domingo, 18 de diciembre de 2011

Timpo, tampo, tompo

Tamen, ĝis nun li ne liveris al mi la grandan reformon de la hungara lingvo, kaj enterigis ankaŭ sian Esperantan reformon. Li komencis labori literature. Kompreneble dum tio li inventis kelkajn aferojn. Mi menciu nur la prepozicion graŭ, kiel »senmaligon« de malgraŭ, kaj la adjektivon ica, kiel »senmaligon« de malica. Liaj lingvaj konsiloj ĉiam estis frapantaj, vere kapfrapantaj. Foje oni diskutis pri la tro longaj vortoj: estinteco, estanteco, estonteco. Iu insistis pri la formoj: pasumo, nuntempo, futuro, alia riskis: itempo, atempo, otempo.
—Azenoj vi estas! —interkriis nia C. E. R. Bumy. —Jen la sole ĝusta solvo: timpo, tampo, tompo!

En la numero de februaro 1931 de Literatura Mondo, K. Kalocsay (sub unu el sia pluraj plumnomoj) aperigis «La mezepoka esperanto»-n. Ĉu esperanto elpensis d-ro Zamenhof? Aŭ eble ĝi disvolviĝis el iu arkaika mezepoka lingvo? En tiu ĉi ironia rakonto, Kalocsay prezentas al ni  C. E. R. Bumy-on, kiu cerbumas la konsum-maŝinon kaj fajfas pri la reekiro de Literatura Mondo. Mi rekomendas legi ĝin.
Post la legado, se vi scivolas pri la Primorta Prediko, kies pergamenon trovis Bumy «en la antikva monaĥejo de Utop», temas pri la unua manuskripto en la hungara kaj ĝi datas el la fino de la 12-a jarcento.


En 1969, Manuel Havelik (kaŝnomo de Kamiel Vanhulle) publikigis Arkaika Esperanto-n. En ĝi, la aŭtoro prilaboras kelkajn trajtojn de tiu fikcilingvo kaj proponas pratekstojn de La Espero (Esperom) aŭ Patro Nia (Patrom Nosam).

jueves, 15 de diciembre de 2011

Feliĉan Zamenhof-Tagon 2011

sábado, 3 de diciembre de 2011

Naskiĝas literaturamondo.org

Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭ la lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de la novenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en la mano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante, ektirinte sian longan barbon, li diras: „La infano ne estas vivkapabla, ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je la Gazetfonda Febro“

Per tiuj ĉi vortoj de Kalocsay «al la legantoj» ekiris je oktobro 1922 la plej fama beletra gazeto de nia historio. La vojo neniam estis facila por tiu novenaskito, sed ĝi atingis 16 jarkolektojn dum tri periodoj kaj siaj 3.148 paĝoj rolas kiel mirinda montrilo de tiuepoka esperanta literaturo.

Literatura Mondo estis nek la unua –inter ĝiaj antaŭaĵoj oni ne povas forgesi La Revuo-n (1906-1914)– nek la lasta –poste la esperantistaro ĝuis literaturajn projektojn, kiel tiuj de Fonto (1980-2006) aŭ la nuntempa Beletra Almanako (ekde 2007)– beletra revuo en esperanto, sed sendube fariĝis turnopunkto por la esperantigo de universalaj verkoj kaj ĉefe por la originala esperanta literaturo. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro de 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri periodoj (1922-1926; 1931-1938 kaj 1947-1949), Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglan periodon de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis duvoluman Encicklopedio de Esperanto-n (1933).



Nova retejo: literaturamondo.org
Aŭstra Nacia Biblioteko komencis antaŭ ne longe retan alŝutadon de skanaĵoj de fruepokaj esperantaj libroj kaj gazetoj. Apud aliaj gravaj gazetoj de la historio de esperanto, la biblioteko skanigis kelkajn numerojn de Literatura Mondo elŝuteblaj kiel bild-dosierojn (ĉiu paĝo unu JPG-dosiero). Mi unue kunigis tiujn bild-dosierojn en PDF-dosieroj kaj signorekonis ilin por ebligi serĉoj. Poste mi kompletigis-as-os tiujn dosierojn per skanado de miaj propraj gazetoj kaj, ĉefe, de la kompleta kolekto de Museu d'Esperanto de Subirats (danke al la helpemo de Rafel Hernández).



Tiu ĉi retejo literaturamondo.org naskiĝas kun la ĉefa celo de kunhavigi legeblajn kaj serĉeblajn dosierojn de la, miaopinie, plej grava beletra esperanta gazeto ĝis nun. Tamen, mi ankaŭ aperigas-os etajn tekstojn por prezenti la enhavon de ĉiu jarkolekto, biografiojn de la ĉefroluloj de tiu ĉi granda aventuro aŭ kompletan datumbazon de artikoloj, poemoj, eseoj, noveloj, ktp, kiuj aperis en Literatura Mondo.

Komentoj kaj korektoj estus bonvenaj pere de tiu ĉi blogo aŭ retpoŝte.