viernes, 18 de diciembre de 2009

La liberiĝo de la juĝisto (Ferenc Szilágyi)



Kiam la respektinda juĝisto de sennoma urbo diras al sia edzino ke ekzistas pli gravaj aferoj ol la preterlaso de la lavistino, li ne povas imagi la ŝangon kiu estigos en lia orda vivo. La bagatelaj incidentoj de la mateno liberigas la juĝiston de lia ĉiutaga laboro kaj sendas lin, por kelkaj horoj, al la defio de reserĉi la ĝojon de la infaneco, la fervoron de la juneco kaj la dubojn de la plenkreskeco.
Szilágyi igas la juĝiston, afabla mezaĝa burĝo, alfronti la fakton ke la tempo juĝas, kaj konstruas modernan fablon pri la solideco de la sociaj strukturoj.
La dulingva eldono de Alpha Decay proksimigas al la hispanaj legantoj la verkon de unu el la plej grandaj beletristoj de la Budapeŝta Skolo kaj samtempe memorfestas la 150-an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof.

4 comentarios:

Anónimo dijo...

Gratulon pro la eldono!

Mi klopodos aĉeti kaj legi la libron kiel eble plej baldaŭ.

Ĝis!

desespero dijo...

Dankon, Jorge!

Unknown dijo...

Dankon kaj gratulon! Laŭ Toño del Barrio, temas pri la unua profesia traduko en la hispanan el verko esperantlingva. Tio surprizas min. Mi klopodos, por ke mia loka librejo akiros ĝin.

desespero dijo...

La dek sepa de januaro aperis artikolon kaj intervjon pri dulingva eldono de La liberiĝo de la juĝisto en Libera Folio sub la sprita titolo La iberiĝo de la juĝisto.