Mostrando entradas con la etiqueta futbalo. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta futbalo. Mostrar todas las entradas

sábado, 25 de febrero de 2012

Magdalena venkas en la Parko (1909)

Memoriga poŝtmarko de la 5-a UK en Barcelono (ONB)

Estas bone konataj multaj aranĝoj, kiuj disvolviĝis dum la 5-a Internacia Kongreso de Esperanto en 1909 en la sidejo de la Palaco de Belartoj, sed ankaŭ en la aŭditorio de la Universitato de Barcelono, kie renkontiĝis la Lingva Komitato kaj la UEA-anaro, aŭ en la gotika salono de Borso, kie gastiĝis la Floraj Ludoj.

Tamen, flanke de kunsidoj de  Internacia Scienca Asocio aŭ plurnombraj fakaj esperanto-asocioj («Apotekistoj, Kuracistoj, Juristoj, Fervojistoj, Maristoj, Katolikoj, Vegetaranoj, Liberpensuloj, Publikoficistoj, Stenografiistoj, k.t.p.»),(​​1) kelkaj programeroj de la Kongreso estis malfermitaj al la publiko en malsamaj lokoj de la urbo.

Inter tiuj malfermitaj programeroj, oni devas mencii dimanĉajn diservojn. Patro Richardson, en la katolika meso celebrita ĉe la Casa de la Caritat (Domo de Karitato), predikis esperante («Novan ordonon mi donos al vi: amu vin unu la aliajn») kaj «donis al la ĉeestantoj la Papan Apostolan Benon». Liaflanke, Patro Rust predikis al la multnombraj protestantaj kongresanoj ĉe evangeliisma preĝejo.

Reklamo en La Vanguardia

Ekster la kerno de la Kongreso elstaris la prezentado en la Teatro Romea de Mistero de doloro, verko de Adrià Gual elkatalunita de Pujulà i Vallès.

En artikolo en La RevuoCamille Aymonier (1866-1951) komentas sur sep paĝoj (3) la reprezentadon. Aymonier rakontas, ke post la «neforgesebla memoro», kiun lasis la prezentado de Ifigenio ĉe la kongreso en Dresdeno, «la Katalunoj, fieraj pri sia lando, pri sia renoviĝanta literaturo, antaŭmetis antaŭ internacia publiko la verkon de  juna aŭtoro el Katalunujo, profunde kaj decide nacian. La entrepreno estis aŭdaca; ĝi estis kronita de triumfa sukceso. Ĉiuj ĉeestantoj estis dankaj, ke ili pli funden penetris en la originalan karakteron de tiu ĉi popolo», kaj tuj poste faras viglan defendon de la respekto de esperanto por naciaj lingvoj:
Mi proponas al vi, kaj mi petas, ke oni proponu al kontraŭuloj de Esperanto, tiun observon. Nia lingvo, kiun oni pretendas malamiko de naciaj lingvoj, kiu malaperigos ilin, kiu forigos la nuancojn tiel diversajn de la produktaĵoj de la homa spirito senfine riĉa, kiu malhelpos, ke oni komprenu la diversecon de karakteroj kaj temperamentoj naciaj, nia internacia lingvo konigis, komprenigis al homoj el ĉiuj partoj de la mondo, verkon profunde nacian, kaj tiu verko estas tradukita kun plena inteligenteco de la koro kaj de la spirito de Kataluno, Sº Pujulà y Vallès, ludita kun plej sincera senartifikeco, plej ĝoja fervoro de aktoroj katalunaj, fratoj de la personoj, kiujn ili prezentis. Vi povas traduki la verkon en francan, germanan lingvon, vi povas ludigi ĝin de aktoroj de la «Théâtre français» au de «Lessing’s Theater», certe la publiko franca aŭ  germana neniam ricevos tiel fortan, tiel ĝustan impreson, kiun ricevis la kongresanoj en tiu teatro Romea!
Camille Aymonier, «Mistero de doloro», La Revuo, 1909, p. 132

Muziko ankaŭ ludis gravan rolon, ĉefe pere de du grandaj kaj sukcesaj koncertoj. La unua okazis la 5-an de septembro ĉe la Teatro Romea kaj, krom verkojn de katalunaj kaj francaj komponistoj, oni ĝuis erojn de la Alcesto de Gluck kantitaj de Marie Brucker. En la dua koncerto, okazigita en la Palaco de Belartoj mardon la 7-an de septembro, estis interpretitaj katalunaj klasikaĵoj kiel La nit de Sant Joan, Els tres tambors kaj Muntanyes regalades –kun la esperanta traduko presita en la programo– kaj esperantaj himnoj  kiel Akcepto, kun muziko de Lambert kaj teksto de Pujulà, kaj Al la fratoj, la poemo de Zamenhof muzikigita de Ònia Farga.

Esperantista ronddanco (ONB)

«Sardano kaj aliaj pitoreskaj popolaj dancoj» ne mankis dum la «gaja ekskurso al Monto Tibidabo, kien multaj grimpis per la ĉarmaj deklivaj vojetoj kaj aliaj per la funikularo». (4)

En la Parko
Merkredon la 7-an de septembro, parko Ciutadella, tiam konita simple kiel «la parko», estis la scenejo de ekzercado de la Ruĝa Kruco por montri la utilecon de esperanto. Generalo Priou, prezidanto de Esperanto Ruĝa-Kruco, jam de kelkaj tagoj varbis «vunditojn» en la hotelo sur la Ramblas aŭ en la teatro («Eble oni detranĉos al vi ĉu la brakon; ĉu la piedon, eble ankaŭ oni serĉos en via brusto kasitan kuglon», li ŝercis). (5) Kaj, vere, inter la «viktimoj» kuŝantaj sur la tero sub la aŭtuna suno oni rekonis kongresanojn kiel Borel, Chaussegros, Aymonier kaj aliaj. Zamenhof ĉeestis la ekzercadon kaj poste la esperantistoj alproksimiĝis al busto de la kataluna poeto Bonaventura Carles Aribau (1798-1862), advokato de universala lingvo, kaj «fiksis sur la piedestalo belan bronzan medalon kun tiu surskribo: “La Esperantistoj dum la Vª Kongreso al Aribau – Barcelono 1909”».(6)

Ekzercado de la Ruĝa Kruco (ONB)


Sporto dum la 5-a Kongreso
Ankaŭ la sporto ĉeestis la kongreson en Barcelono. Malgraŭ ĵurnaloj kiel La Vanguardia aŭ esperantlingvaj gazetoj kiel La Suno Hispana, Lingvo Internacia aŭ La Revuo menciis iujn sportajn eventojn, detaloj pri sportaj programeroj troviĝas ĉefe en El Mundo Deportivo. En 1909, tiu, kiu hodiaŭ estas unu el la plej legataj ĉiutagaj sportĵurnaloj, estis semajna gazeto en ĝia tria jaro de vivo. Tiam,  aŭtosporto kaj biciklado vekis grandan intereson kaj futbalo ankoraŭ ludis nur flankan rolon. (La sportaj novaĵoj rilate al la Kongreso estas kompilitaj en ĉi 20-paĝa dokumento.)

Gazetkapo de El Mundo Deportivo (16-9-1909)

La organizo de la futbal-turniro travivis diversajn sorto-batojn, sed finfine pridisputis ĝin la teamoj juniors Z, Olimpic, Badalona, ​​Numancia, Catalònia kaj Salut. Lasthore aliĝis ankaŭ Universitari kaj Europa.

Dimanĉon la 5-an de septembro, Zamenhof ĉeestis la futbal-turniron, malgraŭ samtempe «aliaj ĉeestis kurludon de taŭroj en la Arenoj de Barcelono, ​​sporto certe pli barbaran, sed ankaŭ pli hispanan ol piedpilko».(7) Post kiam la fanfaro de la Ruĝa Kruco ludis la Espero-n, komencis la unua maĉo en la futbolejo. La turniro devis pludauri merkrede kaj El Mundo Deportivo ne sin detenis de kritikado al la organizo:
La festo estis agrabla, sed organizantaro mankis sperton kaj tio rezultis banala afero por eksterlandaj esperantistoj, kiuj konas la sporton pli bone ol ni kaj povas formi malbonan koncepton de la ĉi-tiea sporto.
El Mundo Deportivo, 9-9-1909, p. 4

Post la interrompo de la turniro, oni devas atendi ĝis la publikigo de El Mundo Deportivo la 23-an de septembro por sciigi pri la venkinto. Sub la titolo «La konkurso de Numancia FC», M. Mensa, futbalspecialisto de la ĵurnalo, informas, ke
Unu el la individuoj, kiu zorgis pri la Konkurso organizita honore al la esperantistoj, D. Emilio Roig, favoris min per ĝentila letero por diri al mi kion okazis dum la turniro.
El Mundo Deportivo, 23-9-1909, p. 4

Kio okazis restas ne klara, sed ja estas certe, ke la finalon pridisputis Europa kaj Catalònia, kaj tiu lasta teamo gajnis danke al «monumenta» ludado de Colet.

Magdalena ricevas Esperanto-Pokalon
La 10-an de septembro okazis en la Parko de la Ciutadella motorcikla kurado inter nur du partoprenantoj «kiuj kaŝas iliajn nomojn sub pseŭdonimoj Sirep kaj Aparg [ĉu Peris kaj Grapa?], ambaŭ sinjoroj sur motorcikloj 3 1/2 HP, Griffon la unua kaj Peugeot la dua».(7) La konkurso konsistis el 10 rondiroj (17,775 km) al la parka kuirejo, kiuj Aparg kompletigis en 22 minutoj kaj 18 sekundoj.
Tiam alvenis la vico por la aŭtomobiloj, aŭ, pli ĝuste, por la aŭtomobilo:
Dum ili metis surdorsajn numerojn al la biciklistoj, nia kara amiko S-ro Salazar, kiu partoprenis la feston kiel reprezentanto de Hispano Suiza, proponis fari, eksterprograme, rondiron al la kuirejo sur sia malgranda aŭtomobilo Hispano 12HP. La ĵuĝantaro plaĉe akceptis lian proponon.

Ekiro de Esperanto-Pokalo, 10-9-1909 (ONB)

Sur unu el la bildoj de la Kongreso, kiuj ankoraŭ konserviĝas, oni vidas sep biciklistojn (Quirante, Borrás, Alric, Barnola, Magdalena, Miró kaj Sum) malantaŭ la ekirlinio en parko Ciutadella. Temas pri la bicikla-kurado, kiu okazis samtage je la kvara kaj duono. Sed kia kurado estis? Laŭ klarigo de la regularo, kiu aperis en El Mundo Deportivo je 26 aŭgusto, temis pri bicikla-kurado de 50 kilometroj kun trejnistoj sur mopedo. Tiaj kuradoj multaj jaroj poste ĝuis grandan sukceson en eŭropaj cicklodromoj kaj la majorkano Guillermo Timoner kroniĝis ses fojojn kiel monda ĉampiono inter 1955 kaj 1965.

Guillermo Timoner kun la ĉielarka ĵerzo de monda ĉampiono post lia trejnisto Van Ingelgem

Trejnistoj ne aperas en tiu ĉi foto de 1909, ĉar ili atendis la biciklistojn je kelkaj metroj for, kiel klarigis la artikolo en El Mundo Deportivo (16-9-1909, p. 1.)

M. F. Creus, fakredaktoro de biciklado de El Mundo Deportivo, aperigis detalan rakonton de la kurado. Ĝin gajnis «Magdalena, la malgranda stelulo de bicikloj Montpeó»,  kiu montris, ke li estis farita «el la ŝtofo de la ĉampionoj». José Magdalena akiris la venkon «dece kaj honeste, tial meritanta varman aplaŭdadon kaj la laŭdajn vortojn de D-ro Zamenhof, kiam li transdonis la belan pokalon, kiu estis la kuradpremion.» Magdalena ricevis ankaŭ 100 pesetojn por lia venko (la ĵurnalo, ekzemple, tiam kostis 10 centonoj).

La sekvan jaron, Magdalena estis kronita ĉampiono de Hispanujo survoje. En 1911, li estis klasita dua en la unua  Volta a Catalunya [Kataluna Rondiro] –unu el la plej malnovaj plurtagaj rondiroj de la internacia bicikla kalendaro– kaj unu jaron poste li atingis la venkon.



José Magdalena sur bildo-karto de Ĉokolado Amatller. La teksto mencias lian venkon en Copa Esperanto.


Archedeacon, aviadpioniro 
Novaĵoj de komenciĝanta aviado ankaŭ havas spacon sur la paĝoj de El Mundo Deportivo, kaj tiel, en ĝia numero de la 16-a de septembro, la semajngazeto eĥis konferencon organizita de la Asocio de Aerveturado, kies ĉefrolulo estis M. Archdeaçon [sic]. M. Archdeaçon estis neniu alia ol Ernest Archdeacon (1863-1950), franca aviadpioniro kaj granda propagandisto de esperanto, kiu venis al Barcelono por partopreni la kongreson. En tiu tempo, li kunlaboris kun La Revuo. La sekvan jaron li aperigis Pourquoi je suis devenu Espérantiste? kaj en 1932 eniris la Lingvan Komitaton.
Tiam prenis la vorton M. Archdeaçon, kiu kun granda klareco kaj montrante sian scion de la afero, rakontis veran historion de aernavigado, ekde aerŝipoj ĝis aviadiloj. Li komparis la du sistemojn kaj montris sian subtenon por tiuj aviadiloj pli pezaj ol aero, kiujn, li diris, atendis glora estonteco.
El Mundo Deportivo, 16-9-1909, p. 3

Archdeacon ne povis resti ĝis la lunĉo honore al la prelegantoj, ĉar li devis ĉeesti tiun oferita de la Barcelona Urbodomo honore al la kongresanoj.

Interese, unu el la prototipoj de Archdeacon rimarkinde similas la biciklon Montpeó de José Magdalena.

Aéromotocyclette, Ernest Archdeacon prototipo


NOTOJ
1) P. Corret, «La Kvina Kongreso», Lingvo Internacia, p. 432.
2) Lingvo Internacia, p. 393.
3) C. Aymonier, «Mistero de doloro». La Revuo, p. 131-138.
4) Carlo Bourlet, «Impresoj de kongresano», La Revuo, p. 125-126.
5) Baronino de Ménil, «Ruĝa Kruco», La Revuo, p. 130.
6) Carlo Bourlet, «Impresoj de kongresano», La Revuo, p. 126.
7) P. Corret, «La Kvina Kongreso», Lingvo Internacia, p. 394.
8) M. F. Creus, «Kongruigi motorciklo», El Mundo Deportivo, 16.09.1909, p. 1.

miércoles, 7 de abril de 2010

Hat-triko, ktp

Foto: EFE

En la pasinta semajno mi skribis pri la futbala matĉo inter Arsenal kaj Barça. Hieraŭ, la kataluna teamo estis klasita por duonfinalo danke al hat-triko+1 de Messi. La esprimo hat-triko estas de angla deveno kaj oni uzis ĝin unuafoje en kriketo.
Laŭ Oxford English Dictionary (OED):
2. a Cricket. The feat of a bowler who takes three wickets by three successive balls: orig. considered to entitle him to be presented by his club with a new hat or some equivalent.

En la jaro 1858,  en la angla urbo Sheffield, H. H. Stevenson atingis tri wickets je tri sinsekvaj pilkoj dum kriketa matĉo. Post kvesto, al li donacis ĉapelon (hat) por lia prodaĵo. Tiu estis, eble, la origino de la esprimo.
La unua skribita uzo de hat-trick aperis en la revuo John Lillywhite's Cricketer Companion en 1877.


El kriketo la esprimo eniris en aliaj sportoj.

2.b Hence gen., a threefold feat in other sports or activities. (OED)

En futbalo, oni ĝenerale parolas pri hat-triko, kiam iu ajn enpafis trifoje dum la sama matĉo. Futbalaj puristoj argumentas, ke hat-triko bezonas tri sinsekvajn golojn. Laŭ ĉi tiu difino, la unuan hat-trikon en la hispana ĉampionado atingis Manel Cros, avanulo de mia kvartala klubo CE Europa, unu el la fondintoj de la hispana Ligo kaj nun en la kvina grupo de la hispana Tercera División (fakte, kvara kategorio).

Angloj parolas ankaŭ de sendifekta hat-triko (flawless hat-trick): tri goloj faritaj de la sama futbalisto dum la sama periodo. Laŭ iu ajn defino, hieraŭ Leo Messi atingis hat-trikon dum la unua duono kaj poste enpafis la kvaran golon en la dua duono.  Nun la hat-trikulo ne ricevas ĉapelon, sed kutime li prenis la matĉpilkon (tion faris hieraŭ Messi).

Esperanta Bildvortaro, 2-a eld. 1989, 274-1

Mi jam verkis pri la preskaŭ neekzisto de fakvortaroj pri futbalo kaj alia sportoj. Tamen, en lia ĉio-ampleksa blogo pri esperantaj vortaroj, ĉe Ipernity, Bernardo aperigis artikolon
spurtas, ŝotas ... lato - la bluaj venkas per ofsajda golo je 0:1. Tie li priskribas kelkajn fakvortarojn, kiujn eldonis anoj de la Esperanto-Klubo de Munkeno kaj ĉi tiu de la australia Ralph Harry, publikigita okaze de la Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno.


Okaze de la Olimpiaj Ludoj en Pekino en 2008 eldoniĝis la kvar-lingva (esperanto, ĉina, franca, angla) Manlibro pri Olimpikaj Vortoj. Ĝi ankaŭ utilas, malgraŭ kelkaj (ne nur) esperantaj vortoj ne ŝajnas tute taŭgaj.



Aliflanke, la monteska komentisto de la suba filmeto bezonas neniun fakvortaron.
«La kampo estas verda, la kampo estas tute verda, la kampo apogas esperanton» (el La esperanta minimalismo de Karulo, eble brazildevena; ne Karulo, sed la filmeto).

jueves, 1 de abril de 2010

Futbala arto kaj tablofutbalo

Arsenal, 2 - F.C. Barcelona, 2
Emirates Stadium (Londono), 31-3-2010
0-1, Ibrahimović (m. 46); 0-2, Ibrahimović (m. 59); 1-2, Walcott (m. 69); 2-2, Cesc (m. 85; penalo).

Hieraŭ mi ĝuis unu el la plej atenditaj matĉoj de la futbala sezono. Arsenal kaj Barça estas du teamoj pilkamantoj, kiuj ŝatas mallongajn kaj rapidajn pas-movojn, kiuj traktas la pilkon ne kiel skabian hundon, sed kiel fianĉinon (futbalo estas ankaŭ fruktodona grundo por facilaj ŝablonoj!). Dum la unua kvaronhoro, la teamo de Guardiola batadis la «artileriistojn». Barça naŭfoje pafis, sed nek Ibrahimović, nek Messi, nek Busquets, nek Xavi sukcesis venki la rezistadon de la hispana golulo Almunia. Malgraŭ la manko de goloj dum la unua duono, la kataluno Pep Guardiola poste asertis, ke la hieraŭa estis la plej bona unua duono de kiam li estas trejnisto.

En la dua duono Ibrahimović enpafis du golojn. Tamen, la eniro de rapidega Theo Walcott ŝanĝis la matĉan inercion. Walcott mem (m. 69) kaj poste Cesc danke al penalo (m. 85) egaligis la matĉon. Tiel do, post mirinda futbala spektaklo, la matĉo je la 6-a de aprilo en Barcelono decidos la duonfinaliston.

En la tri aliaj matĉoj de la UEFA Champions League-kvaronfinalo, Bayern München trudis sin al Manchester United (2-1), Olympique Lyonnais venkis Bourdeaux-on (3-1), kaj Inter Milano venkis CSKA-n Moskvo-n (1-0).

Novaĵoj pri la ĉi-jara Ligo de Ĉampionoj estas preskaŭ ne ekzistantaj en esperanto.
Malgraŭ PIV enmetas vortojn kiel golulo, arierulo, halfoavanulo, oni bezonas fakvortareton pri futbalo kaj aliaj sportoj, simile al ĉi tiu Esperanta Fakvortaro pri Ŝako, kiu mi jam menciis.
Ekzemple, en ĉi tiu filmeto, Cesc, la hieraŭa ĉefrolulo kaj tiutempe dekkvarjara knabo, klarigas «Mi ludas je kvarulo» («Jugo de quatre»). La kvaruloj estas eble futbala elpensaĵo de la Barça-faktorio: Milla, Guardiola, Xavi, Arteta, Cesc, Iniesta...




Sed en Katalunio oni ne nur inventis la Cruijffa kvarulo. Dum la Hispana Enlanda Milito, la galega poeto Alexandre Campos (kromnomo: Alexandre de Fisterra), vundita dum la bombado de Madrido, estis enhospitaligita proksime de Montserrat. En la malsanulejo, la juna galego konatiĝis kun aliaj vunditaj knaboj kaj junuloj, kiuj ne povis ludi piedpilkon. Inspirita de la tabloteniso kaj danke al la kunlaborado de eŭska lignaĵisto Francisco Javier Altuna, Alexandre konstruis la unuan tablofutbalaĵon.


En 2016 okazos en Rio-de-Ĵanejro la Olimpiaj Ludoj. Brazila kampanjo Adoptu Sportiston klopodas por enmeti esperanton en la Olimpiaj Ludoj.