viernes, 3 de enero de 2014

Nova retejo de Biblioteko Molera

Inter la plej gravaj esperantistaj bibliotekoj en la mondo troviĝas sendube Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals en kataluna urbeto Moià. Tiu ĉi familia biblioteko havas nun renovigitan kaj enhavplenan retejon, kiu baldaŭ iĝos trilingva.


La paĝaro celas esti vigla kaj konatiĝi al esperantistoj tutmondaj kun la enhavo de la bibliotekaj bretaroj. Iom post iom, Biblioteko Molera skanados kaj alŝutos specimenajn numerojn el ĝia gazetaro, la ĉefa parto de la kolekto kunigita de Ramon Molera (1922-1983) kaj daŭrigata de lia filino Ana María.

La unua gazeto prezentata en la retejo estas Kolektado. Temas pri tre humila periodaĵo aperinta inter 1978 kaj 1982, sed ĝi estis iamaniere la ĝermo de la impona bibliografia laboro de Rondo Takács.


Finfine, kiel mi jam komentis antaŭnelonge, Biblioteko Molera enretigos la plenan kolekton de Kataluna Esperantisto. La unua epoko jam estas atingebla kaj baldaŭ aperos ankaŭ la ceteraj. Enhavtabeloj, suplementoj pri literaturaj konkursoj kaj kongresoj aŭ aldonita bulteno de grupo Barcelona Stelo ankaŭ povas esti legataj aŭ elŝutataj el la retejo.


Alia grava parto estas ĝia katalogo, enretigita pere de programo OpenBiblio.


En la sekcio «El nia biblioteko» aperos ne nur bitigitaj gazetoj, sed ankaŭ aliaj objektoj el la biblioteko: afiŝoj, reklamiloj en esperanto, poŝtmarkoj, ktp.

Nu, por esti informita pri la novaj aldonoj oni povas sekvi Bibliotekon Moleran en sociaj retejoj Facebook kaj Twitter.

0 comentarios: