tag:blogger.com,1999:blog-6243233474719514155.post973286727939189269..comments2023-04-01T10:51:36.319+02:00Comments on Esperantaj bitoj: Esperanto en Argentinodesesperohttp://www.blogger.com/profile/11827127047408963479noreply@blogger.comBlogger2125tag:blogger.com,1999:blog-6243233474719514155.post-51310140435957921322014-06-12T08:48:31.218+02:002014-06-12T08:48:31.218+02:00Koran dankon pro via lerniga komento en mia blogo....Koran dankon pro via lerniga komento en mia blogo. Mi ne celis verki tro enciklopediece, sed via komento multe riĉigas tiun ĉi artikoleton. Pliajn komentojn mi ĵus sendis rekte al vi retpoŝte.desesperohttps://www.blogger.com/profile/11827127047408963479noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-6243233474719514155.post-83110025417283100682014-06-11T21:51:54.695+02:002014-06-11T21:51:54.695+02:00Mi ŝatus remarki iom:
1.- En la ruslingva broŝuro...Mi ŝatus remarki iom:

1.- En la ruslingva broŝuro “Gillelizm” (Hillelismo), eldoninta de L. L. Zamenhof en la jaro 1901 sub la pseudonimo “Gomo sum” (“Homo sum”) la iniciinto de Esperanto revis pri Argentino!. Ŝajnas ke Z. verkis la broŝuron en 1897 post la unua Sionista Kongreso Basilea... Kaj estis la tempo de granda emigrado de judoj al Argentino, danke al agado de Barono Hirsch...ktp Sendube li estis bone informita pri la atero kaj sciis ke jam estis espersantistoj en la lando. (La eldonado de la broŝuro 1901, fiaskis...ktp)
Do, en la paĝo 66, de tiu ĉi broŝuro, li proponas ke oni starigu la centrojn de la de li proponita “Hillelisma Movado” kaj Esperanto, en Usono, Kanado aŭ Argentino.

2.- En la unuaj LISTOJ de Zamenhof aperas kvin esperantistoj:

CLARK, Nicolás, en Santa Fe, “esperantiĝis” en 1894
DECK, León, en Santa Fe, “esperantisĝis” en 1894.
SERRAZ, Carlos, en Santa Fe, “esperantiĝis” en 1894.
GÖSTA, E. en Buenos Aires, “esperantiĝis” en 1899.
QUINN, Miguel Calle Gauna 1866, Flores, Buenos Aires “espernatiĝis” 1904.

3.- La bonega artikolo pri Argentino en la “Enciklopedio” (verkita de Pastro Shirjaev) do eraras kiam asertas ke la unua argentina esperantisto estis E.Gösta en 1899. Eblas ke li ne bone esploris la tutajn listojn de Z. aŭ ricevis eraran informojn el Argentino. (La familinomo “Gösta” ŝajnas finlanda!)

4.- Laŭ tradicia aserto de maljunuloj, verkita ĉiam en publikaj artikoloj (kaj en “Esperanto en Perspektvo”) la unua esperantisto en Argentino, estis pola enmigrinto: kiu komencis instrui la internacian lingvon en Bonaero-urbo, en Novembro de la jaro 1889, en domo de la strato Pasko Nº 672, sur kies pordo estis pendigita afiŝeto “Nia Grupejo”. La instruisto, simple nomiĝis sin kiel “S-no Pola” aŭ “S-ro Polish” aŭ “Pulaski”. (Estis kutimo ke enmigrintoj kaŝis veran nomon tia tempe!) La malnova domo estas ankoraŭ vizitinda en Bonaero (Calle Pasco, Barrio Balvanera).
Oni povus supozi ka tiu ĉi unua instruista esperantisto, -vera unua pioniro- estis ANTON POLISH. La nomo aperas en la “Registro de eniro de enmigrintoj pere de la Haveno en Bonaero” en la jaro 1889. Li deklaris sin italano kaj katoliko kaj enŝipiĝis en Genovo, italio. (Por ne havi problemojn estis kutimo ke la enmigrintoj, mensogis en la eniro al la lando: preskaŭ ĉiuj deklaris sin kiel katolikoj (ĉar estis jam iom da publika rezisto al troa eniro j judoj kaj ne-katolikoj)l-
Bedaŭrinde pri tiu ĉi homo oni ne troviĝis ian spurojn, ne estas sciate kie li lernis la lingvon, kaj kiom da tempo li instruadis, kaj ĉu li restis en la lando aŭ denove elmigris aŭ reŝanĝis la nomon, kiel ofte faris enmigrintoj...
5.- En 1906, kiam fondiĝis la “Bonaera E-Asocio”, kun la honora prezidanteco de Z. aperis esperantistoj kaj granda kvanto de interesitoj kaj lernantoj.
6.- En 1907, ĉeestis preskaŭ dum unu jaro en Bonaero kiel rifuĝinto, PAŬL BERTHELOT, la fondinto de rev. Esperanto.
7.- Fine de la sama jaro 1907 kaj dum la tuta jaro 1908 ĝis meze de 1909, la revuo “PBT (“Pebete” en la bonaera ĵargono: “infano”: “semajna ilustrita revueto por infanoj el 8 ĝis 80 jaroj!) publikis unu paĝan kurson de Esperanto... Laŭ la eldonisto estis reklamado por la “5-a UK-Barcelona-1909).
8.- Post la Barcelona Kongreso en 1909, la argentina "Ministro de Instruado” D-ro E-Zeballos, donis rezolucion permesante la instruadon de Esperanto en publikaj lernejoj.-/

rosartoro @ gmail.

Esperanto, internacia lingvo de libereco...!https://www.blogger.com/profile/03512927591192585434noreply@blogger.com