martes, 27 de enero de 2015

Nomon eternan al ili

Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos. (Jesaja 56:5)

Hodiaŭ, 27-a de januaro, estas la Tago de la Memoro pri la Viktimoj de la Holokaŭsto. La memordato koincidas kun tiu de la liberigo de mortiga koncentrejo Auschwitz-Birkenau en 1945, kaj estis starigita de Unuiĝintaj Nacioj en 2005.

Jad Vaŝem

Jam en 1922, Hitler kondamnis Esperanton dum parolado en Munkeno. En Mein Kampf (1925), li substrekis la saman paranojan ideon, laŭ kiu judoj estis devigitaj paroli malsamajn lingvojn, sed kiel eble plej baldaŭ ili altrudos «universalan lingvon (ekz. Esperanton)» por pli facile regi iliajn servutulojn.

Kiam okupis la povon, Hitler baldaŭ ekpersekutis la laboristan Esperanto-movadon kaj likvidis la komunismeman eldonejon Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo). Tamen, estis tiam en Germanio esperantistoj kun aliaj politikaj emoj. Herbert Wohlfahrt, kiu fervore admiris la nazian movadon, estis fondinta la Neue Deutsche Esperanto Bewegung  (Nova Germana Esperanto-Movado) en 1931, du jarojn antaŭ la nacisocialisma venko en la parlamenta balotado. Wohlfahrt klopodis altrudi la ideon, ke judoj ne povu esti delegitoj de UEA en Germanio.

En februaro 1936, Martin Bormann subskribis dekreton en kiu li asertis:

Ĉar la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas respondi nur al intereso de superŝtataj potencoj, la anstataŭanto de la Führer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiuspecaj unuiĝoj de artefarita lingvo.(1)

La 20-an junio 1936, Heinrich Himmler, tiama estro de SS, ordonis al la esperantaj asocioj dissolviĝi sub minaco estu perforte dissolvitaj. Esperanto kaj esperantistoj iĝis kontraŭleĝaj. Same okazis en la landoj okupitaj de la Tria Regno dum la dua mondmilito, kvankam ĉi tio ne malebligis, ke Universala Ligo estu fondita en 1942 en Hago.

La tri gefiloj de Zamenhof iĝis viktimoj de la nazia barbareco. Lidia kaj Zofia estis unue enfermitaj en la Varsovia geto kaj poste senditaj al Treblinka, kie ambaŭ mortis en gaskamero en 1942.


Adam Zamenhof estis ekzekutita en la arbaro Kampinos, apud Palmiry, scenejo de pli ol du mil murdoj dum la nazia okupacio de Pollando. Aliflanke, sia edzino kaj filo (Ludvik) eskapis. Patrino kaj filo kaŝis en kamparaj areoj de la lando sub falsa nomo. Ludvik alprenis la nomon Christoph Zaleski, kiu poste konservis kiam li translokiĝis en Francion kiel Louis-Christoph Zaleski-Zamenhof. Al tiu periodo de kaŝita vivo apartenas ripetita  anekdoto. Christoph estis en tomatplantejo, kiam kolego kiu parolis Esperanton demandis:

Ĉu vi konas Esperanton?
Ho jes, mi konas; ĝin inventis mia avo!

Spite la temerara mispaŝo, la esperantisto ne denuncis lin al la nazioj.

Pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński, publikigis en 2003 libron de intervjuoj kun Louis-Christoph Zaleski-Zamenhof, nura supervivanto de la Zamenhof-familio, sub la titolo Ulica Zamenhofa. Samjare aperis kaj esperantigo kaj postaj tradukoj en la litovan, ĉeĥan, portugalan, japanan, slovenan, slovakan, francan, italan, kroatan kaj korean.

En la sama Varsovia geto el kiu estis deportitaj kaj Zofia kaj Lidia Zamenhof, forpasis en 1941 Leo Belmont (kaŝnomo de Leopold Blumental), samtempulo de la Majstro. Belmont defendis Esperanton en la gazetaroj pola kaj rusa, kaj estis vicprezidanto de la unua rusa Esperanto-Societo (Petrogrado) kaj ankaŭ de la unua pola (Varsovio). Jam en 1887 (jaro de eldono de la Unua Libro) li adiaŭis Zamenhofon en letero per la esprimo «Vi venkos, sinjoro!»

Ankaŭ en Treblinka estis murdita Israel Lejzerowicz, pri kiu mi parolis tie ĉi.

Jakobo Ŝapiro (Jakub Szapiro) estis unu el la plej elstaraj esperantistoj de la unua epoko. Li naskiĝis en la sama urbo kiel Zamenhof (Bjalistoko) en 1897 kaj lernis Esperanton dekkvaraĝa. Li aperigis poemojn kaj artikolojn en gravaj esperantistaj gazetoj kaj en 1915, meze de la Granda Milito, li eldonis kontraŭmilitan broŝuron Esperanto kaj mondmilito. Post la milito, ekde 1919, Szapiro ege klopodis por krei muzeon dediĉita al Zamenhof en ties naskiĝdomo. La 12-an de julio 1941, germanaj trupoj eniris la geton de Bjalistoko kaj arestis plurajn milojn da judoj. La nazioj petis monon kiel interŝanĝo por ilia liberigo, sed, malgraŭ ricevi 5 kg da oro kaj 300 kg da arĝento, ili pafis ĉiujn arestitojn en la arbaro Pietrasze. Inter ili estis Jakub Szapiro, lia edzino kaj filo. De la tuta familio Szapiro postvivis nur la fratino de Jakub kaj ties filino, Felicja. Felicja, jarojn poste, skribis memoraĵon, Moja gwiazda [Mia Stelo], en kiu li diras:

Kelkaj el la libroj en nia domo estis skribitaj en fremda lingvo [...] Kiu plej bone scipovis tiun lingvon estis onklo Kuba [Jakub] [...] La muroj de lia apartamento estis kovritaj kun fotoj de internaciaj konvencioj, flagetoj kaj insignoj kun la simbolo de Esperanto, bildoj de D-ro Zamenhof, kaj karikaturoj de karakteriza figuro de mia onklo. Alta, maldika, kun belforma kapo sur longa kolo, okulvitroj sur la nazo kaj malsupra lipo iomete antaŭenpuŝita, li estis alloga modelo por artisto.(2)

Szapiro (maldekstre) kaj lia amiko Abraham Zbar


Salomon Kornfeld, verkisto de originala literaturo en Esperanto, skribis sub la kaŝnomo Grenkamp. Li eldonis Esperantista-n Voĉo-n en Krakovo. Kunlaboris en redaktado de la Plena Vortaro kaj reviziis kaj kompletigis unu el la unuaj gramatikoj de Esperanto, la Kompleta gramatiko kaj vortfarado de Esperanto de Paul Fructier. En 1931 li aperigis la rakontaron Kvinmilionoj. Jam en 1921 li publikigis poemaron Krioj de l'koro. Salomon Kornfeld mortis en Struthof-Natzweiler koncentrejo, en Alsacio, en 1943.

Samkiel Zaleski-Zamenhof, hungaro Tivadar Soros (kunfondinto de Literaturo Mondo kiu ŝanĝis familinomon Schwartz pro la kreskanta antisemitismo) ankaŭ sukcesis superruzi la naziojn kiel li mem rakontas en memuaro Maskerado ĉirkaŭ la morto, alia verko originale skribita en Esperanto kaj poste tradukita al pluraj lingvoj.

Inter la esperantistaj viktimoj de naziismo ne nur estis judoj. La pastro Max Josef Metzger, prezidanto de Internacio Katolika, estis ekzekutita en 1944. Metzger, kiu estis pastro de la germana armeo dum la unua mondmilito, fondis la movadon superkonfesian Una Sancta kaj arde defendis pacismon. En 1943 li verkis memorandon pri paca reorganizo de Germanio, kiu li celis transdoni al la sveda ĉefepiskopo de Upsalo. La respondeculino pri ĝia transdono okazis esti ano de Gestapo. La pastro estis ekzekutita en oktobro 1944.

Adam, Lidia kaj Zofia Zamenhof, Leo Belmont, Izrael Lejzerowicz, Jakub Szapiro, Salomon Kornfeld kaj Max Josef Metzger estas nur malmultaj nomoj de viktimoj de la nazia amasmurdado. En 1953, stariĝis en Israelo Jad Vaŝem, kies nomo devenas de la Jesaja verso, kiun mi citis komence. Jad Vaŝem celas konservi la nomojn kaj historiojn de ĉiuj viktimoj. En ĝia kunigita datumbazo de viktimoj de la Ŝoa mi trovis ĉi Atestan Folion pri Adam Zamenhof, skribita en Esperanto (rigardu ankaŭ la sekcion «Interrilato al Viktimo [familia aŭ aliaj]») kaj indikante la personajn datumojn de la filo de L. L Zamenhof kaj la cirkonstancojn de lia morto («mortpafita»).


NOTOJ
1 Dekreto n-ro 29/36, en Zusammenstellung aller bis zum 31, März 1937 erlassenen und noch gültigen Anordnungen des Stellvertreters des Führers, Munkeno, 1937, p. 262, citita laŭ U. Lins: La danĝera lingvo, 2-a eldono, Progreso, Moskvo, 1990, p. 119. 
2. La tekston mi tradukis el la angla laŭ citaĵo en Jewish Heritage Trail in Bialystok, p. 22. Polan originalon esperantigis T. Chmielik kiel Mia stelo en 2011. 
* Tiun ĉi blogeron mi aperigis hispane antaŭ ĵus kvin jaroj.

sábado, 10 de enero de 2015

Esperanto-bibliotekoj por la 21-a jarcento

En la du unuaj numeroj de La Esperantisto, la unua gazeto en la internacia lingvo, eldonita en Nurembergo ekde 1889, aperis mallonga bibliografio de verkoj en Esperanto. Dum tiuj unuaj tempoj oni ankoraŭ povis asigni numerojn al esperantistoj kaj al esperantlingvaj verkoj. Bonŝance kaj la esperantistaro kaj la verkaro en la zamenhofa lingvo rapide multobliĝis kaj tiu «nomaro de verkoj» ne plu ĝisdatiĝis. Tamen, kun tiu daŭra kreskado de libroj kaj gazetoj publikigitaj en Esperanto, aperis ankaŭ la unuaj kolektantoj (kluboj aŭ individuaj homoj). Multaj el tiuj personaj kolektoj iĝis poste la ĝermo de esperantistaj bibliotekoj tra la mondo.

La unua bibliografio de Esperanto, La Esperantisto, n-ro. 1 (septembro 1889), p. 7

Ankaŭ la zorgo pri bibliografia kontrolo pluvivis danke al homoj kiel Petro Stojan (kiu aperigis la Bibliografio-n de Internacia Lingvo en 1929) aŭ József Takács (kiu en 1934 publikigis sian Katalogo-n de la Esperanto Gazetaro). La laboro de tiu ĉi hungara esperantisto estis daŭrigita jardekoj poste per la nomata Rondo Takács (t.e. hungaro Árpád Mathé kaj katalunoj Luis Hernández kaj Ana M. Molera). En 2010, ok jaroj post la forpaso de Luis Hernández, fondinto de la Hispana Esperanto-Muzeo (nun MES) en Sant Pau d'Ordal, aperis la impona Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. Tiu verkego de preskaŭ 1.200 paĝoj enhavas bibliografian datumojn pri 14.143 periodaĵoj (gazetoj, bultenoj, ktp).


Esperanto-bibliotekoj
Ĉiujare, flandra esperantisto Roland Rotsaert kunigas pere de demandaro informojn pri la nuna stato de la Esperanto-bibliotekoj tra la mondo. La lasta eldono de tiu informo listigas pli ol kvardek bibliotekojn en kvar kontinentoj. La plej enhavplena estas la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. En Eŭropo troveblas aliaj historiaj bibliotekoj, kiel Biblioteko Hector Hodler (Roterdamo), Germana-Esperanto Biblioteko (Aalen), CDELI (La Chaux-de-Fonds) aŭ Biblioteko de Esperanto-muzeo en Svitavy. Kaj ankaŭ dum la lastaj jaroj oni starigis tute novajn E-bibliotekojn, kiel tiu en Ŝimonoseki (Japanio).

