domingo, 15 de diciembre de 2013

Vortoj por Julia

Miguel Fernández prezentas sian libron ĉe Espai Vilaweb

En sia prelego por prezenti sian belegan libron Poezio, armilo ŝargita per futuro, Miguel Fernández rakontis, ke li ne emis traduki «Vortoj por Julia»-n de José Agustín Goytisolo (1928-1999), ĉar li timis, ke tiaj delikataj versoj rompiĝis kiel kristalo inter liaj fingroj. Tiel do, tiu kortuŝa poemo, tiuj belaj vortoj de patro al filino, malestas en la poemaro esperantigita de Miguel. Tamen, antaŭ prezenti sian verkon al la familio de Goytisolo, Miguel alfrontis la defion elhispanigi «Palabras para Julia»-n de la barcelona poeto. La rezulto, ne povus esti alimaniere, estas impona.

Samkiel permesis al mi publikigi en tiu ĉi blogo «Galope»-n antaŭ la apero de Poezio, armilo ŝargita per futuro, kara Miguel ĉi-foje rajtigas min aperigi unuafoje «Vortoj por Julia»-n. Nu, ĝuu la poemon kiel donacon por la Zamenhofa Tago.

Vortoj por Julia
Iri retro ne povas vi,
ĉar vin la viv' antaŭenpuŝas
kiel senfina lupo-bleko.

Preferindas, mia filin',
vivadi kun la ĝoj' de l'homoj',
ol antaŭ l'blinda muro plori.

Vi sentos vin ja sieĝata,
vi sentos vin perdita, sola,
eble bedaŭros vian naskon.

Oni certe diros al vi,
ke la vivo estas sencela,
ke temas pri afer' mizera.

Tiam memoru ĉiam plu
kion iame skribis mi
pense pri vi kiel ĉi tiam.

La vivo belas, sciu jam,
ke, malgraŭ ĉio, vi sendube
havos amikojn, havos amon.

Nu, sola viro aŭ virin',
se rigardataj unuopaj,
egalas polvon aŭ nenion.

Sed parolante al vi mem,
al vi skribante nun ĉi vortojn,
mi pensas ankaŭ pri l'aliaj.

Via destin' ĉe ili staras,
via ont' estas via vivo;
via dign' estas ĉies digno.

Esperatas, ke vi rezistos,
ke helpos onin via ĝojo,
via kant' inter pluraj kantoj.

Tiam memoru ĉiam plu
kion iame skribis mi
pense pri vi kiel ĉi tiam.

Neniam cedu nek disiĝu
apud la voj', neniam diru
“mi lacas tro, mi ne plu iros”.

La vivo belas, sciu jam,
ke, malgraŭ ĉio, vi sendube
havos amon, havos amikojn.

Cetere, jen l'elekto nura:
ĉi mondo, kia estas ĝi,
fariĝos via tuta havo.

Pardonu min, nenion plian
mi scias diri, sed komprenu,
ke mi plu staras sur la vojo.

Kaj ĉiam plu, memoru plu
kion iame skribis mi
pense pri vi kiel ĉi tiam.


Kaj Tiel Plu
Post la prelego en Espai Vilaweb, Miguel Fernández partoprenis la komunan vespermanĝon de la katalunaj esperantistoj. En la posta «arta vespero», Miguel eĉ kantis kune kun Xevi Rodon el Kaj Tiel Plu «Vortoj por Julia»-n laŭ la muzikigo de Paco Ibáñez.


1 comentarios:

Angel Arquillos López dijo...

Gratulon, majstro. Vivu Esperanto.