lunes, 18 de noviembre de 2013

La unua seria murdisto de la (pra)historio

Ene de prahistoria groto aperas la kadavro de Kolomano kun la kapo frakasita per sangmakulita ŝtono, kiu ankoraŭ restas apud li. Temas pri la tria perforta morto en malmulte da tempo kaj Johano Martino baldaŭ pensas, ke la trogloditoj alfrontas la unuan serian murdiston de la prahistorio. Tiel ekiras amuza kaj plena de ironio rakonto de verkistino Teresa Solana, kies elkatalunigo estas mia unua traduko en Esperanton.


Klaku por iri al elŝutpaĝo

Teresa Solana (Barcelono, 1962) jam publikigis la romanojn Un crim imperfecte [Malperfekta krimo], Drecera al paradís [Ŝparvojo al la paradizo], Negres tempestes [Nigraj ŝtormegoj] kaj L'hora zen [La zena horo], tradukitajn ankaŭ en la hispanan, la anglan, la francan, la germanan kaj la italan. Tiuj verkoj oni povas priskribi kiel krimliteraturon, sed plenplenan de humuro kaj socian kritikon. Por ŝi «kadavro sur la tablo estas bona ekskuzo por paroli pri aliaj aferoj».


Solana ankaŭ aperigis la rakontaron Sis casos de sang i fetge i una història d'amor [Ses sangegaj aferoj kaj unu am-novelo], kie legeblas «El primer assassí en sèrie de la (pre)història», la teksto de mi tradukita. En la originalo, la trogloditoj nomiĝas kiel gravaj homoj de la kataluna historio kaj oftas referencoj al la kataluna kulturo. En la esperanta traduko, la tribestro ne nomiĝas Berenguer, sed Ludoviko kaj la tri mortintoj ne estas Guifré, Jaume kaj Pere, sed Teodoro, Julio kaj Kolomano

Tiu ĉi Unua seria murdisto ne estas la unua teksto de kataluna krimliteraturo tradukita en Esperanton. Guillem Portell jam elkatalunigis Joc brut de Manuel de Pedrolo (1918-1990) sub la titolo Fia ludo. La kvara eldono de tiu esperanta teksto ankoraŭ libere elŝuteblas. Kompreneble,  kelkaj verkoj de klasikaj krimliteraturaj aŭtoroj kiel Simenon, Conan Doyle aŭ Agatha Christie estas tradukitaj en Esperanton. Aliflanke Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano de germana psikiatro Thorsten Suesse Toter Lehrer, guter Lehrer [Morta instruisto, bona instruisto] publikigita ĉi-jare.


La krimliteraturo originale verkita en esperanto ne tiom elstaras, sed oni povas legi Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand,  Tiu toskana septembro de Corrado Tavanti kaj István Ertl, Nesto de viperoj de István Nemere aŭ la ĉarma kaj bonstila Mistero minora de Ferenc Szilágyi.


La bitlibro La unua seria murdisto de la (pra)historio elŝuteblas senpage el la ekster-esperanta retejo ¡Hjckrrh! en formato ePUB aŭ PDF.

Finfine mi volas ege danki al la aŭtorino pro rajtigi tiun ĉi tradukon, al Marc Valls pro sia kovrildesegno kaj al miaj amikoj Alfons Tur kaj Víctor Solé, kiuj provlegis la tekston kaj oferis al mi tre interesajn sugestojn.