lunes, 14 de noviembre de 2011

Dotze mil títols a casa teva

¿Serem capaços de crear una «Biblioteca Nacional» de tot el món esperantista? Segurament contindria entre vint mil i cinquanta mil llibres: la més gran de les biblioteques esperantistes posseeix entre deu mil i vint mil elements, i sense un catàleg comú és impossible conèixer la grandària del fons comú a totes i el que són llibres únics.

Així s'expressava Martin Weichert al maig de l'any 1996 a la revista hongaresa Eventoj en un article titulat «Kvincent Esperanto-libroj en vian hejmon!» [Cinc-cent llibres en esperanto a casa teva] i en el qual ja explorava les possibilitats de crear catàlegs en línia per la seva consulta mitjançant Internet.
Al mateix article, l'autor destacava la feina feta pel fundador del museu, Lluís Hernández:
La tasca bàsica i més exigent és, per suposat, el registre informàtic de les biblioteques esperantistes que existeixen. Un paper pioner en aquest sentit es pot atribuir a la Biblioteca d'Esperanto Alemanya de Aalen i al Museu d'Esperanto Espanyol de Sant Pau d'Ordal, doncs ambdós disposen de gairebé deu mil llibres en registre informàtic.

L'article continuava fent referència a les grans biblioteques esperantistes que no comptaven amb catàleg informàtic: Biblioteca Hector Hodler de la UEA, Museu Internacional de l'Esperanto de Viena, Fundació Vanbiervliet de Kortrijk, la Biblioteca Butler de Londres (ara a Barlaston) o la CDELI de La Chaux de Fonds.
Fa quinze anys, Martin Weichert acabava la seva reflexió  amb una pregunta:
¿Els esperantistes estan preparats pel tercer mil·leni?

El projecte de crear un catàleg comú per tot l'esperantisme sembla més viu que mai gràcies a l'activitat de persones com Roland Rotsaert, creador del grup Bibliotekoj, o d'Ana Manero, que fa possible la consulta en línia del catàleg de la Hispana Esperanto Federacio.
L'entusiasme de Lluís Hernández (1917-2002) no tan sols va crear una gran biblioteca-museu, sinó que va deixar la seva empremta en la catalogació. Amb la moianenca Anna Maria Molera i l'hongarès Árpád Máthé va crear Rondo Takács, en homenatge a Jozefo Takács (1890-1944) que al 1934 ja va publicar un catàleg de les revistes editades en esperanto. La feina monumental de Rondo Takács va donar fruit amb la publicació l'any passat de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri esperanto dedicat «in memoriam» a Lluis Hernández Yzal.


Ara les antigues fitxes bibliogràfiques dels llibres del museu (gairebé 12.000 entrades), informatitzades als anys noranta amb el programa dBase, poden consultar-se a Internet mitjançant aquest catàleg.


domingo, 13 de noviembre de 2011

Retkatalogo de Muzeo de Esperanto de Subirats

Librarium
Antaŭ duonjaro, Michael Lennartz blogis pri sia "projekto Librarium". Librarium estas programo por retkatalogi bibliotekojn. Ĝi estas malfermitkoda programo elpensita de Michael, kiu uzas programlingvaĵon PHP kaj SQL-datumbazojn. Per Librarium, oni povas prilabori bibliotekan datumbazon kaj kunhavigi ĝin rete por ĝia konsultado (aŭ modifado). Mi tuj interesiĝis pri la programo kaj kontaktis kun Michael. Li sendis al mi la kodon kaj mi ekuzis ĝin por katalogi mian esperantan biblioteketon. La PHP-lingvaĵo bezonas PHP-servilon kaj por uzi ĝin ekster Interreto, oni devas estigi retservilon en propra komputilo. Mi tion faris en mia Macbook pere de senpaga programaron MAMP. La ilo de Michael estas tre kompleta kaj mi eĉ ĝin enhispanigis (ege facila laboro ĉar oni devas nur traduki etikedojn ene de teksta dosiero) kaj iomete ŝanĝis por mia uzado (kaj por plibonigi mian etan konadon pri PHP).
Do, mia malgranda esperanta libraro ne estas tiel interesa, sed mi tuj pensis pri la biblioteko de la Muzeo de Esperanto de Subirats. Mi jam konis, pere de Joan Inglada, la tre malnovan datumbazon de la muzeo en formato .dbf.



Open Biblio
Hispana Esperanto-Federacio antaŭ ne longe enretigis la katalogon de sia biblioteko Juan Régulo Pérez. Pri tiu laboro zorgas Ana Manero, kiu uzas esperantan tradukon de la programo OpenBiblio kaj bonege klarigas ĝian uzadon en tiu ĉi PDF-dosiero.
Do, Open Biblio estas ankaŭ malfermitkoda programo bazita sur PHP-lingvaĵo kaj SQL-datumbazoj. Ĝi estis kreita en 2002 sub GNU-GPL-permesilo kaj ĝi baziĝas en la formato MARC 21. Tiu formato MARC (MAchine Readable Cataloging) estis unue uzata de la usona Library of Congress dum la 1960-aj jaroj kaj nun estas la plej disvastigata normo por bibliotekoj.
Open Biblio permesas kontroli la pruntadon, katalogadon kaj administradon de la datumbazo kaj ĝia retkatalogo (OPAC: online public access database) ebligas konsulti la bibliotekajn rikordojn.



MES
Lluís Hernández (1917-2002), fondinto de la Hispana Esperanto Muzeo (nun Museu d'Esperanto de Subirats), prilaboris pere de la programo dBase III datumbazojn "libroj.dbf" kaj "revuoj.dbf" por registri sian kolekton. Datumbazo "libroj.dbf" enhavas 11.988 rikordojn. Tio ne signifas 11.988 malsamaj volumoj, ĉar, ekzemple, oni trovas en ĝi rikordon Hungara antologio kaj ankaŭ eron Mihaly Bábits: «Studo pri la hungara literaturo» aŭ Sándor Petőfi: «Fea sonĝo», enhavitaj en la unue menciita libro.

Por enretigi la muzean datumbazon, mi sekvis la jenajn paŝojn:
  • Malfermi dosieron "libroj.dbf" per pli nova programo. Mi uzis FileMaker.
  • Ĉapeligi literojn. Lluís Hernández uzis propran sistemon c!=ĉ; g!=ĝ H!=Ĥ, ktp.
  • Pretigi la structuron de la datumbazo en FileMaker por ke ĝi koincidis kun la SQL-datumbazoj de OpenBiblio.
  • Eksporti la datumojn kiel CSV-dosieron kaj enkodigitaj kiel UTF-8.
Jen ekzempla rikordo de "libroj.dbf" kaj enigado de ĝiaj datumoj en datumbazoj de OpenBiblio.


Provizore mi alŝutis la retkatalogon al senpaga servilo, jen ligilo por konsulti ĝin:
Retkatalogo MES

Pli gravaj projektoj
Ebligi la retkonsultadon de la muzean katalogon estas unua paŝo, sed indus aldoni la datumbazon al retserĉilo de katalunaj bibliotekoj. En Esperantujo, oni klopodas kunigi komunan katalogon de esperantaj bibliotekoj, kaj oni diskutas pri tio en tiu ĉi Google-grupo. Tiu ĉi onta retkatalogo permesus konsulti bibliotekajn datumbazojn kiel MES, HEF, Aalen, Aŭstra Nacia Biblioteko, ktp.

Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.

Mi dankegas al mia amiko Jaume B, kiu dum sennombraj horoj ebligis ĉi tiun foje ne tiel simplan procezon.

domingo, 30 de octubre de 2011

Esperantologio (tra densa mallumo)

esperantologio  ^Lingvistika studo de esperanto ☞ interlingvistiko (PIV, 2005)

Sed de kiam oni uzis tiun ĉi vorton? De kiam ekzistas esperantologio?
Nu, kial ne komencu per dana esperantisto Paul Neergaard (1907-1987), malgraŭ li ne ekuzis la terminon kaj esperantologio eble komencis antaŭ lia naskiĝo?


Neergaard estis nur dekokjara junulo, kiam li biciklis de Kopenhago ĝis Genevo por partopreni en la 17-a UK en la jaro 1925. Li doktoriĝis en agronomio kaj estas rigardata kiel «patro» de la sempatologio per sia duvoluma libro Seed Pathology (1977). Samtempe, li ankaŭ tre aktive partoprenis en la E-movado kaj en 1939 kunorganizis kun inter aliaj Paul Thorsen SAT-kongreson en Kopenhago. Jam de sia juneco, Neegaard interesiĝis pri esperanta gramatiko kaj en 1933 verkis Fremdvortoj en Esperanto. La 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko-n, nun rete legebla.

For de gramatikaj diskutoj, La vivo de la plantoj (1957) ekigis eldonserion pri popularscienco ĉe Stafeto. Ferenc Szilágyi recenzis ĝin por Norda Prismo:
Neergaard estas sistema pedagogo, sciencisto kaj mildstila poeto de la naturo, kaj tiu ĉi instrua libro tute ne similas al lernolibroj, male al fantaziriĉa prozo de poeto, kiu metas sin tute en sian verkon.

La faka vortprovizo pri botaniko, agrikulturo, hortikulturo kaj fitopatologio en PIV ankaŭ multe ŝuldas al la laborema Neergaard.

Sed kio pri esperantologio? En 1942, Paul Neergaard aperigis La Esperantologio kaj ties disciplinoj-n en la artikolaro Tra densa mallumo. Esperanto-eseoj pri movado kaj lingvo.
En tiu ĉi eseo, li pripensis la subdisciplinojn de esperantologio:

1. Fonetiko
2. Leksikologio
  a. Vortkunmeto
  b. Morfologio
  c. Vortenkonduko
    1) ĝeneralajvortoj
    2) Terminoj
    3) Proprajnomoj
  d. Vortregistrado
  e. Kvantavortaraanalizo
3. Etimologio
4. Sintakso
5. Semantiko
6. Stilistiko
7. Analizo de l’ evoluo filogeneza [kladogeneza]
8. Analizo de l’ evoluo ontogeneza
9. Kompara esperantologio
10. Pedagogio
11. Bibliografio

En 1949, Neegaard unuafoje eldonis fakan revuon Esperantologio. Ĝis 1961, aperis 6 kajeroj kun entute 424 paĝoj.
Sed, kiel dirite, li ne elpensis tiun terminon. Fakte, jam antaŭe ekzistis samtitola revuo en Japanio. Asocio Kawazaki-Okamoto aperigis 3 numerojn dum la jaroj 1930 kaj 1931.
Ankaŭ tri numerojn atingis la budapestan Esperantologiaj Kajeroj en 1976-1977.

Esperantologio - Esperanto Studies
De 1999, Christer Kiselman, sveda matematikisto kaj vicprezidanto de ISAE, ĉefredaktas novan revuon Esperantologio - Esperanto Studies (EES). En la unua kajero, li klarigis la objektivojn de la revuo kaj ĝia rilaton kun la projekto de Paul Neergaard.
Bonvenon al la unua kajero de nova revuo! Gi aperigos sciencnivelajn artikolojn pri ĉiuj aspektoj de la lingva, socia kaj psikologia fenomeno Esperanto. Ĝi havas dulingvan nomon por indiki ke ĝi enhavos artikolojn en Esperanto same kiel en naciaj lingvoj. Ĝi aperas ĝemele: kaj papere kaj rete. Tiel mi esperas maksimumigi la akireblon de la revuo.
La revuo iel estas daŭ̆rigo de iama revuo: Paul Neergaard eldonadis dum la jaroj 1949–1961 revuon kun la titolo Esperantologio.

Dekdu jarojn poste, ĉi lastan someron, aperis la kvina kajero de EES. Tralegante la kvin kajeroj oni povas ĝui artikolojn pri esperanta frazeologio, vortaroj, planlingvoj, influo de gepatra lingvo sur lernado de esperanto aŭ la variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof mem, sed ĉiam la eseoj en esperanto, la angla, la germana aŭ la franca estas sciencnivelaj kaj altkvalitaj.
En la unua kajero, oni trovas du artikolojn de Marjorie Boulton kaj Carl Støp Bowitz pri Paul Neergaard kaj ankaŭ eseon de la dana esperantisto, kiu «inspiris» la nunan Esperantologio.
Do, se ne estis Neergaard la unua uzanto de la vorto esperantologio, kiu ĝin ekuzis? Laŭ klarigo de la ĉefredaktoro Christer Kiselman en la unua Notico de la Redaktoro,
Kion do signifas la termino esperantologio? Enkondukis ĝin Eugen Wüster. Li faris tion en artikolo aperinta en 1921 en la gazeto Esperanto Triumfonta (poste Heroldo de Esperanto). En la revuo Esperantologio li rakontas la historion de la termino, same kiel tiun de interlingvistiko (Wüster 1955). Por Wüster esperantologio signifas tiun branĉon «de la “sinteza lingvistiko”, kiu estas aplikata al la jam multe uzata sistemo Esperanto». Kaj per sinteza lingvistiko li komprenis «tiun relative novan branĉon de la lingvistiko, kiu ne nur konstatas, sed kiu konscie influas (gvidas) la evoluon de lingvo» – nuntempe oni dirus lingvoplanado. Sed li citas ankaŭ diverĝajn opiniojn, i.a. tiun de W. J. A. Manders, laŭ kiu esperantologio «estas scienco konstata kaj priskriba» (Wüster 1955:211). La nomo de la nuna revuo estu komprenata en tiu senco de Manders.

Tamen en la Salutvortoj de la Redaktoro de la kvara kajero, Kiselman sinkorektas. Ŝajnas, ke samkiel ekzistas japana revuo Esperantologio frue ol samtitola dana revuo de Neergaard, ankaŭ en Japanio oni uzis la terminon esperantologio dek jarojn pli frue ol Eugen Wüster:
En la unua kajero de Esperantologio / Esperanto Studies mi citis artikolon de Eugen Wüster el 1955, laŭ̆ kiu la unuan fojon uzis li la terminon esperantologio (en 1921). Detlev Blanke atentigas ke jam dek jarojn pli frue, en 1911, Ossaka Kenji (1888-1969) publikigis artikolon kun la titolo «Esperantologio» en la revuo Orienta Stelo, organo de Jokosuka Esperantista Societo (citite laŭ Kawaski 1978). Vidu Blanke (2006:167).

Pri kiu publikaĵo meritas la nomon de unua esperantologia fakrevuo, ankaŭ pripensadis germana esperantisto Bernhard Pabst en «Lingva Kritiko (1932-1935): La unua esperantologia periodaĵo», EES 3 (2005), 55-68.
Apud esperantologio, oni povas legi interesegajn «zamenhofologiajn» eseojn, kiel «Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj la Zamenhof-falsaĵaro» de Árpád Rátkai, kiun mi jam iam citis.

Esperantologio - Esperanto Studies estas eldonita kaj en senpaga elektronika versio per la Upsala Universitato kaj papere de Kava Pech (la du unuaj kajeroj papereldonis Bambu, Varna). Pere de tiu ĉi kvina kajero, EES atingis 464 paĝoj entute, do, pli ol la antaŭa Esperantologio.
Jen la kajeroj ĝis nun publikigitaj kaj ligiloj por elŝuti ilin kiel PDF-dosierojn.


Kajero 1 (1999)
Marjorie Boulton: Paul Neergaard 1907–1987
Carl Støp-Bowitz: Paul Neergaard kaj la problemoj de la scienca lingvaĵo
Paul Neergaard: La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Eseo por instigi al diskutado
Geraldo Mattos: Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto
Detlev Blanke: Germana societo Gesellschaft für Interlinguistik
Sabine Fiedler: Pri Esperanto-frazeologio
Marc van Oostendorp: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology

Kajero 2 (2001)
Heidi Goes: La Esperanto-movado en Tanzanio kaj Togolando
David Pardue: Uma só língua, uma só bandeira, um só pastor: Spiritism and Esperanto in Brazil
Walter Żelazny: Les idées sociales et religieuses suscitées par le phénomène des langues dites artificielles (aspect interlinguistique et social)
Liu Haitao: Gramatiko naskiĝas el tekstaro. Recenzo de verko de Christopher Gledhill
Ebbe Vilborg: Aperis ampleksa vortaro esperanta-germana. Recenzo de vortaro de Erich-Dieter Krause
Liu Haitao: Creoles or planned languages: which have the simpler grammar? Review of the doctoral dissertation of Anett Heil
Till Dahlenburg: Phraseologie unter der Lupe. Besprechung der Habilitationsschrift von Sabine Fiedler

Kajero 3 (2005)
Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti: Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto: psikolingvistika esploro
Renato Corsetti: En Germanujo pli ol aliloke: esperantologia agado
Marcus Sikosek: Dokumentezum ,,Weltspracheverein Nürnberg
Bernhard Pabst: Lingva Kritiko (1932 1935): La unua esperantologia periodaĵo

Kajero 4 (2009)
Bertilo Wennergren: Bazformoj de radikoj en vortaroj
Gonçalo Neves: Recenzo pri Universalaj Lingvoj en Svislando de Andreas Kü̈nzli
Christian U. Krägeloh: Lingva fono kaj uzado de frazstrukturoj en skribita esperanto
Natalia Dankova: Temporality in spoken Esperanto .
Árpád Rátkai: Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj la Zamenhof-falsaĵaro
Petr Chrdle: Historio kaj planoj de nova Esperanto-Muzeo en Svitavy

Kajero 5 (2011)
Kadoja Hidenori: La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo
Leif Nordenstorm: Recenzo pri nova germanlingva biografio de Zamenhof verkita de Andreas Künzli
Vilmos Benczik: La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj
Humphrey Tonkin: Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto
Spomenka Štimec: Unu hindunia infanlibro en Eŭ̆ropo, tri eŭ̆ropaj infanlibroj en Hinda Unio
Christer Kiselman: Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof

Pri Paul Neergaard,  vidu ankaŭ la konferencon de Christer Kiselman dum la 96-a UK en Kopenhago.

viernes, 22 de julio de 2011

Mia tajloro estas riĉa


Hodiaŭ vizitis min longtempa amiko, kiu donacis al mi du esperantajn lernolibrojn el la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiujn li mem ricevis de forpasinta onklo.
La unua estas tiu de Assimil, eldonejo kiu aperigis la plej konatan librojn por memlerni lingvojn sans peine (sen peno).
Bretonano Alphonse Chérel (naskiĝinto en Rennes en 1892) laboris kiel instruisto en antaŭrevolucia Rusio. Tie li lernis la rusan kaj samkiel memlernis ankaŭ la anglan kaj la germanan.
Ree en Francio, li pretigis ŝirfolian kalendaron por instrui la anglan per humuraj desegnoj kaj mallongaj lecionoj (po unu leciono por folio de la kalendaro).


Tio estis la semo por lia unua Assimil-metoda libro, kiun li aperigis en 1929: L'anglais sans peine. Inter la unuaj frazoj de la libro oni legis tie la nun vaste konata: «My taylor is rich (but my English is poor)». Malgraŭ la multaj parodioj de tiu ĉi frazo, la libro atingis sukceson kaj, post nelonge, Chérel eldonis similajn erojn por lerni la italan, la hispanan aŭ la germanan.
Al Alphonse sekvis lia filo Jean-Louis kaj nun la nepo de la fondinto, Yannick, estris eldonejon kiu hodiaŭ oferas pli ol cent lernolibrojn pri lingvoj kiel la angla aŭ la germana, sed ankaŭ kiel la jida, la bretona aŭ la maoria (kaj nun ne nur la franca sed ankaŭ dekduo de aliaj lingvoj rolas kiel bazlingvoj)
Iu ajn metodo Assimil enhavas pli malpli 100 lekcionojn en du etapoj: la pasiva kaj la aktiva fazo.
Mi jam posedis kelkajn Assimil-librojn, kiujn mi uzis por iom ekscii pri lingvoj kiel la hebrea, la pola aŭ la nederlanda (tiun ĉi lastan libron mi aĉetis antaŭ du semajnoj en Bruzelo), kaj sendube ili helpas por atingi tion, ke Delfí Dalmau (1891-1965) nomis pasivan poliglotismon.


Nu, tiun ĉi esperantan lernolibron aŭtoris en la jaro 1973 franca esperantisto Jean Thierry (1924-1995),  kaj li evitas uzi tro gramatikan vidpunkton, malkiel frutempaj lernolibroj.



«Dum vi aŭskultas al la radio, manikuru la manojn»


La dua libro al mi donacita de mia amiko estas Teach yourself esperanto. Ĝi estas alia metodo por memlerni eldonita kelkaj dekjaroj antaŭ la aperigo de Lernu! Tiu ĉi estas la dua eldono (1968), sed John Cresswell kaj John Hartley aŭtoris ĝin en 1957. Post la unua pli gramatika parto, interesaj eroj de la libro estas lecionoj, kie esperanto rolas en, ekzemple, veterprognoza paĝo de ĵurnalo, flankokupoj (bird-fotografado) aŭ en reklamoj.


Por modernigi vian hejmon, elektrigu ĝin! Preskaŭ ĉiu hejmo nun havas elektran gladilon, fajron aŭ boligilon. Sed nur kiam vi ekhavos lavmaŝinon, glaciŝrankon, kuirilon, suĉilon, kc, –nur tiam vi plen ĝuos la avantaĝojn de elektro, la mirakla servanto.


Ne mankas konsiloj por esti bela (nur por virinoj kaj antaŭ la tutmonda disvastigo de aerobiko per Jane Fonda). Kaj, kompreneble, virinoj ne nur devis gimnastike sin ekzerci, sed ankaŭ:

Konsiletoj en la hejmo
N-o 323 – Por ŝpari tempon: dum vi aŭskultas al la radio, manikuru la manojn. Dum vi rigardas la televidon, brosu viajn harojn.
N-o 324 – Por forpreni inkon de la tapiŝo: uzu varman lakton. Oni devas tuj versi la lakton sur la inkmakulon, kaj lavi per pura tolo.

jueves, 14 de abril de 2011

Lasta adiaŭo al L. L. Zamenhof (1917)


Lazaro Ludoviko Zamenhof forpasis la 14-an de aprilo 1917, antaŭ ĵus 94 jaroj. Lundon la 16-an de aprilo, funebra procesio forlasis la varsovia domo de la «iniciatoro» de la internacia lingvo kaj la ĉerko estis elportata ĝis la tombejo.
Dum la ceremonio, Antoni Grabowski, la homo kiu tridek jaroj antaŭe unue dialogis buŝe en esperanto kun Zamenhof, adiaŭis la Majstron:


Funebraj aŭskultantoj, karaj samideanoj!
Granda doloro trapenetras niajn korojn; ni staras ĉe la ĉerko de nia kara Majstro. Foriris en la regnon de l’ eterneco geniulo, kies venon sur la teron atendis jarcentoj, kiu estis kvazaŭ elektita de l’ Providenco, ke li fine solvu la gravan problemon de lingvo internacia, pri kiu antaŭ li multe da pensuloj revis kaj vane laboris.
Sed, parolante al vi, karaj samideanoj, ĉu mi bezonas prezenti la grandajn meritojn de l’ mortinto rilate al la homaro kaj la patrujo?
Ĉu mi bezonas rakonti al vi, kiel nia Majstro, ekaminte sian ideon en la infaneco, restis al ĝi fidela ĝis sia lasta spiro? Vi ja scias, kiom pezajn oferojn li faris por la efektivigo al sia verko:

La junecon li ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta,

kiel li mem konfesas en sia unua kanto. Vi scias, kiel nia Majstro longe vivis en mizero, metante ĉiujn siajn moralajn kaj materialajn rimedojn sur tiun altaron. Nur malrapide maturiĝis la fruktoj de lia penado. Fine li fariĝis fama en la mondo, centoj da miloj elparolis lian nomon kun plej grandaj amo, respekto kaj admiro; d-ro Zamenhof kvazaŭ reĝo estis adorata de sia interspirita regno; sed malgraŭ ĉiuj honoroj li ĉiam restis same modesta.
Sed mi ne bezonas pentri al vi la larme puran karakteron de nia Majstro, vi konas ĝin, same, kiel la grandecon de lia tuthomara verko, same, kiel ĉiun pli gravan momenton el lia vivo. Unu tia momento vive al mi prezentiĝas en la nuna funebra horo: Kun kortuŝo mi rememorigas al mi, kiel, antaŭ tridek jaroj, mi la unuan fojon salutis nian Majstron en la lingvo internacia: tiam okazis la unua interparolo Esperanta. Ĉu tiam mi povis antaŭsenti, ke mi staros ĉe via ĉerko, por diri al vi, kara amiko, la lastan: adiaŭ! en Esperanto! Adiaŭ! Kaj ĝis revido en pli bona mondo sen doloroj kaj suferoj! Sed ne! vi ne foriras, vi vivas kaj vivos eterne en la mondo, kiam ni, viaj fidelaj lernintoj, jam longe estos foririntaj; vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, ĉiam pli granda, ĉiam pli adorata bonfaranto de l’ homaro. Vi eniris en la panteonon de l’ senmortaj geniuloj. Tio estu konsolo ankaŭ por vi, funebranta, grandanima lia vivkunulino, kiu lin tutkomprenis kaj ĉiam kuraĝigis dum la malfacilaj momentoj de lia vivo.

Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendis branĉojn ĉirkaŭ tero.
En niaj koroj, granda homo,
Jam staras viaj monumentoj,
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!

Post la penadoj de la vivo ripozu kviete, la tero estu por vi malpeza!



Fonto: A. Oberrotman kaj T. Jung (eld.): La lastaj tagoj de L. L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio, Kolonjo-Horrem (Germanio), eldonejo de Esperanto Triumfonta, 1921. Rete legebla ĉi tie.

martes, 15 de marzo de 2011

Solidareco kun Japanio



Terura tertremo batis vendrede nordorientan regionon de Japanio, ĉefe la gubernion de Mijagi. La sekva cunamo okazigis milojn da viktimoj.
Japanaj esperantistoj komentas en Tujtero (listo) siajn nunajn travivaĵojn post la katastrofo kaj la danĝeran situacion en la nuklea centralo de Fukuŝima.

Blogeroj pri la japana katastrofo:
Libera Folio: Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo
Bagateloj: Helpi al Japanio
Hori Yasuo: Taglibro dum la japanaj katastrofoj
Becĵo: Pri tertremo kaj cunamo en Japanio

Ĝisdatigitaj informoj en Tujtero pri la situacio en Fukuŝima:
@vastalto (japana esperantisto)

domingo, 13 de marzo de 2011

Virino kaj esperanto


Maldekstre dekstren ĉe la tablo: Montserrat Piñeiro, Gisela Alcón, Gemma Armadans, Teresa Massana, Montserrat Parera kaj Montserrat Franquesa
 (Fotis: Sebastià Ribes)

Malgraŭ malbona vetero —kiu fakte neebligis la partoprenon de Anna Molera–, hieraŭ oni ĝuis interesan rondan tablon pri virino kaj esperanto. La eventon aranĝis Muzeo de Esperanto de Subirats okaze de la Internacia Virina Tago, kiu ĵus centjariĝis.
Montse Piñeiro, gvidantino de la muzeo, kvazaŭ profesiistino debatestris la rondan tablon. Finfine, hieraŭ partoprenis Gisela Alcón, Gemma Armadans, Teresa Massana, Montserrat Parera kaj Montserrat Franquesa.

Gisela Alcón rakontis pri Maria Julivert, esperantistino de El Vendrell. Julivert, kursgvidantino kaj tradukistino, partoprenis en la esperanto-grupo Frateco dum la 1920-aj jaroj. Alcón substrekis la rolon de esperanto, kiel enirilo al la kulturo por tiamaj virinoj.

La unua kontakto de Gemma Armadans kun esperanto estis tra lia patro, malgraŭ li ne instruis ŝin pri la lingvo. Ne instrui la proprajn gefilojn estis kaj estas kutima afero inter la esperantistaro. Ĉeestanta denaskulo proponis alian vidpunkton, kaj parolis pri sia travivo kun esperanto kiel gepatra lingvo.

Teresa Massana aludis al la malsameco inter paroli esperanton kaj esti esperantisto. Teresa, vidvino de la fondinto de la muzeo Luis Hernández, priskribis ŝin kiel eternan E-komencanton. Ŝi  memoris, ke esperanto ebligis la unuan eliron eksterlande al la geedzoj, kiam ŝi kaj Luis vojaĝis Hungarujen por viziti Árpád Máthé. Antaŭ la evento, mi povis foliumi la imponan verkon de Arpad Mathé, Anna Molera kaj Luis Hernández.

La unua volumo enhavas pli ol mil paĝojn. Ĝis nun aperis du el la kvar volumoj. 

Teresa, ĉiam ĉarma kaj vigla virino, donacis al mi praverkon de Rondo Takács.


Montserrat Parera, ankaŭ difinis sin kiel edzinon de esperantisto. Ŝi memoris pri leteramikoj. Eble la nunaj sociaj retoj (Facebook, Ipernity, Twitter) anstataŭis leterojn, kiel ilon por rilatoj inter tutmondaj esperantistoj.

Montserrat Franquesa, filino de esperantisto kiel Gemma Armadans, ekinteresiĝis pri la lingvo dum sia adolesko. Ŝi parolis pri la transdono de la lingvo al gefiloj. Ofte geknaboj ne ŝatas kursojn, sed ili malkovras esperanton kiel perfektan ilon por amikigi dum la kongresetoj kaj poste pere de sociaj retoj. Montserrat, kiu regas kelkajn lingvojn, ankaŭ substrekis la propedeŭtikan valoron de esperanto.

Statistiko pri la procento de virinoj en la kataluna esperanto-movado ekis debaton pri kialoj de la seksa malekvilibro. Tiurilate, Gisela Alcón komparis du fotojn de la esperanta grupo Frateco. Virinoj, kiuj aperis en la unua, ne vidiĝas en la dua, post kelkaj jaroj. Viroj daŭras en la movado. La edzina kaj patrina rolo estas la evidenta kialo. Joan Inglada priskribis la esperantan socion, kiel mikrokosmoson de nia socio. Do, la ne tre granda partopreno de virinoj en esperantaj grupoj eĥas la ne tre grandan partoprenon de virinoj en la asocia mondo. Li ankaŭ substrekis la malfacilecon, kiun devas konfronti elstaraj esperantistinoj, ekzemple la fratinoj Rosell el Vilanova.

Ankaŭ Montse Piñeiro memoris Eulàlia-n Rosell-n (1879-1953) kaj finigis la eventon pere de ŝia esprimo, devizo de Kataluna Esperanto Federacio: «Maro estas gutaro.»
La evento finiĝis en ĉarma etoso per konversaciaj rondetoj, kie ne mankis penedesa ĉampano.