lunes, 9 de junio de 2014

Esperanto en Argentino


Tre baldaŭ okazos en Bonaero la 99-a Universala Kongreso de Esperanto. Estos la unua fojo, ke la tutmonda esperantistaro kongresos en Argentino. Tamen, la internacia lingvo ne estas novaĵo en tiu sudamerika lando.

Laŭ Encicklopedio de Esperanto, la unua esperantisto en Argentino estis E. Gosta, en Bonaero en 1899. La movado kreskiĝis ekde 1904 per la propagando de pioniroj C. C. Dassen, José Olivares, Enrique Brusses kaj J. Juameda en Chacabuco. En 1906 fondiĝis la unuaj E-grupoj en la argentina ĉefurbo kaj baldaŭ ĝi aranĝis kursojn de la internacia lingvo en lernejo Presidente Roca.

Kataluna esperantisto Delfí Dalmau (1891-1965), iama redaktoro de Kataluna Esperantisto ekloĝis en Bahía Blanca en 1913 kaj tie li kunigis grupon kaj multe antaŭenirigis la movadon.

Partituro de Delfí Dalmau kaj libro lia pri pasiva poliglotismo

Delfí Dalmau ne estis la nura aktiva kataluno en la argentina movado. Josep Prats vojaĝis al Parizo por partopreni la Universalan Kongreson en 1914, sed tiu kongreso fiaskis pro la eksplodo de la unua mondmilito kaj Prats, anarkiisto, restis malliberigita dum pli ol unu jaro. Je sia reveno en Bonaero, Prats fondis grupon en la Casal Català. Estis li kune kun aro da samideanoj, kiuj starigis la Argentinan Esperanto-Asocion la 20-an de decembro 1916. La asocio tuj aperigis dulingvan presorganon Argentina Esperantisto por disvastigi la zamenhofa lingvo. La unua numero de tiu gazeto (januaro 1917) ĵus estis enretigita en retejo de Biblioteko Molera.

La unua numero de Argentina Esperantisto elŝuteblas el Biblioteko Molera

Fondintoj de AEA. El Argentina Esperantisto, num. 1 (p. 2)

En «Oficiala Parto» de tiu unua numero, Argentina Esperantisto raportas pri la fondiĝo de la asocio:
En Buenos Aires, la nokton de la 20ª de decembro de 1916ª respondante al alvoko adresita de Organiza Komitato al ĉiuj esperantistaj societoj kaj izolaj esperantistoj el la Respubliko, kunvenis en la loko de la “Centro Esperantista de Buenos Aires”, Cevallos 435, por fondi Argentina Esperanto-Asocio'n la jenaj grupaj delegitoj: Marcial Bover, de “Esperanta Grupo Casal Catalá”, el Buenos Aires (125 anoj); Ramiro Estil·les, de la grupo “Liberiga Stelo”, el Bs. Aires (25 anoj); Ludoviko Kelety, de la C. “Verda Stelo”, el Pergamino (20 anoj); Vicente Albamonte, de la “Centro Esperantista de Buenos Aires” (14 anoj): Héctor Meroni, de la “Sociedad Esperantista de La Plata” (10 anoj); E. Espinosa, de la grupo “Tagiĝo”, el Bs. Aires (5 anoj); kaj sinjoroj Nicolás Benito kaj Miguel González, el Bs. Aires, kaj León Pochet, el Lanus, izolaj esperantistoj. Plie, sciigis per letero ke ili deziras aliĝi al A. E. A. sinjoroj Diego Salguero el Bahía Blanca, Dionisio Ruíz, el Baradero kaj Carmelo Liguori, el Santa Fé, –Je la 9ª kaj 45 m., antaŭ multnombra publiko, sinjoro H. Meroni kiel sekretario de la Organizanta Komitato, malfermas la kunsidon ...

Tamen, la movado en Argentino iom post iom velkis kaj AEA restis nur kiel eta grupo en Bonaero. Estis denove dum alia mondmilito, kiam la E-movado revigliĝis. Eŭropanoj kiel Tibor Sekelj kaj Wilfred Goodes aranĝis la unuan nacian kongreson en Rosario en 1941 kaj fondis Argentinan Esperanto-Ligon.

Inter la kunfondintoj estis ankaŭ Jorge Hess (1902-1980), kiu poste adaptis por hispan-lingvanoj lernolibron de Ferenc Szilágyi kaj verkis ¿Sabe usted Esperanto?-n (reta versio),

Lernolibroj de Jorge Hess por hispanlingvanoj

La disvastigado de la argentina literaturo pere de esperanto ne estas tro granda. Ekde 1978 aperis tri serioj de Argentina novelaro (18 noveloj entute) elhispanigitaj de diversaj tradukintoj. Pli elstaras la esperantigo de la klasika poemo de José Hernández Martín Fierro. La poemon tradukis Ernesto Sonnenfeld (1905-1974) kaj estis eldonita de Juan Régulo en 1965. En 2008 Sezonoj publikigis la libron La sekreta miraklo. István Ertl, Jorge Camacho kaj pluraj aliaj tradukas en tiu verko poemojn kaj rakontojn de Jorge Luis Borges.

Kovriloj de La sekreta miraklo kaj Martín Fierro

Ankaŭ tango, la pli vaste konata argentina muziko, disvastiĝas pere de esperanto kaj kantistoj kiel Alejandro Cossavella el Bariloche.


viernes, 30 de mayo de 2014

Homoj en ruinoj

La 4-an de februaro 1939 Jaume Grau Casas atingis la francan stacidomon de Cèrbere en la landlimo inter Hispanio kaj Francio. Kune kun li, duonmiliono da homoj fuĝis el tri jaroj de enlanda milito post la eniro de la soldataro de Franco en Barcelono. La franca registaro kondukis okdek mil el ili al la plaĝo de Argèles-sur-Mer kaj starigis tie koncentrejon ĉirkaŭitan per pikdrato kaj sub la «zorgado» de francaj koloniaj trupoj (ĉefe senegalanoj).


La koncentrejo en Argelès-sur-Mer

En tiu «sovaĝa» koncentrejo, Jaume Grau Casas vivis 21 tagojn, sed tio estis nur la unua etapo de terura itinero tra sep malsame nomitaj koncentrejoj; li primokis la trompigan terminologion:
Ni nuntempe estas la «gastoj» kaj eĉ se en la franca la vorto «gasto» pli belsonas ol «rifuĝinto» aŭ «prizonulo», tio ŝanĝas nenion.

Kvin jaroj, sep monatoj kaj kvin tagoj pasis ĝis Grau estis finfine liberigita el Château Tombebouc la 7-an septembro 1944. Tiam li pripensis la ironion, ke li ne estis malliberigita de la malamikoj, sed de la amikoj.
Mi ne plendas pri malsato, pri soifo aŭ pri morto; mi plendas pri la krimo, ke estis farita kontraŭ mia libereco. 

Dum tiuj longaj jaroj de Grau en Argelès, Bram, Montolieu, denove Bram, denove Argelès, Récébédou, Nexon, Séreilhac kaj la kastelo Tombebouc, eksplodis la dua mondmilito kaj novaj «homoj en ruinoj» (ciganoj, judoj) densigis la koncentrejojn. Grau skribis leterojn al familio, al samideanoj, li meditis pri la vivo, verkis poemojn. Li skribis «sur dorsoj de kovertoj, sur paĝmarĝenoj de ĵurnaloj», ie ajn.

En 1960 tri homoj (du virinoj kaj unu viro, esperantistoj el Tuluzo) portis ledan valizon al Valencio kun la skribaĵoj. En 2007, Jordi Grau, nepo de Jaume, kunportis la valizon al Kataluna Esperanto-Asocio. Sendube, la enhavo de tiu valizo indas je publikigo kaj Marie-Hélène Meléndez, kuracistino kaj fakulino pri la hispana ekzilo en Francio (kaj ankaŭ ŝi nepino de hispana ekzilinto), prilaboris, tradukis en la francan kaj kuntekstigis per interesa antaŭparolo kaj abundaj notoj la skribaĵojn de Grau. La titolon, Ulysse dans la boue [Odiseo en la koto], Meléndez prunteprenis el poemo de Grau. 

Ulysse dans la boue

Jaume Grau Casas naskiĝis en 1896 en Barcelono kaj esperantistiĝis en 1914. Li ĉefredaktis Kataluna-n Esperantisto-n inter 1921 kaj 1923 kaj iĝis la ĉefa respondeculo de la disvastigado de kataluna kulturo pere de esperanto. Verkis li poemarojn (Amaj poemoj, Novaj amaj poemoj, La lastaj poemoj) kaj lernolibrojn (Llengua internacional Esperanto. Primer manual, Curs complet de la llengua internacional), kaj elkatalunigis romanon (Barbaraj prozaĵoj de Prudenci Bertrana). Sed, ĉefe, li elstaras kiel kompilinto, ĉefa tradukinto kaj animo de la ampleksa Kataluna Antologio

Kataluna Antologio kaj Barbaraj prozaĵoj

Jaume Grau Casas, kiu ankaŭ verkis en la kataluna, jam estis enkarcerigita pro sia katalunismo en 1934 kaj pro disputoj ene de la respublika flanko en 1938. La 26-an de januaro 1939, la naciistoj eniris la katalunan ĉefurbon. Tiam, amasa fuĝado al Francio jam estis komencinta. La 5-an de februaro falis Ĝironon. La 27-an de februaro, Anglio kaj Francio agnoskis la reĝimon de Franco.

Rifuĝontoj fuĝas je la fino de la hispana enlanda milito

La nun publikigita Ulysse dans la boue enhavas ĉefe la tekstojn kaj leterojn de Grau Casas, kiuj li mem kunigis sub la titoloj «Homoj en ruinoj» kaj «Folioj de kalendaro». La ŝajne ĥaosa aro da skribaĵoj bildigas la etoson de tiuj koncentrejoj, eble simila al aliaj, kiuj sepdek kvin jarojn poste ankoraŭ ekzistas tra nia «civilizita» mondo. Grau portretas homojn, kiel «la vivantan kadavron», «la kriplan aviadiston» aŭ «la blindulon de la barako». Dum tiu kvin jaroj, Grau Casas suferis malsaton kaj lia sanstato estis ĉiam delikata, ĉefe post suferi apopleksion en februaro 1940. Eble li ne estus survivinta sen la helpo de la esperantistaro. 
Mi dediĉis mian vivon al esperanto, kaj mi povas diri, ke la Esperantista Interhelpo de UEA preskaŭ savis mian vivon.

Marie-Louise Castel kaj Léa Lagenes, esperantistinoj el Tuluzo, kun kiuj li konatiĝis dum E-kongreso en Valencio en 1934, vizitis lin jam en la koncentrejo de Argelès. Poste, Hans Jakob, estro de la Ĝeneva UEA, ankaŭ helpis lin en 1941. Tamen, esperanto estis malpermesita en la koncentrejo kaj ĉiuj leteroj en la internacia lingvo ne trapasis (aŭ nur etaj partoj trapasis) la cenzuron. 

En septembro 1944, Grau Casas estis finfine liberigita. Li ekloĝis en Tuluzo ĝis 1948, kiam li revenis al Hispanio. Li forpasis en Valencio nur du jarojn poste.

Portreto de Jaume Grau Casas farita de Francesc Miró en la koncentrejo de Argelès en 1940 kaj havigita de Biblioteko Molera al M.-H. Meléndez.

miércoles, 7 de mayo de 2014

Kvinjara kverko

Kverkoj kutime vivas du aŭ tri jarcentojn. Pro tio oni plantas ilin kiel plurgeneraciajn simbolojn. La kverko de Gernika, simbolo de la eŭskaj liberoj, pluvivis la bombadon de naziaj aviadiloj dum la hispana enlanda milito. (1)

En 1927, okazis en Dancigo la 19-a Universala Kongreso de Esperanto.


Sep jaroj antaŭe, en 1920, post la fino de la Unua Mondmilito, germana urbo Dancigo estiĝis por la dua fojo «libera urbo» aŭ sendependa ŝtateto.


Dum la kongreso, la esperantistoj plantis kverkon por festi la 40-jarigon de la Zamenhofa lingvo.
Posttagmeze okazis plantado de la Jubilea kverko en Zoppot. Ceremonio estis belega kaj vere impona. De la stacidomo ĝis la arbaro, kie oni plantis kverkon estas sufiĉe longa piedirado, kiu sub la brila aŭgusta suno, kvankam tre agrabla, estis iomete laciga. Sur la placo meze en arbaro estis plantita kverko kaj en angulo staras memorŝtono kun surskribo en esperanta kaj germana lingvoj: Esperanto-Grund-Jubilea kverko plantita de partoprenantoj de la XIX Universala Kongreso de Esperanto en Danzig kaj Zoppot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la internacia lingvo Esperanto, 31 Julio 1927. 
Urba konsilanto Sro Gericke kaj Kuraca Direktoro Sro Żychliński prenis memorŝtonon kaj kverkon en la protekton de la urbo. Estis alportitaj partetoj de tero de la diversaj landoj de la terglobo: ne mankis ankaŭ de Aŭstralio. Kiel unua metis Fino Zamenhof teron desur la tombo de sia Patro.
Pola Esperantisto, n-ro 8-9 (aŭgusto-septembro) 1927, p. 123.
Bedaŭrinde, la jubilea kverko ne sukcesis iĝi sesjara. La 5-an de majo 1933 nazioj detruis ĝin.

Informo de la arbo-detruo el Jewish Telegraphic Agency (2) La dato 1926 estas erara.

Nur kelkaj tagoj poste, loka nazia partio venkis la balotadon al la Volkstag (Parlamento) je la 28 de majo. En 1939, germanaj trupoj eniris la urbon kaj aneksis ĝin al la Tria Regno. Dum la lasta sovetia ofensivo en 1944, Dancigo estis preskaŭ neniigita kaj 120.000 germanoj estis forpelitaj. La urbo estis tuj repopolita per poloj –el orientaj areoj de Pollando aneksitaj al Sovetunio– kaj iĝis ĉefurbo de la Pomeria Provinco de la Pola Respubliko sub la nomo Gdańsk.

En somero 1959, dum TEJO-kongreso, esperantistoj metis memorŝtonon sur la loko de la detruita kverko.

Sur la ŝtono legeblas: «1.8.1927  dum la  19-a Universala  Kongreso de Esperanto ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste faŝista regimo detruis. Kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O.  26.7.1959»

Ĉiujare esperanta Triurba [Sopot, Gdansk, Gdynia] Esperantista Asocio «Torento» renkontiĝas la 3-an de majo en Sopota arbaro por tosti per ĉampano kaj kunkanti.

NOTOJ
(1) Tiu kverko, nomata la Arbo-Filo, estis fakte la tria kaj dumvivis ĝis 2004.
(2) Mi dankas al Nijl Blonstejn kaj István Ertl pro la sciigo pri JTA, en kies arkivoj troviĝas interesajn novaĝetojn rilate al esperanto kaj Zamenhof.

viernes, 21 de marzo de 2014

Reklamoj en esperanto

Mallonge dirite: MINI kaj Esperanto havas kelkajn komunajn trajtojn. Ambaŭ estas kosmopolitoj, kunligas generaciojn kaj kontinentojn. Eĉ se ili havas siajn radikojn en Eŭropo, ili tamen hejmas en la tuta mondo. Pro tio MINI deziras en plej esperanta Esperanto „Feliĉan Naskiĝtagon!“ kaj ĉion bonan por la ventontaj 125 jaroj!

Reklamo de Mini en esperanto

La bondeziroj de Mini (el aŭtomobila grupo BMW) okaze de la 125-jariĝo de la Unua Libro en 2012 furoris en la reto, eble ĉar la ĉeesto de la internacia lingvo en reklamoj de grandaj entreprenoj ne estas ofta okazintaĵo nuntempe. Tamen, en aliaj tempoj, reklamoj de gravaj internaciaj firmaoj en esperanto ne estis tiom strangaj. 


Reklamo de Fiat (1967)

Jam en la unuaj jaroj de la lingvo, entreprenoj anoncis sin en la esperanta gazetaro kaj eĉ ekproduktis viskion, cigaredojn aŭ biciklojn sub la nomo Esperanto aŭ Zamenhof. 


Reklamoj el viskio kaj bicikloj Esperanto aperintaj en La Revuo 

Kelkaj el tiuj historiaj anoncoj el la esperanta gazetaro mi kolektis en albumo (por kompletigi tiun de Roland). Pluraj anoncoj de Pelikan enestas en tiu albumo. La germana inkproduktisto aperigis ankaŭ plurajn prospektojn de siaj varoj en esperanto.

4-paĝa broŝuro de inko Pelikan en esperanto

Poste, produktoj kun etikedoj en esperanto troveblis ĉefe okaze de esperantaj kongresoj 

Etikedo de tipa aragona bombono, donaco de la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto


aŭ gravaj okazintaĵoj
Sukero kun esperanta etikedo okaze la Olimpiaj Ludoj en Barcelono

Pluraj reklamoj ŝajnas strangaj el la nuntempa vidpunkto, kiel ekzemple tiu ĉi pri telefonilo kies numeroj estis videblaj dum la nokto danke al «daŭrema radioaktiva substanco» aŭ la lumterapio de doktoro Breiger.

