jueves, 11 de noviembre de 2010

Vorto de la tago (palabra del día)

Mi antaŭnelonge ektujtis* (aŭ ektŭitis, laŭ Vikipedio) kiel Stratozam. Mia unua kontakto kun Tujtero/Tŭitero estis la Curso de Esperanto en Twitter, bonega iniciato de TdB pri kiu mi jam fojfoje skribis ĉi tie (kaj kies ligilo estas ĉiam en la dekstra kolumno de tiu ĉi blogo).
Mi nun ekas Vorto-n de la Tago por paroli en 140 literoj pri esperantaj vortoj aŭ esprimoj, kiujn mi speciale ŝatas, okaze eĉ pri beletraj mikrocitaĵoj.
Ĉiumonate, mi arigos ilin en tiu ĉi blogo. Vi baldaŭ vidos konstantan ligilon en la dekstra kolumno. Ankaŭ en la dekstra kolumno de la blogo aperas nun Enhavtabelo de la blogeroj minimume organizataj laŭ temoj.

* Mi preferas tujtero, pro la evidenta pseŭdoetimologio tuj-tero (senprokaste tra la tuta tero)


Hace poco empecé a tuitear como Stratozam. Mi primer contacto real con Twitter fue el Curso de Esperanto en Twitter, gran iniciativa de Toño del Barrio para la enseñanza del esperanto a la cual ya me he referido en ocasiones en este blog (y cuyo enlace siempre aparece en la columna de la derecha).
Ahora inicio en Twitter Vorto de la Tago (La palabra del día) para referirme en 140 caracteres a palabras o expresiones del esperanto que me gustan especialmente, y en ocasiones también a citas literarias.
Mensualmente, reuniré los tweets en este blog. El enlace a las recopilaciones mensuales aparecerá en la columna de la derecha. En esa misma columna está desde no hace mucho el Índice de las entradas del blog, mínimamente organizadas por temas.

0 comentarios: