domingo, 10 de marzo de 2013

La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (III)



Esperanta gazetaro en landoj de la Triobla Entento kaj postaj aliancanoj

Malkiel okazis en Francio kaj Belgio, la militaj okazintaĵoj permesis, ke The British Esperantist daŭre publikiĝis en Anglio.  Raporto pri la Sepa Brita Kongreso en Sheffield kaj anonco pri la kunveno de la asocio «Paco per Esperanto» en la tuja 10-a UK en Parizo okupis la unuajn paĝojn de The British Esperantist en julio 1914. Tamen, tre baldaŭ, ĉio ŝanĝis. La numero de septembro komencis jene:
Post la apero de nia lasta numero, eksplodis kvazaŭ el blua ĉielo la plej terura politika fulmotondro, kiun iam la mondo spertis. Tuta Eŭropo subite konvulsiiĝis pro milita agado, kiu nun ŝancelas la fundamenton mem de nia civilizacio, ne nur en la landoj, kie furioze bataladas la armeoj, sed ankaŭ en landoj malproksimaj de la milita scenejo.

La disvastigo de la germanaj «flavaj flugfolio» kun primilitaj sciigoj okazigis en Britio diskuton pri la neŭtraleco de la internacia lingvo. Harold Brolingboke Mudie (1880-1916), prezidanto de Brita Esperanto-Asocio aliĝis al la armeo kaj defendis la uzadon de esperanto en la milito.
Tuj kiam mi ricevis la unuan flavan folion, mi skribis [...] por proponi la redakton de flugfolioj aŭ de resumo de la “Blanka Papero” por internacia dissendado [...] mi protestas kontraŭ la protesto pri la uzo de Esperanto por dissendi oficialajn sciigojn. Se nia lingvo ne devus esti uzata por tio kaj por kia ajn komuniko, mi vere ne komprenas ĝian utilecon [...] kaj se iu naive kredas, ke nia lingvo nur ekzistas por dissendi informojn, kiuj plaĉas al ĉiu Esperantisto en la mondo, mi ne povos kun tiu konsenti. [...] [Ĉ]iuj novaj elpensaĵoj [...] estas unue aplikitaj al la militaj bezonoj.  
The British Esperantist, vol. X, n-ro 119 (novembro 1914) p-oj. 205-206. 

Ankaŭ en novembro 1914, John Merchant proponis kolektigi 400 funtojn por aĉeti aŭtomobilon kaj donaci ĝin al Ruĝa Kruco. La brita esperantistaro baldaŭ kunigis la monon kaj la ambulanco «Esperanto Nº 1» eklaboris por la Belga Ruĝa Kruco.

Esperanto ambulanco donaco de britaj esperantistoj

La 1-an de majo 1915 Frank H. Sweet alŝipigis en Novjorko por partopreni en la Oka Brita Kongreso en Bath. Lia marveturilo estis «la plej granda kaj plej rapida vaporŝipo veturanta inter Usono kaj Anglujo». Tamen, vaporŝipo Lusitania neniam atingis la Liverpool-an havenon. La 7-an de majo, germana torpedo trafis la oceanŝipon kaj ĝi rapide flankis maldekstren kaj subakviĝis proksime al la irlanda marbordo. Nun oni scias, ke krom pasaĝeroj ĝi ankaŭ kunportis grandan kvanton da rifla municio, sed la diskutoj pri ĉu la vaporŝipo estis laŭleĝa militcelo tuj ekestis en la tutmonda kaj esperanta gazetaroj. En la ŝippereo mortis 1.198 homoj. Inter la 761 survivantoj estis la esperantisto Frank H. Sweet, kiu atingis sian «ĉefan celon, nome la 8a Brita Kongreo en Bath». Per 3-paĝa artikolo en la numero de The British Esperantist de aŭgusto 1915, Sweet rakontis la terurajn okazintaĵojn. La artikolo «Ĉe la subakvigo de vaporŝipo “Lusitania”» finiĝas jene:
Se iam scivola fiŝo penetros en la Lusitania, ĝi legos sur afiŝo, kiu estas firme pinglita sur pordo de kajuto “Ĉi tie oni parolas Esperante”.
The British Esperantist, vol. XI, n-ro 128 (aŭgusto 1915) p. 149.

La ŝippereo de Lusitania ĉe NY Times

Sweet finfine ankaŭ partoprenis la militon kaj eltiraĵoj el letero sia eĉ aperis en TBE en novembro 1917 sub titolo «El la tranĉeoj».

Novaĵoj pri Belgio kaj pri la belga esperantistaro sufiĉe ofte okupis la paĝojn de TBE. Danke al la klopodoj de Paul Blaise, profesoro en la belga universitato de Lovaino kiu loĝis en Londono,  oni eĉ aranĝis belgan kongreson en Bath en 1915 samtempe ol la brita. Pli nekutime estis trovi en la gazeto de britaj esperantistoj artikoleton el Germana Esperantisto dum la milito. Tion atingis la rakonto de iu germana kapitano G. pri lia ĉeesto «En la hejmo de D-ro Zamenhof» en strato Królewska 41 de Varsovio.

Dum la pasinta jaro la milito ne permesis al mi konatiĝi kun la majstro en Parizo, mi forkuris al la standardo de la imperiestro orienten. Kaj nun la sama milito kaŭzis al mi la feliĉon, stari kontraŭe de la majstro, ne nur dum la ĉeesto de multaj homoj, sed esti lia gasto. Tiamaniere ĉiu okazaĵo posedas du flankojn, eĉ la milito.
The British Esperantist, vol. XI, n-ro 131 (novembro 1915) p. 201.

En Rusio La Ondo de Esperanto ekeldonita en 1909 publikiĝis ĝis majo 1917 (do inter la februara kaj la oktobra revolucioj). La lasta numero raportis pri la manifestacio de la 1-a de majo.
La laborista grupo [...] partoprenis la solenan manifestacion, per kiu ruslanda libera laboristaro festis tiun tagon. Sur la ruĝa standardo estis pentrita blanka kvadrato kun verda kvinpinta stelo kaj skribita la devizo: –“Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu! La internacia lingvo Esperanto plifortikigos nian unuiĝon en la Internacialo”

La Ondo de Esperanto renaskiĝis post la falo de Sovetunio en la jaro 1991.

Amerika Esperantisto, kie la angla tre grave rolis, daŭre publikiĝis dum la milito. Usono eniris la batalkampon nur en aprilo 1917, sed kompreneble antaŭ tiu dato la milito ankaŭ enestis sur ĝiaj paĝoj. En januaro 1914, jam aperis «Letero el Eŭropo» de «nia Privat-a Korespondanto» [Edmond Privat]. En la artikolo, Privat raportis pri la nobelpremio pri medicino ricevita de «franca samideano Profesoro Charles Richet, famkonata fiziologisto kaj sincera pacifisto». Jam en 1911 estis ricevinta la premion pri paco german-aŭstria Alfred Fried «pro liaj rimarkindaj servoj al propaca movado per verkoj kaj vigla propagandado ĉefe inter gazetistoj» kaj en 1913 alia esperantisto, Henri Lafontaine, belga senatano kaj prezidanto de la internacia komitato de l'pacoficejo en Berno. Privat demandis sin kiam atingos la premion Zamenhof. En la sama artikolo, li jam pristudas la aferon de «franco-germanaj rilatoj kaj Esperantismo» kaj mencias «timo pri baldaŭa milito».

Oni atendis pli ol 3.700 partoprenantoj en la 10-a UK en Parizo, sed la milito malhelpis ĝin. En 1915, la 11-a UK okazis en San Francisco (Usono) kaj Amerika Esperantisto raportis pri ĝi. Nur 163 kongresanoj el 16 landoj partoprenis la malpli grandan UK-on iam ajn. Post ĝi, la internaciaj kongresoj estis interrompitaj ĝis 1920.

(Baldaŭ daŭrigota kaj finota)

3 comentarios:

Fabiano Henrique dijo...

Kvankam vi ne menciis, la revuo Brazila Esperantisto cirkulis seninterrompe dum ambaŭ mondmilitoj. Okaze la de II Monda Milito oni estigis en Rio la "Kampanjon Zamenhof", kunordigitan interalie de Yolanda de Araújo Costa, forpasinta antaŭ nelonge. Ĝi celis alsendi esperantajn publikigaĵojn, medikamentojn ktp al samideanoj tiam loĝantaj en detruitaj lokoj en Eŭropo kaj Azio. Dum la II Monda Milito, Brazila Spiritisma Federacio daŭre eldonis Esperantajn librojn. Tiutempe ĝi estis unu el la malmultaj eldonejoj, kiuj publikigis esperantaĵojn en la tuta mondo.

desespero dijo...

Koran dankon pro via aldono, Fabiano.

Hilary Chapman dijo...

Mi dankas vin pro tiu vere utila kunigo de informoj el diversaj fontoj.