lunes, 1 de febrero de 2010

01022010

Mi ĵus vidis en la aŭtohorloĝo la hodiaŭan daton: 01/02/2010
«Capicúa», mi pensis en la hispana (kiam mi pensas, mi pensas ĉiam en la hispana). Sed kio estas la esperanta vorto por aludi numeron kiun oni legas same dekstren kiel maldekstren? Mi konsultis la mirigan vortaron de Fernando de Diego (hispana-esperanto). La termino estas «palindroma numero».

La hispana vorto capicúa (kaj ankaŭ la portugala capicua) havas katalunan originon: cap [kapo] i [kaj] cua [vosto]. En esperanto, kaj en multaj aliaj lingvoj, oni parolas pri «palindroma numero» (nombre palindrome, numero palindromo, palindromic number, Zahlenpalindrom, palindromické čislo, palindromszám, k.t.p.)
En la hispana, ni uzas capicúa por la numeroj kaj palíndromo por vortoj aŭ frazoj, kiu oni legas same dekstren kiel maldekstren.

La vorto palindromo devenas el la greka πάλιν (ree), kaj δρόμος (direkto). La sama greka komponanto πάλιν kaŝiĝis en la etimologio de la vorto palimpsesto (manuskripto, sur kiu oni forgratis la unuan tekston, por skribi alian novan) aŭ palinodio (poemo, en kiu la poeto reprenas kaj kontraŭdiras la sentojn, kiujn li esprimis en antaŭa poemo) (PIV)

Dum la fosado de Herkulano, oni trovis la faman Kvadraton Sator, palindromo kiu datiĝas de antaŭ 79 p.K.


En la hispana, la plej klasika palindromo, la ekzemplo el la lernejo en mia infaneco, estas konata por ĉiuj: «Dábale arroz a la zorra el abad», sed ekzistas miloj.
Adán no cede con nada
Anita, la gorda lagartona, no traga la droga latina
Arriba la birra
En Hispanio ni eĉ havas palindromnoman flamenkan dancistinon: Sara Baras


Ankaŭ en esperanto ni posedas palindromojn. La Plena Ilustrita Vortaro donacis al ni «Ne mateno, bone tamen» kaj «Saĝa nomo naĝas». Mi pli ŝatas veran «oran trovon» el Vikipedio: «Ora trovo: vortaro».

La aŭstra komponisto Joseph Haydn (1732-1809) ludis kun la sama ideo en la simfonio n-ro 47, nomata la Palindroma pro sia menueto al roverso. La dua parto de la menueto estas sama kiel la unua, sed returnita.


La sekvonta palindroma dato estos la dek unua de februaro en du mil dek unu.

0 comentarios: