lunes, 5 de abril de 2010

Strato Zamenhof

Ulica Zamenhofa, 26, Białystok 
Strato Zamenhof, 26, Belostoko 

En la tuta mondo oni trovis stratojn, placojn kaj avenuojn, nomatajn al memoro de L. L. Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo esperanto. Ĉi tie mi volas, iom post iom, kunigi fotojn de tiuj stratŝildoj. Mi faris kelkajn fotojn, aliajn mi trovis en Interreto aŭ eltiris el la «grandfrateska» programaro Google Street View. Se vi estas aŭtoro, kaj ne volas vidi vian verkon ĉi tie, bv sendu mesaĝon kaj mi tuj forigos ĝin. Se vi havas fotojn kaj vi volas alŝuti ĝin en ĉi-retpaĝo, bv sendu al mi.

Boulogne-sur-mer

Iam kaj iam mi aperigos en la blogo stratŝildofoton kune kun urbmapo kaj mallonga teksto pri la influo de Zamenhof kaj esperanto en tiu urbo aŭ vilaĝo. Poste, mi kunigos ilin en tiu ĉi retpaĝo kaj eble mi aranĝos ilin en mondmapo. Klaku en la urbnomo por vidi tiun blogeron. 
   







0 comentarios: