jueves, 13 de junio de 2013

Gràcia parolas esperanton

Hodiaŭ je la sepa kaj duono @cursdesperanto kaj mi enkondukos esperanton en Ateneu Roig sub la devizo «La llengua del 99 %?» [Ĉu la lingvo de la 99%?].

Antaŭ cent jaroj, en la sama Vila de Gràcia, grupo Paco kaj Amo «organizis esperantan ekspozicion, kiu estis malfermata la tagojn de la ĉefa festo de la kvartalo Gràcia, kaj tial ĝin vizitas centoj de neesperantistoj»(1)

Tiu grupo Paco kaj Amo estis unu el la plej gravaj kaj longdaŭraj de la kataluna movado. Ĝi fondiĝis en la jaro 1907 kaj dumvivis ĝis la fino de la enlanda milito en 1939. La sidejoj de Paco kaj Amo preskaŭ desegnas mapon de la kvartalo: strato Ángel, str. Montseny,  str. Asturias, str. Ros de Olano, str. Planeta, str. Salmerón [Gran de Gràcia].

Ekskurso de Paco kaj Amo, jaro 1908

Paco kaj Amo ege agis dum ĝia ekzisto. Unue ĝi eldonis Semo (1910) kaj baldaŭ ekpublikigis bultenon Paco kaj Amo, kiu eldoniĝis ĝis 1937.

Bulteno de Paco kaj Amo

Sed ne nur la esperantista gazetaro eĥis la agadoj de Paco kaj Amo. Ili ofte aperis en la ĉefaj tiamaj ĵurnaloj kiel La Vanguardia. En junio 1908, oni trovas tie la anoncon de ekskurso al «Sant Ciprià» (eble la supra grupa foto apartenas al tiu kampara promenado).
Se invita á todos los esperantistas que quieran tomar parte en la excursión que efectuará mañana la sociedad «Paco kaj Amo» al sitio denominado «Sant Ciprià», siendo el punto de reunióm la plaza de Trilla, á las cuatro y media de la mañana.(2)

La gracia E-grupo ofte aranĝis prelegojn pri la plej diversaj temoj (astronomio, filozofio, beletro, scienca ekskursado, ktp), ekspoziciojn (tipografio kaj grafika arto) kaj kompreneble ĝi oferis ankaŭ senpagajn kursojn. En la sidejo de strato Montseny 67, la grupo kunigis gravan esperantan bibliotekon kaj malfermis ĝin al la publiko en 1913.

Reklamo de kurso de esperanto en La Vanguardia (1908-08-30, p. 2)

Post nur kelkaj monatoj (en februaro 1909), Paco kaj Amo jam aranĝis kvar kursojn samtempe (unu el ili «speciale por virinoj»).(3) Ĉirkaŭ la 5-a Universala Kongreso en Barcelono, la Esperanto-movado viglegis en Katalunio. En Gràcia fondiĝis en 1908 alia grupo, La Metiisto. Sub la devizo «obstine antaŭen», la grupo kunvenis samloke kie nun oni aranĝas konversaciajn rondojn.

Paco kaj Amo ege partoprenis malfermitajn sociajn eventoj por disvastigi la internacian lingvon en Katalunio. En majo 1935, ili aranĝis Printempan Feston kun pluraj sportaj eventoj, inter ili futbala matĉo de la esperantistoj de Nova Sento (alia barcelona grupo) kontraŭ tiuj de Paco kaj Amo.

La Vanguardia (1935-05-17), p. 12

Dum la enlanda milito, ekeldoniĝis Informa Bulteno, organo en esperanto de la CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro). Pluraj ekzempleroj de tiu anarĥiista gazeto presiĝis en la nuna Gran de Gràcia (tiam strato Salmerón 241).

Gazetkapo de Informa Bulteno, presita en Gràcia.

La venko de Franco malaparegis la Esperanto-movadon en Gràcia. Pluraj jaroj poste, Josep Alberich i Jofré (1904-1995) kunfondis grupon Stelo de Paco kaj ĝi eldonis la unuan esperantan bultenon en la ŝtato en la jaro 1955. La sidejo de Stelo de Paco estis en la domo de la Kooperativo de Manteksistoj, kie nun elstaras Teatreneu kaj kie denove komenciĝis esperanto-kursoj.

Festo okaze de la centjarigo de la naskiĝo de Zamenhof en strato Teruel


NOTOJ
1. Kataluna Esperantisto, n-ro 8 (41) (aŭgusto 1913), p. 16.
2. La Vanguardia (1908-06-13), p. 5.
3. La Vanguardia (1909-02-1), p. 2.