon en Port Arthur, Manĉurio. Ekis tiele la rusa-japana milito. Preskaŭ unu jaro poste kaj pli ol sep mil kilometroj for de Port Arthur, en la alia ekstremo de la Rusa Imperio, kuracisto ricevis en sia varsovia domo alvokon por partopreni en la milito.

La kuracisto tiam havis aliajn planojn kaj pro tio li skribis al D-ro Bourlet kaj sciigis lin pri la novaĵo:

Kara Sinjoro,
Mi estas vokita al la milito, kaj mi devas forveturi Mandĵurujon. Ĉar mi estas nejuna kaj malsana, tial mi esperas, ke oni baldaŭ min liberigos kaj mi povos denove labori por nia afero kaj partopreni en la Kongreso.
Sed, en ĉia okazo mi, en la daŭro de kelka tempo, ne povos labori. Tial mi petas ke miaj amikoj ne miru, ke iliaj leteroj al mi, kelkan tempo (eble eĉ longe), restos sen respondo.
Via, L. ZAMENHOF

Tiel do, en januaro 1905, papilia efiko minacis la unuan kongreson de Esperanto, okazonta en aŭgusto samjare.

La novaĵo pri la konscripcio de Zamenhof aperis diverse en la tiutempa esperanta gazetaro. The Esperantist (n-ro 16, feb 1905, p. 21) publikigis, kune kun la supran leteron de Zamenhof al Bourlet, jenan trankviligan klarigon: «La milita malsanulejo trovas, ke nia Estro ne estas sufiĉe forta por la milito. La certa oficiala decido venos nur post kelkaj tagoj.»

Germana Esperantisto informis en la marta numero kaj, profitante la okazon, varbis por centra internacia komitato.

Tiu ĉi cirkonstanco vokis pli ol iam la atenton de la ĉefaj esperantistoj al la fakto, je centra internacia komitato aŭ kompetenta estrato estas necesa por la okazo en kiu Dro Zamenhof ne povus plu, (pro malsano, troa laboro kc.) gardi sola en siaj manoj la gvidadon de la esperanta evolucio. Tiu ĉi evolucio, kiu tute ne celas ŝanĝi aŭ „plibonigi“ la lingvon sed nur ĝin pliriĉigi precipe en teknika rilato estas necesa. Ĝi jam estas komencita sed ĝi devas efektivigi ne laŭ persona bontrovo de diversaj apartaj esperantistoj sed laŭ unueca vojo interkonsentita de la esperantistaro. Unueco de la lingvo bazita sole sur ĝiaj nunaj netuŝeblaj reguloj gardos nin for de la danĝero kiu mortigis Volapükon. Per la farita sperto tiu ĉi danĝero estas nun tiel bone konata de la plejmulto de esperantistoj ke ili ĝin treege timas.
Germana Esperantisto,  2 jaro, n-ro 3 (marto 1905), p. 27


Tre baldaŭ, en printempo 1905, Zamenhof kompilis la Fundamento-n, kiu estis oficialigita en la kongreso de Boulogne-sur-Mer.

Tamen ĉu la Fundamento kaj la universalaj kongresoj estus okazintaj, se Zamenhof estus forveturinta al Manĉurio? Aŭ ĉu la papilia efekto el Port Arthur estus damaĝinta la Esperanto-movado?

Ni ne scias. En la plej grava Esperanto-gazeto tiutempa, Lingvo Internacia, alia varsovia kuracisto rakontis en majo 1905 la militan alvokon al Zamenhof:

Unu tagon ektondris malgaja bruo, ke D-ro Zamenhof estas alvokita al servo milita. Ne volante kredi je tiu ĉi bruo mi kuras straton Dzika, kie loĝas nia majstro. D-ro Zamenhof ne estis hejme. Mi petas permeson vidi lian edzinon, kaj baldaŭ venas la estimata Sinjorino Zamenhof kaj tute alpremita jesigas la novaĵon, Mi demandas: «Kion celas fari la Doktoro?» – «Li celas veturi malproksiman Orienton», respondis Sinjorino Zamenhof: «Ne estas eble, mi ekkriis, via edzo ne povas veturi, li estas necesa tie ĉi por la bono de nia afero, oni devas maltrankviligi tutan la mondon esperantan por savi la majstron. Cetere li estas malsana kaj lia malforta organismo ne toleras tian ŝarĝon kaj tian vojaĝon». – «Mi opinias same, respondis la estimata Sinjorino, sed mia edzo ne volas liberiĝi».
Morgaŭatagon mi reiris al D-ro Zamenhof kaj, renkontinte lin hejme, mi demandas, kion li celas fari, kaj mi sciigas kun granda plezuro, ke, cedante al petadoj de sia familio kaj siaj amikoj, li konsentis fine preni je liberiĝo.
Post kelkaj tagoj D-ro Z. estis sendita por ekzameno en militan malsanulejon kaj tie la kuracistoj ekopiniis, ke li ne taŭgas por servo milita.
D-ro Zamenhof estis liberigata.
«Por la historio de nia lingvo», Lingvo Internacia, n-ro 10 (118) (15-5-1905), p. 234-235

La tekston suskribis «Doktoro A. W.» Tiu ĉi juna  kuracisto ankaŭ «revis» pri sia vojaĝo al Boulogne-sur-Mer «por partopreni en la kongreso de la esperantistoj», sed li mem estis alvokita por militservo kaj devus veturi «en tute kontraŭa direkto». Li laboris en «nia Varsovia rondeto esperanta». Tiu rondeto estis eble la plej eminenta de la esperanta historio. Ĝin fondis en 1904 Antoni Grabowski kaj prezidis Zamenhof kaj tiutempe, en 1905, partoprenis ankaŭ Leo Belmont kaj D-ro Bein (Kabe).

Nia juna kuracisto estis konvinkita, «ke en mallonga tempo ni revidos nian majstron, kiel prezidanton de niaj kunvenoj». Tamen tio ne plenumis:

En Varsovio ekfariĝis okazoj, kiuj neebligis ĉiajn kunvenojn : eksplodiĝis, kiel Vi scias, unu grava ribelo.
Tuta vivo intelekta haltis; ĉiuj estis ensorbitaj per tio ĉi, kio fariĝis en stratoj. Post kelkaj tagoj la sangaj okazoj ĉesis, sed granda ekscitigo daŭris en ĉiuj sferoj de la societo. Vivo regula fariĝis neebla.
Kaj jen en tiu ĉi momento mi ricevis ordonon forveturi malproksiman Orienton!

La juna doktoro parolis pri la ĝenerala striko de januaro, kiam mortis preskaŭ cent homoj kaj la rusa estraro deklaris sieĝo-staton en Varsovio. La protestoj daŭris, kiam universitatanoj plendis pri la rusigo kaj postulis la rajton studi en la pola lingvo. La 18-an de aprilo (la 1-a de majo, laŭ la julia kalendaro, Internacia Labortago) trideko de manifestintoj estis pafitaj de la polico.


La son-bendo de tiu ĉi ribelo estis la Warszawianka (Varsovia Kanto), kiu, ankaŭ iomete papiliefike, populariĝis dum la hispana enlanda milito kiel himno de la anarkiistoj. JoMo trilingve (hispane, esperante kaj france) kantas ĝin.


En la sama numero de Lingvo Internacia, kiu anoncis la militalvokon de Zamenhof (1-2-1905), iu «Kuracisto» per bonega Esperanto ekrakontas sian vojaĝon al Manĉurio por partopreni en la milito kontraŭ la japanoj. En la rakonto, la verkisto adiaŭas sian amatan urbon:
Longan tempon alnajligita al fenestro mi trapikis per mia rigardo ĉiujn detalojn, penante forĝi en la memoro ĉiujn bagatelaĵojn

kaj bedaŭras la strangecon de la milito
Per forto elkaptitajn el nia ĉiutaga vivo, rapide forportis nin la sorto en la malproksimegan angulon de l'tero al neniu el ni bezona, sur la pecon da tero, en kiu sendube neniam starus nia piedo, se la sensatiĝema avido homa volus kvietigi siajn sangavidajn instinktojn.

 La leginda teksto «En la vagonaro», kiun mi alŝutis tien ĉi, finiĝas jene:
La tutan nokton ankoraŭ ni trapasis la polviĝintajn stepojn, kie sovaĝaj fortegoj de l'infero ŝajnis festi la forflugon de l'malnova jaro kaj la alvenon de la nova, kiuj ambaŭ sendube per sangaj literoj estos enskribitaj en la estonta historio de l'homaro.

«Kuracisto» ne eraris kaj, ve, la jaroj 1904 kaj 1905 estis enskribitaj per sangaj literoj en la historio de la homaro. Pli ol cent mil homoj pereis en la rusa-japana milito pri la posedrajto de Manĉurio kaj Koreio, revolucio eksplodis en la imperio de la caro Nikolao la 2-a. Tamen, la papilia efiko ne malhelpis  la naskiĝon de la universalaj kongresoj en urbeto franca ĉe la Manika Markolo.