miércoles, 16 de mayo de 2012

Spite ĉio


Germana esperantisto Rolf Beau posedas grandan kaj zorge aranĝitan kolekton de germanaj poŝtkartoj eldonitaj en esperanto kaj petis min serĉi pluajn en la Muzeo de Esperanto de Subirats .

Inter la poŝtkartoj, mi trovis tiun ĉi varbilon de la 9-a Internacia Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), kiu okazis en aŭgusto 1929. En la karto aperas la devizo «Spite ĉio» kaj du bildoj; malsupre tiu de la Popoldomo de Leipzig kaj supre la sama konstruaĵo, «bruligita la 19-an de marto 1920 de regna militistaro».

La dekstrema puĉo de Wolfgang Kapp (la 13-an de marto 1920) kontraŭ la Vajmara Respubliko igis en preskaŭ civila milito. En Leipzig,  la 14-an de marto, Zeitfreiwilligen (dekstremaj volontuloj) pafadis dum manifestacio de laboristoj kaj mortigis 40 homojn en Augustusplatz. La komunistoj starigis barikadojn en pluraj stratoj kaj hisis la ruĝan flagon en la Popoldomo (Volkshaus). Post kvin tagoj de bataloj, la 19-an de marto, Zeitfreiwilligen bruligis la Popoldomon.
En 1923 oni rekonstruis la Popoldomon. Post la dua mondmilito, Leipzig  iĝis parto de GDR ĝis la falo de la muro en 1989 kaj la tuja reunuiĝo de Germanio. La Popoldomo estas nun trinkejo.


Nun ni turnu la poŝtkarton

Klaku por pligrandigi kaj legi

La karto estis sendita de iu H. Horing el Leipzig al s-ro Félix Martín Triep el Zaragozo.  La sendinto unue dankas pri la ricevo de «El Socialisto». Malgraŭ tamen oni eldonis en Aŭstrio esperanta gazeto La Socialisto, plej probable temas pri la hispana El Socialista, ekeldonita en la jaro 1886 kaj ankoraŭ ekzistanta.  «En Germanio la reakcio triumfas», plendas Horing. Sed sin demandas «Kiom longa tempo?» Kaj pluskribas:
Proletoj, komunistoj, socialistoj scias respondi. Revolucia agado! 9 k-dojn la fipolico mortigis dum simpla Kunveno en Dresdeno. Ĉiutage la faŝista teroro postulas viktimojn. Nature polico gardas ties agoj; Hitler estas kanceliero. Sed ankaŭ liaj malamikoj sidas en la kabineto. Mi kredis tiel, kiel estas Italio, Polio, Hungario – ne en Germanio estos.

La poŝtkarto (datita «Leipzig, 6-1-33») havas afrank-stampilon de la 6-a de februaro 1933, do, tuj post Hitler okupis la povon en Germanio. La urbo de Horing estis la sidejo de EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo) kaj SAT. Ulrich Lins rakontas la tiutempajn okazintaĵojn tie:
En Leipzig la polico konfiskis la stokon de la komunisma eldonejo EKRELO kaj arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad, dum la administrejo de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu troviĝis en la sama urbo, sukcesis ankoraŭ sendi grandan parton de sia havaĵo al Parizo, ĝis ankaŭ ĝin, fine de 1933, trafis malpermeso de ĉia plua agado.
La danĝera lingvo, p. 101 

La 25-a Universala Kongreso okazis en aŭgusto en Kolonjo kaj la nazia urbestro Günter Riesen (kiu sukcedis Konrad Adenauer) alparolis al preskaŭ mil kongresanoj el 32 landoj en bruna ĉemizo kaj kun svastika brak-bendo. 

Reklamo de la 25-a UK en Kolonjo en Germana Esperantisto

En la jaro 1933, Behrendt, «gvidanto» de Germana Esperanto-Asocio, tradukis en Germana Esperantisto paroladon de Hitler («La mondo atentu: parolas Adolf Hitler!»), oni eĉ citis Mein Kampf kaj kelkaj artikoloj finiĝis per Heil Hitler. (Tri jarojn poste Germana Esperantisto kaj ankaŭ la Germana Esperanto-Asocio malaperis post dekreto de Heinrich Himmler.)

La poŝtkarto de H. Horing ne finiĝis per Heil Hitler, sed per «kun revoluciaj salutoj», kaj estis sendita al iu strato Democracia [Demokratio] en Zaragozo. Tiam Hispanio travivis la socian jarduon de la Dua Respubliko kaj Manuel Azaña gvidis maldekstran koalicion. Post la venko de Francisco Franco kaj la fino de la enlanda milito, la strato kie loĝis la esperantisto Félix Martín ŝanĝis al strato Predicadores [Predikantoj], la ĝisnuna stratnomo. 

En Zaragozo, urbo tiutempe de ĉirkaŭ 200.000 loĝantoj, funkciis dum la 1930-a jardeko pluraj esperantistaj grupoj: Frateco fondita en la jaro 1908, Zaragoza Esperantista (divido de la menciita Frateco ekde la jaro 1930) kaj ne-neŭtralaj asocioj kiel la liberecana Kultura Klubo, la Esperantista Laborista Grupo, Ateneo Popular, Ateneo Racionalista, Grupo Socialista Esperantista, Grupo Esperanza y Paz.

Post la milito, esperantistaj kluboj malaperis en tuta Hispanio, kaj nur Frateco pluvivis (malgraŭ tute ne aktiva), ĉar li estis prezidita de Ramón de Salas, militisto de la venka flanko.

Kvardek kvar jarojn post la poŝtkarto sendita de H. Horing (el Leipzig) al Félix Martín Triep, post unu enlanda kaj unu monda milito, kaj post longega diktaturo en Hispanio, en decembro 1977 oni denove legas la nomon de la zaragoza esperantisto kiel donacinton de 100 pesetoj al la Boletín [Bulteno] de la Hispana Esperanto Federacio.  «Spite ĉio.»

Boletín, n-ro 223-224, decembro 1977


0 comentarios: