jueves, 24 de febrero de 2011

La plej ŝika tosto por esperanto


Louis de Beaufront (1855-1935), la unua franco kiu parolis esperanton, estis la plej elstara aktivulo de la internacia lingvo dum la unuaj jaroj, kaj poste dum la nomata franca periodo. En 1892 li loĝis en la franca regiono de Ĉampanjo-Ardenoj. Tie li esperantistigis la grafon Chandon de Briailles, «ĉefo de la domo Moët et Chandon, la plej antikva kaj potenca por la vino ĉampana»:
De sinjoro L. de Beaufront ni sciiĝas, ke al nia lingvo aliĝis la grafo Chandon de Briailles, ĉefo de la domo Moët et Chandon, la plej antikva kaj potenca por la vino ĉampana. Tuj post la ricevo de la lernilo por Francoj la grafo skribis al s-ro de Beaufront amindan leteron en Esperanto. La aliĝo de tiu sinjoro estas tiom pli rimarkinda, ke li havas havas jam la aĝon de 70 jaroj. La tuta domo estas tre favora al ni, kaj s-ro de Beaufront diras, ke ĝi nur atendas kelkajn mendojn faritajn en Esperanto, por enkonduki ĉe si la komercan korespondadon en nia lingvo.
Esperantisto, n-ro 9 (septembro 1892), p. 131

En la sekva numero de Esperantisto jam aperis en la adresaro la grafo Paul Chandon de Briailles (1821-1895) kaj lia filo Gaston (1852-1914)
1910. Chandon de Briailles, Gaston. Epernay. Marne. Francujo. [L. de Beaufront.]
1911. Chandon de Briailles, P., grafo. 11 Strato de Komerco. Epernay. Marne. Francujo. [L. de Beaufront.]
Esperantisto, n-ro 10 (oktobro 1892), p. 159

En la dekunua numero de tiu jaro, oni legas la nomojn de du el la ses gefiloj de Paul Chandon de Briailles inter la abonantoj de la revuo .

IV, Francoj
Epernay: de Beaufront, L. (2 ekzempl.)
Chandon de Briailles, Gaston
Chandon de Briailles, Jean-Remi
Gallice, Henry, s-ino
Esperantisto, n-ro 11 (novembro 1892), p. 162 

Kiam Louis de Beaufront aperigis Dictionnaire Esperanto-Français-on en 1902, li dediĉis ĝin al la grafo Jean-Remi Chandon de Briailles, «unu el la unuaj kaj el la plej bonaj amikoj de esperanto» (4a eldono, 1904).


Fontoj:
Esperantisto, 9/1892; 10/1892; 11/1892
Por la antaŭnomoj kaj la jaroj de naskiĝo kaj morto, Geneanet.org

2 comentarios:

ĵeromo dijo...

jes, tiuepoke oni blinde fidis al la lingvo internacia, kiel hodiaŭ oni blinde malfidas al ĝi.

estus interese por la sekvo de la historia anekdoto ekscii, ĉu la esperanta muzeo en gray aŭ la firmao moet kaj chandon havas arkivojn, kiuj montras pluan implikiĝon, ekzemple esperantajn reklamojn por la vinoj de la firmao.

desespero dijo...

Jes, ĵeromo, vi pravas. Mi blogos duan parton, kiam (kaj se) mi scios plu pri la rilatoj inter la grafoj Chandon kaj esperanto.
Mi ne konis viajn blogojn. Ili estas bonegaj, gratulon.