martes, 24 de enero de 2012

«Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo» (1909)

Barcelono dum la Tragika Semajno

Lundon la 26-an de julio 1909, ĝenerala striko en Barcelono kontraŭ la enŝipigo de laboristoj al la milito en Maroko iĝis en kontraŭklerikala insurekcio. Ĝis ĵaŭdo la 29-a, 78 homoj pereis en la tumultoj kaj 80 religiaj konstruaĵoj (preĝejoj, lernejoj...) brulis dum la poste konata kiel Tragika Semajno.

Portreto de Zamenhof en La Vanguardia (4-9-1909)

Sabaton la 4-an de septembro 1909 la alveno de d-ro Zamenhof al Barcelono okazigis viglan spektemon en la urbo, nur tri tagoj post la aresto de Ferrer i Guàrdia en Alella (li estis ekzekutita en oktobro). Esperantistaj flagoj ornamis la balkonojn por saluti «la Majstron». La sekvan tagon, dimanĉe, Zamenhof, tiam preskaŭ kvindekjaraĝa, malfermis la 5-an Universalan (tiam nomita Internacia) Kongreson de Esperanto.

Estas bone konataj multaj el la aktivaĵoj, kiuj disvolviĝis en la Palaco de Belartoj, la Aŭditoro de la Universitato aŭ en la Barcelona Ateneo: kunveno de sciencistoj, kiuj pristudis la pretigon de fakvortaro; ekzamenoj por ontaj esperanto-instruistoj; kunsido de Lingva Komitato (kun la partopreno de Zamenhof) aŭ la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj kiel tiuj, kiuj «en niaj pireneaj landoj estas jam de longa tempo ĉarma kutimo».

Afiŝo de la 5-a Kongreso

La tiutempa kataluna gazetaro raportis pri la cititaj kaj multaj aliaj agadoj de la kongreso, ĉefe la semajna gazeto La Cataluña kaj la ĉiutagaj La Veu de Catalunya kaj La Vanguardia (Mi iam blogis pri la eĥoj de la Kongreso en tiu ĉi lasta ĵurnalo kaj kunigis ĝiajn novaĵojn priajn en PDF-dosiero). Notinda kazo estas tiu de La Publicidad, kiu estis malfavore al esperanto sed fariĝis la oficiala kongresĵurnalo.
Sur mia tablo kuŝas, dum mi skribas tiujn liniojn, la plena kolekto de la gazeto «La Publicidad», kiu dum la kongreso estis nia oficiala ĵurnalo, kaj ĉiutage presis artikolojn en Esperanto. Sed tiu gazeto ne estis la sola. Ĉiuj en la urbo: la Veu de Catalunya, El Poble Catalá, El Diario, Cucut, Actualidad, kaj la ilustritaj ĵurnaloj aperigis, pli-malpli ofte, tre favorajn raportojn. Tamen La Publicidad meritas apartan citon ne nur, car ĝi uzis nian lingvon, sed precipe tial, ke tiu gazeto estis antaŭe energia kontraŭbatalanto de Esperanto, ke ĝi publike konfesis sian eraron kaj fine propramove sin proponis, kiel oficialan informilon de la
kongreso.
Carlo Bourlet, La Revuo, 3 (39), 1909 , pĝ. 124  

Pariza periodaĵo La Revuo pristudis la eĥojn de la kongreso en la kataluna, hispana kaj tutmonda neesperantista gazetaro.
Pri la kongreslanda gazetaro ni en la unua vico citu la Barcelonajn ĵurnalojn, «La Publicidad» (hispanlingva) kaj «La Veu de Catalunva» (katalunlingva), kiuj ĉiun tagon tre akurate, detale kaj ĝuste priskribis la diversajn fazojn de l'Kongreso. — Longan kaj favoran raporton publikigis «El Correo Español» (La Hispana Kuriero), el Madrid. Telegramojn pli-malpli detalajn oni legas en «El Imparcial», «La Epoca», «La Correspondencia de España», «Heraldo», «España Nueva», «El Siglo Futuro», ĉiuj el Madrido, kaj en «El Defensor» el Granada. Nur unu tute malfavoran artikolon ni trovis, tiun de Madrida «El Mundo» (12 de Septembro), kiu malĝentile juĝas nian kongreson ridinda, eĉ «iom groteska» kaj pretendas, ke «lingvo estas io neelpensebla, kio naskiĝas, disvolviĝas kaj kreskas kiel nia vivo mem». Ni ja konas la argumenton, kaj tamen vivas kaj vivos Esperanto! 
La Revuo, 1909, krompaĝo 18

Kompreneble, la esperanta gazetaro ankaŭ raportis pri la kongreso. En Barcelono, aperis de julio 1909 ĝis majo 1910 satira ilustrita revuo Jen. La revuon ĉefredaktis Frederic Pujulà i Vallès kaj ĝi grandparte estis traduko de katalunlingva revuo Papitu.

La Suno Hispana, eldonita en Valencio, sidejo de la postkongreso, vaste informis dum la tuta jaro 1909 pri la pretigo de la kongreso kaj detale raportis pri ĝi en la oktobra numero.

Kovrilpaĝo de La Suno Hispana (oktobro 1909)

Sed ne nur en Hispanio oni raportis pri la barcelona kongreso. Tuj post la «forpaso» de la unua esperanta revuo La Esperantisto, la svedo Valdemar Langlet (1872-1960) fondis monatan gazeton Lingvo Internacia. La unua numero eldonis la Klubo Esperantista en Upsala en decembro 1895. Lingvo Internacia transmigris al Parizo en 1905 pere de hungara esperantisto Paŭl Lengyel (1868-1932), kiu poste kontribuis al Literatura Mondo. Post unu jaro, en 1906, danke al la klopodoj de Carlo Bourlet (1866-1913), franca librejo Hachette ekeldonis La Revuo-n, «internacia monata literatura gazeto kun la konstanta kunlaborado de D-ro L. L. Zamenhof». Do, en 1909, la du plej gravaj esperantistaj periodaĵoj eldoniĝis en la franca ĉefurbo.

Post la Tragika Semajno, multaj esperantistoj maltrankviliĝis pri sia vojaĝo al Barcelono kaj kelkaj eĉ proponis okazigi la kongreson en Parizo (oni povas legi pri tio en Esperanto, oficiala organo de UEA).

Estis sur la paĝoj de La Revuo, kie Pujulà i Vallès (1877-1963), prezidanto de la Loka Komitato, defendis Barcelonon kiel kongresurbon post la «okazintaĵoj» de la Tragika Semajno en artikolo datita la 10-an de aŭgusto 1909.
Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo
Kvankam tio povas ŝajni miraklo, post la Dantaj raportoj de multaj Eŭropaj ĵurnaloj, Barcelono kuŝas ankoraŭ en la sama loko, sur kiu ĝi kuŝis antaŭ la 20 de Julio. Stranga afero: la Rambloj estas, kie estis; la domoj staras, kie staris, kaj la strato Pelayo detruita de la kanonoj reaperis sorĉe sendifekta kaj tute same kiel ĝi estis. Neniu scivolema homo povas rifuzi, konstati okule tiajn mirindajn okazintaĵojn, kiuj venas ne de tio, ke oni rekonstruas rapide en nia lando, sed de tio, ke la imago de la plimulto da ĵurnalistoj malkonstruas tro rapide kaj facile.
La Revuo, 1909, krompaĝoj 1-5 

Post la kongreso, La Revuo dediĉis 14-paĝojn al la Floraj Ludoj en sia oktobra numero (2 [38], 1909, pĝ. 81-94) kaj 23-paĝan raporton pri la kongreso en la novembra numero (3 [39], 1909, pĝ. 122-144).

Ankaŭ interesegas la tag-post-taga raporto de D-ro Pierre Corret (1881-1936), publikigita en la septembra numero de Lingvo Internacia (do tuj post la fermo de la UK kaj komplete dediĉita al ĝi).

«Somera semajno post la Tragika Semajno»
Sabaton la 28-a de januaro 2012, okaze de la ĉefa festo de Sant Pau d'Ordal malfermos en la Muzeo de Esperanto de Subirats la ekspozicio «Una setmana d'estiu després de la Semana Tràgica» (Somera semajno post la Tragika Semajno), inaugurota de la historiistoj Francesc Poblet (aŭtoro de la leginda verko La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono [dulingva eldono en esperanto kaj la kataluna]) kaj Antoni Dalmau (aŭtoro de Set dies de fúria. Barcelona i la Setmana Tràgica).

La ekspozicio pretigis Josep Tubau, el la grupo «Per una biblioteca pública a Subirats al voltant de l’esperanto» (Por publika biblioteko en Subirats ĉirkaŭ Esperanto), kun la helpo de Rafael Hernández, filo de la fondinto de la muzeo kaj ĝia nura pozedanto.

Publika kataluna televido ĉeestos la prezentadon. Post la prezentado okazos kunsido de AAMES (Asociació d'Amics del Museu d'Esperanto de Subirats; Amikaro de la Esperanto-Muzeo de Subirats).

Afiŝo de la ekspozicio


PDF-dosieroj
La 5-a UK en La Vanguardia, artikolkolekto. 
La Suno Hispana, 70, oktobro 1909.
R. de L.: «Prikongresaj impresoj de la neesperantista Gazetaro», La Revuo, krompaĝoj 17-19.
F. Pujulà: «Al la esperantistaro», La Revuo, krompaĝoj 1-5.
«La Floraj Ludoj», La Revuo, 2 (38), 1909, pĝ. 81-94.
«La Kvina Kongreso», La Revuo, 3 (39), 1909, pĝ. 122-144.
Lingvo Internacia, 9 (189), septembro 1909, pĝ. 385-432.

0 comentarios: