lunes, 6 de mayo de 2013

Galopu jam!

La 72-a Hispana Esperanto-Kongreso sukcese disvolviĝis ĉi-lastan semajnfinon en Zaragozo. Raportoj pri la aktivecoj sendube baldaŭ aperos aliloke. Eĉ regionaj kaj naciaj televidoj raportis pri ĝi (aŭ ĝenerale pri esperanto okaze de la kongreso). La moto ĉi-jare estis «Lingvo kaj sento», kaj la kaloĉajan poezion prezentis Antonio Valén al la kongresanaro.

Sed ne nur pri historiaj ĉefverkistoj oni prelegis en Zaragozo. Jorge Camacho pikpik-legis tra sia nova poemaro kaj pensigis nin pri esperanto kiel vidpunkto aŭ pri la «zombia lingvo» (nokte, JoMo delevis la ganton kaj la zombia lingvo ankaŭ rokanrole rolis en la koncerto de la tuluzano). En la profundo sendube baldaŭ eniros mian E-bretaron.


Tamen, ĉi-foje mi ne volas raporti pri la kongreso, sed nur gustumigi veran tradukjuvelon. Miguel Fernández rakontis pri onta verko Poezio, armilo ŝargita per futuro. Li dankis la emon de aŭtoroj kaj heredantoj, kiuj bonavole rezignis iliajn traduk-rajtojn por ebligi la esperantigo de la poeziaĵoj, kaj laŭtlegis (eĉ kantis) kelkajn juveletojn. La poemaro, prezentota de Miguel dum venonta SAT-kongreso en Madrido, enhavos 182 poemojn* el Blas de Otero, Miguel Hernández, Gabriel Celaya, Marcos Ana, García Lorca kaj ĝis 35 «engaĝiĝintaj, kontestemaj, kaj socirevoluciaj» aŭtoroj.

Jen, kun la afabla permeso de la tradukinto, la elhispanigo de «A galopar» de Rafael Alberti.

Galope
La tero, la tero, la tero hispana,
la vastaj, solecaj, dezertaj platgrundoj.
Galopu, ĉeval' blanka-krura,
popolo-rajdanto
al Suno kaj Luno.

Galopu jam, 
galopu jam,
ĝis ili putros en la mar'! 

Kiel koro sonas, resonas, resonas
la tero hispana ĉe l' hufuma kvaro.
Galopu, popolo-rajdanto,
ĉeval' blanka-krura,
ĉevalo el ŝaŭmo.

Galopu jam, 
galopu jam,
ĝis ili putros en la mar'!

Neniu, neniu, jen frontas neniu:
mort' estas neniu, se sur via selo.
Galopu, ĉeval' blanka-krura,
popolo-rajdanto,
ĉar vias la tero.

Galopu jam,
galopu jam,
ĝis ili putros en la mar'!


NOTO
* 5 poemojn el la antologio tradukis Jorge Camacho, 7 Fernando de Diego kaj la ceterajn 170 Miguel Fernández.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

Bonŝance ke vi sukcesis kapti la tekston el Miguel.

Bonega anticipo!

Manolo

desespero dijo...

Dankon, Manolo.
Mi petis la tekston al Miguel kaj li afable donis al mi liajn printitajn paperojn kaj sian permeson por reprodukti la poemon en mia blogo.