jueves, 28 de febrero de 2019

Beletraĵoj eltrovitaj (1): «La maskfesto de la Ruĝa Morto» (Edgar A. Poe)

En tiu ĉi nova rubriko aperos kelkaj malnovaj literaturaĵoj, kaj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas malfacile troveblaj rete. Ili iam prisemas movadajn, disvastigajn aŭ alispecajn periodaĵojn.

Tiu ĉi unua ero aperis en Esperanto Internacia,(1) en 1937, sed temas pri represaĵo el Literaturo. Tiun trimonatan revuon, eldonis Brita Literatura kaj Debata Societo en Londono. Aperis 28 kajeroj el januaro-marto 1919 ĝis oktobro-decembro 1924 kun entute 752 paĝoj.(2) Ĝin ĉefredaktis Bernard Long, kaj inter liaj kunlaborantoj estis Charles Edmonds, F. Rickett Shelton kaj Montagu Christie Butler.

La indan elangligon de «The Masque of the Red Death» subskribis Afomo. Tiu kromnomo sendube korespondas al A. Frank Milward. En 1924, eldonejo Hirt el Leipzig publikigis Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago, kunigo de jenaj noveloj de la usona verkisto tradukitaj de Milward: «Liĝeja» (Ligeia»), «La ovala portreto» («The Oval Portrait»), «La barelo da amontilado» (»The Cask of amontillado»), «Kelkaj vortoj kun mumio» («Some Words with a Mummy»), «La homo, kiu troviĝis eluzita» («The Man That Was Used Up») kaj «La silento, fabelo» («Silence. A Fable»).

Edgar A. Poe: Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago

Milward ankaŭ tradukis La dormanto vekiĝas (The Sleeper awakes) de H. G. Wells, malutopia romano pri homo kiu dormas ducent tri jaroj kaj li vekiĝas kiel la plej riĉa homo en la mondo pro lia bankaj interezoj. Tamen, la urbo en kiu li vekiĝas estas tute ŝanĝita Londono.

Revenante al Poe, la unuan libron de la usona verkisto en Esperanto eldonis Presa Esperantisto Societo en Parizo en la jaro 1907. Temas pri 23-paĝa teksto «La puto kaj la pendolo: rakonto el la Hispana Inkvizicio» («The Pit and the Pendulum»), esperantigita de Alex Pride.

Gazeto Esperanto ankaŭ publikigis «Hop-Rano» («Hop Frog») en 1927,(3) sed mencio de la tradukinto malestas.

En majo 1930, movada gazeto Flandra Esperantisto ankaŭ aperigis novelon «La ovala portreto», («The Oval Portrait»),(4) sed ĉi-okaze tradukita de Edgard Verheyden.

En marto 1962, Heroldo de Esperanto publikigis «La elbabila koro»-n, (The Tell-tale Heart»)(5) laŭ traduko de John Islay Francis.

Ankaŭ kelkaj poemoj de Edgar Allan Poe estas esperantigitaj. Laŭ Edmund Grimley Evans, ekzistas almenaŭ kvar tradukoj en Esperanto (6) de lia plej konata poemo, La korvo. Elstaras inter ili la versio de Kálmán Kalocsay.(7) Jam menciita Edmund Grimley Evans esperantigis La falo de la domo Usher en 2002.(8)


La Maskfesto de la Ruĝa Morto

de Edgar Allan Poe
El la angla lingvo tradukis Afomo

La Ruĝa Morto jam de longe dezertigis la landon. Nenia pesto iam antaŭe estis tiel mortiga, aŭ tiel abomeninda. Sango estis ĝia Avataro kaj ĝia sigelo––la ruĝo kaj teruro de sango. Estis akraj doloroj, kaj subita kapturniĝo, kaj poste abunda sangado el la poroj, kun mortiĝo. La skarlataj makuloj sur la korpo kaj precipe sur la vizaĝo de la viktimo, estis la pestinterdikto, kiu lin forbaris de la helpo kaj simpatio de liaj kunhomoj. Kaj la tuta atako, progreso, kaj finiĝo de la malsano estis la okazaĵoj de duonhoro.

