lunes, 9 de junio de 2014

Esperanto en Argentino


Tre baldaŭ okazos en Bonaero la 99-a Universala Kongreso de Esperanto. Estos la unua fojo, ke la tutmonda esperantistaro kongresos en Argentino. Tamen, la internacia lingvo ne estas novaĵo en tiu sudamerika lando.

Laŭ Encicklopedio de Esperanto, la unua esperantisto en Argentino estis E. Gosta, en Bonaero en 1899. La movado kreskiĝis ekde 1904 per la propagando de pioniroj C. C. Dassen, José Olivares, Enrique Brusses kaj J. Juameda en Chacabuco. En 1906 fondiĝis la unuaj E-grupoj en la argentina ĉefurbo kaj baldaŭ ĝi aranĝis kursojn de la internacia lingvo en lernejo Presidente Roca.

Kataluna esperantisto Delfí Dalmau (1891-1965), iama redaktoro de Kataluna Esperantisto ekloĝis en Bahía Blanca en 1913 kaj tie li kunigis grupon kaj multe antaŭenirigis la movadon.

Partituro de Delfí Dalmau kaj libro lia pri pasiva poliglotismo

Delfí Dalmau ne estis la nura aktiva kataluno en la argentina movado. Josep Prats vojaĝis al Parizo por partopreni la Universalan Kongreson en 1914, sed tiu kongreso fiaskis pro la eksplodo de la unua mondmilito kaj Prats, anarkiisto, restis malliberigita dum pli ol unu jaro. Je sia reveno en Bonaero, Prats fondis grupon en la Casal Català. Estis li kune kun aro da samideanoj, kiuj starigis la Argentinan Esperanto-Asocion la 20-an de decembro 1916. La asocio tuj aperigis dulingvan presorganon Argentina Esperantisto por disvastigi la zamenhofa lingvo. La unua numero de tiu gazeto (januaro 1917) ĵus estis enretigita en retejo de Biblioteko Molera.

La unua numero de Argentina Esperantisto elŝuteblas el Biblioteko Molera

Fondintoj de AEA. El Argentina Esperantisto, num. 1 (p. 2)

En «Oficiala Parto» de tiu unua numero, Argentina Esperantisto raportas pri la fondiĝo de la asocio:
En Buenos Aires, la nokton de la 20ª de decembro de 1916ª respondante al alvoko adresita de Organiza Komitato al ĉiuj esperantistaj societoj kaj izolaj esperantistoj el la Respubliko, kunvenis en la loko de la “Centro Esperantista de Buenos Aires”, Cevallos 435, por fondi Argentina Esperanto-Asocio'n la jenaj grupaj delegitoj: Marcial Bover, de “Esperanta Grupo Casal Catalá”, el Buenos Aires (125 anoj); Ramiro Estil·les, de la grupo “Liberiga Stelo”, el Bs. Aires (25 anoj); Ludoviko Kelety, de la C. “Verda Stelo”, el Pergamino (20 anoj); Vicente Albamonte, de la “Centro Esperantista de Buenos Aires” (14 anoj): Héctor Meroni, de la “Sociedad Esperantista de La Plata” (10 anoj); E. Espinosa, de la grupo “Tagiĝo”, el Bs. Aires (5 anoj); kaj sinjoroj Nicolás Benito kaj Miguel González, el Bs. Aires, kaj León Pochet, el Lanus, izolaj esperantistoj. Plie, sciigis per letero ke ili deziras aliĝi al A. E. A. sinjoroj Diego Salguero el Bahía Blanca, Dionisio Ruíz, el Baradero kaj Carmelo Liguori, el Santa Fé, –Je la 9ª kaj 45 m., antaŭ multnombra publiko, sinjoro H. Meroni kiel sekretario de la Organizanta Komitato, malfermas la kunsidon ...

Tamen, la movado en Argentino iom post iom velkis kaj AEA restis nur kiel eta grupo en Bonaero. Estis denove dum alia mondmilito, kiam la E-movado revigliĝis. Eŭropanoj kiel Tibor Sekelj kaj Wilfred Goodes aranĝis la unuan nacian kongreson en Rosario en 1941 kaj fondis Argentinan Esperanto-Ligon.

Inter la kunfondintoj estis ankaŭ Jorge Hess (1902-1980), kiu poste adaptis por hispan-lingvanoj lernolibron de Ferenc Szilágyi kaj verkis ¿Sabe usted Esperanto?-n (reta versio),

Lernolibroj de Jorge Hess por hispanlingvanoj

La disvastigado de la argentina literaturo pere de esperanto ne estas tro granda. Ekde 1978 aperis tri serioj de Argentina novelaro (18 noveloj entute) elhispanigitaj de diversaj tradukintoj. Pli elstaras la esperantigo de la klasika poemo de José Hernández Martín Fierro. La poemon tradukis Ernesto Sonnenfeld (1905-1974) kaj estis eldonita de Juan Régulo en 1965. En 2008 Sezonoj publikigis la libron La sekreta miraklo. István Ertl, Jorge Camacho kaj pluraj aliaj tradukas en tiu verko poemojn kaj rakontojn de Jorge Luis Borges.

Kovriloj de La sekreta miraklo kaj Martín Fierro

Ankaŭ tango, la pli vaste konata argentina muziko, disvastiĝas pere de esperanto kaj kantistoj kiel Alejandro Cossavella el Bariloche.


2 comentarios:

Ro. Sartoro dijo...

Mi ŝatus remarki iom:

1.- En la ruslingva broŝuro “Gillelizm” (Hillelismo), eldoninta de L. L. Zamenhof en la jaro 1901 sub la pseudonimo “Gomo sum” (“Homo sum”) la iniciinto de Esperanto revis pri Argentino!. Ŝajnas ke Z. verkis la broŝuron en 1897 post la unua Sionista Kongreso Basilea... Kaj estis la tempo de granda emigrado de judoj al Argentino, danke al agado de Barono Hirsch...ktp Sendube li estis bone informita pri la atero kaj sciis ke jam estis espersantistoj en la lando. (La eldonado de la broŝuro 1901, fiaskis...ktp)
Do, en la paĝo 66, de tiu ĉi broŝuro, li proponas ke oni starigu la centrojn de la de li proponita “Hillelisma Movado” kaj Esperanto, en Usono, Kanado aŭ Argentino.

2.- En la unuaj LISTOJ de Zamenhof aperas kvin esperantistoj:

CLARK, Nicolás, en Santa Fe, “esperantiĝis” en 1894
DECK, León, en Santa Fe, “esperantisĝis” en 1894.
SERRAZ, Carlos, en Santa Fe, “esperantiĝis” en 1894.
GÖSTA, E. en Buenos Aires, “esperantiĝis” en 1899.
QUINN, Miguel Calle Gauna 1866, Flores, Buenos Aires “espernatiĝis” 1904.

3.- La bonega artikolo pri Argentino en la “Enciklopedio” (verkita de Pastro Shirjaev) do eraras kiam asertas ke la unua argentina esperantisto estis E.Gösta en 1899. Eblas ke li ne bone esploris la tutajn listojn de Z. aŭ ricevis eraran informojn el Argentino. (La familinomo “Gösta” ŝajnas finlanda!)

4.- Laŭ tradicia aserto de maljunuloj, verkita ĉiam en publikaj artikoloj (kaj en “Esperanto en Perspektvo”) la unua esperantisto en Argentino, estis pola enmigrinto: kiu komencis instrui la internacian lingvon en Bonaero-urbo, en Novembro de la jaro 1889, en domo de la strato Pasko Nº 672, sur kies pordo estis pendigita afiŝeto “Nia Grupejo”. La instruisto, simple nomiĝis sin kiel “S-no Pola” aŭ “S-ro Polish” aŭ “Pulaski”. (Estis kutimo ke enmigrintoj kaŝis veran nomon tia tempe!) La malnova domo estas ankoraŭ vizitinda en Bonaero (Calle Pasco, Barrio Balvanera).
Oni povus supozi ka tiu ĉi unua instruista esperantisto, -vera unua pioniro- estis ANTON POLISH. La nomo aperas en la “Registro de eniro de enmigrintoj pere de la Haveno en Bonaero” en la jaro 1889. Li deklaris sin italano kaj katoliko kaj enŝipiĝis en Genovo, italio. (Por ne havi problemojn estis kutimo ke la enmigrintoj, mensogis en la eniro al la lando: preskaŭ ĉiuj deklaris sin kiel katolikoj (ĉar estis jam iom da publika rezisto al troa eniro j judoj kaj ne-katolikoj)l-
Bedaŭrinde pri tiu ĉi homo oni ne troviĝis ian spurojn, ne estas sciate kie li lernis la lingvon, kaj kiom da tempo li instruadis, kaj ĉu li restis en la lando aŭ denove elmigris aŭ reŝanĝis la nomon, kiel ofte faris enmigrintoj...
5.- En 1906, kiam fondiĝis la “Bonaera E-Asocio”, kun la honora prezidanteco de Z. aperis esperantistoj kaj granda kvanto de interesitoj kaj lernantoj.
6.- En 1907, ĉeestis preskaŭ dum unu jaro en Bonaero kiel rifuĝinto, PAŬL BERTHELOT, la fondinto de rev. Esperanto.
7.- Fine de la sama jaro 1907 kaj dum la tuta jaro 1908 ĝis meze de 1909, la revuo “PBT (“Pebete” en la bonaera ĵargono: “infano”: “semajna ilustrita revueto por infanoj el 8 ĝis 80 jaroj!) publikis unu paĝan kurson de Esperanto... Laŭ la eldonisto estis reklamado por la “5-a UK-Barcelona-1909).
8.- Post la Barcelona Kongreso en 1909, la argentina "Ministro de Instruado” D-ro E-Zeballos, donis rezolucion permesante la instruadon de Esperanto en publikaj lernejoj.-/

rosartoro @ gmail.

desespero dijo...

Koran dankon pro via lerniga komento en mia blogo. Mi ne celis verki tro enciklopediece, sed via komento multe riĉigas tiun ĉi artikoleton. Pliajn komentojn mi ĵus sendis rekte al vi retpoŝte.