sábado, 9 de octubre de 2010

Nova prezentado de Amics del Museu d'Esperanto de Subirats


Hieraŭ vespere, en Agrokultura Centro de Sant Pau d'Ordal, la Asocio Amikoj de la Esperanta Muzeo de Subirats publike prezentis la nunan staton de la propono pri la kreado de publika biblioteko en la municipo ses monatoj post la remalfermo de la muzeo.
La ideo de restrukturi la muzeo kiel publika biblioteko especialigota en esperanto kaj konsultebla por ĉiuj (esperantistoj, historiistoj, ktp) eĥas la deziron de ĝia fondinto, Lluís Hernández Yzal («Preskaŭ ĉiuj konsideras la bibliotekon proprietaĵo de Esperantujo», asertis la forpasinta apotekisto al Roland Rotsaert dum ĉarma intervjuo publikigita en Kataluna Esperantisto.)

Maldestre dekstren: Daniel García Peris, Rafael Hernández, Joan Inglada kaj Josep Tubau

Hieraŭ, Daniel García Peris, direktoro de la Turisma Organizaĵo de Subirats, malmultvorte prezentis la agadon kaj la aliajn partoprenantojn. Li ankaŭ  substrekis la gravan turisman valoron de la muzeo en la vin-produkta regiono.
La iniacitinto de la jam tri-jara civitana grupo, Josep Tubau, raportis pri la interparoloj kun la institucioj rilate al la konstruado de publika biblioteko kaj emfazis la gravecon de specialigi ĝin en esperanto; en la sama maniero, ke ekzistas bibliotekoj, kiuj estas gvido-punktoj pri la plej diversaj temoj.
Joan Inglada substrekis la viglan staton de la internacia lingvo en Interreto per prezentado de kelkaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj ekzamenis la kolektojn de pluraj esperantistaj bibliotekoj en la tuta mondo. Li klarigis la aĉetadon de granda biblioteko de la hungara kolektanto Károly Fajszi (1911-2004) por loki ĝin en budapeŝta Landa Fremdlingva Biblioteko. Inglada ankaŭ substrekis la rilaton de kelkaj urboj kun la internacia lingvo —kiel tiu de Herzberg, oficiale nomita Esperanto-urbo— kaj  emfazis ke la altpenedesa urbeto Sant Pau d'Ordal estas ankaŭ mondkonata pro la ekzisto de la muzeo. Fine, Inglada sciigis la venontan eventojn de la Amikoj de la Esperanta Muzeo, kiuj okazos unufoje en monato. Detaloj pri la okazaĵoj sendube oni anoncos en la muzea retejo aŭ en la Facebook-a grupo de ŝatantoj de la Muzeo.
Rafael Hernández, posedanto kaj zorganto de la muzeo, iomete parolis pri la nuna stato de la katalogo. La nun malnova programaro estis foje laŭdita por la hungara revuo Eventoj (2-5-1996):

La baza kaj plej postula tasko estas, kompreneble, la komputila registrado de la ekzistantaj E-bibliotekoj. Pioniran rolon pri tiu enkomputiligo oni povas atribui al la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj la Hispana Esperanto-Muzeo en San Pablo de Ordal, kiuj ambaŭ nun disponas pri po preskaŭ dek mil libroj en komputila registriĝo.


La evento finiĝis kun penedesa ĉampano ĝentilaĵo de Rafael, tre agrabla homo kiun mi konis hieraŭ. Li pozis por mi antaŭ la enirejo de sia mirinda muzeo.

0 comentarios: