lunes, 13 de mayo de 2019

Preskaŭ samideanoj


Du malsamaj vidpunktoj el la Majaj Tagoj. Klaku por pligrandigi kaj legi

Tiuj ĉi supraj artikoloj aperis ambaŭ en esperantlingvaj gazetoj. Ambaŭ periodaĵoj estis eldonitaj en la respublika flanko dum la terura hispana enlanda milito. Samkiel la germana Internacia Bulteno dum la Unua Mondmilito, esperantistoj aperigis plurajn bultenojn por informi eksterlandanojn pere de la internacia lingvo.

Komunisma esperantisto Luis Hernández Lahuerta, kiu jam en 1934 aranĝis la 14-an SAT-kongreson en lia urbo Valencio, antaŭenpusis la ideon eldoni Popola-n Fronto-n. La unua numero publikiĝis la 1-an de novembro 1936 (la milito estis komencinta la 18-an de julio) sub la devizo «Informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo». Popola Fronto aperis kiel duonmonata gazeto (6 kaj, tre baldaŭ, 8-paĝa).

Unua numero de Popola Fronto (Biblioteko Molera)

En marto 1937, Popola Fronto informis pri mortpafado de esperantistoj en Kordobo (Córdoba). La artikolo, «Sango en nia stelo», mirfrapis la internacian esperantistaron kaj okazigis, ke «katolikaj esperantistoj turnis sin rekte al Franco, kiu sekve neis malsimpation al Esperanto».(1)


Klaku por pligrandigi kaj legi

Ĉu pro lo resono de tiu aŭ aliaj artikoloj, ĉu pro la klopodoj de kunredaktoro Wilhelm Bosch, ĉu pro la okazigo de la SAT-kongreso de 1937 en Roterdamo (2) oni ekeldonis en Hago (Den Haag) nederlandan tradukon de Popola Fronto.

Entute 13 numeroj de la nederlanda traduko de Popola Fronto aperis inter 1937 kaj 1938 (Biblioteko Molera)

De la 1-a majo 1938, Popola Fronto iĝis monata periodaĵo kaj travivis malfacilaĵojn, sed ĝi postvivis ĝis januaro 1939. «Jam venos tagoj pli helaj!» titoliĝas la ĉefartikolo de la 44-a kaj lasta numero de Popola Fronto.
Okazis io neevitebla: Barcelono falis! La malamiko deziras, ke ĉi tiu grava domaĝo estu la renverso de niaj frontoj k la forfalo de nia arriergardo, por rapidi atingi nian definitivan pereon. Tion ĝi ne atingos, ĉar per niaj propraj manoj, ni povas tion evitadi. Kaj ni sukcesos en la tasko.
Popola Fronto, 44 (januaro 1939), p. 1 

Tamen, la 28-an de marto Madrido falis al la naciistoj. Valencio ankaŭ kapitulaciis la sekvan tagon kaj la 1-an de aprilo 1939 Franco anoncis sian venkon. Luis Hernández, ĉefredaktisto kaj animo de Popola Fronto, estis enkarcerigita dum kvar jaroj (poste, en 1947, li partoprenis la starigon de Hispana Esperanto Federacio kaj de 1949 iĝis la unua redaktoro de ĝia bulteno).

Revene al la du pli supraj artikoloj. Tiu de Popola Fronto priskribas «La okazaĵoj en Katalunio» kiel ribelo de «agentoj de Hitler en Barcelono» kaj «malamikoj de la Respubliko, celantaj malfaciligi la popolan venkon».

Gazetkapo de Informa Bulteno, eldonita de CNT-FAI

Tamen, Popola Fronto ne estis la nura esperantlingva periodaĵo dum la enlanda milito. En la sama respublika flanko, anarkiistoj el la plej grava laborista sindikato CNT eldonis ilian Informa-n Bulteno-n, kaj kompreneble Informa Bulteno havis tute kontraŭan vidpunkton. «La situacio en Katalunio» komencas jene:
Tuta Katalunio nune travivas frenezan teroron. La kataluna komunista partio PSUC, profitante de la cirkonstanciojn, ordone direktadas de la veluraj kancelarioj atakon kontraŭ la revoluciaj konkeroj k kontraŭ la homoj, kiuj ilin surbarikade akiris.
Informa Bulteno,  2-a jaro, n-ro 4 (1937-08-25)

La artikolon subskribis Kyralina. Kyralina, nomo de la ĉefrolulino de romano de Panait Istrati,  estis kromnomo de Lola Iturbe (Oviedo, 1902-Gijón, 1999). Dum la milito, Iturbe raportis el la fronto kaj, post la Majaj Tagoj, ene de la Jura Oficejo de CNT, ŝi sukcesis liberigi plurajn anarkiistojn kaj POUM-anojn, kiuj estis enkarcerigitaj en ĉekoj (3) de la «katalunaj komunistoj de la etburĝa organizo PSUC».

Barikadoj dum la Majaj Tagoj

La kontraŭstaroj inter, unuflanke, partianoj de CNT kaj POUM (4) kaj, aliflanke, miloj de policanoj de la Respubliko (Guardia de Asalto), partianoj de PSUC, ERC kaj Estat Català inter aliaj iĝis de la 3-a ĝis la 7-a de majo eta civilmilito ene de la civilmilito. Oficiale, oni parolis pri kvarcent mortoj, CNT-anoj kiel Federica Montseny kaj Juan García Oliver inter aliaj forlasis la registaron. POUM estis kontraŭleĝigita  kaj Andreu Nin, ĝia fondinto kaj ĉefgvidanto, malaperis porĉiam.(5)

Ĉiuj numeroj de Popola Fronto kaj Informa Bulteno estos baldaŭ legeblaj kaj elŝuteblaj pere de tiu ĉi blogo kaj de retejo de Biblioteko Molera.


NOTOJ

(1) Vd. Ulrich Lins: «Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito», en Ilustrita historio de la laborista Esperanto-movado. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon!, Dortmund, 1993, 75-83. Rete legebla en http://www.delbarrio.eu/civilmilito.htm.
(2) Vd. Vinko Markov: «La  hispana intercivitana milito kaj la Roterdama SAT-Kongreso de 1937», La Sago, n-ro 31 (decembro 2006). Rete legebla en https://www.nodo50.org/esperanto/artik59.htm.
(3). Ĉeko, hispane «checa» aŭ «cheka» estis la nomo de nelaŭleĝaj karceroj kaj torturejoj.
(4). Ankaŭ POUM eldonis sian esperantlingvan bultenon.
(5) Laŭ la historiisto Paul Preston, Nin estis murdita la 22-an de junio 1937 laŭ ordo de la soveta NKVD. Legeblas en esperanto la vidpunkto de Nin pri la «signifo kaj graveco de la Majaj Tagoj».

0 comentarios: