miércoles, 14 de abril de 2010
Teclado en esperanto en MacOS
jueves, 8 de abril de 2010
Pri anasoj kaj ananasoj
Kaj tio estas ananaso
Publicado por desespero en 9:49 0 comentarios
Etiquetas: denaskulo
miércoles, 7 de abril de 2010
Hat-triko, ktp
En la pasinta semajno mi skribis pri la futbala matĉo inter Arsenal kaj Barça. Hieraŭ, la kataluna teamo estis klasita por duonfinalo danke al hat-triko+1 de Messi. La esprimo hat-triko estas de angla deveno kaj oni uzis ĝin unuafoje en kriketo.
Laŭ Oxford English Dictionary (OED):
2. a Cricket. The feat of a bowler who takes three wickets by three successive balls: orig. considered to entitle him to be presented by his club with a new hat or some equivalent.
En la jaro 1858, en la angla urbo Sheffield, H. H. Stevenson atingis tri wickets je tri sinsekvaj pilkoj dum kriketa matĉo. Post kvesto, al li donacis ĉapelon (hat) por lia prodaĵo. Tiu estis, eble, la origino de la esprimo.
La unua skribita uzo de hat-trick aperis en la revuo John Lillywhite's Cricketer Companion en 1877.
El kriketo la esprimo eniris en aliaj sportoj.
2.b Hence gen., a threefold feat in other sports or activities. (OED)
En futbalo, oni ĝenerale parolas pri hat-triko, kiam iu ajn enpafis trifoje dum la sama matĉo. Futbalaj puristoj argumentas, ke hat-triko bezonas tri sinsekvajn golojn. Laŭ ĉi tiu difino, la unuan hat-trikon en la hispana ĉampionado atingis Manel Cros, avanulo de mia kvartala klubo CE Europa, unu el la fondintoj de la hispana Ligo kaj nun en la kvina grupo de la hispana Tercera División (fakte, kvara kategorio).
Angloj parolas ankaŭ de sendifekta hat-triko (flawless hat-trick): tri goloj faritaj de la sama futbalisto dum la sama periodo. Laŭ iu ajn defino, hieraŭ Leo Messi atingis hat-trikon dum la unua duono kaj poste enpafis la kvaran golon en la dua duono. Nun la hat-trikulo ne ricevas ĉapelon, sed kutime li prenis la matĉpilkon (tion faris hieraŭ Messi).
Mi jam verkis pri la preskaŭ neekzisto de fakvortaroj pri futbalo kaj alia sportoj. Tamen, en lia ĉio-ampleksa blogo pri esperantaj vortaroj, ĉe Ipernity, Bernardo aperigis artikolon
spurtas, ŝotas ... lato - la bluaj venkas per ofsajda golo je 0:1. Tie li priskribas kelkajn fakvortarojn, kiujn eldonis anoj de la Esperanto-Klubo de Munkeno kaj ĉi tiu de la australia Ralph Harry, publikigita okaze de la Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno.
Okaze de la Olimpiaj Ludoj en Pekino en 2008 eldoniĝis la kvar-lingva (esperanto, ĉina, franca, angla) Manlibro pri Olimpikaj Vortoj. Ĝi ankaŭ utilas, malgraŭ kelkaj (ne nur) esperantaj vortoj ne ŝajnas tute taŭgaj.
Aliflanke, la monteska komentisto de la suba filmeto bezonas neniun fakvortaron.
«La kampo estas verda, la kampo estas tute verda, la kampo apogas esperanton» (el La esperanta minimalismo de Karulo, eble brazildevena; ne Karulo, sed la filmeto).
Publicado por desespero en 12:43 0 comentarios
Etiquetas: futbalo, sporta fakvortaro, sporto
lunes, 5 de abril de 2010
Feliĉan Paskon
Por decimoctavo año consecutivo, un grupo de esperantistas católicos acudió ayer a la plaza de San Pedro a escuchar el mensaje pascual del papa.
En la web de este activo grupo esperantista ya puede leerse la traducción completa del mensaje y escucharse el saludo en esperanto («Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta») que Benedicto XVI ha pronunciado entre el samoano y el guaraní. En esta ocasión, el papa ha saludado en 63 idiomas.
El grupo IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) se fundó en 1910 y adoptó como órgano oficial la revista Espero Katolika, cuyo número 1 se había publicado en noviembre de 1903 en la ciudad francesa de Tours.
Se trata de la revista en esperanto más antigua que aún se publica y en su página web trabajan «sin prisa pero sin pausa» (malrapide sed konstante) en el ambicioso proyecto de digitalizar todo el contenido histórico de la revista. Actualmente ya hay 22 colecciones anuales completas disponibles en línea.
Publicado por desespero en 19:47 0 comentarios
Etiquetas: Benedicto XVI, Espero Katolika, mensaje pascual
Strato Zamenhof 1: Barcelono
Es el Esperanto una lengua que ideó un hombre ilustre con el fin de facilitar la relaciones entre los pueblos [...]
Nosotros que tanto quisiéramos ver abatidas las fronteras de los pueblos no vacilamos en recomendarlo a todos los hombres de inteligencia y de corazón que de verdad amen el progreso intelectual y moral de los pueblos.
En 1902 komenciĝis la unua kurso de esperanto en Barcelono, kaj du jaroj poste, en 1904, oni fondis la unuan esperantan grupon en la urbo.
En Barcelono okazis la V Internacia [Universala] Kongreso de Esperanto en septembro de 1909, nur du monatoj post la Tragika Semajno. La filmdirektoro Antoni Ribas reflektas la tiaman etoson en la filmo de 1976 La ciutat cremada [La bruligita urbo]. En sceno de tiu filmo aperas anarkistoj, kiuj studas esperanton.
La esperanta kongreso estis granda sukceso, kaj la barcelonanoj ĝoje salutis la alvenon de Zamenhof kun verdaj flagoj en balkonoj.
Pri la historio de esperanto en Barcelono kaj Katalunio oni povas legi:
Antonio Marco Botella: Esperanto en Katalunio (1887-1987), Barcelono, 2005.
Ĝin recenzis Toño del Barrio en La Ondo de Esperanto.
Pri la 5-a Internacia [Universala] Kongreso:
F. Poblet: El Congrés Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona, Barcelono, 2009
Noto:
* A. Montagut: «La interllengua Esperanto: factor d'innovació a la Catalunya de tombant de segle (1898-1909)», Kataluna Esperantisto, 326 (aprila-junio, 2003)
Publicado por desespero en 16:15 0 comentarios
Strato Zamenhof

Publicado por desespero en 16:00 0 comentarios
jueves, 1 de abril de 2010
Futbala arto kaj tablofutbalo
Arsenal, 2 - F.C. Barcelona, 2
Emirates Stadium (Londono), 31-3-2010
0-1, Ibrahimović (m. 46); 0-2, Ibrahimović (m. 59); 1-2, Walcott (m. 69); 2-2, Cesc (m. 85; penalo).
Hieraŭ mi ĝuis unu el la plej atenditaj matĉoj de la futbala sezono. Arsenal kaj Barça estas du teamoj pilkamantoj, kiuj ŝatas mallongajn kaj rapidajn pas-movojn, kiuj traktas la pilkon ne kiel skabian hundon, sed kiel fianĉinon (futbalo estas ankaŭ fruktodona grundo por facilaj ŝablonoj!). Dum la unua kvaronhoro, la teamo de Guardiola batadis la «artileriistojn». Barça naŭfoje pafis, sed nek Ibrahimović, nek Messi, nek Busquets, nek Xavi sukcesis venki la rezistadon de la hispana golulo Almunia. Malgraŭ la manko de goloj dum la unua duono, la kataluno Pep Guardiola poste asertis, ke la hieraŭa estis la plej bona unua duono de kiam li estas trejnisto.
En la dua duono Ibrahimović enpafis du golojn. Tamen, la eniro de rapidega Theo Walcott ŝanĝis la matĉan inercion. Walcott mem (m. 69) kaj poste Cesc danke al penalo (m. 85) egaligis la matĉon. Tiel do, post mirinda futbala spektaklo, la matĉo je la 6-a de aprilo en Barcelono decidos la duonfinaliston.
En la tri aliaj matĉoj de la UEFA Champions League-kvaronfinalo, Bayern München trudis sin al Manchester United (2-1), Olympique Lyonnais venkis Bourdeaux-on (3-1), kaj Inter Milano venkis CSKA-n Moskvo-n (1-0).
Novaĵoj pri la ĉi-jara Ligo de Ĉampionoj estas preskaŭ ne ekzistantaj en esperanto.
Malgraŭ PIV enmetas vortojn kiel golulo, arierulo, halfo aŭ avanulo, oni bezonas fakvortareton pri futbalo kaj aliaj sportoj, simile al ĉi tiu Esperanta Fakvortaro pri Ŝako, kiu mi jam menciis.
Ekzemple, en ĉi tiu filmeto, Cesc, la hieraŭa ĉefrolulo kaj tiutempe dekkvarjara knabo, klarigas «Mi ludas je kvarulo» («Jugo de quatre»). La kvaruloj estas eble futbala elpensaĵo de la Barça-faktorio: Milla, Guardiola, Xavi, Arteta, Cesc, Iniesta...
Sed en Katalunio oni ne nur inventis la Cruijffa kvarulo. Dum la Hispana Enlanda Milito, la galega poeto Alexandre Campos (kromnomo: Alexandre de Fisterra), vundita dum la bombado de Madrido, estis enhospitaligita proksime de Montserrat. En la malsanulejo, la juna galego konatiĝis kun aliaj vunditaj knaboj kaj junuloj, kiuj ne povis ludi piedpilkon. Inspirita de la tabloteniso kaj danke al la kunlaborado de eŭska lignaĵisto Francisco Javier Altuna, Alexandre konstruis la unuan tablofutbalaĵon.
En 2016 okazos en Rio-de-Ĵanejro la Olimpiaj Ludoj. Brazila kampanjo Adoptu Sportiston klopodas por enmeti esperanton en la Olimpiaj Ludoj.
Publicado por desespero en 16:55 0 comentarios
Etiquetas: fakaj vortaroj, futbalo, sporto

