Pluraj E-bibliotekoj posedas nun retejojn, kiuj ebligas la serĉadon de iliaj katalogoj kaj fordonas informojn, kaj kelkaj inter ili ankaŭ ekirigis projektojn por bitigi parton de ĝia enhavo. La nova retejo de privata Biblioteko Molera enretigas la kompletan kolekton de Kataluna Esperantisto kaj ĉiu monate prezentas novan eron de sia ampleksa gazetkolekto. Eĉ pli ambiciaj projektoj ĉi-rilate estas tiu de Roland Rotsaert ĉe la Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrijk aŭ la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio zorgita de Ana Manero en Madrido. Ambaŭ projektoj celas skani kaj enretigi librojn, revuojn kaj gazeteltranĉaĵojn por ebligi ĝian retan legadon. La eniro de Bitoteko en Europeana, projekto de cifereca biblioteko de Eŭropa Unio, donas videblecon al niaj historiaj dokumentoj ankaŭ ekster Esperantujo.

Enirpaĝo de la trilingva retejo de Biblioteko Molera

Aliaj bibliotekoj bezonas helpon por renovigi kaj katalogi ilian enhavon. Ĉi rilate, kataluna Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez el Sabadell pretigis kampanjon de amasfinancado, kiu jam atingis pli ol du trionon de ĝia celo.



Onta defio: la komuna katalogo 
En majo 1996, Martin Weichert revis pri komuna katalogo de la E-bibliotekoj sur la paĝoj de hungara gazeto Eventoj:(1)

Ĉu ni esperantistoj sukcesos krei "Nacian Bibliotekon" de Esperantujo? Supozeble ĝi enhavus ion inter dudek mil kaj kvindek mil librojn: La plej grandaj E-bibliotekoj posedas po inter dek mil kaj dudek mil erojn, kaj sen komuna komputila katalogo estas neeble scii kiom granda estas la stoko kiu estas al ili komuna kaj kiom estas unikaĵoj.

La artikolo «Kvincent Esperanto-librojn en vian hejmon» raportis pri la plej grandaj E-bibliotekoj, kiuj malhavis komputilan katalogon: Biblioteko Hector Hodler (lokata en centra sidejo de UEA en Roterdamo), Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrijk, Biblioteko Butler en Londono (nun en Barlaston) aŭ CDELI en La Chaux-de-Fonds.

Antaŭ dekok jaroj, Martin Weichert finis sian pripensadon per jena demando:

Ĉu la esperantistoj estas pretaj por la tria jarmilo?

Kompreneble la enkomputiligo de la bibliografiaj sliparoj estas jam farita. La sekva paŝo estas enretigi tiujn katalogojn. Biblioteko Juan Régulo Pérez en Madrido enretigis sian katalogon pere de esperantigita programo OpenBiblio. La saman programon uzis MES (Museu d'Esperanto de Subirats, antaŭe Hispana Esperanto-Muzeo) kaj Biblioteko Molera. Aliaj bibliotekoj nun interesiĝas por fari la samon.
Specimena slipo en programo OpenBiblio

La ĉefa loko por diskuti ĉi tiujn aferojn estas la Guglo-grupo Bibliotekoj, kreita dum la Universala Kongreso 2011 en Kopenhago. Post kelkaj mesaĝoj en tiu grupo, Claude Normont pretigis debaton «Por komuna katalogo» enkadre de la kleriga lundo dum la ĉi-jara UK en Bonaero. Espereble, tiu debato donos plian antaŭenpuŝon por realigi finfine la revon krei tutmondan bibliotekon por la esperantistaro.

NOTO
1. Eventoj, n-ro. 102, 2 (majo 1996).