viernes, 18 de febrero de 2011

Nova tiparo Zamenhof


Usona tipdesegnisto Jason Castle ĵus aperigis novan tiparon Zamenhof, honore al la patro de esperanto. La tiparo enhavas kvar stiloj (inline, plain, inverse, outline) kaj laŭ ĝia aŭtoro estas inspirita de literoj en rusaj konstruktivismaj afiŝoj. Zamenhof permesas skribi per latina alfabeto, literoj grekaj (ne videblaj pere de la ilo ĉe la retpaĝaro MyFonts) kaj cirilaj


kaj, kompreneble, oni povas ankaŭ uzi ĉapelitajn literojn (kun iomete tro minimumismaj ĉapeloj, miaopinie)



La tiparo, kiu nur enhavas ĉefliterojn, ĉar ĝi estas pripensita ĉefe por afiŝoj kaj titoloj, estas jam aĉetebla pere de MyFonts, sed jen kion diris la aŭtoro en Tujtero:


@typedesigner ★ Mia nova tipara familio "Zamenhof" nun disponeblas ĉe MyFonts: http://bit.ly/g75lBM Sed, atendu ĝis la speciala oferto. #font #typography

5 comentarios:

Unknown dijo...

belega kaj originala tiparo... tamen kiu paĝos 99 dolaroj?
Ne averaĝa esperantisto kiel mi!

Same mi deziras ke vi havu sukceson!

Ro

desespero dijo...

Dankon pro via komento, DENASK-L. Mi ne estas la tipdesegnisto kaj vere mi ne scias ĉu la prezo estas granda aŭ ne por profesiaj desegnistoj. Tamen, mi ŝatas la tiparon kaj gratulas al Jason Castle por nomi ĝin Zamenhof.

Jason Castle dijo...

Jes, DENASK-L, mi ja komprenas. Sed, ĉiu el la kvar tiparoj estus nomata "Pro" laŭ multaj aliaj tipdesegnistoj, tio estas, ĉiu tiparo enhavas pli multe da signoj ol la kutima tiparo. Ekzemple, la tiparoj subtenas ne nur preskaŭ ĉiujn eŭropajn lingvojn, sed ankaŭ la modernan grekan, la cirilajn lingvojn, kaj kompreneble, Esperanton. Kutime, mia prezo por tia tiparo estas 59 usonaj dolaroj; iuj aliaj tipdesegnistoj havas pli altan prezon por tia tiparo. Ĉiukaze, mi ĵus preparis specialan oferton de nur 9 usonaj dolaroj; stulte malgranda prezo! Tiu oferto espereble videblos post kelkaj horoj ĉe MyFonts: http://new.myfonts.com/fonts/castletype/zamenhof/

Unknown dijo...

Mi pardonpetas; mi ne bone klarigis pri la prezo de la tipara familio «Zamenhof». La retpaĝo ĉe MyFonts eble konfuzas; ŝajnas ke la prezo por ĉiu stilo estas 99 USD. Sed, fakte, tiu prezo estas por la tuta familio de kvar stiloj. (Tio estas, po prokzimume 25 USD por ĉiu stilo.) Do, pro tio, mi diras ke la speciala oferto — kiu ĵus nun haveblas — estas stulte malmultekosta, ĉar ĝi estas nur 9 USD por la kvar stiloj. Mi scias ke multaj el ni esperantistoj ne povas pagi multon por tiparoj, kaj mi ja volus ke ĉiu havu ĉi tiun tiparan familion, se oni deziras ĝin. (La 4 stiloj funkcias kune, do ne haveblas unuope.)

Ankaŭ, mi forgesis komenti ke la grekaj literoj de Zamenhof videblas ĉe: http://bit.ly/h8yP8V

desespero dijo...

Dankon pro la klarigoj, Jason. Mi ne povis rezisti al la oferto.