Telefonilo kun «radioaktiva substanco»

Biblioteko Molera
Retejo de Biblioteko Molera nun komencas la enretigon de reklamoj kaj etikedoj en esperanto. En tiu ĉi unua parto aperas etikedoj de katalunaj ŝaumvinoj kaj herb-likvoroj, andaluzaj dolĉaj vinoj, turkaj cigaredoj, hungaraj kaj litovaj ĉokoladoj, broŝuroj el Pelikan, ktp.

Reklamoj en retejo de Biblioteko Molera

miércoles, 26 de febrero de 2014

El la origino de la suno

Pasintsemajne Esperanto denove aŭdiĝis en Barcelona Universitato. Kadre de tago pri Lingvistika Teritoriiĝo, kvar japanaj filologoj instruis pri la situacio de kelkaj lingvoj. La japanaj fakuloj prelegis en la franca, la okcitana, la kataluna kaj Esperanto. Estis Goro Kimura, el la tokia Sophia Universitato, kiu esperante parolis pri «“Deteritoriiĝo” ĉe la german-pola landlima regiono kaj ĝia signifo por la malplimulta soraba lingvo: el vidpunkto de lingva pejzaĝo». La prelego estis tuj-tradukita en la katalunan de Ferriol Macip.

Aŭdi la internacian lingvon en barcelona universitato estas malkutima okazintaĵo, kaj la kataluna esperantistaro profitis la ĉeeston de Goro Kimura por kunviziti dimanĉe la Muzeon de Esperanto de Subirats. Tie Kimura klarigis, kiamaniere la akcidento en Fukuŝimo ŝanĝis lian vivmanieron (filmeto de la prelego videblas tie ĉi).

Goro Kimura antaŭ la MES-enirejo

Kiel kutime ĉe MES, ni foliumis kelkajn juveletojn. Ĉi foje, ekzemple, mi ŝatis rigardi revueton Orienta Azio, kies unua numero nun elŝuteblas el retejo de Biblioteko Molera (oni nun nomas tion «sinergio»).

Unua numero de Orienta Azio

Post pli ol jarcento, tiu ĉi japana gazeto brilas aparte bele sur bretoj de esperanta gazetaro. Ĝi estis manskribita kaj hektografe reproduktita en Tokio inter la jaroj 1911 kaj 1916. La kudritaj kovriloj ŝajnas nuntempe vera artaĵo.

En 1906, pro instigo inter aliaj de Kuroita Kacumi, fondiĝis Japana Esperantista Asocio, kies oficiala organo La Japana Esperantisto (poste sen artikolo) baldaŭ ekpublikiĝis. Ĝi aperis ĝis oktobro 1911 kaj tuj post sia dumtempa malapero naskiĝis Orienta Azio.

La nova gazeto, kies jarabono kostis 1,20 spesmiloj, memdifinis jene:
Ĉiu monata internacia gazeto Orienta Azio estas la sola bela gazeto kun kolorigitaj ilustraĵoj, en Japanujo, Ĥinujo kaj Koreujo [...]

Post la pereo de Orienta Azio, japanaj esperantistoj sin organizis en nova asocio Japana Esperanto-Instituto en 1919. Nur unu jaro poste publikiĝis la unua numero de ĝia monata organo La Revuo Orienta, kiu ankoraŭ pluvivas.

Lasta numero de La Revuo Orienta

sábado, 22 de febrero de 2014

Du tomboj sur la landlimo

Antaŭ 75 jaroj forpasis hispana poeto Antonio Machado. Jen blogero, kiun mi verkis en mia Ipernitejo en decembro 2010:

La 27-an de marto de 1938 la barcelona ĵurnalo La Vanguardia prezentis la kunlaboradon de «unu el la plej gravaj ekzemploj de digneco, kiun la hispana tragedio proponis». La artikolon, sub la titolo «Notas inactuales, a la manera de Juan de Mairena» [Neaktualaj notoj laŭ la maniero de Juan de Mairena] subskribis Antonio Machado, «la plej glora inter la nuntempaj hispanaj poetoj», laŭ la sama enkonduko.

La kastilia poeto, naskita en Sevilo en 1875, translokiĝis en Rocaforton (Valencio) post la eksplodo de la hispana enlanda milito en 1936, kaj poste en Barcelonon.

Fine de januaro 1939, kiam la trupoj de Franco estis jam ĉe la rando de Barcelono, Machado kaj sia patrino, ambaŭ en malforta sanstato, fuĝis tra la franca landlimo. La poeto ekloĝis en gastejo Casa Quintana, en la apudmara vilaĝo Collioure ĝis sia morto la 22-an de februaro de 1939. Nur tri tagoj poste, mortis lia patrino. Ambaŭ ripozis en la eta tombejo de Collioure.

Tombo de Machado kaj sia patrino, hieraŭ en Collioure


Post unu jaro, la filozofo kaj soziologo Walter Benjamin faris inversan itineron tra la sama hispana-franca landlimo kun eĉ pli tragika rezulto.  Benjamin, naskiĝinta en Berlino en 1892, partoprenis kelkajn ideojn de la Frankfurta Skolo (Horkheimer, Adorno, Marcuse, Habermas...). Li tradukis en la germanan francajn aŭtorojn kiel Proust, Balzac aŭ Baudelaire, kaj eĉ verkis pri teorio de la tradukado (Die Aufgabe des Übersetzers).

En 1932, ĵus antaŭ ol Hitler konkeris la povon, Benjamin translokiĝis en Ibizan kaj poste enmigris en Francion. Li fuĝis el Parizo la antaŭtagon de la eniro de la Wehrmacht en la francan ĉefurbon. Poste li atingis vizon por enmigri al Usono kaj celis enŝipigi en Portugalo. La 26-an de septembro li transiris la landlimon en Portbou kune kun grupo de hebreaj rifuĝintoj, sed la polico de la tiam neŭtrala Hispanio blokis ilian vojon.

Ŝajne, tiu nokte Benjamin memmortis pro timo esti elpelita. En 2005 argentina kinisto David Mauas diskutis la memmortigo en sia filmo ¿Quién mató a Walter Benjamin? [Kiu mortis Walter-on Benjamin-on)

Memortabulo al Walter Benjamin, hieraŭ en la tombejo de Portbou

sábado, 15 de febrero de 2014

Esperanto ĉe MNAC

Serĉante «esperanto»-n (1) en retejo de MNAC (Nacia Art-Muzeo de Katalunio) aperas unusola rezulto. Temas pri tiu ĉi desegnaĵo:


Originala desegnaĵo konservita en MNAC

Ĝia aŭtoro estas la fama kataluna pentristo kaj desegnisto Isidre Nonell (1872-1911) kaj la verktitolo Que parla esperanto vostè? Krom la mezuroj (43x32 cm), la jaro (1909) kaj la pentroiloj, la muzea slipo klarigas nenion pli. 

La desegnaĵo unue aperis en la satirgazeto Papitu en Septembro 1909 kun la jena teksto:
–Que parla l'esperanto vostè?
–No, senyor... Sóc de la Lliga del Bon Mot!

Papitu, jaro II, n-ro. 43 (1909-09-22), p. 698

La menciita Lliga del Bon Mot estis kutima mokcelo en ŝercoj ĉe Papitu. La asocio estis fondita en 1908 kaj celis forigi de la kataluna lingvo fivortojn kaj blasfemojn.

Dum tiu 1909, la jaro de la 5-a UK en Barcelono, Papitu havis fratan gazeton Jen, kiu eldoniĝis en esperanto kaj profitis multajn desegnaĵojn el Papitu. Ĉiuj bitigitaj numeroj de Jen, kiu dumvivis unu jarkolekton, estas elŝuteblaj pere de tiu ĉi blogero.  

Tuj post la publikigo en Papitu, la desegnaĵo de Nonell videblis en Jen. Kiel kutime la teksto de la ŝerco ŝanĝiĝis en la esperanta versio. 

LA TREZORO DE LA HUMILULOJ
–Ĉu vi parolas Esperanton?
–Ankoraŭ alia lingvo? Ne, mi estas partiano de la silento.

Jen, n-ro 5 (oktobro 1909), p. 67

Kaj en Papitu kaj en Jen, Isidre Nonell subskribis la bildon per unu el siaj kromnomoj. Tamen, en la originalo konservita en MNAC aperas la subskribo «Nonell» (kaj forstrekaĵo sur la loko, kie en la gazetoj oni legas «Josué»). 

Nonell ne estis la nura grava pentristo, kiu kontribuis al Papitu-Jen. La fondinto de la kataluna gazeto estis Feliu Elias, Apa, kiu verkis faman modernisman afiŝon por la 5-a UK.

Afiŝo de Apa por la 5-a Internacia Kongreso 1909

Sed eble la (poste) plej konata artisto kiu kontribuis al Jen estis Juan Gris (PDF kun liaj verkoj por la kataluna E-gazeto).

NOTOJ
(1) La serĉon fakte faris listano de la kataluna dissendolisto Nia Listo kaj okazigis demandon pri la bildo.