Klarigoj:
Foto: Elŝutita el GSV
Teksto en stratŝildo: D-ro Zamenhoff
Esperanto en Zaragozo
Esperanto en Zaragozo
Zaragozo estas ĉefurbo de la hispana aŭtonoma komunumo de Aragono. Ĝi havas preskaŭ 700.000 loĝantojn. En 1908 Emilio Gastón, Rafael Benítez kaj Agustín de Montagud starigis en la urbo la esperantistan societon Frateco, kiu seninterrompe funkciis ĝis hodiaŭ. Inter la unuaj zaragozanaj esperantistoj elstaris ankaŭ la medicisto Pedro Ramón y Cajal, juna frato de la nobelpremiito Santiago.
En 1920, Frateco ricevis leteron el la Stiria Esperanto Asocio. La letero eldiris la situacion de centoj da infanoj, kiuj vivis en mizero post la Unua Mondmilito. Frateco instigis la gastigadon en hispanaj familioj de pli ol tricent austriaj geknaboj, kiel rakontas Antonio Marco Botella en Crónicas del movimiento obrero esperantista kaj Un siglo de esperanto en Aragón.
La sekvanta jaro, la urbo gastigis la duan Hispanan Kongreson de Esperanto (dum la frankismo, tie okazis ankaŭ la kongresoj de 1954 kaj 1967).
En 1931, Frateco eldonis la unuan numeron de la monatrevuo Nia Vivo, kiu aperis ĝis 1936.
Unu jaron antaŭe, en 1930, Frateco duoniĝis kaj naskiĝis Zaragoza Esperantista. Iom poste, oni fondis kelkajn esperanto-asociojn je klara politika aŭ socia identeco, inter ili la anarkiisma Kultura Klubo. Al ĝi aliĝis Fernando de Diego (Guadalajara, 1919-Zaragozo, 2005) en 1933. De Diego estis unu el la plej elstaraj tradukistoj en la E-movado. Li esperantigis verkojn el Baroja, García Márquez, Neruda aŭ Valle Inclán inter aliaj. En 1977 Fundación Esperanto eldonis lian tradukon de la ĉefverko de Cervantes, sub la titolo La ingenia hidalgo Don Quijote de la Mancha. De Diego laboris dum pli ol kvar jaroj en sia vivo-verko la Gran Diccionario Español-Esperanto. La vortaro estis finfine eldonita en 2003 kaj nun ĝi estas konsultebla rete.
Dum la Enlanda Milito, esperantistaj asocioj estis fermitaj ĉie en la naciisma aero. Malgraŭ tio, kaj eble pro influo de ĝia prezidanto, la eksmilitisto kaj partiano de la ribelantoj Ramón de Salas (tradukinto ankaŭ de Sangre y arena), Frateco evitis la saman malfeliĉan destinon.
Zaragozo estas nun sidejo de Fundación Esperanto, fondaĵo kreita por kunlabori en la disvastigo de la E-movado en Hispanio.

0 comentarios:
Publicar un comentario