viernes, 8 de marzo de 2013

La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (II)

Internacia Bulteno (1914-1918)
La 1-an de novembro 1914 naskiĝis tute ne kutima esperanta gazeto. Ĝi estis «senpage senditaj al interesuloj kaj gazetoj en ekstergermanaj landoj» kaj celis informi pri la milito laŭ la oficiala vidpunkto de la germana registaro. La bulteno estis de la komenco plene ilustrita kaj bonstile redaktita de Friedrich Ellersiek (1880-1959), grava eldonisto kaj tiam redaktoro de Germana Esperantisto. Sub la gazetkapo oni klarigis en la germana, la angla, la franca, la itala kaj la hispana, ke Internacia Bulteno eldoniĝis nur en esperanto por eviti traduki la enhavon en pluraj lingvoj.

Gazetkapo de la unua numero de Internacia Bulteno. Klaku por pligrandigi.

La eldonantoj klarigis la celojn de la «duonmonata informilo pri la milito» jam de la unua paĝo.

Nia unua kaj plej grava celo estas defendi Germanujon kaj ĝian federiton Aŭstrio-Hungarujon kontraŭ la malveraĵoj kaj kalumnioj, kiujn iliaj kontraŭuloj disvastigas pri la ekonomia stato kaj pri la militado de la du regnoj. Precipe Germanujo estas la celo de plej malhonorindaj atakoj, elirantaj ne nur de malbona ĵurnalistaro, sed eĉ de oficialaj institucioj. Ni volas informi la neŭtralajn landojn –kaj se iel eble ankaŭ la malamikajn– pri la vero, por ke ili eksciu la manieron, per kiu oni ĉiurimede provas senkreditigi la germanojn kaj ilian landon.

kaj ankaŭ la uzadon de esperanto:

Jen du faktoj, kiuj tute ne ekzistas ĉe la internacia esperantistaro. Ĉi tiu estas sufiĉe bone organizita, kaj ĝi havas anojn en ĉiuj kulturlandoj de la mondo tiel, ke sciigoj verkitaj en Esperanto estas tre facile disvastigeblaj, ne nur en neŭtralaj landoj, sed ankaŭ en la intermilitantaj regnoj. Ĉi tiu lasta cirkonstanco ne ekzistas por aliaj organizaĵoj, almenaŭ ne en tiel alta grado kiel en la esperantista. Kaj tial, konsiderante la favorajn cirkonstancojn, ni decidis servigi la internacian neŭtralan lingvon Esperanto ankaŭ por la primilita raportado. La legantaro, al kiu ni povas sendi nian Bultenon, neniel estas limigita. Se la ricevonto estas esperantisto, des pli bone: se li ne scipovas la lingvon Esperanto, li en ĉiu iomete grava loko trovos esperantistojn, kiuj volonte tradukos la enhavon de la Bulteno.

La gazeto disvastigis la kronikon de la milito, sed ĝia ĉefa celo estis kontraŭstari la anglan, francan kaj rusan propagandon pri la krueleco de la germanoj: uzo de kelkaj pafiloj, mistrakto al militkaptitoj, detruo de valoraj artaĵoj. Ĉi-rilate la vortoj mensogo, kalumnio kaj malaveraĵo estis inter la plej ofte ripetitaj.

Klaku por pligandigi kaj legi

Alia celo estis kritiki la fiagadojn de la kontraŭloj. Ekzemple, pri la uzo de homaj ŝildoj (aŭ «kuglokaptiloj»)
Precipe kondamnindan ekzemplon de barbara militado donis la rusoj en batalo apud Tomaszow en Rusa Polujo: ili pelos antaŭ si polajn loĝantojn kiel kuglokaptilojn, por tiamaniere al la germanaj trupoj malhelpi la pafadon.
Internacia Bulteno, n-ro 4-6 (15-a decembro 1914), p. 88 

Por tiuj celoj ne mankis monon, eble ĉar kiel komentis la angla Daily Chronicle:
Esperanto has won a new disciple. It is the biggest capture that this international language, hitherto the hobby of a handful of pacifists and similar enthusiast has yet made. For the new disciple is the German Government itself.

Antaŭ cent jaroj, Internacia Bulteno jam montris la gravecon de la milita propagando kaj la uzadon de trompaj fotografaĵoj (antaŭ la ekzisto de helpiloj kiel PhotoShop).

Klaku por pligrandigi kaj legi

La bildoj ankaŭ celis montri la bonan agadon de la germana militistaro:
Klaku por pligrandigi

La diserva aŭtomobilo de la germana armeo

Neniam antaŭe en la E-gazetaro, la zamenhofa lingvo estis tiel vaste uzata por celo alia ol la disvastigo de la lingvo mem, eĉ malpli por celo tiel malsama ol la «interna ideo» (malgraŭ militistoj ludis gravan rolon dum la unuaj tempoj de esperanto en landoj kiel Hispanio aŭ Francio).

Malbonaŭguraj literaturaĵoj
Sed ne ĉio estis militkronikoj en IB. En aprilo 1915, ekpublikiĝis rubriko «Literatura parto» kaj kurioze la unua verko tie aperinta ne estis el germana aŭtoro, sed el la angla verkisto Arthur Conan Doyle. La rakonton la redakcio elangligis kiel «La subigo de Anglujo, taglibro de ŝipestro Sirius». Per tiu rakonto, IB celis denunci la anglan militemon kaj montri, ke «la verkisto nun ne hontas, publike insulti kaj kalumnii Germanujo, kie liaj verkoj estis multe aĉetataj, en maniero, kiu pro sia malnobleco superas ĉion, kion oni povas atendi de klera kontraŭulo». La rakonto unue aperis en la angla en Strand Magazine en la numero de julio 1914, do, nur kelkaj tagoj antaŭ la ekflamiĝo de la milito, sub la titolo «Danger! Being the log of captain Sirius».

La unua paĝo de la rakonto originala en Strand Magazine, n-ro 283 (julio 1914)

Ekde sia partopreno en internacia aŭtomobila evento aranĝita de princo Henriko el Prusio en 1911, la fama patro de Sherlock Holmes (kies krimhistorioj ankaŭ aperis unue en Strand Magazineestis konvinkita pri la neevitebleco de milito. La teksto de Conan Doyle pri submarboatoj kaj la ilustraĵoj de Edward S. Hodgson malbonaŭguris la marmiliton kaj la subakviĝon de vaporŝipo Lusitania. La «Notinterŝanĝo pri la Lusitania-afero», kiu preskaŭ okazigis la eniron de Usono en la milito jam en 1915 ankaŭ legeblas en Internacia Bulteno.  

Inter januaro 1918 kaj januaro 1919 IB aperigis ankaŭ «internacia kriminalromano» Pro kio? verkita de Argus, plumnomo de la eldonisto Ellersiek. Poste la teksto aperis libroforme en 1920 kaj en 2008 Mondial reeldonis la verkon, kiu estas ankoraŭ aĉetebla en E-libroservoj.


Internacia Bulteno aperigis entute 60 kajerojn (4 volumojn, 1.588 paĝojn) en formato 22x14 cm inter novembro 1914 kaj januaro 1919. Dum la milito publikiĝis kelkaj aldonaĵoj al la gazeto kiel «Albumo pri germanaj militkaptitejoj», «Pilorio» aŭ «La finbatalo». La germanoj eldonis ankaŭ la «flavajn foliojn», unupaĝajn raportojn pri la milito, kaj la 36-paĝan La vero pri la milito.
(Baldaŭ daŭrigota)

miércoles, 6 de marzo de 2013

La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (I)

En julio 1914 Lingvo Internacia, la plej grava tiama esperanta revuo, enmondigis la 247-an numeron. La sekvanta kaj lasta kajero devis atendi ĝis decembro 1920 kaj enhavas tute frenezan daton (aŭg. 1914 - dec. 1920).

Gazetkapo de la lasta numero de Lingvo Internacia

Intertempe, disvolviĝis la plej terura milito ĝis tiam konata. La frapegon de la 1-a mondmilito la Esperanto-movado apenaŭ survivis. Zamenhof mem, la kreinto de la lingvo, forpasis pro kormalsano en aprilo 1917 en Varsovio, tiam en la mallongedaŭra Reĝlando Polujo sub kontrolo de la germanoj.

Pluraj aliaj gazetoj estingiĝis pro la konflikto aŭ cesis publikiĝi dum multaj jaroj (Belga Esperantisto malaperis inter aŭgusto 1914 kaj januaro-februaro 1921). En Francio, La Revuo pereis en aŭgusto 1914 post eldoni pli ol 6.000 paĝoj kaj kiam Parizo jam estis preta por okazigi la 10-an Universalan Kongreson.

En la naskiĝlando de Zamenhof Pola Esperantisto aperigis la 87-an numeron en julio 1914 kaj oni devas atendi ĝis oktobro 1922 por vidi novan numeron (ankaŭ, erare, la 87-an). Ĵus la lasta kajero antaŭ la eksplodo de la milito tuŝis tiklan aferon por la tiama esperanta gazetaro. La ĉefa artikolo, sur la unua paĝo, titoliĝis «Ĉu devas ekzisti netuŝeblaj temoj por esperantistaj propagandaj presorganoj?» Laŭ Pola Esperantisto, revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, «kies membroj estas tre multenombraj kaj disĵetitaj sur la tuta terglobo» devus esti, eĉ laŭ sia statuto, neŭtrala «rilate al religio, politiko kaj nacieco». Sed kio okazigis la diskuton inter Esperanto kaj Pola Esperantisto? En decembro 1913, revuo Esperanto publikigis la artikolon «Skizoj de la historio de Esperanto»(1) en kiu la aŭtoro, Stanislas Schulhof,  defendis la gentan similecon inter la hebreoj de la rusa impero kaj la «enlanda loĝantaro». Al tiu ideo de Schulhof, kiu eĉ citis kraniometriajn studojn (!) de antropologo Krzywinski, furioze reagis Andrzej Niemojewski. En majo 1914, Niemojewski verkis en Pola Esperantisto artikolon «Poloj kaj hebreoj»(2) kaj primokis la mezurmetodon de Krzywinski.

Se per tiu metodo oni devus ekzemple ekscii, kia diferenco estas inter barelo da biero kaj vino, tiam oni mezuru kuban kvanton da ambaŭ fluidaĵoj kaj pro sameco de mezurado oni konkludu pri la sameco de la enhavo, pene evitante, se mi tiel esprimos, „metodon de gustumo“.

kaj tuj kritikis la morojn de la hebreoj

[I]li estas pli grandaj pariasoj de la kulturo, dank al siaj, ofte atingantaj antaŭhistorian tempon, moroj, kiel cirkumcido, eĉ nun iafoje praktikata, per akra
ŝtono, kie kalandrado de kadavroj, kiel ĉiu-monata rita bano de virinoj, kiel saltado al luno dum ĝia unua kvarono kun speciala preĝado, kiel elŝutado de pekoj el poŝoj super akvo... 

La artikolo de Niemojewski aperis en rubriko «Libera Tribuno», sed la prezentado de la aŭtoro bone klarigas la oficialan sintenon de Pola Esperantisto. La artikolverkisto estis «ĉefo de polaj liberpensuloj», kies «sciencaj verkoj» (Dio-Jezuo kaj Astrologio Kristana) estis konataj eksterlande danke al germanaj eldonoj. En la prezento de la artikolo, PE ankaŭ parolas pri Talmudo kiel «tiu terura libro de superstiĉoj kaj malamo de ĉio eksterhebrea».

Kompreneble, post la artikolo «Poloj kaj hebreoj», PE «ricevis kelkajn protestojn, nature nur de Hebreoj».(3)

Gazetkapo de Le Monde Espérantiste (Foto Biblioteko Molera)

La kontraŭjuda artikolo de Niemojewski ankaŭ ŝokis la eksterpolan esperantistaro. La redaktisto de Le Monde Espérantiste A. Fréchas reagis per «Honto de „Pola Esperantisto”»,(4) ĉefe kontraŭ sia sampostenulo S-ro Czerwiński, «danĝera malspritulo blindigita de intergenta malamo, al kiu la tutmonda Esperantistaro devas elmontri sian malŝaton» kaj en la sama paĝo la varsoviano Lonkopolański [Wiesenfeld-Łąkopolański] alvokas al «hebreaj kaj nehebreaj samideanoj bombardu la redaktoro de Pola Esperantisto» en «Krio pro doloro». La respondo de Niemojewski (5)  kaj ĝenerale de Pola Esperantisto akrigis la disputon.

