Una de las mayores empresas de L. Zamenhof fue la de crear un corpus de traducciones que consolidara la lengua internacional y probara su versatilidad. Entre sus magnos trabajos en este sentido destaca sin duda la versión en esperanto de la Biblia hebrea. Zamenhof tradujo primero el Eclesiastés (la Predikanto, 1907) y posteriormente los cinco libros de la Torá (en esperanto: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj y Readmono).
La editorial checa Kava-Pech publica la Biblia en esperanto. La obra incluye la traducción de Zamenhof del Antiguo Testamento, traducido del hebreo; los libros deuterocanónicos, traducidos del griego y el latín por Gerrit Beverling, y el Nuevo Testamento, traducido por el llamado Comité Británico, a saber: John Cyprian Rust, B. John Beveridge y C. G. Wilkinson.
La Biblio también puede consultarse en línea y existe una versión para iPod Touch / iPhone. Ésta es la versión de Zamenhof del primer capítulo del Génesis, como decía, traducida del hebreo.
1. En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6. Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 7. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8. Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9. Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 10. Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 11. Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12. Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 13. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14. Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15. kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 16. Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17. Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, 18. kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20. Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 22. Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 23. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24. Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 25. Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 26. Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27. Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. 29. Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. 30. Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. 31. Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Izrael Lejzerowicz, nacido en Polonia en 1901, aprendió esperanto de niño. Tradujo al esperanto la novela Di Kishufmakherin fun Kastilien (La sorcistino el Kastilio) de Sholem Asch (Kutno, 1880 - Londres, 1957), uno de las máximos exponentes de la literatura en yiddish junto con Isaac Bashevis Singer (Nobel de Literatura, 1978) o Sholem Aleijem. Lejzerowicz, presidente de la Hebrea Esperanto-Asocio, organizó «veladas Zamenhof» en el gueto de Varsovia. Él y toda su familia perecieron en el campo de exterminio de Treblinka en 1942.
La obra original más conocida de Lejzerowicz es El la «Verda Biblio», amable parodia sobre el esperanto y su historia escrita parafraseando pasajes de la Torá. La obra, publicada originalmente por la editorial de la revista Literatura Mondo en 1935, puede adquirirse en el catálogo de la UEA, a través de este enlace.
Ésta es su particular versión de Génesis 1 (hasta el final canónico no el de I. L.).
1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis volapukon. 2. Kaj Volapuk estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. 4. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuk. 5. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago. 6. Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. 7. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. 8. Kaj Li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 13. Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. 14. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 15. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. 16. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. 17. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 18. Kaj estis vespero, kaj estis mateno. la kvara tago. 19. Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. 20. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la Vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 21. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun). 22. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 23. Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. 24. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. 25. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. 26. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon: en formo de la finaĵo N. Li kreis ĝin. 27. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj depost tiam ĉiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo.) 28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Y ésta es mi traducción del texto de Izrael Lejzerowicz (levemente inspirada en la Biblia de Jerusalén).
1. En el principio el Misterio Incorpóreo creó el volapük. 2. Y el volapük era amorfo y caótico, y reinaba en él la oscuridad. 3. Y el Misterio Incorpóreo dijo: «Haya luz»; e hizo el esperanto. 4. Y el Espíritu vio que el esperanto era bueno, y el Espíritu apartó el esperanto del volapük. 5. Y el Espíritu llamó al esperanto «Día Eterno» y al volapük lo llamó «noche». Y atardeció y amaneció: día primero. 6. Y el Espíritu dijo: «Haya un firmamento en la lengua». 7. Y el Espíritu creó ese firmamento. 8. Y Él llamó al firmamento «acento regular». Y atardeció y amaneció: día segundo. 9.Y el Espíritu dijo: «Acumúlense las reglas gramaticales en un solo lugar, y aparezca la tierra firme»; y así lo hizo. Y el Espíritu llamó a la tierra firme Fundamento. Y el Espíritu vio que era bueno. 10. Y el Espíritu dijo: que del Fundamento crezcan raíces, con su semilla dentro, en el Fundamento. Y así lo hizo. 11. Y del Fundamento crecieron brotes verdes según su especie: lengua verde, movimiento y diccionario verdes y un árbol verde, que tiene raíces, con su semilla dentro, en el Fundamento. Y el Espíritu vio que estaba bien. 12. Y atardeció y amaneció: día tercero. 13. Y el Espíritu dijo: «Haya luceros en el firmamento celeste, para apartar el esperanto de la oscuridad. 14. Y haya un lucero para alumbrar la tierra»; y así lo hizo. 15. Y el Espíritu hizo el gran lucero que rigiera el mundo. 16. Y púsolo el Espíritu en el firmamento celeste, para que iluminara la tierra. 17. Y el Espíritu llamó al lucero Estrella Verde. Y el Espíritu vio que estaba bien. 18. Y atardeció y amaneció: día cuarto. 19. Y el Espíritu dijo: permita el diccionario que aparezcan avances, entes vivos que den flexibilidad a la lengua. 20. Y el Espíritu creó afijos, que aparecieron en el Diccionario, y sufijos y prefijos según su especie. Y el Espíritu vio que estaba bien. 21. Y bendíjolos el Espíritu diciendo: «Sed fecundos y multiplicaos, y henchid el diccionario». (Y por eso los afijos se multiplican hasta hoy.) 22. Y atardeció y amaneció: día quinto. 23 Y dijo el Espíritu: aparezcan en el diccionario nuevos entes, animales de granja y gusanos. 24. Y el Espíritu creó neologismos y todas las palabras difíciles según su especie, para tormento eterno de los nuevos «verdes». 25: Y el Espíritu dijo: «Creemos un caso poderoso que respete nuestro potencial interno; y sea el eje de la lengua y regule su gramática». 26. Y el Espíritu creó el acusativo: en forma de terminación -n lo creó. 27. Y el Espíritu dijo: «Sed fecundos y multiplicaos y llenad la lengua verde y reinad sobre todas las demás normas del Fundamento». (Y desde entonces todos los «verdes» usan el acusativo en gran abundancia.) 28. Y el Espíritu dijo: «Aquí os entrego todas las normas del Fundamento. Sea sagrado para vosotros»; y así lo hizo 29. Y el Espíritu contempló cuanto había creado y vio que estaba bien. Y atardeció y amaneció: día sexto.
Sobre la posible influencia del yiddish en el esperanto, existe un artículo de Claude Piron titulado Ĉu la jida influis esperanton?, publicado en dos partes en Israela Esperantisto, núms. 139-140. Lamentablemente, no he encontrado una versión electrónica del artículo.
En cuanto al humor en esperanto, Toño del Barrio hace un buen esbozo en este artículo.
4 comentarios:
Dankon pro aperigo de tiu bela teksto!
Estupendo artículo, muy bien estructurado y documentado.Me ha gustado mucho.Felicidades por el trabajo.
Estas artikolo de Piron pri la jida kaj esperanto ekz. ĉi tie: http://me.in-berlin.de/%7Emaxnet/esperanto/piron/jida.doc
Tamen, la plej profunda esploro pri la temo estas la longa kaj interesega artikolo de Gold, kiun Piron citas en sia bibliografio:
Gold, David L. (1980) "Towards a Study of Possible Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto" in Szerdahélyi, Istvan (réd.) Miscellaneous Interlinguistics (Budapest: Tankönyvkiadó), 300-367.
Dankon, Hèctor.
La enreta artikolo de Piron mi poste trovis ankaŭ ĉi tie: http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/jidainfluo.htm
Mi ŝatus legi la artikolon de Gold, sed bedaŭrinde mi ne trovis la libron de Szerdahélyi en la kutimaj libroservoj.
Cetere, pri Zamenhof kaj la jida mi iomete pli verkis en tiu ĉi blogero:
http://enesperantujo.blogspot.com.es/2012/03/la-enigma-lingvo-de-doktoro-x.html
Publicar un comentario