jueves, 8 de noviembre de 2012

Esperantista vilaĝo

Moià (fotis CIC)

Promenante tra la bela Moià, en la centro de Katalunio, eble surprizas al vizitanto trovi strato Esperanto en tiel malgranda vilaĝo. Tamen, antaŭ sesdek jaroj, kursoj de la internacia lingvo kunigis plurdekojn da studentoj en plene esperantigita komunumo.

Ĉio komenciĝis en la jaro 1937, kiam triopo da 15-jaraj junuloj Josep Solà, Ramon Oller kaj Ramon Molera ekstudis Esperanton pere de gramatiko kaj baldaŭ korespondis kun eksterlandanoj kaj ricevis revuojn. Estis militaj jaroj kaj ili eĉ povis babili kun vunditaj voluntuloj el la Internaciaj Brigadoj, kiuj restis en loka malsanulejo.

En 1939, la tri adoleskantoj jam aperas en la UEA-Jarlibro kiel delegito (Molera), vicdelegito (Solà) kaj sekcia delegito (Oller).

Kursanoj 1954

Dum la postmilitaj jaroj, ili lernis kaj instruis la lingvon en Moià kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Tamen, ili ne povis plenumi sian taskon kiel delegitoj ĝis 1951, kiam bonvenigis aŭtobuson de italaj esperantistoj en Poble Nou. Samjare, Solà, Molera, Manel Vives kaj Antònia Urgellés partoprenis la 12-an Hispanan Esperanto-Kongreson en Terrassa (15 jaroj post la 11-a, en Barcelono, 1936). Reveninte en Moià, ili fondis la Esperanto-Grupon Moià, aranĝis kurson en La Tosca kaj partoprenis ĉiusemajnan elsendon El mundo es un pueblo (La mondo estas vilaĝo) en loka radio.

En tiu jaro 1952, Ramon Molera ekirigis korespondajn kursojn. Miloj da homoj en Hispanio kaj Sudameriko lernis la lingvon danke al la kursoj elsenditaj el Moià dum 27 jaroj.

La internacia esperanto gazetaro eĥis la grandan sukceson de ekspozicio El mundo es un pueblo dum la vilaĝaj festoj kaj disvastigis la nomon de Moià tra la mondo.

Orkestro Stelo

Samtempe, disvolviĝis ĉeestaj kursoj. Fojfoje oni ĝuis letervesperojn (kiam estis disdonitaj la leteroj el eksterlande) kaj la junuloj ĉiam solenis la kursfinon per grandaj festoj. En 1954 ĝin partoprenis kvindeko da studentoj kaj mankis nek prelegoj nek muziko nek ĉampano Verda Stelo.

Estis ankaŭ en Moià kie oni ekorganizis en Hispanio la Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon en 1955.

Molera senĉese partoprenis esperantan eventojn kaj en 1962 kreis informejon en la Esperanto-Grupo. El tie, ĉiumonate sendis novaĵojn pri la esperanto agado. Nur en tiu jaro 1962  publikiĝis pli ol ducent artikoloj pri Esperanto en ĵurnaloj kaj gazetoj kaj 25 radiostacio informis pri la internacia lingvo.
En 1970 Molera ekkolektas esperantajn revuojn kaj librojn kaj iom post iom kreis sian mirindan bibliotekon, sed pri tiu parto de la historio oni jam povas legi ĉi tie.

En 1981, la vilaĝo Moià gastigis la 23-an Katalunan Esperanto-Renkontiĝon. En 1983, la katalunaj renkontiĝoj povis iĝi denove katalunaj kongresoj. En tiu sama jaro forpasis Ramon Molera, la homo kiu metis Moià en la mondmapon de Esperantujo.

23a Kataluna Esperanto-Renkontiĝo en Moià (1981)

La detalan historion de tiu ĉi E-vilaĝo verkis katalunglingve Anna M. Molera en artikolo «L'Esperanto a Moià». La studo aperis en la libro Moià d'ahir a avui (1991) kaj nun ĝi legeblas en retejo www.elmoianes.net.

0 comentarios: