domingo, 18 de abril de 2010

Strato Zamenhof 2: Krakovo

El la serio Strato Zamenhof



Vidu Krakovo (PL) en pli granda mapo

Klarigoj:
Foto: El retpaĝo
Teksto en stratŝildo: Strato D-ro Ludwik Zamenhof.

Esperanto en Krakovo
Fine de majo 1906 oni fondis en Krakovo la unuan Esperantan organizaĵon sub nomo de Krakova Societo Esperanto (KSE), sub gvido de d-ro Antoni Schudmak (Siudmak), laŭprofesie kuracisto kaj meritinta pioniro, kunfondinto de KSE, konsiderante la fakton, ke en la Krakova medio la unuaj esperantistoj aktivis ĉekomence individue, eĉ kelkajn jaroj pli frue, ol en la jaro 1906.
Marian Kostecki 
Krakovaj kunkreintoj de Esperanto-movado
 kaj kulturo (1906-2006)


Krakovo, universitata urbo ekde 1364, gastigis du universalajn kongresojn. En 1912, «dudek kvin jaroj de la tempo, kiam aperis publike» esperanton, dum la parolado antaŭ la 8-a UK en Krakovo, Zamenhof deklaris:
La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi. [...] Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu ‘majstro’, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.

En 1931, okaze de la 23-a UK, la Krakova urbestraro renomigis straton D-ro Ludwik Zamenhof la antaŭa strato Niecałą. En la ŝildo, oni legis pole:
Na pamiątkę Swiatowego Zjazdu Esperantystów Rada M. Krakówa ucziła twórce Esperanta, oznaczając tę ulicę jego nazwiskiem. Sierpień 1931 r. 
Odtworzono w 50 lecie Krakowskiego Ruchu Esperanzkiego. Grudzień 1956 r. 


Esperante, tio signifas:
Je memoro pri la Universala Kongreso de Esperanto. La Krakova urbestraro honoris la kreinton de esperanto, signante tiun ĉi straton per lia nomo. Aŭgusto 1931. 
Honore al la Krakova Societo Esperanto en lia kvindekjara datreveno. Decembro 1956.

Krakovo gastigis en 1987 la Internacian Junularan Kongreson de TEJO kaj en 2008 la 16-an IMEK-n (Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso).


En 2009 okazis en la malgrandpollanda ĉefurbo la 42-a Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) pri la temo «La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado».
La unua ILEI lernejo en la mondo troviĝas en Czajowice (Ĉajovice), apud Krakovo.


1 comentarios:

Anónimo dijo...

Karaj Bonvolu malaperigi foton de lernejo en Czajowice Kie okazis kelkaj e-lecionoj malbone organizitaj.(2-3) Poste la lernejo havas nanion kunligitan kun E-to.
Roberto