Tia estis la malzamenhofa etoso en la eŭropa esperanta gazetaro kaj la ideo pri «netuŝeblaj temoj por esperantistaj propagandaj presorganoj» kiam la murdo de habsburga arkiduko Franz Ferdinand bruligis la meĉon de la unua mondmilito.

NOTOJ
(1) Esperanto, X-a Jaro, N-ro 159 (23) (1913-12-20), p-oj. 370-372.
(2) Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 5 (85) (majo 1914), p-oj. 45-48.
(3) Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 6 (86) (junio 1914), p. 60.
(4) Le Monde Espérantiste, n-ro 6 (1914), p. 44.
(5) «Ankoraŭ pri Poloj kaj Hebreoj», Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 6 (86) (junio 1914), p-oj. 60-63.

CITITAJ ARTIKOLOJ
«Ĉu devas ekzisti netuŝeblaj temoj por esperantistaj propagandaj presorganoj?»Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 7 (87) (julio 1914), p-oj. 73-76.
S. SCHULHOF: «Skizoj de la historio de Esperanto»Esperanto, X-a Jaro, N-ro 159 (23) (1913-12-20), p-oj. 370-372.
A. NIEMOJEWSKI: «Poloj kaj hebreoj»Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 5 (85) (majo 1914), p-oj. 45-48.
A. NIEMOJEWSKI: «Ankoraŭ pri Poloj kaj Hebreoj»Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 6 (86) (junio 1914), p-oj. 60-63.
A. FRÉCHAS: «Honto de „Pola Esperantisto”», Le Monde Espérantiste, n-ro 6 (1914), p. 44.
E. LONKOPOLANSKI: «Krio pro doloro», Le Monde Espérantiste, n-ro 6 (1914), p. 44.

(Baldaŭ daŭrigota)

jueves, 21 de febrero de 2013

Verda aŭroro

Jiří Vychodil forpasis en Prago la 9-an de septembro 2012. Vychodil, denaske nevidanta, esperantistiĝis en 1954 kaj redaktis dum pli ol 30 jaroj gazeto Aŭroro.

Ekzemplero de gazeto Aŭroro (fotis CIC en Biblioteko Molera)

Aŭroro estas esperantista gazeto por blinduloj presita en punktsigna alfabeto (Brajlo) en Prago. Ĝi eldoniĝadas ekde la jaro 1920 kaj estas do unu el la plej vivodaŭraj gazetoj en Esperantujo. Aŭroro-n starigis blinda muzikisto Karel E. Macan (1858-1925), kiu tre baldaŭ okazigis kune kun Stanislaw Stejskal (1887-1929) la unuan kongreson de blindaj esperantistoj (1921) en la blindulejo Klar de la bohemia ĉefurbo.

La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis la kongreson, kies raporto enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istoj.
Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p. 55 

Aŭroro prunteprenis sian nomon de la unua libro brajle eldonita en ĉeha lingvo Jitřenka (tiu ĉi verko, eldonita en la jaro 1916, jam enhavis etan kurson de esperanto verkita de S. Stejskal). La gazeto naskiĝis kiel kvaronjara aldonaĵo al la ĉehlingva organo de la loka blindulmovado Zora, sur kies paĝoj Stejskal verkis dum 1919 «Esperantan angulon». Aŭroro estis redaktita dum 47 jaroj (1928-1975) de Vuk Echtner (1905-1994), kiu travivis 22-monata enkarcerigo pro sia bahaismo dum la regado de Antonín Novotný.

Sed la disvastigo inter blindulojn de la lingvo internacia elpensita de juda okulkuracisto havas ankoraŭ pli plongan historion.

Harald Thilander kaj Théophile Cart 

La unuaj personoj, kiuj havis ideon propagandi Esperanton inter blinduloj estas tre verŝajne S-ro Thilander kaj Fr-ino Zabilon d'Her.
Al ili devas iri nia unua dankesprimo.
Jam en fino de l'jaro 1901 oni trovas en ilia korespondado aludon pri la rolo, kiun povus ludi Esperanto en la blindula vivado, kaj jam en sama jaro S-ro Thilander, tute nova kaj fervorega adepto, verkas por svedaj kaj anglaj revuoj artikolojn favorajn al internacia lingvo. En komenco de 1902 li skribas al rektoro Boirac du entuziasmajn leterojn, sendante kune por franca problindula gazeto artikolon esperantan, kiun tradukas francen S-ro Boirac. Tiu lasta per siaj amikaj kuraĝigantaj leteroj pliigas la fervoron de Thilander.
Th. Cart: «Raporto de Esperanto inter blinduloj»
Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 1 (157) (januaro 1907)


Per tiuj vortoj komencis Théophile Cart kvar-paĝan artikolon pri la tiama stato de la disvastigo de esperanto inter nevidantaj homoj en Lingvo Internacia en januaro 1907. En la sama revuo, en 1902, P. Ahlberg, sekretario de la Klubo Esperantista de Stockholmo, jam publikigis artikolon «Pri la blinduloj kaj Esperanto», kiu tuj vekis la solidarecon de la Grupeto Esperantista en Samoëns.

Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 3 (75) (marto 1902), p. 41. Klaku por pligrandigi

kaj ekigis la monoferadon por helpi la disvastigon de esperanto inter blinduloj.
Jam estis grandaj elspezoj por krei la ilojn necesajn por la presado de Esperantaj tekstoj en skribsistemo Braille, tial ni permesas al ni persekuti niajn samideanojn por helpi al efektivigo de tiu bela entrepreno. 

En somero 1902, Théophile Cart instruis esperanton en la azilo por blindulinoj Frédéric Recordon de la svisa urbo Lausanne.(1) Li tuj vidis en la internacia lingvo ilon por disponigi pli malmultekostan aliron al tutmonda kulturo. La 23-an de septembro, en Genevo, la svedoj Thylander kaj Andersson, la franco Cart kaj J. J. Monnier, direktantino de la blinddomo Recordon interkonsentis pri la sveda propono por fiksi la punktsignan alfabeton de esperanto. Ili atingis la celon almetinte al la signo de la senĉapelita litero ĉiam la saman punkton (en la sesa pozicio) por brajligi la E-literon kun diakritaĵo.

Brajla alfabeto kun esperantaj literoj

Tio sufiĉis al Cart por eldoni kaj presigi lian lernolibron Unuaj lecionoj en la franca, angla kaj germana lingvoj per brajla sistemo.  Laŭ Enciklopedio de Esperanto, Cart petis «al ĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon» por sia filantropia agado. Du reĝinoj respondis al lia peto, Margareto de Svedio kaj Elisabeto (1843-1916), edzino de la rumana reĝo Karolo I. Elisabeto, Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied naskiĝis apud Neuwied, en Germanio kaj edziniĝis al Karolo la 1-a, unua reĝo de la dinastio Hohenzollern en Rumanio. Elisabeto, la «esperantista reĝino» estis ankaŭ nekutima reĝino, kiel montras tiun ĉi frazo ŝia:
Respubliko estas la sola racia formo de registaro. Mi neniam povas kompreni tiun ĉi stultularon, ke ili daŭre toleras nin.

Elisabeto, kiu beletre verkis kaj publikigis sub la plumnomo Carmen Sylva, estis la fondinto de Vatra Luminoasă Regina Elisaveta (Luma Hejmo Reĝino Elisabeta). En tiu granda blindulejo instruis esperanton D-ro Gabriel Robin (1869-1911), kiu tre baldaŭ fondis la Rumanan Esperanto-Societon.

D-ro Gabriel Robin (el la retejo de M. Vochin)

Post la unua disvastigo de esperanto tra blinduloj en Eŭropo kaj Nordameriko, Cart multe varbis en la tiama gazetaro por kunigi dekojn da blinduloj en la 3-a Universala Kongreso en Cambridge. Pri la rezulto, Cart verkis la artikolon «La kongreseto de la blinduloj en Cambridge» en Lingvo Internacia. En la artikolo li oferas citaĵon el Pierre Corret, kiu bone klarigas la gravecon de la UK por la movado de blindaj esperantistoj: «Tiu kongreso estis al geblinduloj ilia Boulogne'a kongreso!»

La 3-a UK en Cambridge (1907)


Esperanta ligilo
En majo 1904, Théophile Cart enmondigis en Parizo la unuan numeron de Esperanta Ligilo, gazeto por la instruo kaj propagando de esperanto per brajla punktskribado. Pri la fulmrapida disvastigado de la gazeto raportis Cart mem en 1907.

Esperanta Ligilo, kiu ekzistas de majo 1904, havas nun pli ol 150 abonintojn el 17 landoj; 32 en Francujo, 20 en Svedujo kaj Norvegujo, 14 en Danujo, 30 en Aŭstrujo kaj Germanujo, 18 en Anglujo, ceteraj en Belgujo, Bulgarujo, Rusujo, Unuigitaj Ŝtatoj, Brazilujo, Ĉilio, Peruo, Meksiko, Egiptujo, Sudafriko, Aŭstralio, Indio.

En somero 1912 Thilander anstataŭis Cart kiel ĉefredaktisto kaj baldaŭ Esperanta Ligilo translokiĝis en Svedio.

Ekzemplero de Esperanta Ligilo kun la brajla alfabeto por esperanto (Skanis CIC)

Cent naŭ jaroj poste Esperanta Ligilo ankoraŭ eldoniĝas kaj estas nun la oficiala organo de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
LIBE celas:

a)   disvastigi la uzadon de esperanto inter la blinduloj kaj viddifektitoj kaj en la agado de iliaj asocioj, institutoj, librejoj, presejoj, konferencoj k.a.;
b)  faciligi la praktikan uzadon de esperanto por blinduloj kaj viddifektitoj per ĉiuj taŭgaj rimedoj: eldonaĵoj, kongresoj, bibliotekoj, informservoj, pagservoj, kursoj, korespondado ktp.;
c)   unuigi la diversnaciajn blindajn kaj viddifektitajn geesperantistojn por frataj kaj komune interesaj interrilatoj;
d)  reprezenti la blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn sur internacia kampo, ĉe vidulaj esperantistaj asocioj aŭ oficialaj instancoj.

LIBE kreis en 1983 fonduson Eroŝenko, homaĝe al rusa blinda verkisto Vasilij Eroŝenko (1890-1952),  kiu «celas havigi senpage brajlajn E-librojn al tiuj organizaĵoj (asocioj, bibliotekoj, lernejoj, kluboj) aŭ eĉ individuoj, kiuj bezonas ilin sed pro diversaj kaŭzoj ne povas pagi ilin».

Rilate al brajlaj libraroj menciindas la esperanta biblioteko Karel Macan en Prago.


Nigrepresite
Samkiel la disvastigo de esperanto okazis ne nur esperantlingve, sed ankaŭ nacilingve. La problemoj de la nevidantoj kaj ilia agado jam de la komenco disvastiĝis ne nur reliefige, sed ankaŭ «nigrepresite». Dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento aperis pluraj verkoj, kiuj defendis la profiton de esperanto por nevidantoj: Utileco de Esperanto por la blinduloj (1910) el Prezenti Levy, prezidanto de la Esperanta-rondo en la bukuresta blindulejo Vatra Luminoasă, aŭ Inter blinduloj (1907) el Émile Javal. Artikoloj propagandaj ankaŭ publikiĝis en la plej gravaj E-gazetoj, ĉefe en Lingvo Internacia. Edgard Guilbeau eĉ aperigis en kvin partoj la studon «Historio de la blinduloj» en la sama gazeto dum 1903.

En 1925, Thilander ekpublikigis Ligilo-n por Vidantoj. La gazeto celis informi al la esperantistaro pri la agadoj de esperantistaj nevidantoj.  Ĝia loko okupis poste Uabo, oficiala organo de la Universala Asocia de Blindul-Organizaĵoj.

UABO, n-ro 29, jaro 1939 (Fotis Bernardo)


Brajlo kaj esperanto en la 21-a jarcento

En tiu ĉi 21-a jarcento, kiam novaj helpiloj por nevidantoj kiel Daisyparolsinteziloj (eĉ por esperanto) rapide disvastiĝas, ankoraŭ validas la vortoj de Karel E. Macan:

La reliefpunkta skribsistemo de Braille kaj la internacia helplingvo Esperanto — jen du donacoj plej valoraj el ĉiuj donitaj iam ajn al la blindularo. La unua ebligis instrui blindulojn, la alia malfermis vojon al la mensoj kaj koroj de blinduloj tra la tuta mondo.
V. Novobilsky: «Ne oftaj jubileoj», Internacia Pedagoga Revuo,  n-ro 1 (oktobro 1970), p. 8


NOTOJ
1. «Blinduloj kaj Esperanto en Svislando», Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 19 (82) (oktobro 1902), p-oj 137-138


ALDONITAJ DOSIEROJ
CART, Th.: «Raporto de Esperanto inter blinduloj», Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 1 (157) (januaro 1907)
–– «La kongreseto de la blinduloj en Cambridge»Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 9 (165) (septembro 1907), p-oj 417-419.
DOR, H.: «Internacia Kongreso por la Plibonigado de la sorto de la Blinduloj»Lingvo Internacia, XVII-a Jaro, n-ro 2 (218) (februaro 1912), p-oj. 63-71.
ĤRISTOSKOFF, N.: «D-ro Gabrielo Robin» (nekrologio), Lingvo Internacia, XVII-a Jaro, n-ro 2 (218) (februaro 1912), p-oj. 72-75.
LINGVO INTERNACIA: «Skribsistemo Braille por blinduloj»Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 11 (83) (novembro 1902), p. 153.

viernes, 15 de febrero de 2013

Lernolibro dufoje internacia

En la jaro 1907 oni trovas en Lingvo Internacia la unuan mencion al la Delmasa'j Helpaj Bildoj.

Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 1 (157), p. 40

Tiam eble ne ĉiuj esperantistoj tuj komprenis pri kio temis, ĉar en la Universala Vortaro ne enestis la radikon bild-

En marto samjare (n-ro 3 [159], p-oj. 120-123) la sama Lingvo Internacia publikigis liston de novaj vortoj, kiuj ekaperis en la dua pligrandigita eldono de la Vortaro de Jürgensen.
Inter ili legeblas la vorto bildo.

Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 3 (159), p. 121

Do, ŝajne la vorto bildo envortariĝis unuafoje en GEV de Jürgensen. Baldaŭ, en 1909, la radiko bild-, kun 805 aliaj, estis oficialigitaj en la 1-a Oficiala Aldono.

bild- image | image, picture | Bild | изображеніе, картина | obraz.

H. Jürgensen: Wörterbuch Esperanto-Deutsch (fotis Bernardo)

Denove en Lingvo Internacia, ĉi-foje en la julia numero de la sama jaro 1907, P. Corret pridiskutas la enkondukon de pli sintezajn participajn formojn:

Kelkaj esperantistoj opinias, ke estus pli bone diri: «mi amantas, mi amontis, mi amitus» k. t. p. , ol «mi estas amanta, mi estis amonta, mi estus amita», k. t. p., formoj al ni donitaj en la Fundamento, kaj sekve devigaj por ĉiuj.
P. Corret: «Mi amantas», Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 7 (159), p. 318-320

Indas legi la artikolo pro sia ĉefa enhavo, sed ĝi ankaŭ aldonas interesan informon.

Klaku por pligrandigi

Do, laŭ tiu fidinda fonto estis Théophile Cart, kiu enkondukis la vorton bildo en esperanto. Sed kiam Th. Cart ekuzis la vorton? Ĉu li ankaŭ helpis sin per bildoj por la instruado de Esperanto? La respondo estas jes. Li eldonis Instruado de Esperanto per Bildaro en 1905, t. e., du jarojn antaŭ la esperanta eldono de la libro el Delmas, sed kiam liaj Tableaux auxiliaires... jam furoris kiel metodon por lerni fremdajn lingvojn.

Instruado de Esperanto per Bildaro, 2-a eldono (Fotis RH en MES)

La unua rakonto kaj la folio de kolorigitaj bildoj

La verko konsulteblas en la Aŭstra Biblioteko aŭ en MES kaj Lingvo Internacia laŭdis ĝin jene: «Jen estas lernolibro dufoje internacia, ĉar ĝi unue estas redaktita tute en Esperanto, kaj due ĉar ĝi uzas por instrui nian lingvon trikolore pentritajn desegnaĵojn, kiuj prezentas plej diversan metiistojn kaj objektojn».

Lingvo Internacia, X-a Jaro, N-ro 21 (129) , 1-11-1905, p. 497

La libro estis «kolekto da 20 rakontetoj, facilaj por komencantoj, kiuj klarigas amuzige kaj sprite folion da kolorigitaj bildoj aldonatan al la libreto»(1)

Bildo el Vikipedio

Théophile Cart (1855-1931) esperantistiĝis en 1894. Li estris la Presan Esperanto-Societo –kiu eldonis Lingvo Internacia, la plej grava tiama esperanta revuo– kaj multe agadis por la disvastigo de la Zamenhofa lingvo pere de la Société pour la propagation de l'Espéranto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer, Zamenhof proponis la kreadon de Lingva Komitato. Cart anis en Lingva Komitato ekde ĝia komenco kaj ĉiam elstaris kiel defendanto de la Fundamento.

Cart ankaŭ kunverkis kun Maurice Pagnier L'Espéranto en dix leçons [Esperanto en dek lecionoj] unu el la plej konataj komenctempaj lernolibroj, plurfoje reeldonita kaj tradukita.

Rusa eldono de Esperanto en dek lecionoj


Notoj:
1. Germana Esperantisto, 3-a jaro, n-ro 1 (januaro 1906), p. 11

sábado, 9 de febrero de 2013

Al la vorto tra la bildo


La nova Bildvortaro en Esperanto

La nova Bildvortaro en Esperanto el Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath aperis en julio 2012 eldonita de Flandra Esperanto Ligo. La 800-paĝa libro, kiu tuj furoris, estas esperantigo de fama bildvortaro de germana eldonejo Duden.

En 1880, Konrad Duden (1829-1911) verkis ortografian vortaron de sia denaska lingvo. Ĝi iĝis la normo por la germana ortografio en Prusujo kaj baldaŭ aperis aliaj vortaroj sub la nomo Duden: tiuj pri gramatiko, pri stilo, pri fremdaj vortoj, pri etimologio, pri parolturnoj kaj «das Bildwörterbuch» (la bildvortaro). La unua bildvortaro aperis en 1935 kaj en la sekvaj jaroj la verko eldoniĝis en la angla (1937), la franca (1937), la itala (1939) kaj la hispana (1940).

En 1988, Rüdiger Eichholz (1922-2000) esperantigis la Duden-vortaron (laŭ la 2-a germana eldono de 1958). Eichholz, kiu naskiĝis en Stralsund, enmigris en Kanadon kaj tie vigligis la Esperanto-movadon. Flanke al siaj traduk- kaj eldon-agadoj per sia Esperanto Press, li gvidis la sekcion pri teknikaj kaj fakaj vortaroj en la Akademio de Esperanto. El lia laboro naskiĝis unue la Slipara vortaro kaj poste la 3-voluma Pekoteko, t. e., la Perkomputora Termino-kolekto, kiun li verkis kun la kunlaborado de Bernhard Pabst kaj Edward Spitaels.

«Pretigita tablo» en la EB de Eichholz (klaku por pligrandigi)

La nuna esperanta eldono de Desmet' kaj Horvath baziĝas sur la 6-a germana eldono kaj estas la unua traduko de tiu ĉi lasta versio.
Kiel oni atentigas en la Enkonduko, la nova Bildvortaro komplementas (kaj ne anstataŭas) tiun de Eichholz.

Gravan averton ni devas aldoni. Ne forĵetu la antaŭan eldono, ĉar unu komplementas la alian (malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna!). [...] Se la nova eldono alportas multajn novajn vortojn... ĝi ankaŭ «perdis» multajn el la antaŭa eldono. Ekzemple: en la antaŭa eldono tabulo 100, «ŝuoj», montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono, en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj.

«Pretigita tablo» en la EB de Desmet' kaj Horvath (klaku por pligrandigi)


Thora Goldschmidt 
Tamen, antaŭ ol la publikigo de la vortaro de Eichholz, eĉ antaŭ ol la naskiĝo de la unua germana bildvortaro Duden, aperis alia bildvortaro en esperanto. Dana instruistino Thora Goldschmidt jam de la jaro 1890  ekpublikigis perbildajn terminarojn por studi fremdajn lingvojn en Kopenhago kaj baldaŭ ili ekaperis en eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn (Leipzig). En la 1920-a jaroj, la verko de Goldschmidt reeldoniĝis plurfoje en la germana, la franca, la angla, la itala, la hispana kaj la pola.

En 1919 la eldonejo de Leipzig presis la unuan eldonon de Esperanto por [per] instruaj bildoj, tradukita de D-ro Johannes Dietterle. Du jaroj poste enmondiĝis la dua korektita eldono.

Kovrilo de la 2-a eldono (1921) 

La celo de la lernolibro, kiel klarigas la aŭtorino en la antaŭparolo, estas roli kiel paroliga ilo por la lernantoj, kiuj devas uzi nur la lingvo esperanto.

La libro volas liveri la materialon por la Esperanta konversacio inter la instruisto kaj la lernanto, aŭ inter du aŭ tri lernantoj. Mi ne intencas, ke oni uzu la tekston de ĉiu bildo laŭvorte. [...] Oni demandu kaj respondu nepre nur parolante Esperanton! Ĉiam –aŭ demandante aŭ priparolante la taskon aŭ farante skribajn ekzercojn– oni interrilatigu la pritraktatan temon kun propraj cirkonstancoj kaj observoj.

La 36 bildoj okupas la maldekstraj paĝoj kaj en la dekstraj aperas dialogoj kaj demandoj pri la traktataj temoj. Gramatikaj klarigoj kaj ekzercoj el la Fundamento kaj letero de Zamenhof al Borovko kompletigas unu el la plej belan lernolibron de esperanto.

«La manĝoĉambro» laŭ Thora Goldschmidt kaj John Dietterle

La ilustritaj lernolibroj de Goldschmidt por la instruado de fremdaj lingvoj ĝuis grandan sukceson, sed kompreneble finfine ili estis forgesitaj. Tamen, post multaj jaroj, kelkaj bildvortaroj de Goldschmidt reeldoniĝis en 2011-2012.

Kovriloj de la novaj eldonoj hispana kaj germana.


La Delmas'aj Helpaj Bildoj

En la jaro 1903 aperis en Bordozo (Bourdeaux) la verko Tableaux Auxiliaires Delmas pour l'Enseignement pratique des Langues vivantes par l'image.

La du grandaj horizontalformataj volumoj (35x24 cm) konsistis el 16 bildoj (6 en la unua kajero kaj 10 en la dua) desegnitaj de Emile Poissonier. La iniciatinto de la ideo estis la Association bordelaise pour la propagation des langues etrangères (Bordoza Asocio por la Disvastigo de Fremdaj Lingvoj) kaj la verko («laŭ la programoj de majo 1902») unue eldoniĝis en 6 lingvoj: germana, angla, hispana, franca, itala kaj rusa.

La bildo «Domo» en la angla eldono

Ankaŭ en la jaro 1903, Ernest Rochelle aperigis Livret explicatif des Tableaux auxiliaires Delmas pour l'enseignement pratique des langues vivantes par la méthode directe et par l'image (Bordozo: G. Delmas, 1903, in-16, 90 p.). Tiu ĉi libro reeldoniĝis pli ol 50 fojoj (la 54-a eldono estas el 1953).

Baldaŭ aldoniĝis du lingvoj: la flandra kaj esperanto (eble ĉar Delmas aŭ lia filo estis esperantisto). Estis Louis de Beaufront, kiu esperantigis la Delmasan verkon (en du kajeroj) ĉirkaŭ 1907.


Kovrilo kaj du paĝoj de la esperanta eldono (Fotis Edmund Grimley Evans)

La komplementa libro ankaŭ aperis en esperanto, tradukita de L. de Beaufront, sub la titolo Klariga libreto de l' «Delmas'aj helpaj bildoj» por la praktika instruado de l' modernaj lingvoj per la senpera metodo kaj bildaro (Bordozo: Delmas, s.d., 108 p.).

