viernes, 17 de diciembre de 2010

#esperanto TT en Esperantujo

Pasintjare, okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, esperantistaj interretanoj amase skribis al Google por peti la inkludon de doodle honore al la kreinto de la internacia lingvo.



La flirtanta flago en la plej mondkonata serĉilo okazigis plurnomajn vizitojn al esperantaj retejoj kaj eĉ la ekkonado de la lingvo inter multaj retanoj.

Ĉi-jare, brazila esperantistino Renata Ventura @esperantrix instigis agadon en Tujtero por aperigi la etikedon (hashtag) #esperanto inter la pintaj aŭ tendencaj temoj (trending topics).
Miaopinie, la afero estis iomete utopia, ĉar TT ne nur bezonas amason da peperoj, sed ankaŭ amason da pepantoj. Uzi peprobotojn aŭ sencele spami ne ŝajnis al mi bona strategio. Aliflanke la TT-funkciado ne estas tro klara, malgraŭ la intencoj de Tujtero por klarigi kial #wikileaks ne estis tutmonda pinta temo.

Tamen, la agado oferis profitojn por la movado: unue, multaj esperantistoj ekkonis tiun ilon (Tujtero) dum la lastaj tagoj.

Jen komentita kronologio de mia eta kontribuo al la Tujtera agado:

La antaŭZamtago mi repepas laŭdindan projekton de rusa samideano
  • RT @oramezo: Morgaŭ mi planas tviti plenan gramatikon de #esperanto en la rusa (en mia alia konto @dmych). En ~30 tvitoj. :)
    Tue Dec 14 14:16:47 +0000 2010
sed, fakte, la Zamenhofa Tago jam ekis en Esperantujo
  • La Zamenhofa tago jam mateniĝis al la Oriento. Saluton al aŭstraliaj samideanoj #esperanto
    Tue Dec 14 20:42:20 +0000 2010
mi pepas kelkajn faktojn pri Esperanto en Aŭstralio kaj hispana samideano repepas min kaj gratulas al ĉiuj azianoj
  • Laŭ la libro de Ray Ross "Esperanto en Aŭstralio", oni konis tie la internacia lingvo ekde 1905 #esperanto
    Tue Dec 14 20:44:49 +0000 2010
  • Z-tago en Aŭstralio: la Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997 #esperanto
    Tue Dec 14 20:45:43 +0000 2010
ve!, mi pepas angle
  • free user friendly software/language 4 social networks, http://bit.ly/fGnGCf #esperanto
    Tue Dec 14 22:12:28 +0000 2010
mi pepas pri kelkaj nekontesteblaj virtoj de la tujtera agado
  • Z-tago 2010: tago de ektujtado por multaj geamikoj en Esperantujo #esperanto
    Tue Dec 14 22:15:30 +0000 2010
  • Mi ne estas finvenkisto pri TT, sed estos amuza tujtera #esperanto tago por ni ĉiuj
    Tue Dec 14 22:18:06 +0000 2010
ligas al kelkaj retejoj, memoras la pasintjara google-doodle kaj anoncas prezentadon de libro
  • Ĉu vi scias kiom da Zamenhof-stratojn ni havas tra la mondo?, http://bit.ly/h9JH2L #esperanto
    Tue Dec 14 22:20:57 +0000 2010
  • ¿Recuerdas el Google-Doodle del año pasado? / Ĉu vi memoras pasintjaran Google-Doodle-n?, http://bit.ly/fbgGcm
    Tue Dec 14 22:25:03 +0000 2010
  • La plej granda bildoarkivo pri #esperanto http://bit.ly/eyVbmR @bernadox
    Tue Dec 14 22:28:18 +0000 2010
  • Morgaŭ ĉe la Kataluna Historio-Muzeo, demà al museu d'Història de Catalunya, http://bit.ly/e5IwON, #esperanto
    Tue Dec 14 22:34:42 +0000 2010
denove memoras la projekton de @oramezo kaj mi mem deziras feliĉan Z-tagon pere de fotokolaĝo
  • @oramezo #esperanto ты говоришь по-русски и хочешь говорит по-эсперанто? читай завтра @dmych
    Tue Dec 14 22:45:51 +0000 2010
  • Feliĉan Z-tagon deziras al vi Esperantaj Bitoj, http://bit.ly/gtUVRH #esperanto
    Tue Dec 14 23:17:26 +0000 2010
mi ankoraŭ pepas pri edukado.net kaj enlitiĝis. Morĝau estos la Zamenhofa tago en mia lando.
Mi vekiĝas; sur la strato frostas
  • Iomete malvarmas en Barcelono en la Z-tago @http://bit.ly/eHw0qG sed malbona #vetero ne estas bariero por #esperanto
    Wed Dec 15 07:08:07 +0000 2010
io en la tago memorigas al mi la etoson de kataluna festo
  • Hodiaŭ mi malfrue leviĝis. Ĵus matenmanĝis. Mi prenis la tagon kiel vintra #esperanto Sant Jordi http://bit.ly/elCLFh
    Wed Dec 15 07:14:52 +0000 2010
mi pepas kaj repepas 
  • Hodiaŭ estas 8 de tevet laŭ hebrea kalendaro, kiel memoras amiko tradukisto, http://bit.ly/dLTAyM Z naskiĝis la 19-a kislev 5620 #esperanto
    Wed Dec 15 07:33:16 +0000 2010
  • RT @dmych: Сегодня день языка #Esperanto - языка международного, межнационального общения.
    Wed Dec 15 07:33:39 +0000 2010
  • Bonan Z-tagon, Toño RT @tonyodb: 15 de diciembre, Día del #Esperanto. Ver en la portada de esperanto.es http://bit.ly/evmESZ
    Wed Dec 15 07:35:23 +0000 2010
  • Feliĉan Z-tagon al germanaj geamikoj RT @bernadox: Allen einen wunderschönen 15. Dezember, Festtag des #Esperanto.
    Wed Dec 15 07:36:53 +0000 2010
  • Hoy es el día de Zamenhof, iniciador del esperanto, ¿quieres aprender esperanto? Ĉu vi volas lerni esperanton?, http://bit.ly/gMDnNr
    Wed Dec 15 07:57:46 +0000 2010
la funkciado de pintaj temoj en Tujtero estas mistero, sed ĉu vere gravas?
  • Ni #wikileaks ni #Assange ni #esperanto en España el TT sigue siendo #ojete, "saĝa kapo duonvorton komprenas"
    Wed Dec 15 08:09:06 +0000 2010
mi ligas al Proverbaro Esperanta
  • "De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento" ne tro tujtema proverbo de Proverbaro Esperanta, http://bit.ly/i5ovO9 #esperanto
    Wed Dec 15 08:15:24 +0000 2010
  • Zamenhof aranĝis kaj plenumis la plurlingvan proverbaron de sia patro Marko (Mordeĥaj), http://bit.ly/i5ovO9
    Wed Dec 15 08:29:48 +0000 2010
kaj laŭigas al ideoj de aliaj
Kie estas la centro de Esperantujo pri kiu parolis Zamenhof en 1909 en mia urbo?
  • "la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo" (daŭrigota)
    Wed Dec 15 11:14:57 +0000 2010
  • (daŭrigas) tion diris Zamenhof dum la malfermo de la 5-a UK en Barcelono. Ĉu li parolis pri Tŭjtero? #esperanto
    Wed Dec 15 11:15:51 +0000 2010
rusa samideano daŭrigas sian projekton
  • @Oramezo daŭrigas la instruadon de E-gramatiko por rusoj RT @dmych: 9. Каждое слово читается так, как оно написано. #Esperanto
    Wed Dec 15 11:17:54 +0000 2010
mi pepas kaj ligas al mia kaj aliaj blogoj
  • Białystok, 1859, http://bit.ly/gIREcx
    Wed Dec 15 11:21:11 +0000 2010
  • @cursoesperanto ¿Conoces el curso de esperanto en Twitter? Lernu #esperanto-n per Tujtero
    Wed Dec 15 11:28:20 +0000 2010
  • aŭ eble "la centro de Esperantujo" pri kiu parolis Zamenhof estas urbeto en Germanio, http://bit.ly/h8QpwS #esperanto
    Wed Dec 15 11:34:33 +0000 2010
  • Filmo pri la 44-a UK de #Esperanto en Varsovio (1959) nun ĉe la ipernitia galerio de UEA, http://bit.ly/fYCR7D
    Wed Dec 15 11:41:16 +0000 2010
  • Nova esperanta klubo en Ĝakarto denove festas Zam-tagon hodiaŭ, http://on.fb.me/ewK2AJ #esperanto
    Wed Dec 15 12:03:08 +0000 2010
Jam posttagmeze mi reagas al la repepado de esperantistoj, sed ankaŭ al la kunlaborado de ne esperantistaj geamikoj.
  • @jaumeb Gràcies. Per cert, Zamenhof va traduir tot sol la Bíblia hebrea al #esperanto "En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron"
    Wed Dec 15 12:07:40 +0000 2010
kaj rakontis humuraĵon (jen la fonto: Jozef Borský: 1111 anekdotoj en esperanto)
  • Hieraŭ venis al mi du atestantoj de Jehovo / Ĉu ili konvinkis vin? / Ne, sed mi esperantigis ilin #esperanto
    Wed Dec 15 12:15:42 +0000 2010
Tujtero estas ilo por dialogi kaj mi konversas pri #esperanto
  • @oramezo En Alasko loĝis la tradukinto de la Unua Libro en la anglan, http://bit.ly/efPOaw #esperanto
    Wed Dec 15 14:06:47 +0000 2010
kaj pepas, kaj ligas...
  • Jen la ipernitia grupo Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats, http://bit.ly/elcGWd
    Wed Dec 15 14:27:00 +0000 2010
kaj ni parolas pri la historio de #esperanto
  • @oramezo пожалуйста, nedankinde. La Unuan Libron volonte sed fuŝe enangligis J. Steinhaus (1888) kaj 1 jaron poste Geogheghan #esperanto
    Wed Dec 15 14:43:34 +0000 2010
  • @oramezo mi blogis pri tio en la hispana, http://bit.ly/gLgNee sed ne en #esperanto
    Wed Dec 15 14:44:29 +0000 2010
kaj pri la muziko en #esperanto
  • Pepu muzike dum la Z-tago RT @VINILKOSMO: Aŭskultu la Esperanto-Muzik-Radion de Vinilkosmo. http://bit.ly/dQn0Mz
    Wed Dec 15 14:56:25 +0000 2010
kaj mi komentas la esperantan pepadon en la mondo kaj iomete ŝercas kun amiko
  • #esperanto nur 0,03 %. atendu, nun venas @tonyodb al la barikadoj! :-)
    Wed Dec 15 15:07:40 +0000 2010
kaj iomete helpas samtempe mi pepas en #esperanto
  • @mpancorbo @tonyodb ĉu vi konas Dropbox? www.dropbox.com Bona senpaga ilo por kunhavigi dosierojn, malgraŭ ĝi ne estas havebla en #esperanto
    Wed Dec 15 15:13:15 +0000 2010
kaj aŭskultas muzikon, kiun ankaŭ ŝatas rusa samideano
  • Mi aŭskultas "Ska virino", Esperanto Desperado. Bona muziko en #esperanto
    Wed Dec 15 15:41:29 +0000 2010
Peprobotoj eniras en la amika diskuto pri la Tujtera agado
  • @Kolonjano Ĉu ni vere volas atingi eniron en TT-listo per peprobotoj? La hodiaŭa pepado estas amuza kaj bona por #esperanto
    Wed Dec 15 16:14:12 +0000 2010
kaj reklamo en franca ĵurnalo
  • Jen reklamo pri #esperanto en franca ĵurnalo Le Monde, http://bit.ly/ie6N5z (Darío R.)
    Wed Dec 15 16:30:00 +0000 2010
  • @alekso42 La dato de la ĵurnalo estas 16/12, sed ĝi estas aĉetebla en Parizo kaj aliaj ĉefurboj ekde ĉi posttagmezo.
    Wed Dec 15 16:44:09 +0000 2010
kaj baldaŭ mi eliros, ĉar la Zamenhofan tagon ni festas reteje kaj sideje
  • Mi elsalutas kaj tuj iros al prezentado de dulingva libro pri historio de #esperanto en la kataluna landaro, http://bit.ly/e5IwON
    Wed Dec 15 17:01:26 +0000 2010
  • Mi ne multe laboris hodiaŭ, sed estis bona, agrabla kaj fruktodona la pepado por #esperanto. Ĝis geamikoj!
    Wed Dec 15 17:03:18 +0000 2010
Mi eniras hejmen post la prezentado (mi blogos pri tio)
  • @enedelate Gracias. Vengo de presentación de libro en #esperanto. Mañana libro digital, ¿tú iras?
    Wed Dec 15 21:28:24 +0000 2010
kaj la Zamenhofa Tago finas per «flugiloj de facila vento»
  • @alekso42 Y para acabar este solemne día, el himno esperantista. Kaj por fini tiun ĉi solenan tagon, la Esperon http://bit.ly/gkHNVt
    Wed Dec 15 21:57:48 +0000 2010

0 comentarios: