viernes, 16 de marzo de 2012

La enigma lingvo de Doktoro X

Mi ege amas la tiel nomatan ĵargonon, sed pro diversaj motivoj, pri kiuj ne estas ĉi tie la loko paroli, mi dubas, ĉu la ĵargono havas ian estonton kaj ĉu ĝenerale valoras, ke ni deziru por ĝi ian estonton. Oni tamen ne povas kontesti la fakton, ke la ĵargono ekzistas kaj por longe ekzistos. Milionoj da niaj fratoj parolas kaj por longe parolos ĝin, egale ĉu ni agos por aŭ kontraŭ ĝi. Pro tio ni devas la ĵargonon serioze trakti.

Per tiuj ĉi vortoj ekas la artikolo «Vegn a yidisher gramatik un reform in der yidisher sprakh» [Pri jida gramatiko kaj reformo en la jida lingvo], publikigita en gazeto Lebn un Visnŝaft [Vivo kaj scienco] en 1909 kaj subskribita de iu Doctoro X. Enkonduka alineo de la gazeta redakcio prezentis en ne malpli enigma maniero la verkiston, taksinte lin kiel «mondekonata aŭtoritato en lingvaj aferoj»:

La aŭtoro de tiu ĉi artikolo, eminenta lingvisto, estas konata ne nur inter granda parto de la juda legantaro, sed multe pli ankoraŭ li estas konata al la tutkultura homaro pro siaj altgrade gravaj lingvoreformaj laboroj.

Tiu kiu kaŝis sin sub la kromnomo ne estis alia ol la patro de esperanto. Malgraŭ pli ol dek milionoj da judoj tiam parolis la jidan lingvon en centra kaj orienta Eŭropo, oni rigardis ĝin ĝenerale kiel ĵargonon aŭ duaklasan lingvon, kiun oni uzis en familiaj rondoj kaj en popola kulturo. Zamenhof pristudis la jidan gramatikon jam antaŭ sia eniro en la universitato, ĉirkaŭ la jaro 1879. Denove li antaŭis sian tempon, ĉar tridek jaroj devis pasi ĝis la eldono de eroj de sia pria verkado. Zamenhof defendis en la artikolo el Lebn un Visnŝaft la poioman transiron el la hebrea al la latina alfabeto. En lia alfabetpropono aperas kvar konsonantoj kun diakritaĵoj, heroldoj de la esperantaj ĉapelitaj literoj. Aliaj proponoj Zamenhofaj preterpasis tiujn de priskriba gramatiko kaj montris klaran volon por simpligi la strukturojn de la jida lingvo, kiun poste li konkretigis dum la kreado de esperanto. La esperantigo de la artikolo, farita de S. Guterman, legeblas tie ĉi.

Paĝo de la artikolo el  Lebn un Visnŝaft, kie oni povas vidi la ŝanĝproponon de la alfabeto por la jida

La apero de la artikolo de Zamenhof enkadriĝas ene de nova periodo de la jida kulturo. En 1898, oni estigis en Vilno la Bundon (Algemeyner Yidisher Arbeter Bund in Lite, Poyln un Rusland), kiu kunigis judajn laboristojn el la tuta Rusa Imperio. La Bundo instigis la uzadon de la jida preter la limoj de ĝia tradicia parola medio kaj stimulis la teatron tiulingvan.

Bunda manifestacio

Ekde la unua rusa revolucio en 1905, malstreĉigo de la gazetara cenzuro permesis ekprosperon de jidaj eldonaĵoj. La nova lingva konscio fruktodonis la 30-an de aŭgusto 1908, kiam la Unua Kunsido pri la jida malfermiĝis en Ĉernivco.

Aro de partoprenantoj en la Ĉernivca Kunsido

En 1909, A. Litvin fondis en Vilno la gazeton Lebn un Visnŝaft, kies nomo [Vivo kaj scienco] enhavis nedubeblan intencdeklaron pri la novaj konkerontaj sferoj. La artikolo de Zamenhof publikiĝis en la unua numero kaj okazigis similan diskuton al tiu, kiu jaroj antaŭe oni vidis en La Esperantisto rilate al la reformpropono de la verda lingvo.

Samtempe, la jida transiris la Atlantikon, kiel konsekvenco de la amasa almigrado de aŝkenazaj judoj al Usono. Post kelkaj iniciatoj  (Di Arbeiter Tsaytung, Dos Abend Blatt), aro da socialistoj fondis en Novjorko ĉiutagĵurnalon Forverts [Antaŭen]. La ĵurnalo, kiu ankoraŭ nun publikiĝas kiel ĉiusemajna gazeto angle (The Jewish Forward) kaj jide (Yiddish Forward), atingis eldonojn de pli ol kvaronmiliono da ekzempleroj antaŭ la Dua Mondmilito.

Knaboj fronte al la pordoj de la Forverts-presejo antaŭ la ĵurnaldistribuado

Isaac Bashevis Singer (1902-1991), kiu translokiĝis el Pollando al Usono en 1935, elstaris kiel verkisto ĉe Forverts. Sur la ĵurnalpaĝoj, la nobelpremioto publikigis kelkajn beletrajn tekstojn, inter ili la romanon en kajeroj  Shotns baym Hodson [Ombroj sur la Hudsono]. La tradukistino de tiu verko en la hispanan, Rhoda Henelde Abecasis, iam parolis pri la jida lingvo dum intervjuo por programo Shalom ĉe publika hispana televidkanalo. Je la fino de la intervjuo, Rhoda Henelde klarigas ne tiel konatan fakton kiel la uzadon de la jida lingvo dum la hispana enlanda milito inter granda grupo de militvolontuloj de la Internaciaj Brigadoj.

Publikaĵo de la kompanio Botwin formita de judaj brigadistoj

Sed, revenu ni al la kreinto de esperanto. En la universitata biblioteko de Jerusalemo konserviĝas alia manskribaĵo Zamenhofa pri la jida gramatiko. La teksto, en la rusa, titoliĝas Опыть грамматики новоеврейского языка,  kaj J. Kohen Cedek ankaŭ esperantigis ĝin kiel Provo de gramatiko de novjuda lingvo.

Ŝolem Alejĥem

Zamenhof estis samepokulo de Ŝolem Alejĥem (1859-1917), unu el la plej gravaj beletraj voĉoj en la jida,  kaj esperantigis La gimnazio-n. La Majstro ankaŭ skribis poemojn jide, malgraŭ malmultaj inter ili konserviĝas. Tiu ĉi estas unu el ĝi (laŭ transskribo proponita de Zamenhof mem).

Jamb:
Af jeder lośěn zingt ihr, majne brider,
Vi betlers nehmt ihr alc ba fremde lajt, —
Genug majn folk! vu zanen dajne lider?
Ver euh' a menć, śteu uf, es iž śeun cajt!

Same kiel okazas kun esperanto, diversaj kalkuloj pri nunaj parolantoj de la jida tre malsamas. La plimulto el ili loĝas nun en Israelo kaj Usono, kie pli ol 175 mil deklaris paroli la lingvon hejme laŭ popolnombrado de 2000. Lastatempe oni favoris la lernadon de la jida en usonaj universitatoj. Aliflanke, en Varsovio, la urbo kie loĝis Zamenhof, vigliĝas la intereson pri la jida lingvo, kaj tiu intereso eble plifortiĝos danke al la onta inaŭguro de la Muzeo de la Historio de Judoj el Pollando. Ĝia konstruaĵo jam staras en la kvartalo Muranów, precize en la strato Zamenhof de la pola ĉefurbo.

Konstruado de la muzeo en la strato Zamenhof (el la retejo de la muzeo)

Tamen, la pli granda bastiono de la jida kulturo estas YIVO, institucio fondita en Vilno en la jaro 1925, kies nuna sidejo staras en Novjorko. Cetere, danke al la mecenado de la kinisto Steven Spielberg, la National Yiddish Book Center subtenas la ciferigadon de pli ol dek mil jidaj verkoj. Kompreneble, en tiu sama retejo oni povas elŝuti elektronikan version de lernolibro por jidparolantoj, eldonita en 1909: Esperanto a laykhte methode tsu lernen di internatsyonale hilfsprach, de Joseph Bresler.


«Milionoj da niaj fratoj parolas kaj longe parolos ĝin, egale ĉu ni agos por aŭ kontraŭ ĝi», skribis Zamenhof pri la «ĵargono» en 1909. Li ne povis imagi la frenezaĵon, kiu regos en Eŭropo tridek jaroj poste.




Mi verkis tiun ĉi saman artikolon en la hispana en julio de 2010

martes, 6 de marzo de 2012

Maria, Klara, Teresa, Marie, Marta

La pasintjara ronda tablo pri «Virino kaj esperanto» (Fotis: Sebastià Ribes)

Pasintjare, okaze de la Internacia Virina Tago, la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) aranĝis rondan tablon por debati pri la temo «Virino kaj esperanto». Tiam partoprenis Montserrat Piñeiro (gvidantino de la muzeo), Gemma Armadans, Teresa Massana, Montserrat Parera, Montserrat Franquesa kaj Gisela Alcón.

Gisela Alcón prelegos denove ĉi jare pri Maria Julivert (1888-1968), feministino kaj esperantistino el El Vendrell.

La prelego (sabaton 10-an de marto je la 17 horo) okazos en la muzeo, kie ankoraŭ estas ĝueblaj du ekspozicioj, tiu pri la esperanta literaturo kaj tiu pri la 5-a Kongreso. Kadre de ĉi-lasta ekspozicio, oni povas foliumi la tiuepokajn periodaĵojn, inter ili la katalunan gazeton Ilustració Catalana. Temas pri la unua kataluna ilustrita gazeto (pri «arto, beletro kaj scienco»), unue eldonita de Carles Sampons en la jaro 1880, dum la Renaskiĝo de la kataluna literaturo kaj kulturo.

En la jaro 1907, Carme Karr naskis suplementon Feminal, kiel monatan aldonon al Ilustració Catalana (fakte aperadis tri numeroj de IC kaj la kvara semajno Feminal anstataŭadis ĝin). En la unua numero, Karr klarigis la gvidliniojn de la revuo en artikolo «La nostra finalitat» (Nia celo).
Tiel do, Feminal alproksimiĝas al virino kiel amiko, kiu ŝialingve alparolis ŝin pri ĉio kiu povas esti utila al ŝi, pri ĉio kiu povas plaĉi kaj interesi ŝin dum la nuna tempo arta, industria kaj socia.

Ĵus antaŭ la 5-a UK, foto de preĝejo bruligita dum la Tragika Semajno okupis la kovrilon de Feminal (n-ro 29, 29-8-1909). Ene de tiu gazeto oni trovis ankaŭ raporton pri la okazonta Kongreso en Barcelono aŭ, pli precize, artikolon kiu bonvenigis Klaran Silbernik-on, edzino de Zamenhof. 

Klara Zamenhof kaj siaj filoj en la artikolo de Feminal

Ho, vi, sinjorino kiu plektis ĉirkaŭ la nomo de via edzo kaj viaj gefiloj gloran kronon prilaboritan de la dankemo de la nacioj, estu vi bonvena inter ni la kataluninoj, Klara Silbernik-Zamenhof.

La artikolo subskribis Joaquima Rosal de Rosals. Ŝi sendube ne pripensis la virinan rolon samkiel kiuj dume bataladis pro la balotrajtoj; tio sufiĉe bone klarigas la artikolon «Aproposit de les „sufragettes angleses”» [Pri la anglaj sufragetoj], Feminal, n-ro 22 (31-1-1909), p. 18.

Post la kongreso, Ilustració Catalana publikigis kelkajn priajn fotografiojn kaj Marie Hankel (1844-1929), gajninto de la esperantistaj Floraj Ludoj danke al sia poemo Amo, plenigis la kovrilon de Feminal.

Marie Hankel sur la kovrilo de Feminal 30 (26-9-1909)


Revenante al Klara Silbernik (1863-1924), en la muzeo, oni povas ankaŭ vidi la specialan premion  “Klara Silbernik” al Teresa Massana, «kiel rekono de ŝia nesuperebla apogo de esperanto en perfekta kunlaboro kun sia edzo, Ludoviko». La premion starigis Lluís Hernández en la jaro 1975 kaj lia edzino estis la unua rekompencita per ĝi. 

Teresa Massana ricevas la medalon Klara Silbernik (11-5-1975) 
(c) ONB

Dum la unuaj verdaj jaroj, virinoj malmultis en la movado, kaj ĉefe oni vidis ilin apude al siaj edzoj. Tamen, juna esperantistino Marie Schrøder estis la delegito de Danujo por la 5-a Kongreso en Barcelono. Bedaŭrinde, Schröder, la plej elstara esperantistino el sia epoko, forpasis «dum ekskurso en Svisujo, sur la vojo al Barcelono», kiam ŝi «falis en abismon»(1)

Marie Schrøder (1882-1909)


Ĉu inismo Zamenhofa?
Ĉu Zamenhof postulis inismon? Prave ne: li estis ĉefe siaepoka homo. Tamen, inter liaj tradukoj, oni povas legi Marta-n. Marta estas romano de pola verkistino Eliza Orzeszko (1841-1910), kiu ĉiam defendis ideojn de socia justeco. Orzeszko elstaris en la pola literaturo fine de la 19-a jarcento kaj  pluraj el siaj verkoj estis esperantigitaj de Kabe (1872-1959).

En Marta, Orzeszko rakontas, per iel «dikenseska» stilo, la senfortunan vivon de varsovia vidvino. La novelo ŝajnas al mi iomete naiva el la hodiaŭa vidpunkto, sed la prozo de la Zamenhofa traduko estas, kiel ĉiam, klara kaj facile legebla. La verko unue aperis sur la paĝoj de La Revuo –apude al raportoj pri la pretigo de la 5-a Kongreso– dum la jaroj 1908 kaj 1909. 
Hachette aperigis la verkon libroforme en 1910 kaj reeldonis ĝin dufoje. Nun la leginda libro estas ankaŭ senpage elŝutebla en formato EPUB.



NOTOJ
1. Lingvo Internacia (1909), p. 458.