Kovrilo de Klariga Libreto (Fotis CIC)

Bildo nº4: Aĝo matura kaj maljuneco



Aliaj Esperanto-bildvortaroj
En 1979, Tony Watts esperantigis la Oxford English Picture Dictionary. La libro (Praktika Bildvortaro de Esperanto) enhavas ĉ. 1500 kapvortojn kaj ĉ. 600 ilustraĵojn ene de 96 paĝoj.


Bildoj el la blogo de Bernardo

Tiu kiu eble estas la unua Originala Bildvortaro en Esperanto nomiĝas ĝuste tiel kaj ĝin pretigis la brazilano Sylla Chaves (1929-2009)  kaj eldonis Esperanto-Asocio de São Paulo en 1991. Preskaŭ 3.000 bildigitaj vortoj enestas la bildvortaro.

Klaku por pligrandigi

En 2004, Edmund Grimley Evans publikigis Mil unuaj vortoj en Esperanto kun ilustraĵoj de Stephen Cartwright.


Iuj libroj oni povas taksi kiel fakajn bildvortarojn, ekzemple la verko Pictorial animal book, eldonita de la angla ĵurnalo Daily Mail (vd. angla originala, Waterlow & Sons, 1961). La libron esperantigis samjare William Alfred Gething sub la titolo Bild-libro pri bestoj.

Klaku por pligrandigi (el la libro-sranko de Bernardo fotis KP)



La Universala Esperanto Metodo de Doktoro Benson

Tamen ne nur la vortostokon oni povas lerni per bildoj, sed ankaŭ gramatikaĵojn. Ĉi-rilate elstaras la  mirinda verko de doktoro Benson. William Sol Benson (1877-1945), naskiĝis en Kievo kaj enmigris en Usonon en 1899. Li fariĝis kuracisto en Newark kaj tie verkis sian imponan Universala Esperanto Metodo (1932).

Klaku por pligrandigi

La libro ampleksas 559 paĝoj kaj enhavas kvar partojn:
1-a parto: Lernigilo
2-a parto: Krestomatio
3-a parto: Universala Esperanto Vortaro
4-a parto: Listo da samspecaj vortoj

La lernigilo klarigas, preskaŭ nur per bildoj, la tutan gramatikon de esperanto: verban konjugacion, prepoziciojn, prefiksojn kaj sufiksojn...

Sufiksoj -il-, -in-, -aĵ- kaj mal- (klaku por pligrandigi)

La krestomatio estas sufiĉe ampleksa kaj prezentas esperantajn tradukojn el pluraj lingvoj kaj originalajn rakontojn (inter la verkistoj: Tolstoj, fratoj Grimm, Lessing, Turgenev, Rusiñol aŭ Eça de Queiroz; inter la tradukistoj: Nylén, Halperin, Sirjaev aŭ Jurysta; inter la verkistoj de originalaĵoj: Baghy, Langlet, Teo Melas (T. Schwartz) aŭ la propra Benson. La ekzemploj estas elprenitaj el gazetoj kiel Literatura Mondo, Heroldo de EsperantoLingvo Internacia aŭ el libroj kiel la Kataluna Antologio. Belaj desegnaĵoj akompanas ĉiujn tekstojn.

La fino de I. Perec: Sep bonaj jaroj, tradukita el la jida de J. Jurysta kaj la komenco de La hebreino 

La tria parto estas universala bildvortaro en 41 lingvoj! La vortoj ne estas ordigitaj laŭ temoj kiel en bildvortaro, sed pri kutima alfabet-ordo. Ĉiu vorto havas sian bildon kaj esperantan difinon. Por iuj vortoj, Benson aldonas la tradukon (ne ĉiam korekta, ve) en 40 aliaj lingvoj (vidu la liston sub ŝlosilo en la malsupra bildo). La vortaro ampleksas iom pli ol 300 paĝojn.

La unua paĝo de la Bensona Universala Vortaro ((klaku por pligrandigi)

La kvara parto estas ankaŭ tre interesa. Benson kunigas «samspecajn vortojn». Ekzemple sub ‘tempo’ oni legas ‘aŭtuno’, ‘epoko’, ‘horloĝo’, ‘vespero’ aŭ ‘morgaŭ’ inter pluraj aliaj vortoj.

La unua paĝo de la kvara parto (klaku por pligrandigi)

Tre detala indekso metas finon al libro, kiu pro ĝia utileco, pionireco kaj beleco oni devas taksi kiel gravegan historian lernolibron.


Legu ankaŭ:

miércoles, 19 de diciembre de 2012

Bravo del Barrio, la reformemulo

Hispanaj amikoj esprimas al ni sian ĉagrenon vidi Esperanton senkreditigatan, en ilia lando, per la ridinda ĵurnalo titolita Esperanto kaj kiu estus tiel bone nomata Ĵurnalo de l'amoj de Sº Bravo del Barrio. Uni el ili skribas al ni sprite: «En la lernejo oni rakontis al ni, ke la herbo ne kreskis plu en la lokoj, tra kiuj estis pasinta la ĉevalo de Atila; kie pasis Sº B., tie la propagando de Esperanto estas neebla...
L'Espérantiste,  n-ro 65 (31 Majo 1903), p. 73 

Tiu ĉi citaĵo el franca revuo L'Espérantiste el la jaro 1903 montras (krom tio, ke senkompata kritikado inter esperantistoj ne estas entute nova afero), ke tiu sinjoro Bravo del Barrio estis almenaŭ polemika personulo en la hispana Esperanto-movado. Tamen oni ne devas forgesi, ke li estis unu el la pioniroj de la internacia lingvo en Hispanio.

Ĝis nun mi malmulte sciis pri Andrés Bravo del Barrio. Li ŝajne naskiĝis en Villarén de Valdivia en la jaro 1865 kaj en 1901 li ekkonis la lingvon de Zamenhof. Nur unu jaro poste, en 1902, Bravo del Barrio naskis la unuan Esperantan gazeton en Hispanio. La revuon li nomis simple Esperanto kaj eldonis ĝin en urbo Santander.

Elŝutu tiun ĉi revuon

La unua numero aperis en marto 1902 en formato 22x16 cm kaj ĝi eldoniĝis almenaŭ ĝis oktobro de la sama jaro (laŭ Takács ĝis 1903). Almenaŭ la 3-a numero estas preskaŭ ekskluzive en la hispana kaj ĝia enhavo aspektas tre bizara. Bravo del Barrio parolas pri siaj politikaj deziroj, pri sia alveno al Santandero («ĉi tien mi venis serĉante meritojn, renomon kaj sufiĉan kapitalon por purigi mian honoron kaj bonnomon perfortitajn») kaj li sendube dediĉas multe da spaco al sinlaŭdo.

La direktoro elstaras sian facilecon por lerni lingvojn kaj ne nur Esperanton:
Lastan 24-an de Aprilon mi ricevis hispanan gramatikon de la lingvo Blua kaj la 25-an je la oka matene mi jam respondis en Bolak, sen vortaro...

Pri la kialoj de la fia kromnomo «Ĵurnalo de l'amoj de Sº Bravo del Barrio», oni ankaŭ povas trovi spureton en tiu 3-a numero:
[...] ĉar estas virinoj kun pli grandaj kapabloj ol la viroj, kaj tiuj ĉi estas kiujn mi ŝatas, ĉar ili komprenas min kaj scios estimi min.

Eĉ la vendstrategio ŝajnas sufiĉe entrudiĝa laŭ la nuntempa vidpunkto:
Tiuj, kiuj ricevos tiun ĉi numeron kaj ne redonos ĝin estos konsiderataj abonintoj kaj devigataj pagi almenaŭ la gazetojn de unu kvaronjaro.

La plej grava esperantista revuo tiuepoka, Lingvo Internacia, unue bonvenigis la novan gazeton:

Lingvo Internacia, n-ro 4-5, 7-a jaro (aprilo-majo 1902), p. 64.

Sed tuj malfidis la nebrideblan reformemon de Bravo del Barrio, eĉ rilate al la hispana lingvo.
Kun plezuro ni rimarkis ke el la unua paĝo de l'gazeto malaperis la tekstoj skribitaj laŭ nova hispana ortografio. Ni ne estas malamikoj aŭ amikoj de ŝanĝo de la ortografio en nacilingvoj, sed ĉar oni varme disputas pri tiuj demandoj, ni devas zorge eviti miksi Esperanton kun tiaj aferoj.
Lingvo Internacia, n-ro 8,  7-a jaro (aŭgusto 1902), p. 104 

Same kiel la unua lernolibro en la hispana, la unua esperantista gazeto en Hispanio estis tre bizara. Bonŝance, en oktobro 1903, ekaperos La Suno Hispana, nova, pli serioza, grava kaj longviva gazeto dulingva por la propagando de Esperanto.

En tiu jaro 1903 Bravo del Barrio translokiĝis al Madrido, kiel klarigas artikolo pri Esperanto publikigita en ĵurnalo El Día. Laŭ la artikolo li «devis foriri» el Santandero kaj en Madrido «atendas la justicon, kiun li meritas». Laŭ la menciita artikolo, Bravo del Barrio prelegis pri Esperanto en Fomento de las Artes (progresigo de la artoj), kie li starigis fakon pri Esperanto.

En 1907 Andrés Bravo del Barrio kaj Ricardo Codorniu, inter aliaj, starigis la unuan madridan grupon (preziditan de José Perogordo). Samjare, Bravo del Barrio prezentis doktoran disertazion pri la problemo de helpa lingvo internacia («Problema de la lengua auxiliar internacional», Madrid, 1907, 176 folioj, 22 cm) en Universitato de Madrido.(1)

Tamen, ankoraŭ en tiu jaro 1907, Andrés Bravo del Barrio transiris al Ido.

En artikolo subskribita de li en La Vanguardia (1914-07-24, p. 15), Bravo del Barrio parolis pri la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo, sed nur por elstarigi la unuan kongreson (konferencon) de Ido, kiun li tiam subtenis. La artikolo enhavas liajn kutimajn neprecizojn –ĝi mencias la neforgeseblan UK en Barcelono el la jaro 1911 (kiu fakte okazis en 1909) aŭ aludas al Ido kiel «litinguo internaciona»– kaj laŭdas la unuan kongreson okazontan en Luksemburgio en septembro 1914. La unua mondmilito malhelpis ambaŭ kongresojn kaj danĝere vundis la du artefaritajn lingvojn.

Sed Bravo del Barrio ne nur studis Esperanton, Bolakon kaj Idon, sed ankaŭ «elpensis» novan lingvon.  Li nomis ĝin Europeo kaj ĝin prezentis en 31-paĝa verketo eldonita en Madrido en 1914.

Elŝutu kiel PDF-dosieron

Bravo del Barrio ankaŭ interesiĝis pri la origino de la hispana lingvo en artikolo «El origen del castellano» publikigita en gazeto El Águila (jaro 1, n-ro 7) el urbeto Aguilar de Campoo kaj en la jaro 1920 li proponis nek Esperanton nek Idon nek Eŭropeon sed la hispanan kiel lingvo por la Ligo de Nacioj.

Noto
(1) La nepublikigita dizertacio konsulteblas en la universitata biblioteko.

Malgranda bibliografio de Andrés Bravo del Barrio
«El origen del castellano», El Águila (Aguilar de Campoo), 1914.
«Problema de la lengua auxiliar internacional», Madrid, 1907, 176 hojas, 22 cm. Nepublikigita doktora disertacio, Universitato de Madrido, fakultato pri filozofio kaj beletro, legita en 1907.
El europeo, lengua internacional facilísima. Gramatiko e krestomatio da Andrés Bravo del Barrio, 31 paĝoj, 15 cm, Madrid, El reformista pedagógico, 1914.


Aldonitaj dosieroj
Revuo Esperanto, n-ro 3 (1902-05-17).
A. Bravo del Barrio: El europeo, lengua internacional facilísima. Gramatiko e krestomatio da Andrés Bravo del Barrio, 31 pág, 15 cm, Madrid, El reformista pedagógico, 1914. (PDF pretigita danke al Biblioteko Molera).
«Hispanujo», L'Espérantiste, n-ro 65 (31 Majo 1903), p. 73. (PDF pretigita danke al Biblioteko Molera).
«El esperanto como lengua internacional», El Día (1903-04-20), p. 2.
A. Bravo del Barrio: «Un congreso. Idioma Internacional», La Vanguardia (1914-07-24), p. 15.

sábado, 15 de diciembre de 2012

Feliĉan Zamenhof-tagon