Sed la Princo Prospero estis feliĉa kaj sentima kaj sagaca. Kiam lia regno estis duone senhomigita, li vokis al si milon da sanaj kaj gajaj amikoj el inter la gekavaliroj de sia kortego, kaj kun tiuj ĉi foriris en la profundan apartecon de unu el siaj kastelecaj abatejoj. Tiu ĉi estis vasta kaj grandioza konstruaĵo, kreaĵo de la ekscentra sed majesta gusto de la princo mem. Fortika kaj alta muro ĝin enzonis. La muro havis pordojn el fero. Enirinte, la korteganoj alportis fornojn kaj masivajn martelojn, kaj kunforĝis la riglilojn. Ili decidis lasi nenian rimedon por eniro aŭ eliro pro subitaj impulsoj de malespero aŭ de frenezo interne. La abatejo estis abunde provizita per nutraĵoj. Per tiuj antaŭzorgoj ili povus spiti la kontaĝion. La ekstera mondo prizorgu sin mem. Dume, malsaĝe estas bedaŭri, aŭ pripensi. La princo estis provizinta ĉiujn rimedojn por plezuro. Estis histrionoj, improvizistoj, baletistinoj, muzikistoj; estis Beleco, estis vino. Ĉio ĉi kaj sendanĝereco estis interne. Ekstere estis la “Ruĝa Morto.”

Estis ĉirkaŭ la fino de la kvina aŭ sesa monato de sia apartiĝo, kaj dum la pesto plej ege furiozis ekstere, ke la Princo Prospero regalis siajn mil amikojn per maskbalo plej nekutime grandioza.

Ĝi estis volupta spektaklo, tiu maskfesto. Sed unue mi rakontu pri la ĉambroj en kiuj ĝi okazis. Estis sep––imperiestra ĉambraro. En multaj palacoj, tamen, tiaj ĉambraroj formas longan kaj rektan perspektivon, kaj la faldeblaj pordoj glitas malantaŭen preskaŭ ĝis la muroj je ĉiu flanko, tiel ke la vido tra la tuta etendo apenaŭ estas obstrukcata. Tie ĉi aferoj estis tre malsimilaj, kiel oni eble atendus pro la princa amo al strangeco. La ĉambroj estis tiel malrekte aranĝitaj ke la vido ampleksis malmulton krom uno samtempe. Troviĝis akuta kurbo je ĉiu dudeko aŭ trideko da metroj, kaj je ĉiu kurbo nova efekto. Dekstre kaj maldekstre, meze de ĉiu muro, alta kaj mallarĝa ogiva fenestro elrigardis sur fermitan koridoron kiu sekvis la serpentadon de la ĉambraro. Tiuj ĉi fenestroj estis la kolorita vitro, kies koloro variis laŭ la ĝenerala nuanco de la dekoracio de la ĉambro en kiun ĝi malfermiĝis. La ĉambro ĉe la orienta fino, ekzemple, estis tapetita blue––kaj brilege bluaj estis ĝiaj fenestroj. La dua ĉambro estis purpura en ornamo kaj tapeto, kaj tie ĉi la vitroj estis purpuraj. La tria estis tratute verda, kaj tiaj estis la fenestroj. La kvara estis meblita kaj lumigita oranĝkolore––la kvina blanke––la sesa viole. La sepa ĉambro estis cirkaŭ-vualita per nigraj veluraj tapetaĵoj kiuj kovris la plafonon kaj murojn, falante en pezaj faldoj sur tapiŝon el la sama ŝtofo kaj koloro. Sed, nur en ĉi tiu ĉambro, la koloro de la fenestroj ne respondis je la dekoracio. La vitro ĉi tie estis skarlata––malpale sangkolora. Nu, nenie en la sep ĉambroj troviĝis lampo aŭ kandelabro, inter la amaso da oraj ornamaĵoj kiuj kuŝis dise metitaj aŭ pendis de la plafono. Nenia lumo elvenis el lampo aŭ kandelo en la tuta ĉambraro. Sed en la koridoroj kiuj laŭiris la ĉambraron staris, kontraŭ ĉiu fenestro, peza tripiedo, portanta brulantan fajrkorbon, kiu sendis siajn radiojn tra la kolora vitro kaj tiel brilege iluminis la ĉambron. Kaj per tio produktiĝis multego da brilkoloraj kaj fantaziaj aperaĵoj. Sed en la okcidenta aŭ nigra ĉambro la efekto de la fajrlumo, kiu fluis sur la malhelajn tapetaĵojn tra la sangnuanca vitro, estis ekstreme terura, kaj kaŭzis tiel sovaĝan aspekton en la vizaĝoj de la enirintoj, ke malmultaj el la kunvenintoj estis sufiĉe kuraĝaj iam meti la piedojn internen.

En ĉi tiu ĉambro, ankaŭ, staris apud la okcidenta muro giganta horloĝo el ebono. Ĝia pendolo svingiĝis tien kaj reen kun obtuza, peza, monotona sono; kaj kiam la minutmontrilo finis la ĉirakŭiron de la ciferplato, kaj la horo estis sonorigota, venis el la latunaj pulmoj de la horloĝo sono kiu estis klara kaj laŭta kaj profunda kaj treege muzika, sed tiel stranga en noto kaj emfazo ke, je ĉiu forpaso de horo, la muzikistoj de la orkestro estis devigataj paŭzi, momente, en sia ludado, por aŭskulti la sonon; kaj sekve la valsantoj devige ĉesis turniĝadi; kaj okazis mallonga konfuziĝo tra la tuta gaja aro; kaj, dum la horloĝa sonorado ankaŭ daŭris, oni rimarkis ke la plej frivolaj paliĝis, kaj la pli aĝaj kaj seriozaj pasigis la manojn trans la frunton kvazaŭ en konfuza revo aŭ meditado. Sed kiam la eĥoj plene ĉesis, facila ridado tuj trafluis la ĉeestantaron; la muzikistoj rigardis unu la alian kaj ridetis kvazaŭ je sia propra timo kaj malsaĝeco, kaj flustre, ĵuris, reciproke, ke la proksina sonorado de la horlogo kaŭzu en ili nenian similan emocion; kaj tiam, post forpaso de sesdek minutoj (kiuj ampleksas tri mil kaj ses cent sekundojn el la Tempo kiu forflugas), venis ankoraŭ plua sonorado de la horloĝo, kaj tiam okazis la sama konfuziĝo kaj tremado kaj meditado kiel antaŭe.

Se, malgraŭ tiuj aferoj, ĝi estis gaja kaj belega festo. La gustoj de la duko estis strangaj. Li posedis bonan okulon por koloroj kaj efektoj. Li ignoris la nure laŭmodajn dekoraciojn. Liaj planoj estis kuraĝaj kaj fajrecaj, kaj liaj konceptoj ardis per barbara brilo. Estas personoj kiuj kredus lin freneza. Liaj sekvantoj sentis ke ne. Estis necese lin aŭdi kaj vidi kaj tuŝi por certiĝi ke ne.

Li estis direktinta, grandparte, la moveblajn beligaĵojn de la sep ĉambroj, je la okazo de tiu ĉi granda festo; kaj estis lia gvidanta gusto kiu karakterumis la festulojn. Estu  certa ke ili aspektis groteskaj. Estis multe da parado kaj brilo kaj pikanteco kaj fantazio––multe da tio, kio poste vidiĝis en Hernani. Estis arabeskaj figuroj kun netaŭgaj membroj kaj ornamaĵoj. Estis deliraj imagaĵoj, kiajn faras frenezulo. Estis multe da belo, multe da vanto, multe da strango, iom da teruro, kaj ne malmulte da tio kio povus estigi naŭzon. Tien kaj reen en la sep ĉambroj paŝis, efektive, arego da sonĝoj. Kaj tiuj ĉi––la sonĝoj––intertordiĝis, kaptante koloron de la ĉambroj, kaj igante la sovaĝan muzikon de la orkestro ŝajni kvazaŭ la eĥo de iliaj paŝoj. Kaj, poste, jen sonoras la ebona horloĝo kiu staras en la halo de la veluro. Kaj tiam, momente, ĉio ĉesas, kaj ĉio silentas krom la voĉo de la horloĝo. La sonĝoj rigidiĝas kie ili staras. Sed la eĥoj de la sonorigado formortas––ili dauris nur unu momento––kaj facila, duonsubigita rido flote sekvas ilin dum ili forpasas. Kaj nun denove la muziko sonas, kaj la sonĝoj vivas, kaj tordiĝas tien kaj reen pli gaje ol iam, prenante koloron el la multnuancaj fenestroj tra kiuj fluas la radioj el la tripiedoj. Sed en la ĉambron kiu kuŝas plej okcidente el la sep neniu maskulo nun kuraĝas iri; ĉar la nokto forvelkas; kaj fluas pli ruĝa lumo tra la sangkoloraj vitroj; kaj la nigreco de la malpalaj drapiraĵoj konsternas; kaj al tiu kies piedo surpaŝas la nigran tapiŝon, venas el la apuda ebona horloĝo obtuza sonoro pli solene emfaza ol iu ajn kiu atingas la orelojn de tiuj kiuj partoprenas la pli forajn gajaĵon de la aliaj ĉambroj.

Sed tiuj aliaj ĉambroj estis densi plenigitaj, kaj en ili febre batis la koro de vivo. Kaj la festado kirliĝe daŭris, ĝis fine eksonoris meznokto ĉe la horloĝo. Kaj tiam la muziko ĉesis, kiel mi rakontis; kaj la turniĝado de la valsantoj trankviliĝis; kaj estis ĝena ĉesiĝo de ĉio kiel antaŭe. Sed nun dek du batoj estis sonorigotaj de la horloĝo; kaj sekve okazis, eble, ke pli da penso eniĝis, kun pli da tempo, en la meditojn de la pensemaj inter la festantoj. Kaj sekve ankaŭ okazis, eble, ke antaŭ ol la lastaj eĥoj de la lasta sonoro tutplene silentiĝis, multaj personoj en la amaso trovis tempon por percepti la ĉeeston de maskita figuro kiu ĝis tiam ne kaptis la atenton de iu ajn. Kaj kiam la famo pri tiu ĉi nova ĉeesto flustre ĉirkaŭvastiĝis, leviĝis el la tuta festantaro zumo aŭ murmuro, esprimanta malaprobon kaj surprizon––tiam, fine, teruron, abomenon kaj naŭzon.

En kunveno de fantaziaĵoj tia kian mi skizis, oni povus facile supozi ke neniu ordinara aperaĵo estigus tielan sensacion. Vere la vestaĵa liberegeco de la nokto estis preskaŭ senlima; sed la koncernata figuro superkonkuris ĉiujn, kaj transiris la limojn eĉ de la sendifina konvenemo de la princo. Estas kordoj en la koro de la plej malprudenta kiuj ne povas esti tuŝitaj sen emocio. Eĉ ĉe la plenperdiĝintaj, por kiuj la vivo kaj la morto estas egale ŝercoj, ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas ŝerci. Fakte, la tuta amaso nun ŝajnis senti profunde, ke en la kostumo kaj mieno de la fremdulo estas nek spirito nek deco. La fuguro estis alta kaj malgrasega, kaj vualita de kapo ĝis piedoj en la vestaĵoj de la tombo. La masko kiu kaŝis la vizaĝon estis tiel preskaŭe similigita al la vizaĝo de rigidiĝinta kadavro ke la plej detala ekzameno nur malfacile eltrovus la trompon. Kaj tamen ĉio ĉi eble estus tolerita, se ne aprobita, de la frenezaj festantoj ĉirkaŭe. Sed la maskulo permesis al si alpreni la tipon de la Ruĝa Morto. Lia vestaĵo estis ŝmirita per sango––kaj lia larĝa frunto, kun la tuta trajtaro de la vizaĝo, estis aspergita per la skarlata abomenaĵo.

Kiam la okuloj de Princo Prospero ekvidis tiun fantoman figuron (kiu, per malrapida kaj gravmiena movo, kvazaŭ por pli plene subteni sian rolon, paŝis tien kaj reen inter la valsantoj) oni rimarkis ke li konvulsiiĝis en la unua momento per forta tremego de teruro aŭ de malŝato; sed tuj poste, lia frunto ruĝigis pro kolerego.

“Kiu kuraĝas,” ––li raŭke demandis al la korteganoj kiuj staris apude–– “kiu kuraĝas insulti nin per tiu ĉi blasfema moko? Kaptu kaj senmaskigu lin––por ke ni sciu kiun ni devos pendigi, je sunleviĝo, de la kreneloj!”

En la orienta aŭ blua ĉambro staris la Princo Prospero dum li eldiris tiujn vortojn. Ili sonoris tra la sep ĉambroj laŭte kaj klare, ĉar la princo estis kuraĝa kaj fortika viro, kaj la muziko jam mutiĝis je la svingo de lia mano.

En la blua ĉambro staris la princo, kun grupo de palaj korteganoj ĉe lia flanko. Unue, dum li parolis, estis ioma ekkuro de la grupo al la entrudulo, kiu en tiu momento ankaŭ estis tutproksima, kaj nun per malrapidaj kaj majestaj paŝoj venis pli apude al la parolinto. Sed pro ia nedirebla timo, per kiu la frenezaj pretendoj de la maskulo inspiris la tutan amason, troviĝis neniu kiu etendis manon por lin ekkapti; tiel ke, sen malhelpo, li preterpasis je malpli ol metro la princon mem; kaj, dum la vasta kunvenintaro, kvazaŭ unuimpulse, retiriĝis de la mezo de la ĉambro ĝis la muroj, li marŝis seninterrompe, sed per la sama gravmiena kaj malrapida paŝado kiu lin distingis de la komenco, tra la blua ĉambro en la purpuran––tra la purpura en la verdan––tra la verda en la oranĝan––tra tiu ĉi denove en la blankan––kaj eĉ de tie en la violan, antaŭ ol decida movo fariĝis por lin haltigi. Tiam, tamen, la Princo Prospero freneziĝante pro kolerego kaj la honto de sia momenta malkuraĝo, rapide trakuregis la ses ĉambrojn, dum neniu lin sekvis pro morta teruro kiu ĉiun kaptos. Li alte portis eltiritan ponardon, kaj jam proksimiĝis, en rapida impetueco, je tri aŭ kvar futoj de la foriranta figuro, kiam ĉi tiu, atinginte la finon de la velura ĉambro, sin turnis subite kaj alfrontis sian persekutanton. Aŭdiĝis akra krio kaj la ponardo falis brilante sur la nigran tapiŝon, sur kiun, tuj poste, falis mortsternite la Princo Prospero. Tiam, vokante al si la sovaĝan kuraĝon de malespero, aro da festantoj tuj sin ĵetis en la nigran ĉambron, kaj, kaptinte la maskulon, kies alta figuro staris rekta kaj senmova en la ombro de la ebona horloĝo, ekspiregis pro nedirebla teruro je la eltrovo, ke la tombvestaĵoj kaj kadavreca masko, kiujn ili tuŝis per tiel kruda fortego, enhavas nenian palpeblan formon.

Kaj nun konfesiĝis la ĉeesto de la Ruĝa Morto. Li estis veninta kiel ŝtelisto en la nokto. Kaj unu post unu falis la festantoj, en la sang-rositaj haloj de sia festado, kaj mortis ĉiu en la malespera pozo de sia falo. Kaj la vivo de la ebona horloĝo eliris kun tiu de la lasta gajulo. Kaj la flamoj de la tripiedoj mortis. Kaj Mallumo kaj Putrado kaj la Ruĝa Morto tenis senliman regadon super ĉio.

Represita, kun permeso, el “Literaturo,” Julio, 1923


Notoj

(1) Esperanto Internacia, 5, n-ro 7-8 (julio-augusto 1941), 60-62.
(2) Vd. Rondo Takács: Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, 731 [9070].
(3) «Hop-Rano», Esperanto, n-ro 326-327 (oktobro-novembro 1927),  183-185.
(4) «La ovala portreto» (trad. Edgard Verheyden), Flandra Esperantisto, 1, n-ro 11 (majo 1930), 163-165.
(5) «La elbabila koro» (trad. John Islay Francis), Heroldo de Esperanto (1962-3-1)
(6) «La falo de la domo Usher», Antaŭparolo (trad. Edmund Grimley Evans), Kaliningrado, Sezonoj, 2002.
(7) K. Kalocsay (eld.): «La korvo» (trad. K. Kalocsay), Tutmonda sonoro, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1981.
(8) Ekzistas ankaŭ alia traduko: La falo de Uŝero-domo (trad. Edwin Grobe), Tempe (Arizona), Arizona Stelo, 2000, 16 p.


Ligiloj al tradukoj de Poe en Esperanto

«La puto kaj la pendolo: rakonto el la Hispana Inkvizicio», trad. Alex Pride, 1907.
«Hop-Rano», 1927.
«La ovala portreto», trad. Edgard Verheyden, 1930,
«La korvo», trad. Kálmán Kalocsay, 1981.
«La falo de la domo Usher», trad. Edmund Grimley Evans, 2002.

0 comentarios: