Mostrando entradas con la etiqueta biciklado. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta biciklado. Mostrar todas las entradas

miércoles, 23 de mayo de 2012

Cikloj kiuj ruladas kun la nomo de nia lingvo

En 1909, la kataluna biciklisto José Magdalena venkis pokalon Esperanto dum la 5-a Universala Kongreso en Barcelono. Tio estis bona reklamilo en la tiama sporta gazetaro.

Reklamo de bicikloj en El Mundo Deportivo (16-9-1909), p. 6

Tiutempe oni povis vidi plurajn anoncojn en esperantaj revuoj kaj ne nur pri esperantaj eldonaĵoj, grupoj aŭ kursoj, sed ankaŭ pri viskio, cigaroj aŭ eĉ bicikloj. En revuo Esperanto aperis en 1905, tuj post la unua kongreso, anonco de bicikloj Agramon-Esperanto.

Reklamo en Esperanto, n-ro 8 (dimanĉo 24 septembro 1905)

La reklamo rilatas al iu vendejo de horloĝoj, strasaj juveloj kaj bicickloj. Stranga miksaĵo laŭ la hodiaŭa vidpunkto. La vendejo Agramon troviĝis en urbeto Ceret, en la franca Katalunio, kaj la vorto Esperanto legeblis grandlitere sur la tolmarkezo. 

La vendejo de Agramon en Ceret

Sed kial tiu vendejo, kiu oferis krediton ĝis 20 monatoj, ankaŭ korespondis esperante? La sama reklamo enhavas la respondon: «Le Gérant: Paul BERTHELOT». Li ja bone sciis kiel korespondi komerce en esperanto, ne vane li kunverkis kun Charles Lambert Komercaj Leteroj (1903).

Oni do pensis, ke oni bezonas prepari por ili areton da komercaj leteroj enhavantan esperante iliajn plej oftajn esprimojn, kaj oni esperas, ke el ĝi la komercistoj kaj la studentoj de Komercaj Lernejoj ĉerpos ion utilan.
Komercaj leteroj, antaŭparolo 

Paul Berthelot (1881-1910), eksteredza filo de Paul Bert, naskiĝis en Auxerre kaj lernis esperanton en sia juneco. Ŝajne li ekstudis medicinon kaj interesiĝis pri matematiko kaj lingvoj greka kaj sanskrita, sed ne sukcesis eniri en Politeknikan lernejon ĉar li «vigle kontraŭdiskutis lian ekzameniston».(1)

Paul Berthelot

En 1904, Berthelot kunigis katalunajn esperantistojn ambaŭflanke de la Pireneoj kaj fondis la Grupon Esperantistan de Katalunjo, kiu estis la unua nacia kataluna esperantista asocio kaj iasence heroldo de KEA. La klopodoj de Berthelot li mem rakontis en artikolo publikigita en Lingvo Internacia, n-ro 9 (1904).

Tiu ĉi lando estas la Katalunjo, regiono kiu enhavas malgrandan parton de la franca tero kaj riĉan pecon el hispana. Lando disŝirita de politikemeco, elturmentita de la batalo de lingvoj, tamen laborema, produktema, agema, fonto senfina de forto.

En Figueres, Berthelot konatiĝis kun Salvador Dalí, pioniro de esperanto kaj patro de la onta mondfamega pentristo, kiu naskiĝis en tiu sama printempo de 1904. Eduardo Segarra rolis kiel delegito en Manresa kaj en Ceret la delegito estis

Sº Edouard Agramon, negocisto, fabrikanto de cikloj «Esperanto» kiuj ruladas kun la nomo de nia lingvo sur ĉiuj vojoj de la regiono.

En 1905, Berthelot ekeldonis revuon Esperanto-n, «propaganda ĵurnalo por la lingvo helpa internacia». Sur la paĝoj de Esperanto oni legis la novaĵojn pri la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer kaj Berthelot faris la unuajn provojn de unulingva esperanta vortaro kvar jaroj antaŭ la eldono de la Plena Vortaro de Émile Boirac (1851-1917).

Esperanto, n-ro 3, dimanĉo 16 julio 1905, p. 2

Du jaroj poste, Berthelot transdonis la revuon al Hector Hodler kaj, ekde la oka kajero de 1908 (15-a de majo), ĝi fariĝis «oficiala organo de la  Universala Esperanto-Asocio», ĵus fondita.
Oni konas la ĝisnunan celon de la Esperantista movado; ĝi estas plej vasta, plej grandioza: doni al la mondo helpan lingvon, kiun oni uzos por internaciaj rilatoj.

Tiam Berthelot, post vivi en Svisio kaj Hispanio, jam loĝis en Sudameriko. Unue li ekloĝis en Montevideo, sed baldaŭ aliros Brazilon, kie partoprenos en la 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1907. En Brazilo li konatiĝis kun la anarĥiisto Neno Vasco kaj instruis esperanton kaj la francan ĉe la mondkonata Berlitz. El Sudameriko, li ankoraŭ verkis por revuo Esperanto, sub la rubriko «Tra la mondo». Liaj rakontoj pri Brazilo estas foje plenkolore antropologiaj:
Ili ricevis fajron per aparato simila al la «swastika» de la Hindoj. La plantado, la rikoltado, la fabrikado de la potaĵoj kaj de la fermentitaj trinkaĵoj estis la okupo de la virino. La homo prenis sur sin la ĉason, la fiŝkapton kaj la militon. La virino kaptita dum milito aniĝis en la nova gento, ĉar la enlanduloj kredis ke la virino havas nenian influon sur la idaro. La viro kaptita estis kutime manĝita meze de grandaj festoj.

Foje kontraŭklerikalaj:
La duonoficialaj informoj de la misioj estas nefidindaj ĉar ili nur celas ricevi novajn monhelpojn de la regnestraroj.

Kaj ĉiam kritikemaj kontraŭ la «civilizuloj»:
Eĉ por la civilizuloj, la Indo estas io apenaŭ pli alta ol besto. Kiam S-ro Barbosa vizitis la Indojn, liaj konatoj lin petis: «Sendu al mi Indidon, Indidinon, dek sovaĝulojn por mia fabrikejo, dudek knabinojn por mia laborejo, k. t. p...» – «Mi ne riskas mian vivon kaj sanon por fariĝi sklavisto», respondis la scienculo. Tial, li faris al si multe da amikoj ĉe la Indoj, kaj multe da malamikoj ĉe la samlandanoj.

La artikolo de Berthelot (subskribita M. V., komencliteroj de lia plumnomo Marcelo Verema)(2) etendiĝis sur tri kajeroj de Esperanto kaj finis per jenaj vortoj:
Kio ajn estas, la tempo venis, ke oni sendu al la enlandulo iun alian, ol la kalabrajn pastrojn malsatantajn aŭ la ekleziulojn, kiujn Francujo fordankas.

Berthelot ankoraŭ verkis artikolon el Montevideo,  sed baldaŭ li foriros al la brazila ĝangalo por labori kun la indiĝenoj. Tie li verkis en la franca la anarĥismema  La evangelio de la horo, esperantigita de D. Ivanski kaj en 1912 eldonita de Internacia Socia Revuo, kiun Berthelot mem fondis en Eŭropo. (La verkon  reeldonis Fonto en 1990).

Malsana je ftizo, Berthelot pasigis la lastajn tagojn de sia vivo en misio de dominikaj monaĥoj en Conceiçåo do Araguaia, kie forpasis la 2-an de novembro 1910. Antaŭ lia foriro en «sovaĝan parton» de Brazilo, li skribis al Bourlet: «Vi versajne ne revidos min, ĉar de tien, kien mi iras, neniu ankoraŭ revenis!»

Kaj li ne revenis.
Kio okazis al li en tiuj vastaj stepoj, aŭ arbaroj aŭ montoj senhomaj? Ĉu meze de la granda Naturo, lia sentema animo impresiĝis? Ĉu, malfortiginte kaj premate de la grandiozeco de la izoleco, li, la malfeliĉa orfo sen familio, sopiris al eterna feliĉo? La dia graco, lin trafis, kaj la iama senkreda liberpensulo mortis pie, kiel sankta kristano.

En 1975, Esperanto citis la nekrologon verkitan de Courlet kiam ĝia redaktoro finfine memoris pri la fondinto de la gazeto, 65 jaroj post lia forpaso. Kaj denove oni insistas pri lia pia morto, «kiel vera kristano, kvazaŭ sanktulece».
Amen.

Notoj
(1) Carlo Bourlet: «Paul Berthelot» [nekrologo], La Revuo, n-ro 8 (56) (aprilo 1911), p. 374-377.
(2) Sub tiu plumnomo, Berthelot verkis strangan reformeman verkon Fonetika litera. Skizo pri kelkaj konsonantoj, Ceret, 1904. Reeldonita de Iltis, Bad Bellingen, 2011.

Aldonitaj dosieroj
La sekvajn PDF-dosierojn mi kunigis el bilddosieroj skanitaj de la Aŭstra Nacia Biblioteko.
P. Berthelot: «Tra fremda lando», Lingvo Internacia, n-ro 9 (1904), p. 280-281.
C. Bourlet: «Paul Berthelot»La Revuo, n-ro 8 (56) (aprilo 1911), p. 374-377.
P. Berthelot: Vortaro Esperanto-Esperanta (nefinita vortaro, kiu aperis en revuo Esperanto)

sábado, 25 de febrero de 2012

Magdalena venkas en la Parko (1909)

Memoriga poŝtmarko de la 5-a UK en Barcelono (ONB)

Estas bone konataj multaj aranĝoj, kiuj disvolviĝis dum la 5-a Internacia Kongreso de Esperanto en 1909 en la sidejo de la Palaco de Belartoj, sed ankaŭ en la aŭditorio de la Universitato de Barcelono, kie renkontiĝis la Lingva Komitato kaj la UEA-anaro, aŭ en la gotika salono de Borso, kie gastiĝis la Floraj Ludoj.

Tamen, flanke de kunsidoj de  Internacia Scienca Asocio aŭ plurnombraj fakaj esperanto-asocioj («Apotekistoj, Kuracistoj, Juristoj, Fervojistoj, Maristoj, Katolikoj, Vegetaranoj, Liberpensuloj, Publikoficistoj, Stenografiistoj, k.t.p.»),(​​1) kelkaj programeroj de la Kongreso estis malfermitaj al la publiko en malsamaj lokoj de la urbo.

Inter tiuj malfermitaj programeroj, oni devas mencii dimanĉajn diservojn. Patro Richardson, en la katolika meso celebrita ĉe la Casa de la Caritat (Domo de Karitato), predikis esperante («Novan ordonon mi donos al vi: amu vin unu la aliajn») kaj «donis al la ĉeestantoj la Papan Apostolan Benon». Liaflanke, Patro Rust predikis al la multnombraj protestantaj kongresanoj ĉe evangeliisma preĝejo.

Reklamo en La Vanguardia

Ekster la kerno de la Kongreso elstaris la prezentado en la Teatro Romea de Mistero de doloro, verko de Adrià Gual elkatalunita de Pujulà i Vallès.

En artikolo en La RevuoCamille Aymonier (1866-1951) komentas sur sep paĝoj (3) la reprezentadon. Aymonier rakontas, ke post la «neforgesebla memoro», kiun lasis la prezentado de Ifigenio ĉe la kongreso en Dresdeno, «la Katalunoj, fieraj pri sia lando, pri sia renoviĝanta literaturo, antaŭmetis antaŭ internacia publiko la verkon de  juna aŭtoro el Katalunujo, profunde kaj decide nacian. La entrepreno estis aŭdaca; ĝi estis kronita de triumfa sukceso. Ĉiuj ĉeestantoj estis dankaj, ke ili pli funden penetris en la originalan karakteron de tiu ĉi popolo», kaj tuj poste faras viglan defendon de la respekto de esperanto por naciaj lingvoj:
Mi proponas al vi, kaj mi petas, ke oni proponu al kontraŭuloj de Esperanto, tiun observon. Nia lingvo, kiun oni pretendas malamiko de naciaj lingvoj, kiu malaperigos ilin, kiu forigos la nuancojn tiel diversajn de la produktaĵoj de la homa spirito senfine riĉa, kiu malhelpos, ke oni komprenu la diversecon de karakteroj kaj temperamentoj naciaj, nia internacia lingvo konigis, komprenigis al homoj el ĉiuj partoj de la mondo, verkon profunde nacian, kaj tiu verko estas tradukita kun plena inteligenteco de la koro kaj de la spirito de Kataluno, Sº Pujulà y Vallès, ludita kun plej sincera senartifikeco, plej ĝoja fervoro de aktoroj katalunaj, fratoj de la personoj, kiujn ili prezentis. Vi povas traduki la verkon en francan, germanan lingvon, vi povas ludigi ĝin de aktoroj de la «Théâtre français» au de «Lessing’s Theater», certe la publiko franca aŭ  germana neniam ricevos tiel fortan, tiel ĝustan impreson, kiun ricevis la kongresanoj en tiu teatro Romea!
Camille Aymonier, «Mistero de doloro», La Revuo, 1909, p. 132

Muziko ankaŭ ludis gravan rolon, ĉefe pere de du grandaj kaj sukcesaj koncertoj. La unua okazis la 5-an de septembro ĉe la Teatro Romea kaj, krom verkojn de katalunaj kaj francaj komponistoj, oni ĝuis erojn de la Alcesto de Gluck kantitaj de Marie Brucker. En la dua koncerto, okazigita en la Palaco de Belartoj mardon la 7-an de septembro, estis interpretitaj katalunaj klasikaĵoj kiel La nit de Sant Joan, Els tres tambors kaj Muntanyes regalades –kun la esperanta traduko presita en la programo– kaj esperantaj himnoj  kiel Akcepto, kun muziko de Lambert kaj teksto de Pujulà, kaj Al la fratoj, la poemo de Zamenhof muzikigita de Ònia Farga.

Esperantista ronddanco (ONB)

«Sardano kaj aliaj pitoreskaj popolaj dancoj» ne mankis dum la «gaja ekskurso al Monto Tibidabo, kien multaj grimpis per la ĉarmaj deklivaj vojetoj kaj aliaj per la funikularo». (4)

En la Parko
Merkredon la 7-an de septembro, parko Ciutadella, tiam konita simple kiel «la parko», estis la scenejo de ekzercado de la Ruĝa Kruco por montri la utilecon de esperanto. Generalo Priou, prezidanto de Esperanto Ruĝa-Kruco, jam de kelkaj tagoj varbis «vunditojn» en la hotelo sur la Ramblas aŭ en la teatro («Eble oni detranĉos al vi ĉu la brakon; ĉu la piedon, eble ankaŭ oni serĉos en via brusto kasitan kuglon», li ŝercis). (5) Kaj, vere, inter la «viktimoj» kuŝantaj sur la tero sub la aŭtuna suno oni rekonis kongresanojn kiel Borel, Chaussegros, Aymonier kaj aliaj. Zamenhof ĉeestis la ekzercadon kaj poste la esperantistoj alproksimiĝis al busto de la kataluna poeto Bonaventura Carles Aribau (1798-1862), advokato de universala lingvo, kaj «fiksis sur la piedestalo belan bronzan medalon kun tiu surskribo: “La Esperantistoj dum la Vª Kongreso al Aribau – Barcelono 1909”».(6)

Ekzercado de la Ruĝa Kruco (ONB)


Sporto dum la 5-a Kongreso
Ankaŭ la sporto ĉeestis la kongreson en Barcelono. Malgraŭ ĵurnaloj kiel La Vanguardia aŭ esperantlingvaj gazetoj kiel La Suno Hispana, Lingvo Internacia aŭ La Revuo menciis iujn sportajn eventojn, detaloj pri sportaj programeroj troviĝas ĉefe en El Mundo Deportivo. En 1909, tiu, kiu hodiaŭ estas unu el la plej legataj ĉiutagaj sportĵurnaloj, estis semajna gazeto en ĝia tria jaro de vivo. Tiam,  aŭtosporto kaj biciklado vekis grandan intereson kaj futbalo ankoraŭ ludis nur flankan rolon. (La sportaj novaĵoj rilate al la Kongreso estas kompilitaj en ĉi 20-paĝa dokumento.)

Gazetkapo de El Mundo Deportivo (16-9-1909)

La organizo de la futbal-turniro travivis diversajn sorto-batojn, sed finfine pridisputis ĝin la teamoj juniors Z, Olimpic, Badalona, ​​Numancia, Catalònia kaj Salut. Lasthore aliĝis ankaŭ Universitari kaj Europa.

Dimanĉon la 5-an de septembro, Zamenhof ĉeestis la futbal-turniron, malgraŭ samtempe «aliaj ĉeestis kurludon de taŭroj en la Arenoj de Barcelono, ​​sporto certe pli barbaran, sed ankaŭ pli hispanan ol piedpilko».(7) Post kiam la fanfaro de la Ruĝa Kruco ludis la Espero-n, komencis la unua maĉo en la futbolejo. La turniro devis pludauri merkrede kaj El Mundo Deportivo ne sin detenis de kritikado al la organizo:
La festo estis agrabla, sed organizantaro mankis sperton kaj tio rezultis banala afero por eksterlandaj esperantistoj, kiuj konas la sporton pli bone ol ni kaj povas formi malbonan koncepton de la ĉi-tiea sporto.
El Mundo Deportivo, 9-9-1909, p. 4

Post la interrompo de la turniro, oni devas atendi ĝis la publikigo de El Mundo Deportivo la 23-an de septembro por sciigi pri la venkinto. Sub la titolo «La konkurso de Numancia FC», M. Mensa, futbalspecialisto de la ĵurnalo, informas, ke
Unu el la individuoj, kiu zorgis pri la Konkurso organizita honore al la esperantistoj, D. Emilio Roig, favoris min per ĝentila letero por diri al mi kion okazis dum la turniro.
El Mundo Deportivo, 23-9-1909, p. 4

Kio okazis restas ne klara, sed ja estas certe, ke la finalon pridisputis Europa kaj Catalònia, kaj tiu lasta teamo gajnis danke al «monumenta» ludado de Colet.

Magdalena ricevas Esperanto-Pokalon
La 10-an de septembro okazis en la Parko de la Ciutadella motorcikla kurado inter nur du partoprenantoj «kiuj kaŝas iliajn nomojn sub pseŭdonimoj Sirep kaj Aparg [ĉu Peris kaj Grapa?], ambaŭ sinjoroj sur motorcikloj 3 1/2 HP, Griffon la unua kaj Peugeot la dua».(7) La konkurso konsistis el 10 rondiroj (17,775 km) al la parka kuirejo, kiuj Aparg kompletigis en 22 minutoj kaj 18 sekundoj.
Tiam alvenis la vico por la aŭtomobiloj, aŭ, pli ĝuste, por la aŭtomobilo:
Dum ili metis surdorsajn numerojn al la biciklistoj, nia kara amiko S-ro Salazar, kiu partoprenis la feston kiel reprezentanto de Hispano Suiza, proponis fari, eksterprograme, rondiron al la kuirejo sur sia malgranda aŭtomobilo Hispano 12HP. La ĵuĝantaro plaĉe akceptis lian proponon.

Ekiro de Esperanto-Pokalo, 10-9-1909 (ONB)

Sur unu el la bildoj de la Kongreso, kiuj ankoraŭ konserviĝas, oni vidas sep biciklistojn (Quirante, Borrás, Alric, Barnola, Magdalena, Miró kaj Sum) malantaŭ la ekirlinio en parko Ciutadella. Temas pri la bicikla-kurado, kiu okazis samtage je la kvara kaj duono. Sed kia kurado estis? Laŭ klarigo de la regularo, kiu aperis en El Mundo Deportivo je 26 aŭgusto, temis pri bicikla-kurado de 50 kilometroj kun trejnistoj sur mopedo. Tiaj kuradoj multaj jaroj poste ĝuis grandan sukceson en eŭropaj cicklodromoj kaj la majorkano Guillermo Timoner kroniĝis ses fojojn kiel monda ĉampiono inter 1955 kaj 1965.

Guillermo Timoner kun la ĉielarka ĵerzo de monda ĉampiono post lia trejnisto Van Ingelgem

Trejnistoj ne aperas en tiu ĉi foto de 1909, ĉar ili atendis la biciklistojn je kelkaj metroj for, kiel klarigis la artikolo en El Mundo Deportivo (16-9-1909, p. 1.)

M. F. Creus, fakredaktoro de biciklado de El Mundo Deportivo, aperigis detalan rakonton de la kurado. Ĝin gajnis «Magdalena, la malgranda stelulo de bicikloj Montpeó»,  kiu montris, ke li estis farita «el la ŝtofo de la ĉampionoj». José Magdalena akiris la venkon «dece kaj honeste, tial meritanta varman aplaŭdadon kaj la laŭdajn vortojn de D-ro Zamenhof, kiam li transdonis la belan pokalon, kiu estis la kuradpremion.» Magdalena ricevis ankaŭ 100 pesetojn por lia venko (la ĵurnalo, ekzemple, tiam kostis 10 centonoj).

La sekvan jaron, Magdalena estis kronita ĉampiono de Hispanujo survoje. En 1911, li estis klasita dua en la unua  Volta a Catalunya [Kataluna Rondiro] –unu el la plej malnovaj plurtagaj rondiroj de la internacia bicikla kalendaro– kaj unu jaron poste li atingis la venkon.



José Magdalena sur bildo-karto de Ĉokolado Amatller. La teksto mencias lian venkon en Copa Esperanto.


Archedeacon, aviadpioniro 
Novaĵoj de komenciĝanta aviado ankaŭ havas spacon sur la paĝoj de El Mundo Deportivo, kaj tiel, en ĝia numero de la 16-a de septembro, la semajngazeto eĥis konferencon organizita de la Asocio de Aerveturado, kies ĉefrolulo estis M. Archdeaçon [sic]. M. Archdeaçon estis neniu alia ol Ernest Archdeacon (1863-1950), franca aviadpioniro kaj granda propagandisto de esperanto, kiu venis al Barcelono por partopreni la kongreson. En tiu tempo, li kunlaboris kun La Revuo. La sekvan jaron li aperigis Pourquoi je suis devenu Espérantiste? kaj en 1932 eniris la Lingvan Komitaton.
Tiam prenis la vorton M. Archdeaçon, kiu kun granda klareco kaj montrante sian scion de la afero, rakontis veran historion de aernavigado, ekde aerŝipoj ĝis aviadiloj. Li komparis la du sistemojn kaj montris sian subtenon por tiuj aviadiloj pli pezaj ol aero, kiujn, li diris, atendis glora estonteco.
El Mundo Deportivo, 16-9-1909, p. 3

Archdeacon ne povis resti ĝis la lunĉo honore al la prelegantoj, ĉar li devis ĉeesti tiun oferita de la Barcelona Urbodomo honore al la kongresanoj.

Interese, unu el la prototipoj de Archdeacon rimarkinde similas la biciklon Montpeó de José Magdalena.

Aéromotocyclette, Ernest Archdeacon prototipo


NOTOJ
1) P. Corret, «La Kvina Kongreso», Lingvo Internacia, p. 432.
2) Lingvo Internacia, p. 393.
3) C. Aymonier, «Mistero de doloro». La Revuo, p. 131-138.
4) Carlo Bourlet, «Impresoj de kongresano», La Revuo, p. 125-126.
5) Baronino de Ménil, «Ruĝa Kruco», La Revuo, p. 130.
6) Carlo Bourlet, «Impresoj de kongresano», La Revuo, p. 126.
7) P. Corret, «La Kvina Kongreso», Lingvo Internacia, p. 394.
8) M. F. Creus, «Kongruigi motorciklo», El Mundo Deportivo, 16.09.1909, p. 1.