lunes, 5 de abril de 2010

Strato Zamenhof 1: Barcelono

El la serio Strato Zamenhof


Vidu Barcelono en pli granda mapo

Klarigoj:
Foto: J. Guerrero, 2010
Teksto en stratŝildo: Doktoro Zamenhof. XIX-XX Jarcentoj. Elpensinto de esperanto.
Carrer del Doctor Zamenhof en B Nomenclàtor

Esperanto en Barcelono
Jam en 1898, la barcelonano Francesc Pi i Margall (1824-1901), defendanto de federa ideo de Hispanio kaj nedaŭra prezidanto (junio-julio 1873) de la Unua Hispana Respubliko, publikigis artikolon en El Nuevo Régimen. Tie li diris: *
Es el Esperanto una lengua que ideó un hombre ilustre con el fin de facilitar la relaciones entre los pueblos [...]
Nosotros que tanto quisiéramos ver abatidas las fronteras de los pueblos no vacilamos en recomendarlo a todos los hombres de inteligencia y de corazón que de verdad amen el progreso intelectual y moral de los pueblos.

En 1902 komenciĝis la unua kurso de esperanto en Barcelono, kaj du jaroj poste, en 1904, oni fondis la unuan esperantan grupon en la urbo.


En Barcelono okazis la V Internacia [Universala] Kongreso de Esperanto en septembro de 1909, nur du monatoj post la Tragika Semajno. La filmdirektoro Antoni Ribas reflektas la tiaman etoson en la filmo de 1976 La ciutat cremada [La bruligita urbo]. En sceno de tiu filmo aperas anarkistoj, kiuj studas esperanton.
La esperanta kongreso estis granda sukceso, kaj la barcelonanoj ĝoje salutis la alvenon de Zamenhof kun verdaj flagoj en balkonoj.

D-ro Zamenhof dum la malfermo de la barcelona kongreso (6-9-1909)
El Holzhaus: Granda Galerio Zamenhofa

Pri la historio de esperanto en Barcelono kaj Katalunio oni povas legi:
Antonio Marco Botella: Esperanto en Katalunio (1887-1987), Barcelono, 2005.
Ĝin recenzis Toño del Barrio en La Ondo de Esperanto.

Pri la 5-a Internacia [Universala] Kongreso:
F. Poblet: El Congrés Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona, Barcelono, 2009



Noto:
* A. Montagut: «La interllengua Esperanto: factor d'innovació a la Catalunya de tombant de segle (1898-1909)», Kataluna Esperantisto, 326 (aprila-junio, 2003)

0 comentarios: