viernes, 31 de enero de 2014

Kataluna Esperantisto (2)

Kataluna Esperantisto (1921-1923)

Gazetkapo de la unua numero de la dua epoko
Jen Kataluna Esperantisto aperas denove por veki ĉiujn katalunajn esperantistojn...

Per tiuj vortoj la organo de Kataluna Esperantista Federacio reaperis en januaro 1921 post preskaŭ kvar jaroj de silento. Tiutempe KEF kunvenis ĉe Ateneu Enciclopèdic Popular (Enciklopedia Popola Ateneo, strato Carme 30, Barcelono), kiu iĝis oficiala sidejo de Kataluna Esperantisto. Ekde oktobro 1920, la katalunan esperantistan asocion prezidis Joan Gili Norta, kaj la poste fama folkloristo Joan Amades rolis kiel vicprezidanto. Aliaj elstaraj nomoj de la tiama kataluna movado estis Delfí Dalmau, Jacint Bremon, pastro Casanovas kaj la fratoj Josep kaj Jaume Grau Casas. Tiu ĉi lasta ĉefredaktis KE-n dum ĝia dua epoko.

En tiu dua epoko denove aperis rubrikoj «Enlanda Movado» kaj «Eksterlanda Movado». En 1921  plenigis la paĝojn de KE informoj pri tri kongresoj: la 13-a universala en Prago, la 9-a kataluna en Ĝirono kaj la «Dua Diskuta Kunveno de Esperantistoj de Iberaj Landoj» en Zaragozo. Malgraŭ la klopodoj por starigi iberan konfederacion, ne ĉio iris glate inter ĉiuj iberaj esperantistoj. Okaze de la UK en Prago, Julio Mangada, militisto kaj direktoro de Hispana Esperantisto, kiel reprezentanto de la hispana registaro malpermesis al Joan Gili Norta saluti la kongresanaron nome de la katalunaj esperantistoj. La afero okazigis oficialan proteston de Kataluna Esperantista Federacio.

KE, n-ro 9 (septembro 1921), p. 114. Klaku por pligrandigi.

Katalunaj kongresanoj post esperanta diservo en Ĝirono

En 1921 KE ankaŭ raportis pri la disvastiga agado de KEF dum la 2-a Specimena Foiro (Fira de Mostres) kaj pri la helpo al aŭstriaj infanoj. Literaturaĵoj malabundis. Nur elstaris «Pri la morto de hundeto», elfrancigo de Marian Solà laŭ rakonto de Maurice Maeterlinck kaj kelkaj poemoj de katalunaj verkistoj Maragall, Carner, Guanyabens aŭ Guimerà tradukitaj ĉefe de Josep Grau Casas.
De julio 1921, la gazeto denove iĝis 16-paĝa. Tiam «16 vivoplenaj grupoj» estas aliĝintaj al KEF.

La jaro 1922 malfermiĝas per traduko en la katalunan de kelkaj artikoloj pri Esperanto kaj la Ligo de Nacioj aperintaj en Franca Esperantisto. La bedaŭrinda rezulto de tiuj klopodoj estas sufiĉe konata. Sekvas «La romano de Mende Narr», noveleto de J. D. Applebaum «pri la vivo en malgranda hebrea urbo en Orienta Eŭropo» premiita en la 8-aj Internaciaj Floraj Ludoj kaj originala poemo de Jaume Grau Casas samtempe premiita. Traduko de Marian Solà de rakonto de Henri Barbusse kaj poemo «Al vi» de Julio Baghy kompletas la tre literaturecan numeron de januaro de KE. Fakte, beletraĵoj ĝuis pli da loko en KE dum tiu dua jaro de la dua epoko, ĉar daŭris la publikigo de verkoj premiitaj en la Internaciaj Floraj Ludoj (aranĝitaj de KEF ekde la 5-a UK en Barcelono en 1909) kaj aliloke. La enlanda movado, ekzemple novaĵo pri nova grupo Bela Espero en Manresa aŭ pri «Aplec Esperantista del Vallès», ankaŭ ĉefrolis sur la paĝoj de KE. Rilate al la evoluo de esperanto, oni ankaŭ publikigis la decidojn de la Lingva Komitato kaj la redaktistaro de KE ankaŭ poziciiĝis pri lingvaj aferoj, ĉefe kontraŭ reformemaj ventoj.

En lingvaj aferoj, la beleco kaj la taŭgeco estas nur relativaj. Agante laŭ sia plaĉo, ĉiu el ni enkondukus reformojn. Ni estu al ni reciproke fidelaj, konservante plenan fidelecon al la komuna Fundamento de Zamenhof!


En januaro 1923 unuafoje legeblis «L'esperantista català» sub la titolo de la gazeto en esperanto. Ankaŭ kelkaj gramatikaj klarigoj en la kataluna aperis sur la kromkovriloj («L'Esperanto a cop d'ull»). Eĉ pli, la unua artikolo de la jaro estas en la kataluna kaj klarigas tiun novan celon:
[...] enmeti propagandaj artikoloj en nia nacia lingvo iĝas ĉiutage pli konvena por atingi pli vastan disvastigon de esperanto en Katalunio, ĉefe en intelektualaj rondoj.

Finfine, post la Unua Kongreso de Hispana Esperantista Konfederacio (Reus, 1916), la «Unua Diskuta Kunveno de Esperantistoj de Iberaj Landoj» (Barcelono, 1920) kaj la «Dua Diskuta Kunveno de Esperantistoj de Iberaj Landoj» (Zaragozo 1921), oni anoncis la Unuan Kongreson de Iberaj Esperantistoj en Valencio por majo 1923.

La katalunan kongreson, kiu ne okazis en 1922, oni aranĝis en Manresa en aprilo.

Suplemento pri la kongreso en Manresa

Aperis nova sekcio «Lingvaj Respondoj laŭ la vulgara scio kaj saĝo de Iu Ajn» laŭ la stilo de la zamehofaj lingvaj respondoj. Jaume Grau Casas daŭre aperigis esperantigojn de verkoj el la kataluna literaturo, kiuj en 1925 eniros en la Kataluna Antologio.  La 10-a kataluna kongreso en Manresa kaj la 15-a universala en Nurenbergo estis la ĉefaj temoj dum la dua parto de la jaro 1923.

La diktaturo de Primo de Rivera devigis la cenzuron al KE

En la numero de decembro 1923 KE anoncis sian morton. Tiu lasta kajero jam estis «submetita al la milita cenzuro». La alveno de la diktaturo de Primo de Rivera post lia septembra puĉo okazigis ankaŭ la fermiĝon de la Enciklopedia Popola Ateneo (sidejo de KEF). Tiuj, aldone al financaj malfacilaĵoj, estis la ĉefaj kialoj de la dua morto de Kataluna Esperantisto. Tamen la vortoj de tiu lasta artikoloj iĝos realaj nur kelkaj monatoj poste.

Eble ĝia morto ne estos vera morto, sed nur vintra dormado...

* La PDF-dosieroj de tiu dua epoko de Kataluna Esperantisto jam disponeblas ĉe Biblioteko Molera.

sábado, 4 de enero de 2014

Ĉu sportemaj esperantistoj?

Ĉu vi neniam pensas pri la forpasinta verkisto de La bona lingvo kaj Gerda malaperis vidante la  Arsenalan teamo-benkon dum futbal-matĉo?

Claude Piron (maldekstre) kaj Arsène Wenger (dekstre)

Ĉu andaluza poeto, organizanto de venonta hispana kongreso en Arundo, redaktisto de Boletín (HEF), ktp, ktp ankaŭ estras la Hispanan Federacion de Korbopilkado? Almenaŭ li estas sufiĉe alta por ludi korbopilkadon.

Ángel Arquillos (maldekstre) kaj José Luis Sáez (dekstre)

viernes, 3 de enero de 2014

Nova retejo de Biblioteko Molera

Inter la plej gravaj esperantistaj bibliotekoj en la mondo troviĝas sendube Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals en kataluna urbeto Moià. Tiu ĉi familia biblioteko havas nun renovigitan kaj enhavplenan retejon, kiu baldaŭ iĝos trilingva.


La paĝaro celas esti vigla kaj konatiĝi al esperantistoj tutmondaj kun la enhavo de la bibliotekaj bretaroj. Iom post iom, Biblioteko Molera skanados kaj alŝutos specimenajn numerojn el ĝia gazetaro, la ĉefa parto de la kolekto kunigita de Ramon Molera (1922-1983) kaj daŭrigata de lia filino Ana María.

La unua gazeto prezentata en la retejo estas Kolektado. Temas pri tre humila periodaĵo aperinta inter 1978 kaj 1982, sed ĝi estis iamaniere la ĝermo de la impona bibliografia laboro de Rondo Takács.


Finfine, kiel mi jam komentis antaŭnelonge, Biblioteko Molera enretigos la plenan kolekton de Kataluna Esperantisto. La unua epoko jam estas atingebla kaj baldaŭ aperos ankaŭ la ceteraj. Enhavtabeloj, suplementoj pri literaturaj konkursoj kaj kongresoj aŭ aldonita bulteno de grupo Barcelona Stelo ankaŭ povas esti legataj aŭ elŝutataj el la retejo.


Alia grava parto estas ĝia katalogo, enretigita pere de programo OpenBiblio.


En la sekcio «El nia biblioteko» aperos ne nur bitigitaj gazetoj, sed ankaŭ aliaj objektoj el la biblioteko: afiŝoj, reklamiloj en esperanto, poŝtmarkoj, ktp.

Nu, por esti informita pri la novaj aldonoj oni povas sekvi Bibliotekon Moleran en sociaj retejoj Facebook kaj Twitter.

Esperantistaj bibliotekoj

Ĉiujare, belga esperantisto Roland Rotsaert kunigas pere de demandaro informojn pri la nuna stato de la esperantistaj bibliotekoj tra la mondo. Jen eta raporto surbaze al tiu informo (por pliaj klarigoj, nepre legu ĝin).

E-bibliotekoj en la mondo. Klaku por vidi la tutan mapon kaj uzi ĝin laŭvole


EŬROPO
Hispanio
Biblioteko Juan Régulo Pérez (Madrid)
Poŝtadreso: Rodríguez San Pedro 13, 3º-7, ES-28015 Madrid
Ĉefa respondeculo: Ana Manero 
Libroj (metroj da bretoj): 15 (3.177)
Revuoj (metroj da bretoj): 4 (60)
Alireblo, horaro: Ĉiujn nefestajn lundojn kaj mardojn de la 6a ĝis la 8a vespere. Por eventualaj vizitoj ekster tiu horaro aŭ dumsomere nepras interkonsento kun la prizorganto.
Esperanto-Biblioteko "Ramon Molera Pedrals" (Moià)
Poŝtadreso: Palau, 17 ES-08180 MOIÀ
Retpaĝo: http://bibliotekomolera.org
Ĉefa respondeculo: Ana María Molera,
Libroj (metroj da bretoj): 60 (4054 unuoj)
Revuoj (metroj da bretoj): 60
Alireblo, horaro: Laŭ interkonsento.

Museu d'Esperanto de Subirats (Sant Pau d'Ordal)
Poŝtadreso: Doctor Zamenhof 12, ES-08739 Subirats
Retpaĝo: museuesperanto.org
Ĉefa respondeculo: Rafel Hernández
Libroj (metroj da bretoj): 104 
Revuoj (metroj da bretoj): 78
Arĥivoj (metroj da bretoj): 20
Alireblo, horaro: Gvidataj vizitoj, sabate je la 13 h. kaj je la 16 h; dimanĉe je la 13 h.


Britio
Biblioteko Montagu C. Butler (Barlaston)
Poŝtadreso: Esperanto House, Station Road, Barlaston ST12 9DE
Retpaĝo: http://biblbut.wordpress.com
Ĉefa respondeculo: Geoffrey King
Alireblo, horaro: Laŭ interkonsento; la oficejo funkcias 09.00-15.00 lun-ven.
Libroj: 13.000


Francio
Nacia Esperanto Muzeo Gray (Gray)
Poŝtadreso: Maison pour tous (Domo por ĉiuj), Nacia Esperanto Muzeo, 19, strato Victor Hugo, FR-70100 GRAY
Ĉefa respondeculo: Micheline Chateau
Libroj (metroj da bretoj): 230 (6.000 libroj)
Revuoj (metroj da bretoj): 134 (1.200 titoloj de revuoj)

Fonds Espérantiste Deligny (Saint-Omer)
Poŝtadreso: p.a. Bibliothèque d'Agglomération, 40 rue Gambetta, 62500 Saint-Omer
Alireblo, horaro: ne konsultebla

Esperanto-Biblioteko Hyppolite Sebert (BHS) (Paris)
Poŝtadreso: Espéranto-France – 4 bis rue de la Cerisaie – FR-75004 Paris (France)
Retpaĝo: http://arkivo.esperanto-france.org
Ĉefa respondeculo: Lazert Jean 
Libroj (metroj da bretoj): 70
Revuoj (metroj da bretoj): 10
Alireblo, horaro: Laŭ rendevuo


Belgio
Biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo (Antwerpen)
Poŝtadreso: Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Libroj (metroj da bretoj): 40
Alireblo, horaro: De lundo ĝis vendredo, 9a-17a, post interkonsento.

Esperanto-Fondajo Cesar Vanbiervliet (Kortrijk)
Poŝtadreso: p.a. Stadsbibliotheek, Leiestraat 30, 8500 Kortrijk, Belgio
Ĉefa respondeculo: Roland Rotsaert
Libroj (metroj da bretoj): 90
Revuoj (metroj da bretoj): 95
Arĥivoj (metroj da bretoj): 19
Aliaj (metroj da bretoj): 33
Alireblo, horaro: Kunlaborantoj estas surloke ĉiun unuan kaj trian jaŭdon de la monato

Privata biblioteko Marc Vanden Bempt (Winksele)
Poŝtadreso: Rulenslaan 10, BE 3020 Winksele
Retadreso: marc@esperanto.be
Libroj (metroj da bretoj): 70
Revuoj (metroj da bretoj): 15
Aliaj (metroj da bretoj):  5 (Bildkartoj, afiŝoj, insignoj, diversaj dokumentoj, ktp)
Alireblo, horaro: post interkonsento


Nederlando
Biblioteko Hector Hodler (Rotterdam)
Poŝtadreso: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Retpaĝo: http://uea.org/kiu/biblioteko.html
Ĉefa respondeculo: Osmo Buller
Libroj (metroj da bretoj): 160
Revuoj (metroj da bretoj): 110
Arĥivoj (metroj da bretoj): 0
Aliaj (metroj da bretoj): 50
Alireblo, horaro: Nur laŭ interkonsento kun la Ĝenerala Direktoro de UEA; laboras precipe distance, eblas peti skanaĵojn kaj kopiojn.


Germanio
Germana Esperanto-Biblioteko Aalen (Aalen)
Poŝtadreso: Gmünder Str. 9, DE-73430 Aalen
Ĉefa respondeculo: Utho Maier,
Libroj (metroj da bretoj): 229
Revuoj (metroj da bretoj): 144
Alireblo, horaro: Laŭ interkonsento 

Interlinguistik – Esperantologie: Archiv und Bibliothek von Detlev kaj Wera Blanke (Berlin)
Poŝtadreso: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683-Berlin
Respondeculo: Detlev Blanke 
Libroj (metroj da bretoj): 65
Revuoj (metroj da bretoj): 19
Arĥivoj (metroj da bretoj): 118
Alireblo, horaro: Ĝenerale malferma al seriozaj esplorantoj, surloke, laŭ interkonsento.

Fritz-Hüser-Instituto (Dortmund)
Poŝtadreso: Grubenweg 5, DE-44388 Dortmund
Retpaĝo: fhi.dortmund.de
Retadreso: fhi@stadtdo.de 

Saksa Esperanto-Biblioteko (Dresden)
Poŝtadreso: Pillnitzer Landstrasse 25, DE-01326 Dresden
Ĉefa respondeculo: Dr. Benoît Philippe
Libroj: Iom pli ol 6.000.
Alireblo, horaro: Ĉiam laŭ interkonsento.

Interkultura Centro Herzberg (Herzberg) 
Poŝtadreso: Grubenhagestr. 6, DE--37412 Herzberg
Retadreso: esperanto-zentrum@web.de

Esperanto-Biblioteko Berlin (Berlin)
Poŝtadreso: Einbecker Straße 36, 10317 Berlín, Germanio
Retpaĝo: http://www.esperanto.de/bb/eo/orte/bibliothek/
Libroj: Ĉirkaŭ 6.000.


Esperanto-Biblioteko en Kijlo (Kiel)
Poŝtadreso: Kaisersstr. 39, DE-24143 Kiel, Germanio
Ĉefa respondeculo: Christian Darbellay
Libroj (metroj da bretoj): 26 (2.723 libroj)
Revuoj (metroj da bretoj): 15
Alireblo, horaro: Laŭ interkonsento.


Svisio
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, CDELI (La Chaux-de-Fonds)
Poŝtadreso: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Rue du Progès 33, Case postale 3034, CH-2303 La Chaux-de-Fonds (NE), Svislando
Retadreso: http://www.cdeli.org
Ĉefa respondeculo: Claude Gacond, Claude.Gacond@ne.ch
Libroj (metroj da bretoj): 180 (ĉ. 20.000 libroj)
Revuoj (metroj da bretoj): 130 (2784 revu-titoloj)
Arĥivoj (metroj da bretoj): 140 (10.000 arĥiv-eroj)
Alireblo, horaro: La Biblioteko troviĝas ĉe la numero 33 de la strato Progrès. El la stacidomo ĝi atingeblas per la buso 4, direkto Hôpital. Petu la halton "Bibliothèque". Aŭtomobilistoj sekvu la ŝildojn vojmontrantajn "Bibliothèque". Parku en la stratoj de la kvartalo, ne en la korto. Horaro: laŭ la biblioteka http://cdf-bibliotheques.ne.ch/InfosPratiques. La esploristoj kontaktu antaŭ sia planita vizito la arkiviston-respondeculon de CDELI: s-ron Claude Gacond, por konveni pri rendevuo.


Aŭstrio
Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko 
Poŝtadreso: Palais Mollard, Herrengasse 9, A-1010 Wien
Libroj (metroj da bretoj): 300 
Revuoj (metroj da bretoj): 140
Arĥivo (metroj da bretoj): 15
Aliaj: 3000 muzeaj objektoj, 23.000 fotoj; 1200 afiŝoj 
Alireblo, horaro: Lunde, marde, merkrede 9h00 - 16h00, ĵaŭde 12h00 - 19h00, vendrede 9h00 - 13h00, Somere ŝanĝita horaro, Esperantomuzeo havas pli ampleksan horaron: vidu ĉe hejmpaĝo


Ĉehio
Knihovna Klubu esperantistů v Brně (Brno)
Poŝtadreso: p/a Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, CZ-625 00 Brno
Retpaĝo: www.medy.cz/brno-esperanto/bib-brno.htm
Ĉefa respondeculo: Miroslav Malovec
Libroj (metroj da bretoj): 50
Revuoj (metroj da bretoj):  10
Arĥivoj (metroj da bretoj):  10 
Alireblo, horaro: La libroj estas pruntataj al la membroj de la klubo en la klubejo, ne en la deponejo. La leganto sciigas al la bibliotekisto, pri kiu libro li aŭ ŝi interesiĝas, kaj la bibliotekisto alportos la postulatan libron en la klubejon por la plej proksima kunveno.

Biblioteko de Esperanto-muzeo en Svitavy (Svitavy)
Poŝtadreso: Biblioteko de Esperanto-muzeo en Svitavy, nám. Míru 1, 568 02 Svitavy, Ĉeĥio
Ĉefa respondeculo: Marie Cumova
Libroj (metroj da bretoj): 60 (ĉ. 4.800)
Revuoj (metroj da bretoj):  20 (ĉ. 4.800)
Arĥivoj (metroj da bretoj):  8
Alireblo, horaro: muzea ekspozicio 13-22 h, biblioteka pruntejo 9-18 h post anticipa anonco.


Kroatio
Dokumenta Esperanto-Centro (Đurđevac)
Poŝtadreso: pp 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio (120 km de Zagrebo)
Ĉefa respondeculo: Josip Pleadin,
Libroj (metroj da bretoj): 30
Revuoj (metroj da bretoj): 40
Arĥivoj (metroj da bretoj): 8
Alireblo, horaro: Vizitadreso (kun nepra antaŭanonco): Bana Jelačića 138A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio


Hungario
Esperanto-Kolektaĵo Fajszi (Budapest)
Poŝtadreso: Molnar u. 11, HU-1056 Budapest
Retpaĝo: www.oik.hu


Italio
Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo (Massa)
Poŝtadreso: Via Sforza 3, IT-54100 Massa
Cefa respondeculo: Alessandro Simonini

Casa Museo Luigi Capuana (Mineo)
Poŝtadreso: Via Luigi Capuana, 3, 95044 Mineo, Catania, Italia
Retpaĝo: http://www.comune.mineo.ct-egov.it/la_città/biblioteche/
Libroj: 1918 volumoj

IULM (Milano - Roma)
Poŝtadreso: Via Carlo Bo, 1, 20143 Milano, Italia
Respondeculo: Andrea Montagnier
Katalogo: http://aleph.iulm.it 



AMERIKO
Brazilo
Biblioteko Carlos Domingues
Poŝtadreso: Brazila Esperanto-Ligo, SDS, Ed. Venâncio III, sala 303, 70393-902-Brasilia-DF
Ĉefa respondeculo: S-ino Néia Lúcia Souza
Libroj (metroj da bretoj): 85
Revuoj (metroj da bretoj): 84
Aliaj (metroj da bretoj): 19
Alireblo, horaro: Laŭ horaro de la volontula laborado. Eblas interkonsenti pri vizito telefone aŭ retmesaĝe (BEL adresoj) 


Kanado
Libraro Ludovika (Esperanto Nova Skotia)
Poŝtadreso: 329 Poplar Drive, Dartmouth, NS B2W 4K8, Canada
Libroj (metroj da bretoj): Pli ol 2.000 eroj
Retpaĝo: http://www.esperanto.ca/eo/halifax
Katalogo: http://www.genekeyes.com/Enkonduko.html



AZIO
Ĉinio
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato
Poŝtadreso: Zaozhuang Xueyuan Shijieyu Bowuguan, Shandong, Ĉinio CN-277160
Respondeculo: Sun Mingxiao 
Libroj (metroj da bretoj): 78 (pli ol 10.000)
Revuoj (metroj da bretoj): 52 (6.000)
Arĥivoj (metroj da bretoj): 52


Japanio
Biblioteko de Japana Esperanto-Instituto
Poŝtadreso: p/a JEI, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio JP 1620042
Respondeculo: Isino Yosio 
Libroj (metroj da bretoj): 175
Revuoj (metroj da bretoj):  86
Arĥivoj (metroj da bretoj): 25
Alireblo, horaro: Marde-sabate, 10h00-18h00

Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki
Poŝtadreso: JP759-6312 Shimonoseki-Shi Toyoura-Cho Kuroi 1801-4 Nitta
Takamichi, Japan.
Respondeculo: Nitta Takamichi
Retpaĝoj: http://labiblioteko.wordpress.com (eo); http://eobiblioteko.wordpress.com (jp)
Sociaj retejoj: Facebook - Twitter


OCEANIO
Aŭstralio
Aũstralia Esperanto Asocio
Poŝtadreso: 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016, Australia
Respondeculo: Huigh Malcolm
Libroj (metroj da bretoj): 60
Revuoj (metroj da bretoj): 20
Arĥivo (metroj da bretoj): 5